Выбрать главу

— Idioto!

— Eble tio ne. Li nur estas tre drinkema. Li preferas la alkoholaĵon. Ankaŭ mia onklo estis kronika alkoholisto, kaj en la okdekaj jaroj de la jarcento, traveturante al Malmedy, li manĝis tutan kreton, kiun oni uzas ŝmiri la finon de la biliardbastono.

Minkiew surprenis sian pantalonon per unu movo kaj kuregis. Li tuj vidis, ke la diganozo de Ligert bonŝance estis troiigita. La kapitano aspektis tre malbone, tamen li kubutis sur la lito.

— Ĉu vi fartas malbone? — demandis Minkiew spiregante, kaj el sub lia kamizolo elpendis ĝis la planko la zono de lia demetita hejma mantelo, kiu restis ĉirkaŭ lia talio.

— E§, bone… mia hepato… Ĉu tia hepato funkciu eterne?

Malgaja rideto trapasis sur lia suferanta, brilanta vizaĝo.

La doktoro palpis lian pulson anstataŭ respondi, baldaŭ li eltiris ŝu-butonilon el sia ekstera poŝo, kaj post malpacienca serĉado aperis du altvaloraj, koloniaj memorpoŝtmakoj, en societo de duon dekagramo da tabako kaj kelkaj disrompitaj cigaredoj, fine li sukcesis trovi sian stetoskopon.

Sekvis mallonga medicina ekzameno. Li parkere sciis la problemon de la malsana organismo de la malnovaj loĝantoj de la reduto. Li facilmove ekzamenis la ĝistede kontajn korpopartojn per sia stetoskopo, la malnovajn korbruetojn, la sentaktajn batojn de deformiĝintaj aortoj, baraktantajn angiojn, vastiĝintajn, langvorajn pro la punlaboro, diafragnojn, hilumojn.

Li aŭdis ĉion ĉi centfoje. Sed ĉi tie aŭdiĝas io nova. Post bruetoj sekvas fajfosono kaj obtuza bruego… Aha! Bronkito! Ĉi tie la lieno estas pli granda, tio komenciĝis antaŭ duon jaro, la stomakosentemo estas malnova, gal-irito estas en ordo. Sed la hepato estas nekutime granda…

— He! Pierre! Alportu teon al la kapitano!

— Ĉu vi ankoraŭ… restos? Tiam sidiĝu!

— Dankon.

Li eksidis sur la tablon kaj balancis per siaj mallongaj kruroj. Li lasis sian koloran komb-mantelon en la hospitalo. Li portis uniformon, ĉar la varmego turmentis lin, li do elbutonumis sian kamizolon. Nek tiel doktoro Minkiew aspektis soldato. Lozaj butonoj pendis malgaje sur lia kolorperdinta kamizolo, liaj disfibriĝintaj epoletoj tute malhavas la orumon, la Honormedalo kaj la Meritkruco por la Respubliko, kvazaŭ ili estus ŝimaj, kupraj moneroj el la tombejo de iu faraono, kiujn kovras dika tavolo de rusto per verda patino. Li fiksis koverton al sia ĉapo pro poŝtmarko, kaj tiel li havis aspekton, tute similan al pordisto.

Sub lia elbutonumita kamizolo, ĉiu osto elstaris sur lia maldika torako. Ora, oficira ĉeno pendas el lia horloĝpoŝo, sed la longa gladrando videbliĝas nur sur iu lia patalontubo post la glado. La alia estas ĉifita, tuboforma.

— Vi bezonas ŝanĝon en la klimato — li diras mallaŭte.

Sirone malgaje mansvingis.

— Kial vi ne petas la tajlorojn, ke ili gladu ambaŭ viajn pantalontubojn…

Mikiew rigardis malsupren sur la menciitan vestopecon, poste li provis tordi la dorneskajn, mallongajn harojn per kelkaj lertaj pinĉetoj ĉe la fino de sia komika liphararo super sia tikle ektremanta liprando.

— Malsuprenirinte en la kelon, mi renversis piede barelon, ĉar mi sekcadis tie. Mia dekstra gambo malsekiĝis ĝis la femuro. — Li denove rigardis malsupren, sed male al la opinio de la kapitano, li trovis la staton de sia uniformo kontentiga. — Hm… la maldekstra glado ankoraŭ estas sufiĉe bona. Li plurfoje antaŭenŝovis siajn ŝultrojn, kvazaŭ lia kamizolo estus strikta, li tiris sian montrofingron sur sia kolumo, kaj li rapide palpebrumis kelkfoje.

— Mi kostante stumblas, ĉar miaj okulvitroj malaperis. Nekompreneble! Ĝi estis sur la tablo.

— Kioma horo… estas? — demandis la kapitano.

Minkiew elprenis sian oran ĉenon

— Mi ne scias — li respondis kaj metis mentolan bonbonon en sian buŝon el la skatoleto, pendanta ĉe la fino de la ĉeno de la horloĝo.

Sirone malgraŭ sia mizera malbonfarto ne povis ne rideti.

