Выбрать главу

Eblas do eĉ tio, ke la cigaredujo restis inter la elegiaj, balaj memoraĵoj de tiu maljuna virino — kun mirinda obstineco, karakterizanta kelkajn antikvajn objektojn, — sed ankaŭ tio povas esti, ke longe mortinta, pensiita olda sinjoro konfidis al la biletkontrolistino gardi sian cigaredujon, dum li fangobaniĝis, kaj li ne revenis por repeti ĝin pro ia aŭ alia kaŭzo.

Kiu povus diri tion?

Elegiaj, balaj memoraĵoj kaj mortintaj, pensiitaj sinjoroj ne parolas. Eĉ hipotezo ne estas rilate la posedon de la pistolo. Kiu konjektus, ke maljuniĝantaj, oldaj fraŭlinoj kial gardas ripetpafan revolveron Smith et Wats inter siaj memorobjektoj?

La cigaredujo nun kuŝis en la tirkesto de la skribotablo sub la sekiĝinta stampilkuseno, rulaĵo da leŭkoplasto kaj du riparotaj fontoplumoj, en societo de kelkaj panpecoj, kuntuŝiĝante kun la stampilkuseno, al kiu ĝi havis jam la menciitan malindan rilaton. Senpere apud ĝi kuŝis la pistolo, pri kies deveno eĉ hipotezo ne estas.

La mortinta maljuna virino ne konjektis, ke ŝia privata heredaĵo kian gravan rolon havos en la disvolviĝo de la konsternigaj eventoj, kiel ĉefa faktoro. Nek Ligert estus kredinta, kaj nek la fontoplumoj estus konjektintaj tion. Tute ne temante pri la panpecoj.

Je la deka horo antaŭtagmeze Fécamp estis kondukita en la kontoron al Ligert. Ankaŭ Tiguer, la ruĝhara kaporalo estis tie.

— Aŭskultu min — li diris malaplombe, ĉar ankoraŭ neniu estis kondukita al li. — La sinjoro adjutanto mesaĝas, ke li revenos post dek minutoj. Se vi ĝis tiam ne diktos en protokolon, kie estas tiu aĵo… aktujo, tiam do okazos al vi malbono. Ĉu vi komprenas?

— Jes.

— Ĉu aktujo? — demandis Tiguer. — Ankaŭ en la gardistejo malaperis ŝultrosako.

— Mi ne scias, pri kiu aktujo temas? Sed certe ĝi estas monsako. Kvankam ĝi povas esti ankaŭ nutraĵsako. En la lastaj tagoj iu ŝtelis ĝin el la kantino.

La ruĝhara kaporalo kapbalancis. Densaj ŝvitogutoj ruliĝis de sur lia lentuga vizaĝhaŭto, simila al tiu de fiŝo.

— Prave — li diris al Ligert. — Kvankam la nutraĵo estas dubebla, se temas pri la sako de la kantinestro. Ĉar tiam ĝi enhavis precipe sinkon kaj cigaron.

— Ankaŭ la sinko estas nutraĵo — diris Ligert averte.

— Sed la cigaro ne.

— Tio ne…

La skribisto rigardis tra la fenestro, iom malferminte sian buŝon.

— Mi ne konfesas rilate la kaŝejon de la aktujo — diris Fécamp.

— Ĉu vi manĝis la ŝinkon? — demandis Tiguer. — Ĉar vi ne agas saĝe, se vi neas. Nei, konsiderinte la cirkonstancojn estas kulpige.

— Se vi redonos la cigarojn, ankaŭ tio estas pli ol nenio — rimarkis Ligert, kiel konsilon, kaj li elprenis kelkajn pankrustojn el iu dosiero. Li silente maĉadis ĝin.

— Mi ne konfesas pri la aktujo — diris la kondamnito n-ro 63. — Bonvolu skribi tion en la protokolon.

Liger levis siajn ŝultrojn.

— Ni ankoraŭ havas tempon skribi tion. Unue vi estos punbatita. Ili silentis. La multe da muŝoj zumadis stulte, monotone, kaj estis varmo.

— Vi povas fumi cigaredon — diris la kaporalo bonvole.

Fécamp elprenis cigaredon.

— Kial vi ne tenas ĝin en skatolo? — demandis Ligert.

— Ĉi tie ne estas skatolo — li respondis malbonhumore. — Ĉi tie estas nenio! Nur ŝtonoj.

— Prave — diris la kaporalo kaj elkraĉis apud sia pipo. Ĉi tie oni rompas ŝtonon kaj ne skatolojn. Tial ne estas skatoloj.

Ligert pensadis pri tio. Baldaŭ li trovis la ĝustan respondon.

