„Oni ekzekutis lian patron pro virino, kaj la kompatindulo estis deŝanĝita el la regimento de Toulon. Tio estas evidenta” — pensis Ligert, sed li diris nur tion, ke:
— Bonvolu preni moru-hepat-oleon. Mia reŭmatisma onklino renaskiĝis pro ĝi. Ankaŭ sinjoro ĉefleŭtenanto estas grave malsana je reŭmatismo, kio kaŭzas anemion…
— Atentu min, Ligert… Granda sekreto estas tio, kion mi diros al vi: mia frato Jeromo estis kapitano. Kiam Evely subite aperis… Kaj… nuntempe ekideis… al mi… Kiam sufero kaj soleco… renkontiĝas… en la sorto de homo, destinita al tio… tiam ĝi revelacias gravajn justaĵojn al la mondo… Jeromo saviĝis.. nun li ŝuldas… al mi… Li evitis la ordonon de la sango… koste de mia peko. Ĝi estas grava afero! Grava… Ĝi… Ĝi… — Li batadis la tablon spiregante. — Estas nenia dubo! Nun ĉiu devas silenti!.. Mi kroĉiĝis al tio… Nun, ĉe la rando de la tombo! Mi pagis anstataŭ li pro la patra peko… la kartludo… la virino… la amuziĝo…
— Tion… vi bone faris sinjoro ĉefleŭtenanto, kvankam, laŭ mi estas pli bone, se patro ne iras amuziĝi…
Gouillaume ne vidis la skribisto. Li nur parolis:
— … Kaj ankaŭ Jeromo scias tion… kiam li fariĝos kolonelo… baldaŭ… li repostenigos min… Ĝi estas ekzakta kaj… certa strategio. Estos bone lerni tion!!
— Ligert! Kie en la infero vi estas!? — kriis Libourne, kaj li jam venis incitite.
— Sinjoro ĉefleŭtenanto instruis min pri strategio — raportis la skribisto.
Ankaŭ la aliaj revenis. Rezulto: nulo. Multe da sencelaj priaŭskultoj. La kapitano kolere frapis sur la tablon…
— Tamen estas senekzemple! Ĝi estis la tria atenco kontraŭ la serĝento, kaj la esploro nenion povis malkovri.
— Mi pensas — ekparolis doktoro Minkiew rapide transaranĝinte la du baskojn de sia kimono, — ni devus voki la atenton de la serĝento, ke li estu pli indulgema al la malliberuloj.
– Ĝi estas alia temo! — diris Libourne aplombe. — La agoj de la serĝento neniokaze motivas fari embuskmurdon!
— Kiam okazis la unua atenco? — demandis Sirone.
— En la pasinta jaro, kiel konstatis tion la esplorprotokolo…
— Parolu mallonge! — kriis la kapitano kaj nervoze frapis sur la tablon. — Kiam ĝi okazis?!
— Pasint… jare… — balbutaĉis Berlac kun flamruĝa vizaĝo. Ĝi okazis la kvinan de aprilo…
Nun Gouillaume, kiu ĝis nun fikse rigardis la klinkon, ekstaris. Ŝvito fluas de sur lia vizaĝo, kaj abomeninda karbolodoro sidas en la ĉambro, sur kies muro floras ŝimo.
— Mi pensas — li komencis malrapide, — mi ne estas bezonata… Nun mi devas zorgi pri mia sano…
— Estus bone, se vi dirus vian opinion pri la afero — diris doktoro Minkiew, kiu staris antaŭ lin por pli bone vidi lian vizaĝon.
— Ĉu mia opinio? — li demandas, kaj liaj vokaloj estas iom trenate prononcitaj. — Mia opi… nio estas tio, ke ni devas profilaktike… aŭ tiel, kiel la steriligon, izoli do ties kaŭzon… aŭ, kiel ekzemple… kiam oni sendis min ĉi tien kun elastaj… junaj fortoj… en tiun kavernon… ĉar ĝi estas kaverno, mi petas…
— Nun iru ripozi.
— Ĉu.. — Li rigardis al li spiregante. — Se vi… ne aŭskultos min, mi respektoplene petas vin… tiam vere…
— Ni iru plu! — interrompis Libourne malpacience.
— Atendu… Nur momenton… — li spiregis. — ĝi estas grava… mi ankoraŭ devas diri tion… La psika forto… tiu punkto, kie… la morbidaj diabloj de la anima subtera mondo… rompiĝas…
— Kvazaŭ li estus freneziĝinta — diris Libourne, kiam ili elvenis.
— Eh — mangestis doktoro Minkiew, kaj li aspektis tiel en la negliĝo, kvazaŭ li estus sorĉita virino fare de malica ĝino, sed la transformiĝo sukcesis nur duone pro ia eraro. — Tiu ĉi klimato oksidas la nervosistemon, sed ne tio estas la problemo ĉe Gouillaume. Li havas neŭrastenion.