— Estus pli bone… se vi snufus naztabakon… — li diris kun lagvora ironio.

La stoplejo de liaj iamaj brovoj leviĝis en orgojlan altecon sur la variolcikatra vizaĝo de la kuracisto.

— La naztabako estas damaĝa pasio kaj ne inda al kuracisto. Ĝi difektas la mukozon de la nazo. Sed la mentola bombono nobligas, kaj ĝi enhavas sakaridon.

Kaj li ŝate rigardis sur la pudrujon, kiun ornamis du virinaj kruroj kaj duono da ventro de hundo. Nur tio restis post paso de tempo el „La ĉasado de Diana” sur la ovala fermoplato, kiun la metiistoj de iama epoko tiel volonte aplikis kiel ceramikan ornamaĵon de etaj artobjektoj, kvazaŭ tiu forte karakteriza diino estus inspiranta Tizian-on tio estus inspirinta fari la kompozicion pri tiu karakteriza diino, ke li viziis pri la pudrujoj de la venontaj jarcentoj.

La servosoldato enportis vaporantan teon en taso. Li surhavis nur sekundojn la butonumitan kamizolon, devigan en la deĵoro, dum li alportis ĝin al Sirone, tamen li eĉ tiel vertiĝis pro la langvoriga ardo, kiu tiel pezis en la terura nokto, ke oni sentis

ĝin preskaŭ mane prenebla, molaĉa, glueca materio.

— Montru ĝin!

Doktoro Miniew rigardis la teon kaj kliniĝis super ĝin kun tremantaj nazloboj.

— Vi, impertinentulo! Rumo estas en ĝi!

— Ĉu malpermesite? — demandis la kapitano kun infaneca malĝojo.

La doktoro kapbalancis. Poste li denove longe serĉadis. Li elprenis el sia ekstera poŝo de sia kamizolo pumpilon de Pravez-injektilo, kelkajn ĉifiĝintajn bankbiletojn, plurajn dentopkilojn, kaj duon flakonon da jodoformo. La flava polvo ŝutiĝis sur lian ŝuon. Li eltiris el la supra poŝo de sia kamizolo malvastan gumtubon pri kiu ankaŭ li mem surpriziĝis. Li uzis ĝin kiel stringilon okaze de envejna injektado. Algluiĝintaj okulvitroj falis subite de sur la gumtubeto, kaj ili rompiĝis. La servosoldato tenis la pleton kun tremanta mano, kaj Sirone scivoleme apogiĝis sur siajn kubutojn.

— Kion vi serĉas?

— Mi ne scias… Sed ĝi devas esti ĉi tie…

Nun li torvis en sia malantaŭa poŝo du metrojn da ŝnuro, kvar mezvalorajn, italajn memorpoŝtmarkojn, korkotirilon kaj la sekcian protokolon.

— Tamen, kion vi serĉas?

— Mi diris, ke mi ne scias, sed tagmeze ĝi estis ĉi tie… Mi havas kombinitan medikamenton por kuraci hepaton, nervojn kaj plimultigi sangon… Nu! Jen ĝi estas — li legis unu post la alia la forviŝiĝintajn krajonsurskribojn, tenante la fiolojn antaŭ sia nazo: — Chloral… ĝi ne estas tio… acetosalicil… albumin hiperfosfat… ĝi estas koncentraĵo de arzeno por veneni muŝojn… Aha!.. Jen trovite…

Li metis ian blankan polvon en la tason, kaj li moviĝadis en sia kamizolo tiel ĝenate, kvazaŭ iu estus ŝutinta malplenon da segpolvo malantaŭ lian kolumon. La servosoldato foriris.

— Pli malpli poste oni nun jam transpostenigos vin en alian lokon de ĉi tie — murmuris la kuracisto.

— Eĉ se mi revenus… jam estas kapute. Ĉu vi starus… Tiel, kiel… vi sidas nun ĉi tie… antaŭ virinon, kiu ne vidis vin… du jarojn?…

Minkiew esplorante rigardis sur sin, poste li mediteme eklevis sian ŝultron.

— Kial? Mi estas tute bonaspekta soldato. Precipe, se mi gladigus eĉ mian dekstran pantalontubon.

— Ni esperu, ke… finiĝis… la multaj ekscitaj enigmoj…

Kolonelo Delivette venis. Kvazaŭ la kutima sereno nun sidus sur lia ŝvitkovrita vizaĝo kun langvoraj trajtoj.

— Nu? — demandis Sirone.

— Ankoraŭ estas nenio. De hieraŭ mi esploras alian aferon.

La lipoj de la kapitano ektremetis.

— Ĉu tion… kion vi menciis?

— Jes. Mi jam ordonis.

Ili silentis. Minkiew vidis, ke nun temas pri ia teruraĵo. Ankaŭ Delivette estis pala kaj deprimita.

— Ne estus permesate fari tion — balbutaĉis Sirone.

— Estis necese.

Minkiew konvulsiis pro konsterniĝo kiel tremfebrulo. Kion ili elkovas ĉi tie?