Выбрать главу

Gerard genuiĝas apud li kaj verŝas akvon sur lian vizaĝon el sia akvoporcio.

Fécamp reviviĝas: lia eksterordinara fizika forto sukcesis denove doni la direktilon en la manon de la konscio.

Sed subite li decidis. Kial daŭrigi plu?

Surmetinte sian ĉapon, li ekstaras kaj ĉirkaŭrigardas kun kongeste ruliĝantaj okuloj

— Donu al mi akvon! — li diras raŭke al Grison.

— Kion vi pensas, he!

— Sufiĉe! — li krias raŭke, flustrante, kaj li terure vangofrapas la gardiston per sia mano, malmoliĝinta pro la ŝtonrompado, ke ties makzelo ekkrakas. Ĉiu konsterniĝas por momento. Grison falas al iliaj piedoj, kiel batfaligita bruto, pro la mallongarka bato. La du gardistoj unue pafis alarme, anstataŭ helpi al Grison, poste ili kriis: „Á terre!” Soldatoj kuregis el ĉiu direkto, kaj la malliberuloj ĵetis sin sur la teron.

Nur post kiam la ebleco de la ribelo ĉesis, kaj la pafiloj duoncirkle ĉirkaŭis la malliberulojn, ili komencis bati Fécamp-on…

Ok gardistoj draŝis, piedbatis Fécamp-on… La malliberuloj premis sian vizaĝon al la tero pro teruriĝo. Sed la pumbatoj, la stampfado, spiregado bone aŭdiĝis. Ili nun mortbatos lin…

— Fixez!.. Halt! Stultaj brutoj… Akvon… Kuraciston… Mia Dio!.. Tiaj brutoj!!

La serĝento staris tie teruriĝinte.

Oni liveris Fécamp-on en la hospitalo sur brankardo.

Doktoro Minkiew blasfemis, kiam ili alportis la vunditon. La kuracisto havis malmulte da laboro en la malgranda hospitalbarako, kaj Minkiew bone utiligis sian tempon. Li kolektis poŝtmarkojn kaj rigardis ilustritajn magazinojn. Metinte paperfolion super la pli belajn bildojn, li kopiis tiujn, kaj pendigis ilin sur la muro. Lia amata pasio estis la kolekto de poŝtmarkoj. Krome iafoje li manĝis mentolajn bombonojn el malgranda skatolo.

— Kion li faris?

— Li ekbatis la estron de la pikedo.

— Tamen estas friponaĵo bati homon tiel draste! Portu varmegan akvon!

Ili demetis Fécamp-on kun la brankardo kaj foriris porti akvon. Minkiew residis al la kaserolo, en kiu li trempis poŝtmarkojn. Elpreninte tri poŝtmarkojn per prinĉprenilo, li metis lupeon en sian okulkavon. Iu sendube estas falsa. La katalogo Senf ne mencias tian Nov-kaledonian, sen dentoj.

Fécamp stertoris.

— Tuj, filo mia, oni nur alportu la akvon.

Metinte la tri poŝtmarkojn sur surbopaperon, li elprenis alian per la pinĉprenilo. Muŝoj zumis amase ankaŭ ĉi tie.

Kiel li povis, bandaĝis Fécamp-on.

— Kio estos al li? — demandis Berlac maltrankvile. — Ĉu li mortos?

— Bedaŭrinde lia sanstato estas senespera… La kompatindulo restos vivanta — respondis la kuracisto malgaje kaj residis al siaj poŝtmarkoj.

2

— Oni laciĝas en tia varmega tago.

— Kaj oni tre ŝvitas, ĝi estas tiel.

— Certe, ĉar la varmo estas minimume kvindek celsiusgradoj.

— En ombro.

— Multe pli sub la suno.

— Sesdek kvin — sepdek celsiusgradoj.

— Tute ne temante pri la polvo. Ĉar la polvo estas grava afero, mi petas.

— Ĝi penetras sub la kolumon.

— Tute.

— Kaj ĝi jukas.

— Estas tiel.

Jen estas mallonga ekstrakto el la interparolo de Ligert kaj kaporalo Tiguer. La du malnovaj soldatoj kutimas renkontiĝi en la kontoro. Kaj ili ŝatis paroladi unu kun la alia.

Sed ili ne povis.

Ili diris nur vortojn, kiam ili estis en duopo, tiel kontentigante sian pretendon al socia kontaktiĝo.

