Granda, kolora papilio flugis en la ĉambron, kaj iu viglamova lacerto kaptis ĝin per rapida glito. Estis kapute. La duono de ĝia iu flugilo malrapide falis sur la plankon…
— Respondu, kie estas la aktujo?
Siblante svingiĝis la skurĝo, la cigaro ekardis.
— Kion ajn vi faros al mi, neniokaze mi estos…
— Silentu! Ne faru al mi liberan prelegon — li ripetis la vortojn de la kapitano, ĉar li ĉiam donis plu sian doloran humiligon al siaj subuloj. — Respondu per jes aŭ ne!
— Ne.
— Bone! Kaporalo!
— Tiguar aperis.
— Forkonduku la malliberulon!
Ili iris.
— Mi pensis, ke li punbatos vin pli draste — murmuretis la kaporalo kun iom da trompiĝo.
— Li ne batis min.
— Nu, eble la serĝento — li esperigis lin preskaŭ konsole.
Fantomeskaj flamoj flagris en la fono de la vesperiĝanta korto de la fortikaĵo. Oni kuiris la vespermanĝon en kelkaj kaldronoj.
Serĝento Magiron jam atendis ilin antaŭ la barako, kun du suboficiroj.
— Nu, ĉu li konfesis? — li demandis.
— Ne… — respondis Tiguer.
— Aha. Nu, bone. Li rakontos tion al mi… Malliberulo n-ro 63! Kie estas la aktujo?
— Mi ne diros tion.
— Vindkatenu lin kiel lupon, ke kraku liaj ostoj!
Nun sekvis la konfesigo de Magiron. Ĉiu, kiu esperis tion, ke la lango de la malliberulo malligiĝos ĉe serĝento Magiron, kaj li liberiĝos tiel el tiu ĉi infero, li tuj fariĝis diablo, kiam oni kondukis la kondamniton n-ro 63 al li. Ili spiregante klopodis eltiri el li la sekreton, signifanta ilian liberiĝon.
Fécamp estis en tia elĉerpiĝinta stato, ke li ekdormis en la vindkateno, kun eltorditaj membroj ĝis elartikigo. Noktomeze oni malligis lin kaj verŝis akvon sur lin por ke li ekstaru.
— Ek al priauskultado, fia perfidulo…
La dispersitaj lumoj de la malpura, sufoka, nokta koridoro flagretis kiel nebulaj kloŝoj pro la vaporplena aero.
Oni kondukis lin al Berlac en la kontoron. Estis la dua horo post la noktomezo.
— Eksidu!
Li estis severa, sed trankvila. Li ludis la rolon de esplorjuĝisto:
— Malaperis aktujo en la oazo Ulogi! Oni suspektas vin. Kion vi scias pri ĝi?
— Nenion, mon adjudant-chef.
Li ekfumis cigaron kaj foliumis inter siaj notoj, poste li pugne frapis sur la tablon.
— Ekstaru!
Fécamp salte leviĝis kaj kunfrapis siajn maleolojn.
— Ne kunfrapadu viajn maleolojn! — li diris minace. — Ne kunfrapadu viajn maleolojn, vi ne estas en geedziĝa festo, nek en militista parado, kial vi staras tiel en elartikiĝinta pozo?! — Kaj post mallonga paŭzo li aldonis: — Ĉu vi havis kunkulpulojn?
— Mi ne havis.
— Staru al la muro!
Berlac skribis ĝis la kvara horo aŭrore. Antaŭ la okuloj de Fécamp ĉio forviŝiĝis. Je la kvara horo la adjutanto faris teon kaj legis. Li tute ne rigardis sur lin. Post duon horo li ekparolis milde:
— Ĉu vi havis amantinon en Ulogi? Staru antaŭ min… Ĉu jes?!..
— Ne!
— Hoho! Ĝi estis rapida respondo. Nea…
— Ne… mi ne havis…
— Vi, fiulo!
Lia pugno batis en la vizaĝon de Fécamp, kaj…
Kaj li tuj retrosaltis kun teruriĝinta kriego:
— Help!..
Ĉiu soldato de la fortikaĵo suferis en la nervoj la longdaŭran akuŝon de tiu ĉi tago, plena de inferaj turniĝoj. La ĉielo ardis per cindrokolora malsereno malantaŭ la kirliĝantaj sablodunoj.
Cent kaj cent etaj lancinoj signis en la seke putrantaj ostoj kiel barometro, ke siroko blovas super Sudano.
La homoj narkotite iradis sencele, kvazaŭ ia gelatensimila materio tremetus enkranie anstataŭ ilia cerbo.
Tiguer rakontis kun sinistra mieno al la kantinestro, ke la regimentkuracisto faras ian misteran sorĉon al la skribisto.
