— Mi pensis ne pri tio. Mi volas scii la sekreton, kial vi ne volas foriri de tiu ĉi terura loko?
— Ĝi estas granda sekreto.
— Kio?
— Mi ne scias. Se mi scius, tiam ĝi ne estus sekreto.
— Eksidu, Ligert…
Lo okupis tiel malgrandan parton sur la seĝo, ke li ĉiumomente povintus fali sur la plankon. Li etendis sian maldekstran gambon oblikve, kiel kontraŭpezon.
— Kial vi dungiĝis al la legio? — demandis la kapitano, tordante cigardon el la tabako, estanta en la enkaviĝinta ladskatolo.
— Mi estis trompita!
— Kiu trompis vin?
— La virino!.. Tio estis la surpriza, mi petas!
— Hm… Ĉu vi pensas, ke tiaĵo estas sporada fenomeno sur la tero?
— Kiel? — li demandis kliniĝante pli proksimen super la tablo, ĉar li tute ne komprenis tion.
— Se ĉiu kokrita viro estus remburita, kiel ia maloftaĵo, tiam la plimulto de la homaro estus konservita en muzeoj… — Estis okulfrape al li, ke iu vango de la skribisto estas ŝvelinta.
Ligert longe pensadis, poste li saĝe ekparolis jene:
— Nu jes…
— Drinku! — Li donis ankaŭ cigaredon al li kaj rigardis, ke la skribisto, kiel hamstro denove prenas flankenŝovitan panpecon el sia buŝangulo, sekve de tio la ŝveliĝo malaperis kun mirinda rapideco, kio estis timiga kaj komika.
— Ĉu vi do trompiĝis?… Ĉu ĝi ne nocos al vi?
Ligert eltrinkis la brandon.
— Bedaŭrinde, mi apenaŭ… kredas tion. Mi estas bubal-forta homo, se vi ne prenas ĝin kiel memlaŭdon.
Lia vizaĝo estis ruĝa kaj rikanis. Li asertis nur pro fanfarono, ke la alkutimiĝis al la drinkaĵo. Poste li ofte malfermadis sian buŝon kaj diris:
— Koncerne mian trompiĝon, ankaŭ ĉi tie… hikk… ankaŭ ĉi tie same falis… La virino forlasis min, la skafaldo falis, kaj ankaŭ Marie trompis min.
— Rakontu… — komandis la kapitano mallaŭte, kaj li salivumis per sia langopinto la randon de la silka papero. Sed li kraĉis, ke la tabako disŝutiĝis. Kiom da insektoj… Kaj jen! Viglaj, verdaj serpentoj estas malantaŭ la vitro de la dokumentŝranko… Sed kiom multaj! Strange…
— Nu, Ligert! Rakontu!
— La lavango ekruliĝis el la vestgardejo.
— Ligert! Nur inter la montoj estas lavango, kaj ĝi ne troviĝas eĉ nuntempe en la vestgardejo, kvankam eksterordinaraj aferoj okazas en nia epoko.
— Prave… sed mia edzino ne estis vestogrdistino en montara regiono, tamen, tiel dirite… ia lavango-simileco… apenaŭ estas kontestebla en mia afero…
Li fariĝis spitema rilate la problemon. La brando faris tion.
— Nu bone. Estu lavango — konsentis la kapitano ĝemante.
— Dankon. Ke ĝi estas vere, tion pruvas la divorco… Ĉar mia edzino, Pauline, entreprenis fari posttagmezan helplaboron en la laktaĵ-vendohalo. Kaj nokte ŝi laboris en la vestgardejo.
— Kie estis la lavango…
— Jes. Estas videble, ke la sinjoro kapitano finis kadetlernejon. Vi estas sperta pri la psikologio. Se vi permesas, mi trinkus denove.
— Bone.
Ligert senhezite eltrinkis glason da brando. Lia verto ŝvitis, kio ankoraŭ neniam okazis al li.
— Rakontu plu — komandis Sirone.
— Jes… La virino do laboris ankaŭ posttagmeze kaj nokte.Pro tio ni malofte rankontiĝis, kaj ni opiniis tiel, ke ne estas oportune vivi en duĉambra loĝejo, ni do divorcis. Cetere Pauline ne estimis min. Ankoraŭ neniu estimis min — li aldoni plendante, — ĉar foje dum mia konstrulaboro falis la skafaldo, kaj multaj homoj mortis. Pardonon… sed mi devas sing…
Li singultis dufoje en rapida sinsekvo, ke liaj okulvitroj falis, kaj kiam li volis kapti ĝin, kliniĝinte li renversis la drinkaĵon per sia kapo.
Rektiĝinte li tutkorpe tremis kaj staris terurite, atendanta gravajn konsekvencojn.
