Выбрать главу

Jam stridas lia voĉo:

— Mallaboremaj friponoj! Rapide! Rapide!

La malbenitaj rajdistoj eĉ pli fervore rajdas sur la bruaj, ruliĝantaj ŝtonamasoj…

Bruo… bruo… bruo… La multaj, pezaj marteloj rapidritme frapas, kvazaŭ granda maŝino klakus. La ŝvito konstante fluas, kaj la marteloj deglitas de sur la malsekaj ŝtonoj. Suprensaltintaj ŝtoneroj vundas ilian vizaĝon. Pigraj, malhelaj sangogutoj falas sur la ŝtonon.

Ili batas ĝin… Sango, ŝvito kunfandiĝas, disverŝiĝas, sekiĝas sur la polviĝinta ŝtonamaso… Ili tusas, ternas, bolas la aero, la polvo ŝvebas… Sekiĝas la ŝvito kaj la sango…

Aliaj gutoj falas. Sango kaj ŝvito: senmezure multaj estas el ili sur tiu ĉi tero.

Fécamp ŝatus elteni ĝis tagmezo… Li jam malfortiĝas… Li havas kapturnon.

— Nu, kio okazis, hundo? — krias Magiron kaj venas.

Li rapide martelas. Li devas fari tion! Se ili ekbatos lin, li perdis…

Li batas la ombron de la serĝento sur la ŝtonoj kaj kunpremas siajn dentojn. Kiel ili grincadas… Li manpremas la tenilon per sia ĉiu forto. Se li sukcesos sen sveno elteni ĝis tagmezo, tiam estos bone. Morgaŭ li reakiros sian fortodiferencon, kio nun mankas.

La gumbastono pumbruas ie malantau li. Homo veas… Pusĉaro grincadas… La ŝtonoj bruas…

Li jam ne vidas. Eĉ tio povas esti, ke li laboras sveninta, ĉar nigra kurteno kovras ĉion… Nun malvarme juktiklas lia stomako, li sentas, ke lia lango ŝveliĝas kaj ĝi torporiĝas ĉe la ezofago…

— Iu alpafis Magiron-on… flustras Gerard apud li spiregante. Tiu junulo havis nur dudek ok jarojn. Kelkfoje li forte tusis, kaj sangostrio aperis en lia buŝangulo, ĉar iafoje kapilaro krevis en lia pulmo.

Ŝtonpecoj disruliĝis el lia renversiĝinta puŝĉaro. Fécamp respondis lace:

— Ĝis kiam ekzistas infero, ĝis tiam troviĝas konvenaj diabloj. Magiron aŭ alia… Ĉu ne estas egale?…

Gerard nun rapide viŝas per malseka tuko la frunton de Fécamp, kiu ne povas interrompi sian laboron.

Tio estas agrabla al li. Fécamp dankeme rigardas sur la knabon:

— Dankon.

Homoj de diversaj aĝoj, profesioj, inteligento, edukiteco, ili kune rompas ŝvitante la grizan, stultan ŝtonon, havante tiom da avantaĝo el tio, ke ili trovas la Bonon en unu la alia kaj en si mem, pri kio ili ne sciis ĝis nun, ĉar ili ne kredis tion. Sed ili fariĝis ĉi tie brutaj servutuloj. En kia sufero, amare, kun perdita kredo antaŭ la fermiĝinta morgaŭo, korpe kaj anime rompiĝintaj…

Tiu mortepalaj ŝtonoj kaj skelete blankaj vojoj veos, ploros la tagon de la lasta juĝo. Sango ekfluos el la terbuloj, kiam la arkanĝelo trumpetos alviciĝon!

Neelteneblaj suferoj, cent kaj cent senvoĉaj ŝrikoj vibras en la sufoke varma antaŭtagmezo.

La aero tremetas!

Grison venas al li kaj rikanas.

— Nu, kio estas? Ĉu eble estis pli bone amuziĝi kun la kapitano?…Ĉu?!

Kaj li ridaĉas. Fécamp levinte siajn lacajn palpebrojn, malrapide suprenrigardas, adiaŭante la konscion kun tremanta, senesprima blanko de liaj ektropiaj okuloj.

— Ĉu vi ŝatus ripozi? He?! — krias la suboficiro.

Kaj li piedbatas la manon de Fécamp. Poste li promenas plu. Tiu ne tro granda doloro estas terura sufero en tia mizera stato, kun afliktiĝinta animo, sub la disko de la perpendikle ardanta suno.

Subite ekblovis freŝa brizo, pro kio li reviviĝas. Kio ĝi estas?… Ia grandega flugilo pendolas super li, kiu kirlas aerblovon, denove fortikiginte lin.

Li profunde ekspiras. Poste li ekvidas pendolantan baskon de mantelo en la mano de la atrofia Gerard. La junulo ventumis lin.

— Dankon… amiko… — flustris la malliberulo n-ro 63, alridetante lin.

