Выбрать главу

— Kiu vi estas? — demandas la malliberulo n-ro 63.

— Figaro… Ŝparu Voĉon. Suno brilas.

Li komprenis. Ĉiu vorto konsumas tro multe da energio ĉi tie. Ili ŝparas pri sia forto. Ordonas la varmo, sesdek celsiusgrada.

Li ekiras al la pioĉo. Estis fantomeske. Tiom da homoj senvoĉe rapidas labori. Nur bruoj, kaj tintado, grincado, sed ili ne parolas eĉ unu vorton.

Ŝparu voĉon. Suno brilas.

Ĉifonvestita, bunta figuro, simila al birdotimigilo, haltas kaj rigardas sur lin.

— Manski. — Li diras tion. — Manski. La Subkapolaro, Kiu Havas Zonrimenon.

Li estis ĝentlemano! Reaperis en li la sinjora dogmatismo de la ostiĝinta, droninta, vera socio:

Li prezentis sin.

Ĉe lia kokso-osto dendaĉis rimeno de bajoneto, preskaŭ ĝis lia genuo, ĉar el sub la iam perfekta zonrimeno malaperis ĉiu karno de tiu ĝisosta ĝentilulo. Lia granda ĝojo estis, ke li prezentiĝis kaj prezentis ankaŭ aliajn al la novalvenintoj.

Tiaĵo malofte okazas ĉi tie. Liaj ruĝaj, mallongaj kapharoj aspektis kiel provkudraĵoj. Li havis platan nazon, similan al tiu de leono. Pro kio li post iom da tempo surprenis surprenis la aspekton de skeleta fantomo. Lia streĉiĝinta haŭto sulkiĝis super kavaĵoj, kaj milionoj da faltoj aperis, kiam lia grandega buŝo ridetis. Li persiste restisapud Fécamp, dum ili rapidis al la laborloko, kaj li prezentis ĉiun al li.

— Tiu estas La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon.

La koncernulo estis mortokranio kun kuspita nazo. En la unua momento li aspektis kiel miljarulo. El lia kolo seke putrinta pajloĉapelo ŝnure pendis sur lian bruston.

Nun li montris al la blankhara blindulo. Al la signanto de la preciza tempo.

— La Blindulo, Kiu Havas Lampon!.. diris Manski

… Kaj Fécamp komencis labori per la pioĉo. Ĉi tie en la laborloko estis iom da ombro posttagmeze, kiam la suno atingis la zeniton kaj komencis malaperis malantaŭ la monto.

Se iu langvore frapadis la ŝtonon, la alia lakone admonis lin:

— Laboru!

Kaj Fécamp frapadis la ŝtonon. Ĉi tie la vorto, la movo estas kurta kaj rapida. Oni devas ŝpari pri la energio. Mallongigoj, signoj, bildoj, voĉoj.

Ankaŭ la movo estas malpli rapida, trenata. Ili estas brutoj, kiuj volas vivi, kaj ilia memo akomodiĝas al la varmo, sesdek celsiusgrada.

Tagmeze La Blindulo, Kiu Havas Lampon, bruas per la ŝtonoj. Ripozo. Tagmanĝo. Ili disiras.

Ankaŭ Fécamp ekiras ien. Li sentas nenion. Sento, konscio ĉi tie obtuziĝas en la varmega zumado.

Tute pintkapa, morta masko venas, maldika kiel vergo. Liaj akvoblankaj okuloj vaste malfermiĝas, profunde sidantaj en la zigomo, kaj li spiregas, ke la ĉifoniĝintaj vestopecoj tremetas sur li, kvazaŭ preciza instrumento registrus lian ekscitiĝon.

— Vi!.. Fé… Fé… jes!.. é… Fé… é… é….!!

Li klopodas paroli kaj anhelas. Sed la necesa silabo ne venas en lian kapon. Dum momento ekfluas ŝvito el liaj poroj. Kiu li estas? Lamalliberulo n-ro 63 konsterniĝas… Sankta Dio! Nu, jes… Li konas lin!

— Kiu… vi estas?

Li ŝatus daŭrigi, sed ne eblas ĉi tie.

— Mi estas Ko… o… o!..Mi estas Kor!..

— Korkooo!.. — li stertoras kaj miras, ke li ne povas haltigi la eldirtajn sonojn laŭ sia volo, tiuj nur ruliĝas el lia gorĝo!

Korko! Li ja… estis tie dum la ludo Ĉu fronto aŭ dorso , kiam Carew gajnis…

— Jes… — diris fajfante la alia… — Nu ne… eblas paroli.

— Nur tion diru: ĉu vci manĝas homkarnon?!..

— Ne… Mi ne kredas… Almenaŭ mi ne vidis tion… Sed ne ekzistas leĝo… Estas permesate…

— Ĉu la Malfortaj Hienoj?

— Kiu… mortos… Ni kaŝas tiun. En la Groto de La Aĝo…

— Kion signifas, ke Aĝo?

— Ili adoras… La Pordon…

— Ĉu??

Ili parolis per morta fortostreĉo. Korko pene diras:

— Ili adoras La Pordon, Kiu Malfermiĝas Nenien… Tio estas La Aĝo.

