La muŝoj zumadis.
Malporksime, ie en la fino de la fortikaĵkorto trenata voĉo krias: Heee!.. Unue la bareloj estos bezonataj!..”
Varmo: Kvindek kvar celsiusgradoj! La aero vibregas, kvazaŭ krevonta vitro tuj disrompiĝus.
Sirone profundiĝas en malbongusta, stulta sonĝo.
Li baraktas en ia densa, glueca evento. Poste li vekiĝas je koŝmaro. Pafo. Ĝi okazis deproksime. Li sentas pikan doloron en sia cerbo…. konfuza kriado. Li salte leviĝas… Dio mia! Kio ĝi estas?! Li ne vidas… Alarmo!
Sango ekŝprucas el lia frunto… La kuglo trafis lin! Kuŝantan…
Iu kriegas:
— Vi, diablo! Ĉu vi volas, ke mi mortu kune kun vi ĉi tie?!
Libourne luktante baraktis. Fécamp, Magiron kaj Ligert tenas senmova la furiozan, rabian homon, ili tordas la pistolon el lia mano.
— Sinjoro kapitano! Vi estas diablo! Vi estas murdisto! — li ŝrikas kun ŝaŭmanta buŝo kaj luktante baraktas por ĵeti sin sur la kapitanon. Sankta Dio. Li freneziĝis!.. Minkiew venas rapide, super lia nuda korpo svingiĝas lia malfermita kamizolo.
Susuras la gazo… Karbolodoro… Sirone sentas, ke mortas… Li sufokiĝadas pro sia propra lango, kaj la alarmo konstante sonas.
Estas aŭdebla la krio de la freneza oficiro, kiam oni fortrenas lin.
— Sinjoro kapitano!.. Sinjoro kapitano!..
Li salte leviĝas kun zumanta kapo. Ligartstaras antaŭ li.
… Ĝi estis sonĝo!.. Nek Libourne, nek Minkiew venis ĉi tien. Kaj li ne havas kapopafon.
Sed la alarmo konstante sonas. Li ne sonĝis tion; oni trumpetis alarmon en la fortikaĵo.
Li viŝas sian frunton vertiĝante. Tepida likvaĵo fluetas sur lia haŭto. Ĝi ne estas sango.. Nur ŝvito…
— Kio okazis, Ligert?!
Sinjoro kolonelo surteriĝis sur la flugkampo. Li nun alvenas al la pordego!
Naŭa ĉapitro
Kolonelo Delivette alvenis de la Sekreta servo. Li estas alta, blankhara homo, havanta stigmaton sur sia vizaĝo, pintan liphararon. Li similas al iu el la tri gardistoj de la verkisto Dumas. Li tuj komencas la esploron.
De post la alveno de kolonelo Delivette okazas konsternigaj okazaĵoj dum minutoj. Nun Sirone povis sperti iom da specialan konon.
Kolonelo Delivette apartenis al la gvidantoj de la Sekreta servo. Unue li rigardis la kuglon. La oficiroj ĉirkaŭstaris lin. Ankaŭ la maldika Gouilaume kun enkaviĝintaj vangoj pasumis tie melankolie.
— Ĝi ne estas militista revolvero, sed belga, seskugla aŭ Smith et Watson liliputa. Malnovtipa, aŭtomata. Kie kuŝis la kadavro?
Ili kondukis lin al la florbedo, kie estis trovita la kadavro de Vigoin. Oni apartigis tiun parton per barilo, kaj neniu povis eniri tien.
Delivette kliniĝis, mezuradis, baldaŭ li rigardis supren al la tegmento, poste denove sur la teron.
— Profunda enpremiĝo restis post la falo. La pafita Vigoin falis almenaŭ el du metra alteco.
— Sed de kie? — demandis Sirone, kaj ankaŭ li suprenrigardis.
— De sur iu kornico. Kiuj fenestroj estas tie supre?
— La administrejo… tiu apartenas al Libourne. Apude troviĝas mia ĉambro.
— Kaj tie?
— Tie loĝas Gouillaume…
— La pafo trafis lin ĉe iu el la du ĉambroj. Nun ni rigardu la lavoĉambron.
Sirone laŭ la viditaj aferoj pensis pri la polica laboro kun iom pli da respekto. Saĝo estas bezonata al tio, sed kiom! La kolonelo rigardis ĉion detale ĉirkaŭ la fenestro de la lavoĉambro.
— La farinto staris ĉi tie. Tiu blankaj rompitaĵoj montras, ke li fiksis la tubon de la pistolo sur la deklivo.
— Nun kion fari? — demandis Libourne.
— Ni devas trovi la pistolon. Malofta objekto estas ĉiloke tiu malnovtipa miniaturaĵo.
Ili iris supren en la kontoron.
La priaŭskultoj de la kolonelo havis pli multe da rezulto, ol la ĝis nunaj. Kaj tiuj estis eĉ pli surprizaj. Unue li demandis Libourne-on
— Ĉu vi scias pri tio, ke Vigoin estis murdita tiun matenon, kiam iu alpafis serĝenton Magiron?
— Jes.
— Kiam vi parolis lastfoje kun la viktimo?
— Se li estis murdita dum la alarmo, tiam dek minutojn antaŭ lia morto.
