Выбрать главу

— Ĝi ne estas bezonate. La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon estas malforta!

— Tiel ne estas Leĝo! Ni volas lian porcion…

Subite fariĝis silento. La spiregado de la Skeleta brigado faris la varmegan aeron laŭta.

— Ni mortigos Rouen-on! — ŝrikis Volpi, La Klabo.

— Ni mortigos lin… Li ne estas bezonata!

Rouen bone aŭdis tion. Li kuŝis kelkaj paŝojn de ili. Li ne moviĝis. Fécamp mangeste vokis baronon Naftalinon, kiu iradis tien-reen sur la rando de la roko, farante pli-malpi longajn dancpaŝojn, kiel ŝnurdancisto, kaj dume li zumkantis malnovmodan ŝlagron, kiu temis pri tio, ke la dancistinoj de la orfeumo salutas lin jam de malproksime, kiam li enpaŝas en la ĉambron, vestita per blindige eleganta frako.

— Diru, sinjora moŝto, ĉu vi estas forta? — demandis Fécamp.

— Nu, jes. Ĉu mi vangofrapu vin?

— Dankon, mi kredas tion. Eblas, ke ni devas interbatadi.

— Ĉu vi vangofrapos min?

— Ni interbatado kune. Temas pri doktoro Rouen.

— Li estas tiel malforta, ke vi povas mortbati lin sola. Poste mi petas mian pluvombrelon.

— Ĉu mi povas kalkuli je via helpo kontraŭ la Skeleta brigado?

— Vi povas kalkuli min!

Neatendite Korko, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon staris apud ilin. La murmurado ĉiam pli malpacience muĝis…

Poste venis Volpi, gvidanta la Skeletan brigadon.

Ili volas vivi!

— Vivi ĉiumaniere! — ŝrikis Figaro.

Ili tumultis tute proksime. Avane Volpi, La Klabo.

Fécamp staris antaŭ la Hienoj kun krucitaj brakoj. Ili iom ekhaltis. Kion li volas? La malliberulo n-ro 63 oratoris al ili.

— Nu, do — li komencis stertore. — Mi nun respondas! Ĉiokaze mi ĉesigas la Hienojn. La kadavraĵo ne gustumas al mi!.. Ni ne plu manĝos la porcion de mortintaj homoj! Mi ne volas fariĝi Hieno… Ni estis homoj, kaj ni denove fariĝos tiuj… Grava malsano estas vivi kiel homo. Bedaŭrinde ĝi estas nesanigebla… Ni do ne kolektos mortintojn ekde hodiaŭ… La Skeleta brigado mortos pro tiu moderna malsano: esti Homo. Mi fermas la kunvenon… Hienoj, forportu vin!

Ĉar li bone sciis, ke la vortoj pli rapide vaporiĝas ĉi tie en la varmo ol la korpa likvaĵo, lia dekstra pugno ekbatis Figaro-n, per la maldekstra li kaptis alian homon kaj ĵetis lin inter ilin. Li haltigis per piedbato Volpi-on, atakantan sur lin kaj kaptis eĉ la Klabon el lia mano.

— Volpi ne plu estas Klabo! — li kriegis, kaj la longa bastono flugis malproksimen. Trans la randon de la roko!.. Malsupren!

— En La Valon…

— Ĝi estas ia terura malcerteco… Nun unu malnova, kutima Klabo estis ĉi tie… Kiel ili povus vivi alie, se ne tiel?…

La Skeleta brigado kuratakis ilin.

Rouen rigardis ilin apogante sin unukubute… Tiu interbatado similis al nenia batalo en la mondo. La lukto okazis en varmego sesdek celsiusgrada. Eĉ tiu povis morti pro pugnobato nun, kiu donis ĝin. Korko, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon, piede srterigas du homojn, sed poste li sterniĝas, kaj la aliaj ĵetas sin sur lin…

La kranio de infane maldika ulo disrompiĝas sur ŝtono, kiel ia ovoŝelo, kiam li falis surdorsen.

Hienoj rapidis el ĉiu direkto. Tumultiĝo… Ankaŭ Fécamp falis.

Sed nun okazas miraklo!

— Bonvolu atenti, mi petas! — kriĉis ŝercema voĉo. — Kun via permeso…mi murdos…

Madam Alfredo proksimiĝis, levinta kvintalan rokon. Li tenis la ŝtonegon super sia kapo kun rektaj brakoj. Ili dissaltis konsternite. Terura forto estis bezonata al tio!

— Hopla!..

Li ĵetis la rokon inter ilin. Ili timiĝinte diskuris.

