Pala brilo flagras en la mezo de la altplataĵo. Ĝi fariĝas flameto.
— Fajrorigardo… flustras Korko kun miranta, avida, raŭka spirego, kaj liaj okuloj ekbrilas.
— Jam flagras la malgranda ŝtiparo.
La ombrosoldatoj de la Skeleta brigado ekiras el ĉiu direkto per malrapida amblado.
Ankaŭ Korko ekiras gapante antaŭen pro la magneta devigo de la Fajrorigardo, kun tremantaj genuoj.
— Atendu! — krias Fécamp, kaptante lin. — Stultaĵo! Vi estas Korko! Vi estas La Trumpisto! La Trumpisto!
Kaj li skuas lin. Li timas pri si mem, malesperiĝinte klopodante bloveskciti la karbiĝintajn memorojn de sia kamarado, dronitajn en cindro.
— Trumpeto! Alarmo!.. Korko, provu pensadi.
— Kial0? — li demandas reveme.
Ili staras tie plorinde.
— Ĉu vi ne memoras? Carew! Saiĝa!
— Atendu… Mi scias ion pri Saiĝa… Jes! Sed kion!
— Vidu, Korko… Prenu laŭvice — Fécamp instigis lin ekscitite, malpacience. — Saiĝa estis la nepino de la blinda Bochur…
— Bochur! — li ekmemoras konsternite. — Li donis la ponardon. Belan ponardon donace! Ĉar mi tondis lian maljunan kapron. Vi!.. tiam… estis malliberulo… jes malliberulo ie, en Maroko… ne, en Oran.
— Tio eestas stultaĵo! Kiam la kapro de Bochur mortis, mi ankoraŭ estis tie! Nigra kapro, kun blanka makulo sur la frunto…
— Jes! 0Tiu kapro vivas!.. Atendu… ĝia nomo… La nomo… estas… Jes! Jakobo!!
Kiel ĝi eblas? Tiun malbenitan matenon, kiam la murdo okazis, Jakobo kuŝis tie mortinta. Vespere ĝi ankoraŭ rigardis la verdan kulreton paŝtejo, kaj ĝi pikpuŝadis tion per sia nazo… Sed matene ĝi ne vivis. Estas sendube.
— Mi tondis ĝin! Jes! — li anhelis kaj spiregis. — Jakobo!.. Mi…
Kia mistero ĝi estas? Kvazaŭ sekreto, kredita mortinta subite ekmoviĝis en tiu abomeninda nokto. Kio komenciĝas ĉi tie?
– Ĉu temas pri kapro kies nomo estas Jakobo? — demandas Roune, kiun ili ne vidis ĝis nun, kvankam li staris apud ili silente.
— Estas ridinde, tamen… stramge… — diras Fécamp malaplombe. Kaj li sentas, ke io ronĝas ĉ0i tie en las profundo de pekoj kaj malbenoj. — La mastro priploris tiun kapron, ĝi mortis iun malfeliĉan matenon. Mi vidis.
— Hm… Mi ne kredas reaperantajn kaprojn… — murmuras Rouen. — Kiam vi vidis tiun kapron?
— Kiam iu mortigis kapitanon villiers.
– Ĉu iu mortigis lin? — miris Rouen. — Ĉu ne vi estis la farinto de la murdo?
Falis tien kelkaj oblikvaj radioj de la leviĝanta lumo. Li fikse rigardas en la okulojn de Rouen.
— De kie vi… scias… mian… aferon? — li demandas kun sekiĝinta gorĝo, sed la Blankharulo, Kiu Havas Spegulon ne respondas
Milda vento susuretis tra la dezerto, kaj etaj sableroj ĵetiĝis sur malhelan rokblokon. La v0armo, tage sorbita reradiiĝis el la tepidaj ŝtonegoj.
La fajro jam brulis per altaj flamoj en la mezo de laroko. La ombroj silente kaŭriĝis ĉirkaŭ ĝi.
— Vi… estis perfidulo… — balbutaĉis La Trumpetisto, sed li rapide ĉesis tion. — Bochur ŝatis la kapron, kiun mi tondis.
— Nu, jes! — kriis Naftalino apud ili, kaj li aperis el malantaŭ roko. — Kapro simbolas tajloron, kaj ĉiu ŝatas ĝin. Ĉu ne?
Li faris kelkajn gracilajn dancpaŝojn, balancante sian pluvombrelon.
La vento fortiĝis, kaj flavaj flamoj etendiĝis alten kun maltrankvila flagrado inter la fajrorigardantoj.
— Bochur ŝatis min… — Korko provis rememori kuntirinte siajn brovojn. — Li diris… Saiĝa ne kredis… Ke… vi estas… perfidulo, kaj…
— Perfidulo! — kriĉis Naftalino. — Tuj forlasu la rokon. Ĝentilulo ne pasigas sian punon en societo de perfiduloj…
— Silentu! — diris Fécamp, ĉar li volis aŭdi informon pri Saiĝa.
Sed Naftalino furiozis. Forĵetinte sian pluvombrelon, li ĵetis sin sur lin.
— Perfidulo!..