Ĝi estas la sola rezulto de la kruela, kopon-animon muelanta punlaboro ĉe la proskribitoj: ili rekonis unu la alian. Ili neniam havis eblecon vidi iun tiel bona, bela, turpa, egoista, frato, kiel en la feliĉa komunumo de la elektitoj. Iliaj interesoj, rilatoj, esperoj deturnis ilin de ilia vera memo.

Sed ĉi tie ili renaskiĝas. La torturo, la primitiva, kruda laboro, la apatia indiferenteco al ilia suferego, dividas ilin de la troigita graveco de la materiala mondo per la majesta, neŭtrala, anima zono, estanta inter la religio kaj filozofio. La vanteco, la ambicio, la opinio de ilia ĉirkaŭaĵo ne igas ilin pozi, intrigi, malami. Ĉi tie aro da falintaj homoj sen ĉiu heroa aŭ konkreta celo, kiel ia solsola muro, rezistas la plej kruelan sorton, suferas ekstersocie, kun malpli grava morala enhavo ol la vivocelo de ĉina kulio, en Afriko.

Baldaŭ tiuj malliberuloj kunrigardas kaj ekkonas unu la alian. „Rigardu, ankaŭ li estas homo…”

Nun ili vidas la animon en la alia homo, kaj tiel ili jam rimarkas tion ankaŭ en si mem.

Jen malicaj, kruelaj, cinikaj krimuloj dividas sian akvoporcion kun malsanulo.

Ili divenas ĉi tie, ke ĉiu malliberulo estas egala en la stria uniformo.

Eĉ. Sen tio!

Iuj sentas tiel, ke li povintus esti pli bona pli frue.

— Dankon, Gerard… flustras Fécamp.

La alia homo diras ion, sed obtuza bruo forglutas lian voĉon.

Oni eksplodigas. Blanka nebulo leviĝas treniĝante el sub la disflugintaj rokoj. La kalmo estas tiel granda, ke dika nubo de kalkopolvo restas en tiu ĉi senmova, peza varmego.

Nun eksonas longa fajfilsigno. Eksterordinara ripozo.

Gerard tuj eksidas.

Li tusas premantela manon sur sian bruston. Eta, vezikforma, rozkolora salivostrio aperas en lia buŝangulo.

La okuloj de Fécamp lancinas. La araneaĵkolora polvo dike kovras liajn brovojn kaj harojn. Li demandas spiregante:

— Al kiom da jaroj… vi estas kondamnita?

— Al du monatoj aŭ dudek jaroj… Ĉu ne estas egale? — li respondas kun acerba rideto.

— Kio vi estis… pli frue?

— Riĉa homo.

— Kial vi dungiĝis… al la legio?

La konstruaĵo ruiniĝis. Mi konstruis domon… kaj mi subaĉetis la fakspertulon… Tiel fariĝis senkulpa homo… propeka kapro.

Li eksilentis, kaj lia ĝemo, finiĝinta per tusado, krakmuzikis orelfendan melodramon de morto sur la difektita muzikilo de bronkoj…

— Estas tute egale — li diris mallaŭte spiregante la vortojn. Ĉi tie estas la trista regno de la dezerto kaj tie la regno, plena de ĝojoj… Mi nun jam vidis sur la sangantaj korpoj… pri kio mi neniam sciis… Ke sub la haŭto de ĉiu homo estas karno kaj sango… Sed eblas, ke nek tio estas vera. Nur osto kaj suferego troviĝas… sub la haŭto…

Du grandaj, ruĝaj makuloj brulis sur liaj vangoj… Kiam la fajfilo eksonis, unue li refalis sur la ŝtonamason, ĉar li jam ne povis porti la pezon de sia korpo.

Fécamp sentis tiel, kvazaŭ lia ŝultro estus rompita, kaj liaj okuloj varmege pikdoloris…

Li denove frapadas, ritme, rapide, kaj lia tempio tamburas kune kun la martelado de liaj manoj. Proksimiĝas la sekva atako de malfortiĝo. Li rapide frapas la ŝtonon, ke la rokoj krevu, sed li ne sentas doloron. La konscio elglitas el lia malvarmiĝanta kranio kun benigna dormemo. Lia buŝo inerte malfermiĝas…

Nu!.. Ve!!..

Vane. Jam malheliĝas antaŭ li. Malklariĝas la mondo, malproksimiĝas la dezerto! Io bruas tre malproksime… Aha! La martelo falis el lia mano… Lia animo ridetas: ĉio estas egala… Li ne sentos la baton de la gumbastono.

Li sterniĝas apud la monteto. Ŝtonoj ruliĝas sur lin, kiel surfalintaj terbuloj. Sed neniu batas lin. Longa fajfo tranĉas la aeron. Tagmeza ripozo! Tiam la malliberuloj povas fari tion, kion ili volas. Laŭplaĉe li povas kuŝi eĉ svene apud monteto.

— Jam ankaŭ li estas el marmelado — rimarkis iu malliberulo kun bedaŭro.

— Tiu fripono havas forton! — diras Grison, kiu estas kolera, ĉar ili ne sukcesis torturi Fécamp-on. Neniu hundo eltenis tiel longe, la sekvan tagon post la ŝnurpendigo.