Berlac turniĝas kaj iras plu.
„Kio estas al la malliberulo n-ro 63?” Kiaj „suspektindaj simptomoj” eblas en la fortikaĵo?
En tiu momento pafo tondris de ie, kaj poste eksonis la alarmo…
Ĝi estis la tria atenco kontraŭ Magiron dum unu jaro… kaj oni ne trovis eĉ la spuron de la farinto.
Alarmo!
La kapitano dormeme saltleviĝas de sur la leda kanapo en la kontoro. Instinkte li surprenas sian kamizolon, poste li oscedante zonas sian glavon.
— Berlac! — li krias nervoze
Kaj la adjutanto venis.
Memkonscian, sed servopretan homon karakterizas tiu mieno, kiel li venas rapide, kaj tramplante li haltas senmove ĉe la sojlo.
Berlac estis bela viro. Lia klasika profilo, alta frunto kaj proporcia, sportita staturo pitoreske harmoniis kun la iom tro dekorita adjutanta uniformo. Sed reduktis la favoran, ĝeneralan impreson, ke li pozis.
Li estis tiom konscia pri sia avantaĝa aspekto, kiel provinca heroo en dramo, damnita al duaranga rolo, kiu pasigas sian tempon per longa trejnado nur tial, ke li levu iun sian brovon sendepende de la alia dum horoj suprentirite, kiam li ludas la rolon de Metternich; tute ne parolante pri Mefisto en la dramverko Fausto. Nun li staras tiel streĉe, kiel la plej humila, senranga soldato, sur lia frunto tiriĝas tri malgajaj, sed virecaj sulkoj, kaj li rigardas al Sirone atendema interesiĝo.
La kapitano ne ŝatas tian konduton.
— Atentu min, Berlac… Ne konvulsiigu vin konstante en tia elartikiĝinta pozo! Nom du nom… La franca suboficiro estas severa soldato, sed ne lakeo, kaj li ne kondutas tiel, kiel ia tro fervora rekruto.
La adjutanto fariĝis fajroruĝa. Li sentis sur sia brusto fridan malamon de morta hontosento de humiligita strebulo.
— Raportu!
La maleoloj de Berlac denove kunfrapiĝis.
— Ĉirkaŭ sep minutojn pli frue, kiam la malliberuloj iris al sia laborejo…
— Mallonge, mi petas! Kial tiu drama pozemo?
Berlac grakis. Li ĉiam raŭkiĝis momenton pro dolora humiligo.
— Denove okazis atenco kontraŭ serĝento Magiron…
— Jam la tria… Je la nomo… Venu! Ligert faru protokolon.
La esploro komenciĝis.
Oni pafis el la lavoĉambro, troviĝanta apud la hospitalo. Tio estis senduba. Malgranda, kupra kuglingo kuŝis apud la fenestro, sur la planko…
Ili daŭrigis la esploron en la hospitalo. Estis tre varme, la kapitano do rapidis. Ĉar la etiketo de la oficiroj malpermesis, ke li trinku brandon dum la esploro, li estis multe pli nervoza, malpacienca, kaj indignis lin la pedanta pozemo de Libourne, kiu skribadis en sia notlibro, kaj li ĉirkaŭiris tiel en la domo, ŝajnigante sian graveco, kiel ĉefdetektivo, famekonata el romano.
— Do… — diris la kapitano rapide — ne estas elirejo de ĉi tie al la korto… phu… Kie en la infero estas Vigoin?
— Kiu li estas? — demandis doktoro Minkiew, kiu haste, kiel oni vekis lin el lia dormo, akompanis la esploron en virina, silka kimono kaj en pajla pantoflo. Li portis ĉiam, kiam li povis tiun ruĝan, orkoloran trivitan, malpuran, ŝiriĝintan negliĝon, anstataŭ uniformo. Kelkfoje li ofte palpebrumis, aŭ iafoje li subite eklevis sian dekstran ŝultron.
— Li venis anstataŭ Screbin, kiel vickapitano — diris Sirone kun iom da dolora ironio kaj strange ridetis. — Mi estas rangsuperulo, sed li estas la nova vickapitano.
— Ankaŭ Gouillaume forestas — diris la doktoro. — Sed kial tiom esplori? Ni tute ne estas spertaj pri tio. — Li elprenis botelon kaj trinkis el ĝi… — Ĉu vi deziras? — li proponis al la kapitano.
— Ne… Nun mi ne trinkas — respondis Sirone kolere. — Diru… tiu Gouillaume… hm… ne plaĉas al mi…
— Li estas tute sana! — mansvingis Minkiew. — Li havis malarian atakon. Nu, ni iru plu, ĉar miaj ĉiuj poŝtmarkoj trempiĝos.