Eble la frenezulo estis pli forta, sed tio jam ne evidentiĝis, ĉar antaŭ ol li estus atinginta lin, la pugno de Fécamp trafis la makzelon de la tajloro tiel, ke li senvorte falis sur la teron.
— Mia Dio… — murmuretis Rouen. — Kia bato!
— Daŭrigu! Pri kio vi memoras ankoraŭ?
— Saiĝa… Skribis leteron… Al vi…
Enterigita tragedio ĉiam pli vigle reviviĝis kun stranga streĉiteco. Kio komenciĝas nun ĉi tie, kie jam ĉio finiĝis laŭ lia opinio?
— Ŝi diris ankaŭ al Carew, ke ŝi amas vin. Ŝi timis… ke vi mortigos… unu la alian… vi kaj Carew… Tial ŝi montris tion, ke egale…
Kiel? Ĉu Saiĝa amis lin? Ŝi nur timis, ke li kaj Carew mortigos unu la alian? Jes! Ho… Tio eblas!
— Tiel estas vere. Oni… arestis vin… — daŭrigis Korko — kaj… ŝi skribis al vi. Mi mem vidis tion… Longan… leteron. Carew diris, ke li alportos ĝin al vi.
Li staris… Ĉiuj sekretaj ombroj de la nokto strangolis lin. Li ricevis nenian leteron… ĉarew ne transdonis tion. Li ŝtelis ĝin. Kaj li mensogis al Saiĝa…
— Poste — daŭrigis Korko — alvenis… via respondo…
— Stultaĵo! Mi ne ricevis kaj skribis leteron!
— Carew portis… tion… Li diris, ke vi… via… és vi skribis… Carew legis ĝin al Saiĝa… Vi skribis tion: vi havas edzinon. Ŝi forgesu vin… Vi ne volas Saiĝa-n… kaj eĉ ŝia amuleto estis tie… En la letero…
La varma ŝtono, kun lla aerblovo susuranta polvo… kaj ĉio, ĉio incitis lin, ke li kriegu pro la sufero.
Kia stranga, terura potenco disvolvas ĉi tie… ĉe la Skeleta brigado… ĝuste ĉi tie, tiun hermetike subpremitan, putriĝintan sekreton?
Carew estis fiafalsisto! Li kredigis al ŝi, ke li estas deziĝinta.
Kompatinda Saiĝa!
Nun stranga murmurado komenciĝis ĉirkaŭ la fajro. La fekse rigardantaj okuloj ebriiĝis iom post iom pro la flagrado, kaj ili jam vidis ion trans la maltrankvila ĉielarko de la vizio.
Ankaŭ rko volis iri, sed Fécamp denove retiris lin:
— Diru… kio okazis… al Saiĝa?…
— Saiĝa… — cerbumadis Korko, kaj li frotadis siajn tempiojn… — Saiĝa… Ho!.. Io okazis al ŝi… Jes… jes… — Subite li frapis sur sian frunton, kaj kun ĝojo li kriis: — Mi jam scias! Nu, jes… Saiĝa mortigis sin.
La vento fortiĝinte uluis super ili, ŝprucigante la polvon. La fajro, ŝiriĝinta je mallarĝaj strioj, timiĝinte dancis. Sub la roko, kie la blanka lunlumo larĝe disetendiĝis, forlasita sakalo sidis dismetinte siajn unuajn piedojn, kaj kun amara, gluglanta, plendanta tirbojo ĝi fiksrigardis la malproksimajn stelojn…
Dizerti!
La morto de la Memo estas la plej urĝa. Tio certas! Ĉi tie ne estas prizono kaj liberiĝo: ĝi estas dumviva mortkondamno!
Ve al tiu, kiu vivanta vagaĉas en la tombo kun pensoj, paseo, sopiro, kiu kredas tion, ĉu ankoraŭ gravas, ke io estas malbona, aŭ se io doloras, li kredas tion, ĉu estas diferenco, kiam li prenas la pioĉon aŭ alies mano, al kiu tamen apertenas homo, kiu havis kredon, sopiron, opinion.
Jen estas la Skeleta brigado!
Fécamp jam sentis, ke li ofte tenas sian buŝon malfermita, kio uniformigas la vizaĝojn stultmiena. Sed la pulmo tiel ĉantaĝas pli multe da oksigeno el la morta aero. Vespere li ŝteliras en la proksimon de la kolore dancanta fajro.
Fajrorigardo!
Dancas la maltrankvila purpura strio… La flagrantaj flamoj klopodas superi unu la alian, kaj se li rigardas ilin kun rondiĝintaj pupiloj…
Hopla!
Ĝi rapide ekbrilas kaj ŝanceliĝas, sed jen trovite. Ĝi klariĝas… Du altaj turoj… La Due Torri!.. Bologna! Jes… Jen estas la Piazza Nettuno! Oni malfermis hodiaŭ la kradajn pordojn de la arkada, malnova konstruaĵo. Kiom da floroj! Kaj la fontano ŝprucas la akvon en elektra lumo. Sed kion faras Carew tie? Tiu estas Carew, la fripono, kaj tie estas virino el la Folies… Ĉiam pli multe da domoj, vizaĝoj, lumo…