Выбрать главу

Kie akiris tiu frenezulo pluvombrelon en la dezerto? Oni ne scias. Eble li ŝtelis ĝin en la deponejo, kiam li ankoraŭ laboris en Coin de l’ Enfer kiel malliberulo. Estas certe, ke li estas horora spektaklo ĉiloke kun siaj haroj, surtuto kaj sepulta ŝnuro. En la civila vivo li estis tajloro de sinjorinoj, kaj tio eĉ nun estas konstante rimarkebla. Kiam malliberulo krias kun ŝaŭmanta buŝo: „Al mi estas kapute”, barono Naftalino ŝrikas kuraĝige kun larĝa, kara rideto, kun suprenlevitaj brovoj:

— Nu, jes! Nu, jes, mi petas!.. Vi tute pravas… Estas kapute, kun via permeso…

Ĉiumonate li foje malsupreniras per la lifto. Al li estas permesate. Tiam li kunportas vestaĵojn, laborilojn, kininon. Li ne estas maldika, ne sidas morto sur lia vizaĝo, li neglektas la inferan lokon.

Antaŭ duon jaro, li eklaboris malsupre kiel fuĝinta legiano. La pluvombrelo jam estis en lia tornistro, sed li ankoraŭ ne portis ĝin. La serĝento kondukis lin al fosaĵo:

— Suprenŝovelu ties flankojn ĝis vespero. Ĝi estu tiel rekta, kiel liniilo. Ĉu vi komprenas?

— Nu, jes — li kapbalancis afable, kaj la serĝento ekbatis lin per la bumbastono.

— Malbona serĝento — li rimarkis gemute, kaj li denove estis ekbatita.

Tiel komencis la frenezo montriĝi sur li. Barono Naftalino elprenis vaksan kreton post la foriro de la serĝento, kaj li desegnis „bone fasonitan” fosaĵon, kun tia arko, kvazaŭ ĝi estus mantelo por gracila virina talio. Li akceptis la suboficiron kun triumfa rideto.

— Kiel vi opinias? Ĝi nomeblas fasono!

— Vi estas ĉevalo! Ĝi estas kurba!

— Nu, jes… Tie, ĉe la kabano mi tajlos malgrandan veston sur la fosaĵon, plisitan jupon sonorilforme, kaj tiu mimozarbusto ornamos ĝin ĉe la talio. Domaĝe, ke tio ne estas artefarita floro. Pedanta laboro ĝi estas. Ĉu ne?

— Ĉu vi estas freneza?

— Nu, jes! Kiu ne estas freneza, tiu restas en tia varmo hejme en Eŭropo. Kiel vi fartas?

Pro tio li devis pasigi unu tagon en la obskura ĉelo. La sekvan tagon li rompis ŝtonon. Li kolektis la etajn fendiĝintaj ŝtonpecojn en sian buŝon, kiel pinglojn, kaj vespere la ŝtonamaso fariĝis rondforma laŭ rokoko stilo. Kiam li laboris en la legomĝardeno, tiel li kolektis tagmeze la saltaojn, ke la restintaj salatkapoj formis belan ermenan kapoton kun alta kolumo kaj kun kelkaj faskoj de unumonata rafeneto ĉe la talio, la glaso superpleniĝis. Oni komenci bati lin. Tia malliberulo ĉesu ekzisti.

Iun tagon barono Naftalino, tiam li ankoraŭ estis la prizonulo n-ro 45, suprenkuris al kapitano Sirone.

— Mi tuj petas mian salajron! Mi eksiĝos! Mi dungiĝos al la konkurenca puntendaro.

Doktoro Minkiew konstatis, ke li estas freneza, kaj oni lasis lin paca laŭ la ordono de la kapitano. Poste li eestis sendita per ia skribita mesaĝo al la Skeleta brigado. Baldaŭ li jam sen kaŭzo prefere restadis supre, neniu scias kial, eble tial, ĉar malsupre oni ne toleris lian pluvombrelon. Kaj li havas bonan humoron ĉi tie. Li povas iradi tiel, kiel flanka figuro de terursonĝo: kun suprenlevitaj brovoj, kun feliĉa, surpriza rideto, mirante: „Bonan tagon, kolegoj! Nur laboru, knaboj!”

Komence oni volis mortbati lin, poste ili lasin lin trankvila: li estas La Buŝo. Oni povis sendi mesaĝon kun li.

La Buŝo ne laboras, kaj li ricevas manĝi. Volpi, La Klabo foje diris tiel, kaj nun ĝi estas Leĝo.

La najbaro de Fécamp rakontas tion dum pioĉado, kiom eble oni ja povas paroli inter tiaj cirkonstancoj. Tiu malliberulo nomiĝis Rouen, sed oni nomis lin ĉi tie, Blankharulo, Kiu Havas Spegulon. Ankoraŭ vitala karno estas sur lia vizaĝo, same kiel sur tiu de Fécamp, liaj okuloj brilas, kaj kelkfoje rigardinte en spegulon, li ĝustigas sian hararon.

