— Ĝi estras la moro…
— Ĉar io devas esti!
— Io devas… esti!..
Kaj ili spiregis. Kelkaj fajfante. Ili staris kaj gapis Fécamp-on.
— Sed morgaŭ ni jam manĝos! — diris la solkantisto.
— Morgaŭ ni manĝos…
— Mogaŭ li mortos.
Kaj ili rigardis la malliberulon n-ro 63 kun avida spiregado. Li kuŝis senpove pro la fascina teruro.
Ĉu ili estas kanibaloj?
Ĉu ili manĝas homkarnon? Ĉu ili manĝas la mortintojn?
Oni malpacience tiregadis malsupre la kablon de la lifto. Ili urĝis lian elkorbiĝon. Fécamp leviĝis, sed li ankoraŭ estis maforta en la varmego. Li elfalis tra la rando de la ĉareto.
— Li mortis… li tamen mortis… — ili murmuris esperante…
— Ne! — diris la altulo. — Kaj ne estas jam multaj tagoj, kiam li mortos. Eble morgaŭ li mortos!
— Morgaŭ li mortos!.. Morgaŭ!!
Ili parolis per mallongaj, akraj voĉoj, similaj al bojeto. Ĝi apenaŭ memorigis ilin pri homo.
Kaj neniu helpis por levi aŭ trinkigi Fécamp-on. Eksidinte en lia proksimo, ili kaŭriĝis malregule spiregantaj, kun maltranvile moviĝanta kapo.
Ili rigardis lin scivoleme. Iom malpacience.
La suno jam estis oblikviĝinte subiranta kaj ruĝe ardanta, kvazaŭ malpli forte bruliganta ĉi tie. Vere „ne estas jam multaj tagoj, ke li mortu”… Nur iom poste. Li ne kuraĝis malfermi siajn okulojn. Li ne volis vidi ilin… Sed li boneaŭdas la spiregon de la §oro… Dume la suno subiris. Subite vesperiĝis. Kvazaŭ li iom reviviĝus. Li ekmoviĝis, sed li refalis. Poste iu prenis lian brakon kaj ekparolis jene:
— Bonan tagon, sinjoro, kiel vi fartas? Mia nomo estas barono Naftalino, sed tio ne gravas.
Li timeme suprenrigardis.
Ĝi estis vera inkubo. Hinda pilgrimanto staris apud li. Tiu ulo havis helflavan hararon kaj barbon, similan al tiu de prahomo, strangan mantelon, ĉirkaŭligitan per longa, dependanta ŝnuro, kaj sandalon sur liaj piedoj.
Sed la plej konsterniga estis lia pluvombrelo.
Ĉar li tenis nigran, silkan pluvombrelon super sia kapo, kiu eble estis tre utila objekto ĉi tie tage en la varmego, sed nun estis vespero. Serena, klara, stelplena ĉielo ampleksis super ili.
Kaj la pilgrimanto altentenis sian disetenditan pluvombrelon.
— Donu al mi… akvon… — li spiregis.
— Nu, jes! — li kriis gaje kaj trinkigis Fécamp-on…
Li sideleviĝis. Malpliproksime kunfalinta amaso da rokoj montris, ke antaŭ naŭ jaroj la perfiduloj kie eksplodigis la trairejon.
Nun fajro flagris sur tiu loko. Mallarĝaj siluetoj kaŭriĝis ĉirkaŭ ĝi. Ili brakumis la ŝultron unu de la alia, ritme moviĝante dekstren-maldekstren kaj simie balbutaĉis.
La ombroj, pli stretaj ol la fumo, balanciĝis laŭ la ritmo de la flamoj. Kial ili ekbruligas fajron? Oni ja devas morti en la rokkaldronego, kiu ĝis aŭrororeradias la varmegon de la tago.
— Fajrorigardo… — flustris klarigante iu Hieno, kiu dume venis tien kaj scivoleme palpis la vizaĝon de Fécamp. — Vespere estas Fajrorigardo! Ili retrospektas en La Paseon…
Fécamp eĉ nun atendis, ke li vekiĝu el tiu teruro. La mallarĝaj ombroj balanciĝis, la fajro flagris, kaj la vento blovis polverojn, grandajn kiel pinglopintoj.
La skeleto spiregante flustris apud li:
— Kio Estis, tio restis en La Valo, sed ni devas scii pri tio… Ĝi estas la Fajrorigardo… Matene estas Hurlo, ke nisciu, kio estas La Voĉo, ĉar ve al tiu, kiu forgesas ĝin…
Kia stranga lingvo ĝi estas, primitiva kaj parolanta per simboloj, simila al tiu de sovaĝuloj?
Fécamp malrapide flankenruliĝis. Estas malfacile leviĝi.
— Jen estas via nurtaĵo… — akre kriis la pilgrimanto kun pluvombrelo, montrante sur la gamelon. — Vi ĵus suprenvenis per lifto.
— Ĉu li estas ĉi tie?