Ligert riparis aŭtomatan fajrilon. Li jam plenigis la kuirejan formularon, precize raportante tiun tagon kiom da menuo n-ro I bezonas la malsanuloj, menuo n-ro II por la suboficiroj de la garnizono, menuo n-ro III por la soldatoj kaj menuo P por la prizonuloj. Li rimarkis ĉe la fino de la listo, ke: post la resumo de la kuireja formularo nur laŭ asigno estas permesate plenumi novan aŭ alispecan pretendon rilate la provianton. Fininte tion, li elprenis pecon da pano el la leteraranĝujo, li mordis el ĝi kaj dismuntis la aŭtomatan fajrilon. Kaporalo Tiguer sidis apud la muro sur benko kaj rigardis lin. Tiguer, la ruĝharara suboficiro ofte vizitis la kontoron por fari sian raporton pri la malmoderniĝintaj ekipaĵoj, ĉar li plenumis la senfruktan oficon de la administra suboficiro kun nekredebla flegmo. Li konversaciis kun Ligert dum la atendado. Ili parolado ne havis pli multe da signifo, ol memcelan neglekton de silento, pere de vortoj. Ili ne ŝercis kaj ne diskutis. Ili interŝanĝis siajn pensojn. Ĉar ili ne havis tiujn, ili do parolis laŭ ia pensritmo de asociado de ideoj.

— La aŭtomata fajrilo ne eltenas la klimaton — diris Tiguer.

— Sed oni povas ripari ĝin kaj tiam ĝi eltenos.

— La homon ne eblas ripari.

— Cekumon oni iafoje forigas per opercio.

— Sed ĉi tie la pulmo kaj la hepato malsaniĝas.

— Ankaŭ la reno.

— La risorto estas la reno de la aŭtomata fajrilo.

— Tio estis saĝa diro — kapbalancis Ligert, — ĉar se la aŭtomata fajrilo ne havas ren-organon, ĝi tamen similas al la homo.

— Estas tiel. Ni povas aserti pri la aŭtomata fajrilo, kiel ajn ĝi difektiĝis, la kaporalo ĉiam povas eligi el ĝi fajreron.

— Ankaŭ tio estis bona diro

— Mankas rado de tiu aŭtomata fajrilo.

— Tiam ĝi ne estas riparebla.

— Vere ne. Sed mi devas provaĉi. Ĉar ĝi apartenas al la subkaporalo, kaj ankaŭ li similas al aŭtomata fajrilo. La kolero subite ekflamas en li.

— Kaj mankas rado ankaŭ al li…

— Kiam li kolere flamiĝas, tiam li havas ĉiujn.

— Sed lia menso estas nenormala.

— Tio kaŭzas la malario.

La kapitano venis. Ili salte leviĝis. Sirone gapis al ili kun flava, turmentita vizaĝo, kvazaŭ li neniam estus vidinta tiujn naive stultajn homojn.

— Kio okazis? — li demandis de Ligert.

— La kuireja listo estas preta, mon capitaine.

Sirone mansvingis, li turnis sin al la kaporalo kaj anstataŭ demando, li pikpuŝis la kamizolon de Tiguer per sia dikfingro.

— La akvopumpilo, mon capitaine… ie estas tubokrevo, ĉar la tralikiĝo de grundakvoj malpurigas la trinkakvon.

La kapitano singultis, poste li komencis tordi siajn lipharojn. Malpacience li frapadis sian boton per bastono:

— Bone. Nun alportu ruĝan vinon, kaj restu en la proksimo. Ligert, diable… Atendu. Kiu vidis depost hieraŭ sinjoron ĉefleŭtenanton Vigoin?

Silento.

— Magiron, ordonu, ke oni serĉu ĉefleŭtenanton Vigoin. Li malaperis…

Eksidinte al la tablo, li forŝovas per subita mansvingo la apartenaĵojn de la aŭtomata fajrilo. Poste li levas la telefonon.

— Alkonduku la konvaleskulon n-ro 63 al priaŭskulto!

Kiam oni alportas la ruĝan vinon, ankaŭ Fécamp estas alveninta. Relative li bonŝance transvivis la punbaton. Plastrostrio kovras lian vangon, kaj bluaj tuberoj videbliĝas tie kaj ĉi tie.

Sed li ridetas, kaj ankaŭ liaj okuloj apenaŭ perdis ion el ĝia brilo.

— La malliberulo n-ro 63 anonciĝas al priaŭskulto!

— Venu do… ĉi tien, tute proksimen al la tablo… Mi bedaŭras, ke nelonge mi ŝnurpendigis vin, ĉar vi drinkis kun mi, je mia ordono… Sed… hm… Nu, estas egale… Nur eksidi ĉi tie, ĉar vi tamen estas la sola homo ĉi tie, kiu havas decan manieron, kun kiu mi povas drinki, eĉ paroli. Nur ĝuste kun spiono, perfidulo… Vi do scias, kio vi estas?

— Mi scias, mon adjudant.

— La kaporalo alportis la vinon, poste li foriris. La kapitano decidis, ke li estos diplomate afabla, ĉar Vigoin proponis tiel.

— Diru do al mi, oldulo mia… kiel vi fariĝis spiono, vi, fiulo… sed tute kara junulo, kiu vi estas…