Выбрать главу

— Nur… rakontu plu, kio okazas tie?

— Mi ne povas rakonti… Peko!

— Ĉu kapokosta?

— Ne. Nur la rompo de la ordo kaj disciplino de la puntendaro — li aldonis iom ironie.

— Tiam parolu sincere. Mi donas mian oficiran vorton, ke mi ne akceptas tion, kiel oficialan raporton…

Li komencis malrapide, trankvile:

— Supre la hienoj de la Skeleta brigado jam longe estus mortintaj, sed la viv-instinkto eĉ tie estas inĝenia. Ili lerte plibonigas sian nutraĵon.

— Kiel?

— Ni vivas el kadavroj!

— Ĉu el la kadavro de mortintaj bestoj?

— El homa kadavro!

La kapitano fariĝis morte pala, kaj la genuoj de Colette subite inertiĝis, ke ŝi fale sidiĝis sur seĝon.

— Kion vi diras?!..

— Ni kaŝas mortintajn homojn, kaj…

— Ne daŭrigu! — ŝrikis la junulino terurite

— Diru! — ekparolis Sirone obtuze, kaj li verŝis brandon per malcerta mano. — Parolu!

— … Ni dividas la tagan porcion de la mortintoj inter ni.

La kapitano eksidis kun malpeziĝinta ĝemo. Ili do ne estas kanibaloj! Li tamen ne devis ĝisvivi tion. Phu! Kiel terure estis!

— Kaj… kio estas tiu… veado?

— La Hiena ĥoro de la Skeleta brigado kunvenas vespere. Kaj ili suferas. Estas iu inter ili, kiu punas. Li mortigas la malamikon. Sed li ne laboras en la varmo sesdek celsiusgrada. La aliaj rompas la ŝtonon anstataŭ li. Li piedbatas tiujn, kiuj jam laciĝis. Sed li ne laboras kaj povas santmanĝi el la nutraĵo de la Hienoj.

— Kaj… kiu estas tiu, homajn sentojn nehavanta fiulo, skabia bruto? — kriis la kapitano kolereme.

— Mi.

La griza larvo, apogante sin al la prdofosto, fikse rigardis al ili, kun senmovaj okuloj, scivoleme, defie kaj sensente.

— Vi!

— Jes! Komence estis La Aĝo, tiun distretis La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Poste sekvis Volpi, La Klavo, kaj nun nelonge venis mi: La Pugno, Kiu Devas Vivi!

Colette fikse rigardis la larvon.

— Ĉu vi… almenaŭ scias… — diris la kapitano, — ke vi estas porko?

— Mi estas tio. Sed se tiuj malliberuloj tie supre, eĉ se manĝas homkarnon, ne ili estas la kanibaloj..

Colette rigardis lin kun stranga sento. La patrujperfida murdisto, kiel purifikatoro! Kio estas laSkeleta brigado al li, ke li tiel ekzaltite defendas ilin?

— Sufiĉe! — kriis la kapitano. — Ni ne troigu la stultan babilaĉon!

— Sinjoro kapitano! — La Skeleta brigado estas senkulpa!

— Ĉu vi estas freneza? — demandis Sirone konsternite.

Colette ne sciis, kio strangolas ŝin. Ŝia gorĝo intense pulsadis, kiel ŝi kliniĝis antaŭen:

— Ĉu la Skeleta brigado estas senkulpa?!

Fécamp trankvile ŝovis sian manon en sian poŝon.

Poste li metis La Skribaĵon, Kiu Neekzistas sur la tablon, antaŭ Sirone!

La kapitano prenis ĝin per malcerta mano. La papero ektremetis.

Kiam li legis la skribaĵon kun mallongaj, intermitaj spiroj, lia vizaĝo paliĝis.

La kaporalo ĵus estis alportinta novan drinkaĵon. Li konsterniĝis pro la raŭka flustranta voĉo, kiel la kapitano ekparolis:

— Mi ne deziras pli da drinkaĵo… Mi petas venigi ĉefleŭtenanton Libourne.

La kaporalo eliris.

— Kio… estas en la letero? — demandis Colette

— LaSkeleta brigado estas senkulpa.

Li diris tion lakone. Kvazaŭ li konfesus tion virece. Kvazaŭ li estus akuzinta ilin.

Libourne venis. Lia alta frunto elstaris super lia vizaĝo, ĉiam pli malgrasiĝinta. En liaj grandaj, brilantaj okuloj ardis ekzaltiĝo de stranga, klara, diafana, febra lumo de fanatika revoluciulo aŭ inventisto, kredanta sian verkon.

— Mi komisias vin, bonvolu tuj ekveturi al Maroko kun grava dokumento.

— Jes — li diris trankvile kaj rigardis al Colette.

— La kondamnito n-ro 63 kunportis strangan dokumenton. La Skeleta brigado estas senkulpa.