Li faris malpeciencan paŝon, pro kio ambaŭ baskoj de la akrakolora, tre malpura, silka negliĝo disiĝis, kaj evidentiĝis, ke la doktoro ne povus esti la reprezentanto de la hedonista kulto, tiom altnivela en la antikva epoko, kiu konsideris la viron, kiel ideala enkopiganto de la forto kaj belo. La krea naturo tre malavantaĝe zorgis pri la staturo de doktoro Minkiew. Sed la kuracisto ne ŝajnis malĝoja pro tio, kaj trankvilmove li ĵetis la kimonon ĉirkaŭ sia talio el dekstra direkto maldekstren aŭ inverse, neglektante siajn malkaŝiĝintajn korpomankojn. Eĉ karikaturisto povintus plani lian vizaĝon. Eksplodo operaciis sur ĝin tre groteskan esprimon. Miloj da pulveroj perforis lian haŭton poreterne, forbruligante lian iun brovon kaj parton de liaj malgrandaj, nigraj, dornosimilaj lipharoj. Laŭstature li estis malalta, kurbakrura, osteca.
— Ligert! — kriis Libourne, sed la skribisto ne anonciĝis.
Kiam la komitato iris plu el la malproksima lavoĉambro, Gouillaume ne sekvis ilin, sed heziteme turninte sin, li rigardis al Ligert, el kies dentoj peco da pano kurbiĝis al lia frunto, dume li rapide kolektaĉis la notaĵojn ambaŭmane.
— Skribisto… — balbutaĉis Gouillaume — á… moi…!
La skribisto instinkte rigidiĝis en senmova pozicio, kiel malnova soldato, preskaŭ samtempe kun la komando.
— Ĉu vi pensas… ke mi freneziĝis?… Atentu do! Vi estas la skribisto Ligert… — spiregis la oficiro. — Antaŭ tri jaroj, kiam mi venis… vi estis malsana… je disenterio… Vi povas vidi: mian memoron… Per tio… ne estas… problemo… ĝi estas tia, kiel la rilato de la celilo… al la kanono… se la celado estis… estis preciza… tiam… ankaŭ la trafo estos bona…
Ligert jam alkutimiĝis, ke liaj superuloj kelkfoje diras al li nekompreneblajn aferojn, tial li ne miris, kaj li aŭskultis kun deviga atento la pigran, senfortan vortlavangon, plenan de intermita spirado.
— Bone rimarku ion… mia frato… kapitano Jeromo… Ankaŭ li estis artireliano. ĝi estas familia… Mia patro ĉe Sedam… Mia frato ĵeromo ĉe Verdun… kaj la tagordono menciis min ĉe Rheims, ke: „… taĉmentestro Gouillaume kuraĝe, ne timante eĉ la morton…” Nun neniu fanfaronu… Ĉar ni ŝirmis nin per la kadavro… de nia plej bonaj kamaradoj…
Li haltis anhelante, senspiriĝinte. Kaj Ligert sentis tiel, ke li devas diri ion, aŭdinte tiom da bonegaj, konficencaj aferoj.
— Vere estas admirinde, kion sinjoro ĉefleŭtenanto, krome via kara patro kaj via estimata frato faris. Mi scias de iu mia parenco, ke grava batalo estis ĉe Verdun.
— Bonvolu rimarki — li gestadis larĝmove, denove flustrante kaj tamen stertore, — ni… persistis en nia posteno!.. Verdun, Rheims… kaj Marne… Ĉar ankaŭ ĉe Marne mi estis kuglotrafita… Nun ĝi silentas! — li falsidiĝis spiregante. — La kuglo ne povas paroli, ĝi nur doloras… Kaj dum tempestaj tagoj… ĝi veadas tiel en la karno… Ke mi devas freneziĝi pro tio…
— Ĝi estas tre prava deklaro — aprobis Ligert, ke la kuglo doloras. Precipe, kiam la toksiĝinta vundo sepsiĝas. Plej ofte ĝi estas kutima.
Gouillaume iris al la pordo ŝanceliĝante. Liaj blankiĝantaj, longaj haroj hirte staris, kaj li turnis sian velkintan vizaĝon al la suno, kun esprimi, vivon sopiranta:
— Nun… aŭskultu… min… — li komencis denove, trankviliĝinte en la ebrio de la militaj memoroj. — Ne nur tiu sango… estas…. kiu fluas sur la batalkampo… Ekzistas atavisma… heredita sango de patro… Tio estas ekspresa trajno… Pasioj al kartludo hejtis la trajnon… kaj tiel ĝi kuris… sur malbonan relŝanĝilon. Ĝi ne estis falsa… nur malbona… Kaj tiam… subite aperis en mian vivon… Evelyn… Ĉar ĝi estis subita apero, kiel la virino venis… — li pezmove eksidis sur seĝon kun tremantaj genuoj, kaj li premis sian dekstran manplaton sur sian bruston; per la maldekstra mano li apogis sian antaŭenkliniĝintan frunton super la tablo… — Por tiel diri la eŭgenika gilotino de la patra atavismo ekzekutis min… pro virino… kaj venis ankaŭ relŝanĝilo… tiam en Toulon…