Nun li ploradis.
— Jes, knabeto, tiu estis Madam Alfredo! Kaj la familio Villiers ne povis pagi, ĉar vi malbonulo, mortigis la kapitanon… — Kaj li kolere alkriaĉis: Kiarajte vi faras tian petolaĵon?!! Ĉu?!!
Li eksaltis kun larmoplenaj, brilantaj okuloj, tenere alpreminte la pluvombrelon al si.
— Ĉu vi… — spiregis Fécamp — perdis vian monon… pro la dotaĵo… ĉar la mono… estis en la aktujo, el kiu oni estus… pagintaj vin?
— Mi bankrotis… Mi havis centmil frankan operacian kapitalon… ĝi perdiĝis! Ĉi tie apenaŭ estas negoco! Mi ne perlaboras eĉ la salajron de la kudristinoj ĉe la Skeleta brigado! — Kaj li petegante diris: — Kara sinjoro Ledaktujo… Ne estu tia malica, laŭjura posteulo, pagu mian tajlor-fakturon… — Li ploregis. Mi venis en Afrikon por ricevi mian centmil frankojn… Mi dungiĝis al la legio por enkasigi, kaj mi dizertis por fariĝi bagnano.
— Foriru de ĉi tie!
— Bone! Donu mian monon, kaj mi tuj malaperos!!.. Ĉu vi pensas, ke ĝi estas ĝojo por 0mi?
Kien do la sorto povus ĵeti lin, kie ne trafus lin la kulpo, farita kontraŭ la murdita kapitano? Kvazaŭ li estus la kriminto, kaj persekutus lin la malbeno de la verŝita sango…
Nova tragedio falis sur la kapon de Fécamp el la alta ĉielo, kaj li ne sciis kial, sed ĝi estis la plej dolora. La freneza barbulo amare ploris, tiel, kiel infaneto. Li mane disŝmiris la larmojn sur sia nazo ĝemante, plorsnufetante. Fécamp staris antaŭ lin. Moroze, serioze, kaj li diris nur tion, ambaŭmane preninte la pioĉon:
— Foriri de tie ĉi!
— Bone… — kaj li kapbalancis kun afabla rikano. — La unuan de la sekva monato mi revenos. Ĝis… Ĝis, murdisteto mia…
Kaj li formarŝis kun facilmovaj dancpaŝj, zumkantante. Ili frapadis baraktante, tusante… La puŝĉaro grincadis, la ŝtono falis, kaj malantaŭ la ŝvebantaj, altenleviĝintaj polvomuroj la suno subiris en aradanta nebulo de malhelruĝaj rebriloj.
La Blindulo, Kiu Havas Lampon, skue bruigis La Tempon.
Dekunua ĉapitro
Kiel vivas la Hienoj? Ĉar Hienoj servas en la Skeleta brigado.
Kiu mortas, tiun ili kaŝas en la kaverno kaj kovras lin per ŝtonoj. En la kavarno loĝas la plej malnovaj malliberuloj. La Aĝo. Ili ankoraŭ apartenas al la perfidula brigado kaj gardas pordon tie. La Pordo, Kiu Malfermiĝas Nenien. Ĝi nomiĝas tiel. La malliberuloj faras la laboron de la mortintoj, sed ili konsumas ties manĝaĵ- kaj akvoporcion.
Ĝi vere estas kruela tenaco, ĉar la vivo kaj la morto faras kontrakton por ke la homo restu vivanta. La aero estas mortiga, neeltenebla, sed pli multe da manĝaĵo kaj gluto da akvo krom la kutima porcio estas la celo, enhavo, ĝojo de la vivo!
Kiam la kadavro estas en tia stato, ke oni jam ne akceptas ĝin ankaŭ de la Skeleta brigado sen suspekto, tiam la lifto malsuprenportas ĝin al la pikedo.
La plej timiga estas el la mistikaj ceremonioj de la malliberuloj, ke ili razas sin. Ili havas razilon. Kiam la malnova fouziĝis, tiam ili sendis ĝin malsupren kun Madam Alfredo por ŝanĝi tion. Kaj ili havas ankaŭ barbiron.
Figaro, La Klingo estas magralonga hispano, kiun oni nomis pri la populara opero. Ĉiusemajne li razas la malliberulojn por dudek kvin pioĉbatoj. Tiom ili devas fari anstataŭ li. Ĉiu povas razi sin. El la realaĵo de la paseo fariĝis ceremonio. Jen estas ekzemple La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, kaj li plurfoje eklevas ĝin tage.
Madam Alfredo kaj Figaro estas malamikoj, ĉar foje la frenezulo diris tion, ke la barbiro ne konas la etiketon de la Eŭropaj kortegoj.
Figaro jam estis ankaŭ ŝtelisto antaŭ ol li dungiĝis sodato, kaj cetere li ne deziris fariĝi kutima vizitanto de Eŭropaj kortegoj, sed la subestimo de lia profesio doloris lin. Kompreneble ofendis lin, ke li eĉ tiam ne povus viziti kortegan balon, se li cetere ne estus poŝoŝtelisto.