Stranga lumo filtriĝas tra la fenestro de la hospitalo.
La regimentkuracisto aplikis kvarclampterapion ĉe Ligert, kiu fariĝis tial entuzisama adepto de la filetelio. La skribisto trankvile kuŝis sub la grandarka radiado, al kiu simila aŭreola brilo ardas nur en la pentofara pugatorio per flagrantaj flamoj.
La kvarclumo krepitis.
Alvenis la oficiala respondo, kaj oni resendis la krimobjektojn — diris Ligert.
— Kiom valoraj estas la poŝtmarkoj?
— Sufiĉe bonaj. Ankaŭ kvinfranka, peraviadila poŝtmarko troviĝas inter ili. Ĉiu estas sendita pere de la stabpoŝtoficejo n-ro ses.
Minkiew ŝovis la kvar ungojn de sia dekstra mano inter siajn dentojn kiel okrinon por iom mordeti ilin. Tiun agadon samtempe akompanis la konvulsio de lia skapolo kaj kapo, kvazaŭ li volus bati sin mem je la orelradiko, per sia ŝultro.
— Kiel vi fartas post la kvarclampterapio?
— Tre bone. Mi ne kredas, ke la artefarita sunbrilo malutilas. Kvankam mia edzino pensis alie. Ŝi portis sunombrelon ne pro flirtemo. Ŝi havis lentugojn pro ĝi.
La lumo vibris. Ligert eltiris panpecon el malantaŭ la rimeno de la okulvitroj, kaj li manĝetis tion.
— Gravas — li diris poste, — ke tiu lumo redonas mian memkonscion.
Minkiew kapbalancis.
— Nu, bone. La kvarclumo estas konata ĝuste pro tio.
Li estus pruvinta per eĉ pli multe da argumentoj la favoran efikon de la kvarclumo al la memkonscio, sed subite ekstertorinte, li turnadis sian kapon dekstren-maldekstren, kaj fermite siajn okulojn, li lozigis sian kolumon sub sia gorĝa pomo.
— Ĉar — plendis Ligert, — laŭ la opinio de mia edzino, mi neniam havos infanon, pro la malbeno.
— Mi scias. La skafaldo…
— Jes. Ĝi falis dum la konstruado, kaj la malbeno de la montrintoj hantas min. Tiu priradio per kvarclampo estas stultaĵo.
— Tamen kial vi petas ĝin tiom? Tiu lumo helpos. Ĝi estas magia lampo.
— Mi jam aŭdis pri tiu lampo. Ties inventanto estis nomata Aladino. Li inventis ankaŭ la telefonon.
— Ĝi okazis ne tute tiel. Karitata societo donacis la lampon al ni. Ĝi estas artfarita sunbrilo.
— Kial bezonate ĉi tie, kiam eĉ pro la vera suno estas superflua varmego?
— Pro stultaĵo.
— Tamen kial vi aplikas tion ĉe tiom multe da gravaj malsanuloj, sinjoro regimentkuracisto?
— Mi kredas ĝin — li respondis ĝemante.
Kvankam Minkiew ne kredis, ke oni artefarite devas anstataŭigi la bezonon de la sunbrilo en Sudano, sed li trovis tiun terapion taŭga, manke de ĉiuj modernaj kuracinstrumentoj.
— Rerapidu, ĉar la kapitano serĉos vin. — Kvar-kvin foje li eklevis iun aŭ alian sian ŝultron, kaj plurfoje li spasme rektigis siajn fingrojn unu post la alia. — Ĉu neniu atendas vin? — Kiu estas supre en la kontoro?
— Sinjoro ajdutanto punbatas la malliberulon n-ro 63. Poste mi faros la liston pri la tolaĵlavado. Iu ŝtelas la kusentegaĵojn.
— Kial oni torturas la malliberulon n-ro 63. ĉu?
— Laŭ Tiguer li ŝtelis aktujon, kun ŝinko.
La lumo krepitas kaj saltadas.
— Antaŭnelonge — diris Ligert — mi donis al li gluton da akvo sekrete, kiam la adjutanto eliris.
— Vi agis bone. Sed nun jam rapidu. La kapitano serĉos vin.
— Hodiaŭ li ne serĉos min…
— Kial ne venos la kapitano en la kontoron?
— Li ne povas. Li sidas en sia ĉambro kaj agonias.
— Bruto!
Minkiew rapide malŝaltis la lampon kaj haste vestis sin.
— Kial vi ne diris pli fue, ke Sirone malbonfartas?! Ĉu?!.. Vi, idioto?!
— Sinjoro regimentkuracisto devas scii tion. Cetere sinjoro kapitano Sirone ne
ordonis, ke mi raportu ĝin.