— Bonvolu fini tion, mi petas, ĉar mi batos vin, knaboj… — li diris kun ŝercema minaco — ne kondutu malbone…

Volpi senpolvigis sin spiregante. Fécamp kaj Korko malrapide leviĝis taŭzitaj, kun sanganta vizaĝo. Ili longe silentis. Ili jam havis mortinton. Tiun, kies kranio disrompiĝis, li kuŝis tie.

— Nun… kio estu? — demandis Volpi. Ili ĉirkaŭstaris la kadavron tiel, kiel lupoj, kiuj atendas nur je la signo de la dvidanto de la luparo, por ke ili kurataku kaj manĝegu la mortintaĵon.

Fécamp rigardis la groteskajn, viziosimilajn figurojn sur la brulanta, terura ebeno de la Infara plataĵo. Blinda skeletulo rikanis al si mem. Li aŭdis, ke estas mortinto.

— Manĝi! Manĝi!

Fajf-spirado, anhelado, mormuro… Kio estos?

Kalva roko. Sen herbeto, sen makulo da ombro, sen milionono da espero.

Ili avide rigardis la mortinton!

La ordona voĉo de Fécamp diris:

— Tuj sendu la mortinton malsupren.

Konsternita silento.

— Vi estas homoj!

— Tiam ni devas morti…

— Ni devas morti!.. — kriis la malliberulo n-ro 63 stertore. — Ni devas morti, sed ni estas homoj!

Tiun tagon oni aŭskultis kun teruro malsupre, kiel longe veadas la Skeleta brigado. Kaj la lifto kunportis kadavron al la gardistejo…

3

Nokte ili turniĝadis malbone dormantaj sur la tepida, plata, kretosimila ŝtono. La roko nun reradiis la varmegon.

Rouen iomete rekonsciiĝis. Li refortiĝis. Li kaj Fécamp sidis unu apud la alia.

Ili silentis. Iu ĝemante turniĝis surdorsen sur la varmega ŝtono. Alia dormanto mallaŭte stertoris.

— Fécamp…

— Nu?

— Mi ne dankas tion, kion vi faris. Kial? Tion ne eblas per vortoj…

— Dormu!

— Ĉu vi vere murdis?

La kondamnito n-ro 63 ne respondis.

— Vi pravas. Mi ne rajtas demandadi vin, se mi akceptis, ke vi savu mian vivon.

— Kion vi volas?

— Mi scias tiel, ke vi estas patrujperfidulo kaj embuskmurdisto.

— Estas vere — li respondis seke.

— Mi ne povas… kredi tion…

Ili silentis. La aperanta luno superŝutis la dezerton per arĝenta koloro.

— Atentu min, Fécamp. Ĉu vi vere asertas, ke vi ŝtelis la aktujon?

— Jes.

— Se vi liberiĝus, ĉu vi povus ekhavi ĝin?

— Hm.. Kial vi demandas tion?

— Vidu… Ankaŭ miscias, ke tre granda valoro estas en tiu aktujo. Vi facile povus ricevi du-tri milionojn da frankoj por ĝi, se mi liberigus vin.

— De kie vi scias pri ĉio ĉi? Kiu volas liberigi min de tie ĉi?

— Mi havas eblon…Iu suboficiro apartenas al la beduenoj, kaj mi…

Ili silentis. Iu skeletulo de tempo al tempo ekĝemis en la sufoka nokto.

— Nu? — demandis Rouen. — Ĉu ni duonigos ĝin inter ni?

— Lasu min trankvila.

Li turnis sian dorson al li kaj fermis siajn okulojn. Kia fiaĵo! Kaj li ne povas diri al Rouen, kiom malestimas lin. Rouen ja kredas tion, ke li parolas kun perfidulo. Tiu homo ne scias, ke li nun pagas tiel mizere por la feliĉa vivo de Carew. Ĉar kvin centima monero ne falis sur la dorsan flankon. Tial li estas ĉi tie.

Korko estis kun li kaj kun Carew tiun malbenitan nokton, kiam ili lotumis la morton. Ĉu fronto aŭ dorso!

Nun jam oni ne kredus, se li konfesus, ke li estas senkulpa.

Oni priridus lin.

Li kuŝis dum horoj kun malfermitaj okuloj. Li nedormanta sonĝis pri Carew… pri Saiĝa… La monero kvin centima brilante turniĝis, klakante falis, kaj ĉio finiĝis: Fronto!

Kio ĝi estas?! Li aŭdis strangan brueton en la proksimo.

Iu ekiris singarde, mane-piede inter la dormantoj… Iom malproksime li ekstaras, kaj trapaŝante super kuŝantaj, suspirantaj korpoj, li iras…

Rouen.

Li apenaŭ havas forton iri… Nun li eksidas spiregante kaj premas sian manon sur la bruston.

Kien li iras?