— La frizisto estas ĝuste tia, kiel aliulo. Homo! — li spiregis kolere, kaj Naftalino kaspjesis:
— Nu, jes! Li nur ne konas la etiketon de la kortego.
— Ĉu la buĉisto konas ĝin?
— Nu, jes!
La barbiro kaptis ŝtonon, kaj barono Naftalino disstreĉis sian fermitan pluvombrelon tenante en sia mano ties prenilon, kiel pilgrimanto, kiu provizore fariĝas batalema toreadoro, se necese. La ŝtono siblante falis antaŭ li pro la inerta ĵeto de malfortaj brakoj.
— La tajloro de sinjorinoj konas la etiketon de la kortego plej bone! Li estas la sekretario de la reĝinoj! — li kriĉadis kaprosaltegante.
Figaro frotadis siajn okulojn per la montrofingroj kaj ekploris pro kolero. Barono Naftalino pedante suprentiris la randon de sia pilgrima surtuto, kiel iamaj afektemaj virinoj, trapaŝantaj super kotlagetoj, kaj li rapidis al Fécamp.
— Tia fola malliberulo — li kriĉadis indignita. — Li ĉiam intrigas. Sed mi ne toleros ĝin. Vidu!
Li forpromenis kun malestima orgojlo. La timiga komiko de tiu ĉi spektaklo estis eĉ pli groteska en tiu fantomeska ĉirkaŭaĵo, ol se okazus la plej terura afero.
Vespere, kiam la polvo, leviĝinta pro la pioĉado kovris la Inferan Plataĵon per ruĝa nebulo, la Blindulo, Kiu Havas Lampon skuas la rustan objekton, pendantan en lia kolo. La gruzerpecoj, malliberiĝantaj en la ladujo longe tintegas kun malgaja bruado signante, ke la labortempo finiĝis.
Forĵetinte lal pioĉojn, ili iris al la mezo de la rokego. Kiel rapide la suno subiris malaperinte en la flamkolora polvonebulo, tiel rapide revenis La Voĉo, Kio Lacigas kaj konsumas la vivon.
La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, unu post la alia porciumis la tri kulerojn da malvarma legomaĵo kun apenaŭ maĉeblaj viandopecetoj.
Stranga kakofonio de ŝmacmaĉado, spirego, gruntado, singulto, stertoro kaj kontenta murmurado plenigis la rokplataĵon.
Ili manĝis!
Pro la malfacila korfunkcio ili devis spiradi tra la nazo kaj buŝo, ili do avide enbuŝigis la manĝaĵon. Anhelante, stertorante kaj sufokiĝante, ĉar ili provis konstante spiradi tra la nutraĵo, maĉŝveliĝinta en ilia buŝo, kiel nezkataruloj. Fécamp spiradis ankoraŭ kun fermita buŝo, sed La Valo jam malproksimiĝas!
Tiu vorto en la lingvo de la Skeleta brigado signifas ĉion, kio restis malsupre. Valo estis sub ili Sudano, sed Valo estis ankaŭ la muziko. Urbo, rivero, preĝo, maro, krome Parizo, dimanĉo, konstruaĵo aŭ kremŝaŭma torto; ĉio ĉi estis en La Valo.
La 0Valo estas granda tombejo: la tuta mondo.
Mallumiĝas. Li nur nun rimarkas, ke Korko sidas apud li, kiu viŝas sian grasan buŝon per sia mandorso.
— Korko… — lidemandas la trumpetiston, nerigardente sur lin. Li gapas ien en la spacon, super la dezerto, kun brilantaj okuloj, kaj li pli rapide spiras.
— Ĉu?
— Kio okazis al Carew?
— Carew… — Korko stulte rigardas. Li eligas kelkajn sonojn, sed tiuj estas sensencaj. — Estas mal… facile… La vortoj mortas ĉi tie… La Valo jam estas malporksime… por mi — li diras skeletbrigade, kaj li brakumas siajn krurojn tre malgaje. Estingiĝanta kompreno de homo agoniis ĉi tie antaŭ Fécamp. Li suprizis la trumpetisto0n en konsterniga momento! La lumo de la sprito nun flagetas lastafoje en lia velkanta animo. Li adiaŭas la estaĵon ĉe la limo, kiu en Afriko — falinte inter la nova kaj malnova civilizacio — ĝuste nun preparas sin fariĝi Homo Sapiens.
— Carew! — li ripetas energie. — Vi devas memori! Alta! Bruna! Ni kantis.
— Jes! Jes… — Kaj li rikanis. — Li estis ŝercema bubo… Atendu… Kantino kaj ludo. Mia… monero… estis — li krias ĉiam pli emociiĝinte. — Ĉu fronto aŭ… dorso! — kaj li frapadas siajn genuojn ridegante. Li estis ŝercema bubo!.. Haha!..
Li ruliĝas sur la tero ridegante. La bruston de Fécamp premegas malvarma sento: „Ĉu fronto aŭ dorso.” La ludo en la kantino, pro kio li perdis sian tutan vivon.