Ne nur tio estas, kion oni rompas. Estas ankaŭ armea kamizolo. Oni tamen ne rompas ĝin.

Fécamp iomete paŝis antaŭen kaj kaŝrigardis en la tirkeston. Ankaŭ la skribisto rigardis tien. Li ekvidis la arĝentan cigaredujon.

— Jen ĝi — li diris kaj levis tion — estas cigaredujo el arĝenta metalo. Mia onklino havis ĝin.

— Ĉu la sinjorino fumis? — interesiĝis Tiguer kaj glutis kelkajn kininpilolon.

Ŝi estis biletkontrolistino en la fangbanejo. Dio dunu al ŝi ripozon.

— Tio ne eskludas la pasion de la fumado. Kial ŝi havis skatolon, kiam ŝi ne cigaredis?

— Ŝi havis ankaŭ maran perlokonkon, tamen mi ne kredus, ke ŝi iam estintus subakviĝistino.

La kaporalo iris sur la koridoron kaj enportis trempitan litkovrilon. Li metis ĝin sur la fenestron, ĉar ili jam preskaŭ sufokiĝadis. Ligert dentoŝire manĝis panon kaj singultis.

— Mi donos al vi malplenan skatolon. Mi havas ĝin en la arkivejo. Post la punbato venu tien.

La muŝosvarmo zumadis en malpli densa amaso, ĉar kelkaj el tiuj malsereniĝis pro la duonlumo. La tiktaktado de la murhorloĝo signis la pason de la trenmovaj sekundoj.

Energiaj, ritmaj paŝoj proksimiĝis sur la koridoro.

Li venis…

La fato tempofiksis la eksplodon de la tragedio en la persono de Berlac. La sensignifa persono de la dramece bela adjutanto estis la fajrero, kiu en donita momento falas en la eksplodaĵon.

Aŭdinte la e§on de liaj paŝoj, Ligert kaj Tiguer fermis la tri butonojn de sia kamizolo, kaj kiam li alvenis al la sojlo, ili salte leviĝis.

— Ne kunfrapu viajn maleolojn, mi petas, ĝi estas nek geedziĝa festo, nek militista parado. Vi povas foriri.

Nun li estis diplomato. Lakona, aplomba, sed esence bonhumora.

— Diru, amiko mia, kie estas la aktujo.

— Mi ne faras tion.

— Bone. Turnu vin al la muro.

Dirinte nenion pli, li eksidis labori. Fécamp staris tie en la varmo, sur la sama loko, nenion farante en la varmego, ĝis la sesa vespere. Turniĝinte al la muro. Dume oni venadis-iradis, raporto, telefonado, sed neniu okupiĝis pri li. Nur foje!.. Kiam Berlac iris por fari kontrolan rondiron, Ligert venis al li, portante glason da akvo.

— Post la punbato — li flustris, — venu en la arkivejon; vi ricevos skatolon… Poste li staris plu, dum horoj.

— Kie estas la aktujo? — demandis Berlac je la sesa vespere. Fécamp staris tie kaj punktoj dancis antaŭ liaj okuloj pro la soifo kaj laciĝo. Li flustrante respondis per raŭka, sufokiĝanta voĉo, ĉar lia laringo sekiĝis, kaj lia lango fariĝis raspa.

— Mi ne… diros…

Tiu estis la plej abomeninda torturo, kion li travivis ĝis nun.

Dume Berlac iris en la najbaran kontoron telefoni, kaj Fécamp ŝteliris al la tirkesto, de kie Ligert ĵus elprenis la saktolon. La pistolo!

Rapidmove li kaptas ĝin kaj reiras al sia loko.

Berlac denove envenas. Li tenas skurĝon en sia mano, sed li ridetas.

— Vidu, amiko mia, vi estas inteligenta homo. Ĝi signifas mian liberiĝon, disvolviĝon de miaj kapabloj, se mi ekscios la kasejon de la aktujo. Mi do ekscios tion! Ĉu vi komprenas? Vi ne havas ŝancon, por ke mi ne eksciu tion…

Li ridetas kaj minace svingas la skurĝon. Dume li cigaras. Kaj Fécamp staras.

— Nu?… cu vi ne respondas? cu vi pensas, ke vi eltenos mian demandadon? ĉu? — Li ekfumas cigaron kaj metas sian piedon sur la seĝon. — Ĉu vi legis la verkojn de Machiavelli? He? Ĉu vi scias, kio estas la potenco? La potenco, kiun ne akiri, sed konservi estas malfacile? Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke la potenco, se iam ĝi fiaskas, ĝi perdas sian statikan stabilecon?… Mi havas potencon super vi, mi do venkos vin ĉiumaniere, ĉar ĝi estas vivograva demando por mi!