— Kial estas benonata la mortinto?

— Ni… Ni manĝas lian porcion… Kiu mortas, tiu nurtras la aliajn.

Nun li komprenis. Ili dividas inter si la manĝaĵon de la mortinto, kaj ili nur poste sendas la kadavron malsupren per la lifto, kiam ĝi jam ne plu estas konservebla.

Li vertiĝis, spiregis… Brulas… flamas…

Zumas la varmo, lisentas tion. La terura sunbrilo bruligas kaj blindigas, kiel ĝi senindulge inundas la ebenan plataĵon.

Nun multaj homoj ĉirkaŭstaras lin.

— Mi… estas forta… — spiregas Fécamp sovaĝe.

— Volpi, La Klabo estas Forta Hieno.

— Mi estas pli forta!

Streĉa silento. Volpi staris, sur lia ŝultro kun la klabo. Li rigardis sur la aliajn. La rokbloko preskaŭ flamas.

— Eble li estas pli forta — li diris serioze kaj aplombe. — Mi ne interbatadas. Freŝa Hieno… Li ankoraŭ povas bati bone. La vivo estas antaŭ ĉio.

— La vivo estas antaŭ ĉio — ili spiregis avide.

Kiel granda mistero. La skeletsimilaj figuroj, kiuj neniam povos liberiĝi de tiu ĉi kalva, brulanta rokego, ili spasme timas pri sia vivo kaj gardas tion. Ĝi estas antaŭ ĉio. Nek domo, nek herbo, nek celo, nek kanto, nur nenio kaj suferego. Sed la vivo estas grava.

La Blindulo, Kiu Havas Lampon, jam bruas per la ŝtonoj. Kiom da tempo pasis?

— Prenu martelon- diris Volpi, La Klabo. — Oni devas labori. Por vivi.

— Mi prenos ĝin, sed ne tial, ĉar vi diris tion.

— Mi estas Volpi, La Klabo!

— Mi estas pli forta…

Nun aperis ankaŭ barono Naftalino kaj interrompis prezkonkure kiel en aŭkcio:

— Mi estas pli bela…

Tio solvis la konflikton…

Fécamp jam ekiris labori, sed la frenezulo kaptis lian brakon:

— Atendu, sinjoro kolego… Mi petus komplezon de vi…

— Kion vi volas?

— Se mi ĝenas vin, bonvolu diri, kien en la inferon vi kaŝis tiun aktujon?

La pioĉo svingiĝis en la mano de Fécamp… Ĉu ankaŭ ĉi tie?!! Ĉu ĝi akompanas lin ĉien?…

— De kie vi scias pri la aktujo?

Sed li ne ekbatis lin.

— Ridinde! Pro tio mi estas ĉi tie! En la aktujo toviĝis la mono de la prezo de kvar muslinoj, naŭ kreptolaĵoj kaj ĵorĵet-o, krome du delikataj peltmanteloj kaj unu ermena kapoto.

Fécamp ne plu aŭskultis lin… „Laboru!”… „Laboru!” — kriis ĉiu.

Li iris labori.

4

Barono Naftalino kelkajn monatojn vivas ĉi tie. Li estis ĝentila al ĉiu, li konstante ridetis, kaj kun la larĝo de lia rideto leviĝis liaj brovoj, sed ankaŭ lia voĉo fariĝis oktavojn pli alta, serena, akre kriĉanta. Li ofte uzis la vorton: „nu, jes, nu, jes”, sed li malofte sciis, pri kio li parolas. Sur sia iom mola, dika korpo li portis brunan vestaĵon, similan al nokosurtuto, kion li talie ĉirkaŭligis per tordita ŝnuro, enigme akirita. (Laŭ kelkiuj ĝi estis uzata al sonorileto, aliaj opiniis, ke li ŝtelis ĝin de sur drapiraĵo de unuaranga enteriga ceremonio, kvankam ĉi tie oni apenaŭ havas okazon akiri sonorileton, aŭ partopreni unuarangan enterigan ceremonion.) Ĝi estis utila al tio, ke li talie ĉirkaŭligu sian mantelon. Nur maljunaj pilgrimantoj aŭ junaj aktorinoj havas simile vastan kaj mallongan surtuton. Sed nur barono Naftalino portis ĝin kun sonorilet-ŝnuro. Krom lia stranga mantelo, pri kiu poste evidentiĝis, ke ĝi estis uzata kiel tablotuko en la Nord-Afrika haveno Rabat antaŭ lagranda milito, li havis tiajn lipharojn kaj barbon, ke li memorigis en la unua momento pri grafo Leo Tolstoj, tute ne temante pri la ermito Jasnaja Poljana, ke li estus zoninta sian talion per sonorilet-ŝnuro. Eĉ tio estas duba, ke li estus uzinta la kvastan ŝnuron de drapiraĵo de unuaranga enteriga ceremonio, sed ĝi estas tute certa, ke la senmorta verkisto malestime estus rifuzinta la malnovan, nigran silkan pluvombrelon, se oni proponas al li konstanten porti ĝin.