Vigoin reveme gapis sian cigaron. Poste li rigardis tra la fenestro la silentan nokton.
— Ĉu… kontrolo… kuracisto… ekipaĵo estas tie?…
— De tempo al tempo ni kompletigas ilian ekipaĵon. Ni havas kontakton kun ili pere de freneza malliberulo.
Ilia paroltemo elĉerpiĝis. En la vaporplena nokto estis klare aŭdebla, kiel falas kelkaj pigraj, grandaj, kondensiĝintaj akvogutoj de sur la tegmento sur la pavimon.
La kapitano lace falsidiĝis sur la disfibriĝintan kanapon.
— „Nenio estas bona ĉi tie!..” Ni devus surskribi tion, kiel sloganon… — li flustris raŭke… Ankaŭ la paseo paliĝas tagaltage.
Baldaŭ li ekdormis sur la leda kanapo. Kun retrokliniĝinta kranio, kun malfermitaj okuloj, ronkante, kaj ŝvito fluegis de sur lia severe sulkiĝinta frunto.
Vigoin skribis raporton dum dek minutoj.
Poste li fermis la koverton kaj silente eliris. Kie estas la ĉambro de Screbin? Li ankoraŭ malbone orentiĝas en Bahr El Sudano.
Ĉio estis trankvila sur la malluma, mucida koridoro. Jam aŭroris, kaj tra iu fenestro li vidis la lunlumigitan, kalvan, konusforman stumpegon de la Infera plataĵo.
Kial veadas la Skeleta brigado?… Paŝoj de gardisto klakis en la korto, kaj ĝi mutiĝis ie.
— Antono!
Iu nomis lin je lia persona nomo…
Li turniĝis surprizita. Li vidis ombron malantaŭ si en malluma embrazuro de la koridoro.
— Kiu vi estas?
— Mi estas…
Li paŝis tute proksim al la parolinto… Baldaŭ Vigoin rekonis lin.
— Vi!.. Ĉu vi estas ĉi tie?…
— Kion vi volas de mi, Antono?! Ĉu vi persekutas min ankaŭ ĉi tie?
— Stultaĵo, kaj mi tute ne komprenas vian kuraĝon.
— Atendu! Aŭskultu min! Foriru de tie ĉi! Ne flaraĉu, ne serĉadu…
— Kiel?! Ĉu ĝi signifas tion, ke ci… vi… scias ion pri la strangaj okazaĵoj en la fortikaĵo…
— Ĉu ci vidiras min?! Mi estas cia oficir-kamarado, kaj…
— Sufiĉas tiu parolmaniero!! Respondu mian demandon! Ĉu vi scias ion?…
— Mi scias nenion… Nur tion, ke sufiĉe, Antono…
Audiĝis la stranga, tre malproksima veado de la Skeleta brigado.
— Atentu… — flustris la sinkaŝanta nekonato en la orelon de Vigoin. — Vi facile ekscios, kial veadas la Brigado, sed neniu estos, al kiu vi povus rakoti tion…
Antaŭ ol respondi, la minacanta ombro forŝtelumis.
Vigoin apogiĝis al la muro elĉerpiĝinte, spiregante, kaj liaj varmegaj palpebroj inerte fermiĝis por momento. La sango tamburis preskaŭ en lia tuta korpo kun intensa, streĉa pulsado. Li eksidis en la kontoro por pensadi. Sed en lia cerbo renversiĝis ĉiu logika vicordo.
Li iomete ekdormetis. Li malfermis siajn okulojn je la sono de la veka trumpeto. Li havis teruran kapokramfon, kaj li ĝemis katare pro la sedimentiĝita vaporo en liaj bronkoj. Li ekiris al la loĝejoj de la oficiroj.
Aŭroris. La araneaĵsimile krepuskiĝanta, koaguliĝinta ĉielo kovris la dezerton, kiel disfibriĝanta veltolo. Kapitano Sirone vekiĝis sur la trouzita, malgranda kanapo, kie li ekdormis vestita kaj ebria. Li havis kapokramfon kaj sentis teruran sekecon en sia buŝo. Li longe membrostreĉis. Liaj obtuze dolorantaj artikoj kraketis.
„En kia monotona, morta nihilismo pasas ĉiu tago en la servo de sencela suferado… Nu, jes! Servo.” Li zonas sian glavon oscedanta, ŝanceliĝanta.
Tiam aŭdiĝis pafo…
Kaj tuj poste eksonis la trumpeto.
Alarmo!