De tie devenas lia nomo: La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon.

— Mi estas doktoro — li diras kaj pioĉas. — Mi depotis kun mia kompanio en Ain Sefra. Sed mi dizertis. Oni sendis min ĉi tien… en la proksima futuro…

Pioĉbatoj.0

La oblikve subiranta suno jam kovris ilin per la ombro de la roko. Nun estis pli facile.

— Kiu… vi estas? — li spiregis Roune.

— La malliberulo n-ro 63…

La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon komprenis: li ne kunportis sian sekreton. Li ne volas paroli pri ĝi.

— Ĉu… ne estas egale… ĉi tie jam… phu!? — demandis Fácamp frapante, kaj klakas la pioĉo, fluas la ŝvito.

— Kiu scias, kion portas… la morgaŭo?…

— Morgaŭ ni mortos — frapis la malliberulo n-ro 63 per pioĉkapo de finofara konstato…

— Mi… estas adoranto de la espero… — respondis Rouen. — Vere: la espero povas esti nur mito ĉi tie… Aŭ… — Li spiregante komencis labori. Pum!.. La ŝtono polvas… — Aŭ vi blinde adoras ĝin, aŭ ĝi tute ne estas… Ĉu vi kredas ion?

— Tion, ke mi estas bruto!

Skeletoj frapadas ĝemante, anhelante, spiregante, kun fantomeskaj brakoj, malaperantaj pro la polvo.

— Ni estas brutoj… Ankaŭ vi… kaj ankaŭ mi…

— Nu, jes! — kriĉis voĉo.

Barono Naftalino staris tie. Li rigardis ilin gemute. Rouen malproksimiĝis maldekstren ĉe korbela roko.

La polvo kovris, la bruo forglutis lin, kvazaŭ li tute ne estintus tie. Ili restis en duopo: Fécamp kaj la frenezulo.

— Vi estas ĉarma, kiel vi pioĉas, sed mi vidis tion en baleto alie. Unu pioĉbato… du piruetoj… dekstren… maldekstren…

Kaj li dancis tion. Li frapis la ritmon per sia pluvombrelo, similan al graciaj pioĉbatoj.

— Foriru de ĉi tie, ĉar mi ekbatos vin hazarde.

— Se eblas peti: ne faru tion, kara sinjoro Aktujo.

Fécamp turniĝis al li.

— Diru! De kie vi scias pri la aktujo?

— Tiu kara Magiron montris vin al mi malsupre, inter la unuaklasaj kantonmentitaj kaj provizitaj malliberuloj. Antaŭ nelonge mi estis malsupre. Mi estas La Buŝo, Kiu Parolas… Ĝi estas kara, ĉu ne? — Kaj li ŝerceme minacis fingre la puniton n-ro 63. — Vi estas tre malbona knabo. Ĉu licas esti patrujperfidulo?! Ĉu?

— Laboru!.. Laboru!.. — kuris la murmuro tra la vico ĝis la bagnano n-ro 63.

Fécamp forte pioĉbatis.

Barono Naftalino eksidis kaj elprenis el sia poŝo pecon da viando, restintan el la tagmanĝo.

– Ĝi estas mia kvina-hora tenden-viando… Nur tio estas la problemo, ke mankas la muziko… Mi petus komplezon de vi. Se vi nun havas la aktujon ĉe vi, malbona rabmurdisteto, pagu la fakturon al mi. Ĉu bone?

— Kial? — demandis Fécamp nun jam scivoleme, — Ĉu la mono estis en la aktujo?0

— Nu, jes!.. Unu miliona heredaĵo… Vere… La familianoj Villiers heredis ĝin, kaj mi faris la dotaĵon por la filino. Mi estas konata tajloro en la Mondo laŭ la nomo Madam Alfredo!.. Ĉu vi jam komprenas, Karuleto? La fama aktoro! Martin Villiers!.. Kia aktoro!.. Mendis la dotaĵon ĉe mi!

Kaj la graso brilis sur liaj liprandoj kaj barbo, kiel li ŝiris la viando per siaj long-ungegaj manoj. Li ne suferis. Li estis vivanta miraklo ĉi tie kun sia relative gemuta bonhumoro.

La aero fajrerante vidvibris antaŭ Fécamp. Lia torako streĉiĝis, liaj okuloj akre doloris, kiam li frapadis la kolosajn rokpecojn de la ruiniĝinta trairejo.

Madam Alfredo piketis siajn dentojn per longa ostero kaj babilis kruciginte siajn gambojn.

— Tiu fama artisto, tiu Villiers heredis… Ĝi estis skribita en la ĵurnaloj… Kaj li diris jene: „Madam Alfredo, nun faru la dotaĵon de mia fratineto…” Vi konas min, sinjoro Aktujo… Mi komencis intense labori!.. Tiu mizera Patou ekploris, kiam li ekvidis la anglan, printempan kostumon kaj la ermenan kapoton, per kio mi gajnos Nobel-premion, ĉar ankaŭ la fason-esploristoj havas fondaĵon.