Sed la kapitano enpensiĝinte fiksrigardis la mapon, kion ĉirkaŭis ambaŭflanke la pigre disfluanta, densa brando.
— Daŭrigu…
— Oni tial ne estismis min, ĉar la skafaldo falis, pro kio la tribunalo kondamnis min al sesmonata malliberigo pro kulpa neatentemo. Eĉ nun mi ne komprenas. Ĉiu kalkulo estis bona. Kaj ni faris ĝin tiel, kiel jam cent foje. Kiam ni divorcis, kaj mia edzino pakis, kaj tiu kruela virino diris tion, ke tial ni ne havas infanon, ĉar Dio punis nin pro la naŭ ĉarpentistoj, kiuj mortis, kaj ankoraŭ unu piediranto, nome Gouloise. bredisto de purrasaj hundoj, pro frakturo de krania bazo, kio kaŭzas sepson. Kaj ĝi estas ĝenerala. — Post mallonga paŭzo li ankoraŭ aldonis plie honteme ol malgaje: Ke mi ne havas infanon, mi opinias, ĝi ne kunligas kun la skafaldo.
La kapitano aŭskultis lin kun dormemaj okuloj.
— Stultaĵo!
— Ĉu ne? Krome virino ne estas ĉefĉarpentisto, ke ŝi sciu, kian konsekvencon havas, kiam ruiniĝas skafaldo.
— Daŭrigu.
— Post unu jaro alvenis Marie, la fratineto de mia edzino, kiun oni jam ne plu toleris en Strassbourg. Detektivo akompanis ŝin… Mi ne eksedziĝis de ŝi… Mi volis konduki Marie-on sur ĝustan vojon. Mi eĉ defraŭdis por tiu celo. Sed ĝi ne sukcesis. Mi decidis edzinigi ŝin… Sed li trompis min…
— Kiam?
— Mi ne scias.
— Kun kiu?
— Mi ne scias.
— Damne… De kie vi sciis, ke ŝi trompis vin?
— Konjekto. Foje ŝi ne venis hejmen tri semajnojn. Honesta virino ne faras tiaĵon. Se tamen, ŝi almenŭ telefonu…
Ili silentis.
— Vi, Ligert — murmuris la kapitano, — mi volas scii vian sekreton, vi ne diris tion.
Ligert longe pensadis.
— Sciu, sinjoro kapitano, mi ofte sentas tiel, ke mi estas stulta..
— Vi ne estas hipo§ondro…
— Kion mi faru?! — li demandis timeme.
Sirone mansvingis.
— Vi povas foriri.
— Sed… mi… ne estas stulta.
— Vi vere ne estas tio! Al kiu mankas menso en la kapo, tiu ne estas stulta ĉi tie.
— Dankon.
Oni blovis vespersignalon. Ili malrapide dronis en mola ombro.
Tiguer kondukis Fécamp-on al la barako.
— Fixez
Berlac staris antaŭ ili. Ili ankoraŭ ne parolis de kiam la malliberulo n-ro 63 revenis de la Skeleta brigado. La adjutanto konstante esplorpatrolis kun plotono. La informoj pri la ribelo en Saharo vekis maltrankvilon ankaŭ ĉi tie.
— Vi draste draŝis min! Mia brako estis rigide du semajnojn — li diris ŝerceme.
Fécamp ne sciis kion respondi.
— Vi povas foriri! — diris Berlac al la kaporalo, kaj post kiam Tiguer mansalutis, li ankoraŭ aldonis kun mishumora mansvingo: sed ne faru viaj konvulsiojn…
Kiam Tiguer foriris, Berlac etendis siancigaredujon al la malliberulo.
— Mi nur volas diri tion, ke mi jam ne koleras pri vi, kial vi alpafis min pro vangofrapo. La kuraĝa kaj memkonscia viro estas granda valoro. Nur tiu patrujperfido… Kio ĝi estis?
— Oni subaĉetis min, mon adjudant-chef.
— Ĉu vere? — li demandis kun sincera interesiĝo. — Ĉu vi ŝatas la monon? Ni do parolos eĉ pri tio…
“Kiel li komprenas tion?” — pensis Fécamp.
— Laŭ mia opinio la kaŭzo de tiaspeca krimo povas esti ankaŭ tio ĉe viatipa homo, ke iu havas fortan karakteron, kaj li ne estas dungita en tia pozico, kiu konformas al liaj ambicioj. Bonvolu diri, kie vi akiris tiun revolveron, per kiu vi alpafis min?
– Ĝi estas mia pistolo. Mi sukcesis ĝin kaŝi dum la traserĉo.
— Stultaĵo! Vigoin estis mortpafita per ĝi!
— Mi farisa tion.
Berlac fingre puŝĵetis malproksimen sian ardantan cigaredon.
— Ne vi faris tion — li diris tion mallaŭte, sed aplombe.