Sepa ĉapitro
Tiun fatalan matenon ekruliĝis la stranga dramo. Ĝi komenciĝis post la veksignalo…
Trumpeto…
Ĉiuj membroj de Fécamp doloras, sed li kolektas sian forton. Matena viciĝo. Se li nun ne eltenos, tiam li estas perdiĝinta homo. Kiu malbone faras sian laboron, tiun oni batas, turmentas, li denove ricevas punon, li laboras, kaj tiel li ruliĝas rapide al la morto; luktante kun la amasiĝintaj malfacilaĵoj de la laboro kaj puno. Kaporalo Grison kaj serĝento Magiron tre malamis la kondamniton n-ro 63, sed ili ne sukcesis ĝis nun kunpremi lin per la pinĉprenilo, malgraŭ lia malboniĝinta sanstato pro la suferinta puno! Hodiaŭ tamen estos ilia tago por agi…
Aŭroras.
El la direkto de la montoj descendas viskoza, malseka vaporo, la sunleviĝo ankoraŭ estas malproksime. Ili vicatendis ĉirkaŭ la kaldrono kun siaj gameloj, moroze, dormeme.
Tiguer, la ruĝliphara kaporalo rigardas la vicon. Iafoje li pikpuŝas iun aŭ alian homon je la flanko.
— Rapide, rapide… Kiu estas preta, tiu iru plu!
Tiu kaporalo estas la enkorpiĝinta, inerta indiferenteco kun sia rondforma, malalta frunto kaj ostoŝvelaj manoj. Li ne torturas pro nura turmentigo, sed li sentas nek kompaton.
Aperas Magiron, la serĝento. Li estas dormema kaj moroza. Iu ĵus faligas sian gamelon. La maldensa likvaĵo disfluas.
— Nur iru plu! Rapide!.. For, porko! Dufoje vi ne ricevos kafon!
La suno jam leviĝas… La lumo ĉiam pli larĝe disvastiĝas per akre purpura kaj flava koloroj. La serĝento kaŝe rigardas al Fécamp. Li bone scias, ke alvenis lia tempo… Nom du nom!.. Li montros al li, kiu defraŭdis dum la sieĝo de Bastille…
— Atentu! Krias la serĝento. — Ekmarŝu!.. He! Aliĝu, ĉar mi vindkatenigos vin! Magiron ludas militistan ludon kun tiuj mizeruloj. Li kruele kontentigas la ambiciojn de degradita suboficiro, avida je soldatservo, neesprimeble subordigante tiujn apenaŭ vivantajn ruinojn.
Ĉi tie ne estas reglamente regulita la limoj de disciplino, ĉi tie la malliberuloj perdis la leĝan pretendon al la kompato kaj humanismo, kaj neniu kontrolis la manieron de la traktado. Ju pli malbona, des pli bona.
Estis speciala sufero victeniĝi, aliĝi, rektiĝi kaj defili, se la serĝento deziris tion.
La militistaj kutimoj, la disciplinitaj movoj, reduktitaj vivbezonoj signifis neelteneblan, humiligan suferon al tiuj homoj, kiuj estis fermitaj ĉi tien, en la Afrikan puntendaron. La ŝoseo, kiun ili konstruas inter Sudano kaj Saharo ne alportos al ili rekonon, gloron, pli bonan trafikon kaj rezulton. Kial do primoki ilin pri la enviita sorto de vera, respektata soldato, se jam ilia sorto volis tiel, ke ili naskiĝu sub konstelacio de peko.
Ĉi tie, en la Coin de l’ Enfer, ne la ŝtonrompado estas la plej malbona, sed la „victeniĝo”, la „aliĝo’ kaj ĉio, kio ŝajnas al ili morte stulta agado, pro ties vaneco, sen la apartenanta enhavo, kaj ĝi memorigas la kondamnitojn de la fortikaĵo pri la socio de la feliĉaj honestuloj, kie ili estis soldatoj, ĉar oni estimis ilin.
Adjutanto Berlac venis rapide. Ĝi estas surpriziga. Cetere li ne kutimas ĉitempe doni instrukciojn.
Li defie iras en sia strikta uniformo, kaj li forigas la cindron de sur sia cigaredo kun orgojla mieno. Dume li levas iun sian brovon pli supren. Li ordonas per malvarmkonduta, tenora voĉo.
— Magiron!
— Oui, mon adjudant…
— Ĉu la kondamnito n-ro 63 iris por labori? — li demandas akravoĉe. Traktu tiun homon kun escepta antaŭzorgemo. Kial… tio estas… milita sekreto… supera afero… Ni devas atenti, ke li restu vivanta.
— Oui, mon adjudant!
— Malfermu bone viajn okulojn. Nuntempe ni spertas suspektindajn simptomojn en la fortikaĵo.
La lasta frazo estis nur aroganteco. Sed Magiron ankoraŭ longe meditadis pri tio.