Kapitano Sirone salate leviĝis.
— Kial vi ne diris tion al mi?
— Mi petas silenton. — Frapetis la kolonelo. — Vi devas konfidi la demandadon al mi.
Sirone mire staris. Libourne daŭrigis trankvile:
— Post la veka trupetado Vigion venis en mian ĉambron. Li pensis, ke mi koleras lin, ĉar mi estas neglektita pro li.
— Ĉu vi ne koleris?
— Verdire… Tiu neglekto afliktis min…
— Estas kompreneble. Daŭrigu.
— Poste ni kune eliris el mia ĉambro, mi ne scias pli multe diri. Dum la alarmo revenis en mian ĉambron, sed neniu estis jam tie.
— Ni iru!
Ili silente iris al la loĝejoj de la oficiroj. Nun jam ia malbongusta streĉiteco sidis sur ilia humoro. En la ĉambro de Libourne la militista detektivo paŝis al fenestro.
— Jen! — li kriis.
Sur la polvokovrita kornico klare estis videbla du piedsignoj.
La kapitano severe rigardis al Libourne. Kio ĝi estas?
— Pri kio vi parolis ankoraŭ kun Vigoin? — demandis la kolonelo.
Libourne hezitis.
— Bonvolu senhezite respondi, sinjoro ĉefleŭtenanto! Vi nun devas nenion konsideradi! — stentoris Delivette.
— Mi do… — li diris konfuzite — menciis, ke… mi havas kelkajn memorandojn ĉe sinjoro kapitano… Kaj… sinjoro kapitano neglektas tiujn.
— Pri kiaj stultaĵoj vi babilaĉas?! — draste alkriis lin Sirone.
— Ne koleru, sinjoro kapitano. Mi sentis tiel — li respondis kun subpremita ekscito, sed ofendita en sia memrespekto.
— Ĉu vi vere havas ian problemon al tiu oficiro? — demandis la kolonelo, kiam ili estis en duopo ĉe Sirone.
— Ba! Mi ĉiam ŝatis lin, kaj eĉ nun mi ne kredas, ke li havas ian komunan al la afero.
— Nek mi. Vigoin certe revenis sola en la ĉambron de Libourne por esplori, ĉar li serĉis ion en la loĝejoj de la oficiroj. La alarmo ĝenis lin en la serĉado, kaj li ne havis tempon elŝteliĝi sur la koridoron, kiam Libourne renvenis por zoni sian glavon. Li provis elsalti tra la fenestro, kaj tiam iu mortpafis lin.
La decidigan turniĝon de la okazaĵoj — kaj ĝi estis malpli atenendebla — kaŭzis la onklino de Ligert. Tiu virino vivis en Lyon, poste ŝi transloĝiĝis en la vilaĝon Aubergnon, situanta apud la rivero Loire, ĉar ŝi estis dungita en la kuracbanejo kiel biletkontrolistino. Pasis jam du jaroj, ke ŝi mortis pro subita koratako dum biletkontrolado, kaj Ligert heredis ŝian ĉiun moveblaĵon. Nek ŝi posedis nemoveblaĵon, kio ne estas malofta afero ĉe kuracbaneja biletkontrolistino.
Fine Ligert ricevis la heredaĵon de la maljuna virino, en kiu troviĝis virina ĉaplelo, riĉe ornamita per duon metraj strutaj plumoj, kaj li ne sciis kion fari per ĝi.
Estis eĉ malpli kompreneble, kiel troviĝis en la heredaĵo arĝenta cigaredujo, krome tiu malgranda, sep kugla pistolo, farita en Belgio, pro kio kolonelo Delivette kaj la esploranta militista komitato traserĉis renversante la tutan fortikaĵon por trovi ĝin. Sed ili ne konjektas, ke Ligert heredis tion.
Tiu Belga, sep kugla revolvero, krome la cigaredujo, la du elstare valoraj objektoj de la heredaĵo de la onklino, kuŝis tute antaŭe en la tirkesto de la skribotablo de Ligert, kaj ili havis malindan rilaton kun sekiĝinta stampilkuseno. Kiel apartenis tiuj du forte karakterizaj objektoj al maljuna virino, kiu vivis siajn junajn jarojn en la bala, puntornamita mondo de fin de siécle? Eblas, ke la cigaredujo estas memoraĵo de romantika rendevuo, kun iu el tiuj bluokulaj, tro junaj kavaleriaj oficiroj, al kiuj Suppé starigis kolektivan monumenton per sia komponaĵo, ĉar tiutempe ili estis ĉefroluloj en la sonĝoj de tiom da fraŭlinoj, kaj poste ili ofte militmortis kiel herooj ĉe Sedan, Sadova, eĉ en la batalo sur la duoninsulo Krimeo. Tial ankoraŭ neniam velkadis tiom multe da oldaj fraŭlinoj en la dommastrumadoj de Eŭropo, laborantaj pro kompato ĉe la parancoj por sia vivpano, kiel ekzemple dum la jardekoj, de post la fino de la pasinta jarcento. Tiutempe proza vivo de velkanta virino funebris la nevelkeblan poezian morton de ĉiuj junaj oficiroj, falintaj sur la batalkapoj de tiu ĉi kontinento.