— Dum mi forestos, bonvolu tralegi tiun mian koncepton, sinjoro kapitano. — Je la teruro de Sirone li eltiris el sia poŝo iun sian memorandon, jam ofte prezentitan. Ĝia esenco ĝuste estas la elimino de tiuj maljustaĵoj kaj erearoj, krome…

— Eble nun ni lasu tion… — respondis la kapitano kaj glutis. — Estas multe pli urĝa kaj grava…

Libourne interrompis lin impulsiĝeme:

— Hoho! Tiel evidente nun jam ne eblas fari tion!

— Kiel?!

— Foje vi jam vanigis, ke mi fariĝu vickapitano!

— Kiel vi komprenas tion?! Atentu, sinjoro ĉefleŭtenanto…

— Neniu liberiĝos de ĉi tie pere de miaj konceptoj!!.. Kio okazis al miaj projektoj?!

Colette kaj la malliberulo staris kun stranga angoro. Senodora, peza fumo de vaporoj, malleviĝintaj pro la aeropremo naĝis, ŝvebis ĉirkaŭ ili.

— Sinoro kapitano! Laŭ la reglamento, evitante vin, mi ne povas sendi miajn projektojn al la superuloj!! Kaj vi ne bonvolis plusendi tiujn. Nun ni klarigu tion!! For la maskon… — kaj li tamburis per sia montra fingro sur la tablo, dume li kriis spiregante: — La kuracisto miksas la venenon, kaj vi estas la diablo, kiu transigas ĝin al la vivanta animo. — Li jam skuis sian montran fingron antaŭ la vizaĝo de la kapitano, la lumo fulmanta el liaj okuloj, senmaskigas la dissimuladon de lia laborfervoro, la sulkoj profundiĝas pro la rigida esprimmaniero, kaj li kriegas kun malfermita buŝo, ŝprucante ŝaŭmon. — Vi ne liberiĝos helpe de miaj planoj! Vi estas ladiablo! Mi volas vian iun okulon!

Li sonĝis tion! La Sonĝo! Nun sekvas la kuglo! Fécamp saltas… Colette ekŝrikas… Estas malfrue! La tubo de la postolo jam staras antaŭ la frunto de Sirone…

Libourne pafis… Unu-… du-… trifoje…

… Kaj la pistolo malfunkciis!

— La diablo!.. Mi pafos lian maldekstran okulon! Tiam li ne havos potencon!.. Li ruinigis min!

Fécamp ĵetis sin sur lin deflanke, kaj ambaŭmane li tordis lian brankon. Sed la frenezulo havis timigan forton, li sukcesis liberiĝi. Li ĵetis sin sur la kapitanon, kuregantan al li, kaj Libourne ambaŭmane kaptis lian gorĝon.

— Mi volas lian iun okulon… tiam li mortos… — li stertoris kun ŝaŭmanta buŝo.

Dume Colette kaptis el sia retikulo revolveron, perlamont-kolban kaj pafis ĉiujn ses kuglojn en la aeron…

„Alarmo!”

Kiam la kureganta pikedo alvenis en la kontoron, mebloj, skribaĵoj kuŝis dise, kaj la hurlanta, ŝrikanta Libourne ankoraŭ luktis kun la nekredebla forto de frenezuloj.

La tuta pikedo nur malfacile bridis lin, kaj ili fermis lin forte ŝnurligite en la arkivejon, de kie dum longa tempo aŭdiĝis malproksimen lia terura ridado, kriego, freneza furiozo, kiel li postulis la maldekstran okulon de la kapitano.

5

Doktoro Minkiew tremante staris en sia malpura negliĝo, sur la piedoj kun

pajlopantofloj. Li havas febran atakon, kaj la kinino jam apenaŭ efikas lian organismon.

— Bonvolu rigardi lin… — spiregis la kapitano. — Oni fermis lin en la arkivejon.

— Estas superflue — li diris kaj spasme kuntiris siajn palpebrojn, dume li levadis sian mentonon. — Estas superflue. Mi jam scias tion de kelkaj monatoj: Ligert elprenis la kuglojn el la revolvero de Libourne je mia ordono.

— Kiel?… Ĉu vi sciis?

— Jes, li havas paranojon. Ĝi estas klasika formo de frenezo. Tipa malsano… Videbliĝis de semajno al semajno, kiel ĝi ekregas lin.

— Kial vi ne diris tion al mi?

— Kial? Ĉu oni sendu sanan homon ĉi tien anstataŭ li, kiu same freneziĝos? Prefere mortu paranojulo. Se vi volas, ordonu fari esploron kontraŭ mi. — Li levis indiferente sian ŝultron. Sed poste li ne povis ĉesi tion, lia ŝultro leviĝis ĉirkaŭ dekfoje, fine li lozigis sian kolumon unufingre, kaj kvazaŭ ĝi havus mekanikan kunligon, lia ŝultro restis trankvila.