— Nu, jes. Niaj karaj kolegoj ne manĝis vin, ĉar ankaŭ la Malforta Hieno estas Hieno. Tial via vespermanĝo restis ĉi tie. Io devas esti.
Fécamp komencis rememori:
— La moro.
— Ne. Ĝi estas legomaĵo el sekaj fazeoloj…
— Kiu vi estas?
— Barono Naftalino, modtajloro kaj kavaliro! Ĝis, ĝis karulo — li mansvingis kaj afekteme balancis sian kokson, kiam li foriris.
Fécamp manĝis la fazeolaĵon kaj kuŝiĝis surdorsen. Li rapide ekdormis. Profunde, maltrankvile. Li vekiĝis je premega sento. Li subite malfermis siajn palpebrojn.
Skeleta vizaĝo kliniĝis super lin kaj rigardis. Ĉu li ankoraŭ vivas!.. Ĝis aŭroro li vekiĝis en ĉiu horo, ĉar iu konstante rigardis lin kun avidaj okuloj…
La skeletaj homoj svarmis sur la larĝa, ebena altplataĵo. Ili kaŭris en malgrandaj grupoj, aŭ ili sencele iraĉis solaj en la senĉesa ardo, kiun nenia ombro mildigis sur la larĝa ebeno.
Tiu kalva rokŝtipego estis legenda. La povo de la dezerto ĉirkaŭis ĝin, kaj ĝi altiĝis el la sablomaro tiel, kiel ia soleca insulo, dorsflanke de la ŝtipego la fumeca, nebula brilo de la sableroj, dancantaj en la sundradio, absorbis la montoĉenon, apartenantan al ĝi.
La soldatoj de la perfidanta brigado kaj tiuj, kiuj estis senditaj ĉi tien, minis la ŝtonon sur la supro de la altplataĵo, inter altiĝantaj rokmuroj. Legianoj estis postenigitaj al la Skeleta brigado nur pro la sekvaj krimoj: fidelrompo, dizerto kaj perfido. Ili minis per pioĉo larĝan baraĵon de tre bonkvalitaj pecoj de kalkŝtono. Iuj rokpecoj facile deiĝis, kaj oni simple rulfaligis tiun en la abismon, kaj nokte, kiam ne estis ŝtonminado, la soldatoj transportis ĝin. La Skeleta brigado ekzistos, ĝis la trairejo, eksplodita fare de la ribeluloj, estos preta. Ili ricevas nutraĵon por la elminita ŝtono. Ili devis precize fari la difinitan laboron, cetere oni malpligis la nutraĵ- kaj akvoporcion.
Tage la altplataĵo ardis en sesdek celsiusgrada varmego, kaj la ebena, blanka ŝtono brilis blindige. Sed ĝi pli bone konservis la varmon, ol la loza sablo de la dezerto, kaj ĝis aŭroro la rokŝtipego iom post iom reradiis tion.
Multaj homoj vivas ankoraŭ el la soldatoj de la malbonfamega Skeleta brigado eĉ hodiaŭ.
Pasis naŭ jaroj.
Ĉiu kondiĉo de la vivo mankas sur la ebena rokŝtopegpo, blanka kiel kreto. Nek arbo, nek plantaĵo kreskas ĉi tie. Sed estas multaj skorpioj. Ili naŭzige eksvarmas, kiam oni renversas iun pli grandan ŝtonon. Kelkfoje ankaŭ cerasto suprengrimpas ĉi tien sur la graskoloran, varmegan rokon.
La unuan matenon Fécamp sentis tiel, ke dum momentoj io krevas en lia cerbo. Tiu varmego similis al aŭtodafeo. Kvazaŭ oni brulus vivanta. La plata rokbloko preskaŭ tuj eklamos, la vidvibrantaj okuloj vidas tiel, ke ĝi fumas. Nur la polvo flugas de sur la blindiga, flava ebeno.
Blankhara, blinda, mumie skeleta homo signalas la vekiĝon. Granda, malnova, enkaviĝinta, lada lampo estas en lia mano. Li skuas tion. Kelkaj gruzeroj bruas en la interno de la lampo.
La blindulo ĉiam precize perceptas la tempon. Neniu scias, kial.
La Skeleta brigado vekiĝas.
La larĝa plataĵo vigliĝas, ŝanceliĝantaj fantomoj svarmas sur la ŝultroj kun pioĉo, kaj ili tranĉas la altenkrutantan, glatan rokmuron en la fino de la plataĵo, liverante la ŝtonon per puŝĉaro, kiel Volpi, La Klabo postenigas ilin. Volpi tial nomiĝas Klabo, ĉar li havas dikan bastonon.
La puŝĉaristoj ekŝutas la ŝtonojn ĉe la rando de la rokego. Se la kvanto de la ŝtono estas malpli multa, ankaŭ la provianto estas malpli granda.
Fécamp ekiras kun vertiĝanta kapo. Buklahara bubego, havanta vizaĝon kiel ia mortinta vulpteriero, alpaŝas lin.
— Pioĉo!
Li diras nur tion, kaj montras tien, kie kuŝas la laboriloj.