Minkiew ekfumis cigaron, pro kio lia aspekto fariĝis eĉ pli maltrankviliga.
— Kie en la infero estas ĉefleŭtenanto Vigoin? — rigardadis Sirone dekstren-maldekstren.
Eble lia interesiĝo ne estus tiel supraĵa, se li ekvidus en tiu momento, ke Ligert montras disfaliĝintan protokolon al Minkiew.
— Bonvolu rigardi — sinjoro regimentkuracisto… ĉu tiu ruĝa humidaĵo estas sango?
Minkiew paliĝas kaj elprenas ĝin el lia mano.
— Tio estas via profesio, sinjoro regimentkuracisto, vi do scias. Ĉu ĝi estas sango?
— Ne! — li respondas mallonge. — Ruĝa vino! Kaj tenu vian buŝon fermita pri tio, ĉu vi komprenas?
Sur la sanga notlibro estas skribite:
V I G O I N
La esploro daŭriĝis indiferente sur la korto.
Sirone rapidis tute melsekiĝinta al la domo de la staboficejo. Berlac aperis antaŭ li subite ĉe la pordego.
— Kun via permeso… ĉu mi rajtas… paroli… sinjoro kapitano… mi opinias, ke vi miskomprenas miajn kapablojn.
— Ĉuuu?… Parolu pli kompreneble, Berlac… Phu…
La suno jam brilis brulige, ĉar ĝi grimpis ĉiam pli alten sur la ĉielo, gradon post grado, kiel ia flava, maljuna araneo.
— Kun via permeso, sinjoro kapitano…
— Ne diru konstante, ke „kun via permeso” — Sirone admonis lin malpacience, kaj li timzorge sentis, ke nenio motivas lian antipation kontraŭ Berlac, per kio li ĉiufoje skurĝas la vantecon de tiu fervorulo pro sia terura incititeco. Eldiru rapide, kion vi volas, anstataŭ kompliki.
Li balbutas suferante, kvankam li bone scias, ke lia frazo ŝajnas ridinda stultaĵo:
— Sinjoro kapitano, vi prijuĝas ne miajn kapablojn…aŭ, kiel sinjoro kapitano prijuĝas min, tio ne montras miajn verajn kapablojn, kaj…
— Ba, mi petas! Kiaj stultaĵoj estas tiuj? — li respondas mansvingante. — Zorgu pri tio, kion mi diris! La malliberulon n-ro 63 traktu severe, sed li restu vivanta, ĉar nek vi transvivos, se vi mortigos lin. Cetere ordonu, ke tiu malliberulo tuj anonciĝu partopreni priaŭskulton! Rompez!
Kaj Sirone lasis lin tie. Pasis nek duon minuto, kiam la ruĝlipharara kaporalo alvenas kurante, kaj spiregante li raportas al Berlac:
— La sinjoro serĝento… sendis min avize!.. Ne nia kulpo estas tio. Bonvolu kredi! La ordono venis malfrue.
— Kio okazis?!
— La… gardistoj… mortbatis… la malliberulon n-ro 63!
Oka ĉapitro
Ĝi okazis jene:
La batalo daŭris ekstere, ĉe la ŝtonminejo
Fécamp kaj la suboficiroj interbatadis
Ili sangavide atentis lin. Se li malfortiĝos: ili fraposos lin.
Sed ankaŭ Fécamp scias tion.
La ostoj, eroditaj pro la ŝnurpendigo, akre doloras lin. Lia kapo vertiĝas… Li ankoraŭ bezonus flegadon. Sed li rompas ŝtonon. Kaj li atentas, ke lia volo regu siajn torditajn membrojn, lancinajn muskolojn.
Ĝi estas kruela lukto!
Preskaŭ praa batalo per ĝia kruda, morta, senkaŝa konkuro, kiam la nervoj, muskoloj, volo, tenaco devas venki ĉiun baron.
Li rompas la ŝtonon. Homfiguroj venas el la kavaĵo kun puŝĉaro. Fécamp forte kunpremas siajn dentojn. Granda plago estas la forpreno de la duono de lia akvoporcio. Eble morta. La polvo ŝvebas kiel nubo ĉe la ŝtonrompejo. Ĝi sekigas la gorĝon, iritas la pulmon. Ili rajdas sur la supro de la ŝtonamaso kun la peza martelo. Ritma, konstanta bruo klakadas, kiel ili frapadas rapide, senĉese, samtakte.
Antaŭ la okuloj de Fécamp dancas ruĝaj kaj nigraj makuloj en la arda aero. Kaporalo, nomata Grison iradas tien-reen, iafoje li strabe rigardas al li. Tamen ne laciĝas tiu malliberulo n-ro 63. Venas Magiron.