La junulino ridetis.
— Vi helpe citas Kant-on por ŝajnigi vin krimegulo.
Fécamp ne respondis. La knabino paŝis al li.
Iom post iom vesperiĝis. La duonlumo de la mucida kontoro malgajis ĉirkaŭi ili, kaj eble iomete ankaŭ en ili.
Pigra ombro venis laŭte ŝmacmaĉante, por ne dubi lian personon, li eĉ singultis. Ligert estis tiu.
Li haltis stulte, kun dorsenmetitaj manoj.
— Kie estas la sinjoro kapitano? — demanis Colette rapide.
— En la regiment-vestodeponejo.
— Kion li faras?
— Li drinkas. La sinjoro kapitano estas terure ebria. De kiam li kaŝe drinkas, li ĉiam estas terure ebria.
— Diru al li, ke mi tuj volas paroli kun li.
— Li ĵetos ion al mi.
— Diru al li, ke mi ordonis tion.
— Ĝi estas sendependa de tio.
Li tamen iris. La kapitano fajfante, ŝanceliĝante iradis en la mucida, polvoodora ejo. Kiam Ligert enpaŝis, li ĵetis ion al la skribisto. Paradĉakon, ĉar li ne havis alion ĉemane.
— La fraŭlino petas la sinjoron kapitanon veni en la kontoron.
Kaj li singultis. Li rigardis tiel stulte, ke lal kapitano devis ridi. Eble la skribisto havis dentodoloron, ĉar lia vizaĝo ŝveliĝis iomete. La kapitano verŝis barandon en la glason. Li jam estis tre ebria.
— Ligert! Trinku glason da brando.
La skribisto trinkis, kvazaŭ li ekzercus.
— Mi rimarkas, ke mi ne estas alkutimiĝinta al tio — li diris modeste, sed nur poste.
— Ligert. Paroladu kun mi!
— Jes.
— Diru… ĉu vi jam suferis?
— Tre… multe — balbutis Ligert. — Pasintjare… oni eltiris miajn du dentojn… — Por ne implikiĝi en suspekton de dentodoloro, li glutegis. Tiam malaperis lia ŝveliĝo, kio estis timiga. Ĉar Ligert, kiel ia hamstro, tenis sekretajn panpecojn en unu parto de sia buŝo, tiel dirite, en sia “muzel-saketo.”
— Ligert! Kion vi dezirus, se vi povus deziri kion ajn?
— Mi… dezirus tion, ke… mi ne devu… deziri… Ĉu ni kantu?
— Trinku ankoraŭ, diable!!.. E§!
Ligert denove trinkis, kvankam lia vizaĝo jam estis ruĝa.
— Mi petas vin… mia edzino ne pravis… Hikk!..
— Pri kio?
— Ĉar… Nun malliberulo, nomata Gerard… laboras… en la lavejo. Kaj tiu… malliberulo, mi petas… Ĉu vi permesas al mi manĝi pecon da pano?
— Manĝu! Sed nur unu pecon!
— Jes!
Li feliĉe elprenis el sia poŝo pantranĉaĵon kaj avide mordis ĝin.
La kapitano ekfumis cigaredon. Abomeninde multaj estas la musoj kaj la muŝkaptantaj lacertoj… Kaj jen… kiel grandega lumbriko estas tie?
— Nu?…
— Hikk!.. Do tiu Gerard… mi petas, konstruis tiun domon… kiun mi menciis, ke… ĝi falis…
— Trinku…
Ligert jam estis tre ebria kaj afable rikanis.
— Jes… Bona estas… tiu drinkaĵo… Do li diris al mi… Nun, ĉar ni serĉas du striajn kusentegaĵon… ke tiun domon… en la strato For, ĝi havintus la numeron dudek sep… Li ŝtelis ties materialon… ĉar malbona mortero… kaj seke putraj lignotabuloj… ĉar li koluziis kun la frajtisto… Kaj li… Estas varme ĉi tie…
— Ĉu li do estis la entreprenisto kaj donis malbonan materialon?
— Jes. Tiu Gerard estas ftizulo… li tusas… kaj estas malsana… tiutempe oni malliberigis lin pro tiu afero… Tiel do mia edzino eraris… ke… tial mi ne povas havi infanon… ĉar la skafaldo falis… kaj malbeno estas… Ĉu estas permesate… kanti?…
— Iomete kaj mallaŭte.
Li zumkantis kelkajn neartikigitajn taktojn.
— Plie pruigu ĉi tie! — kriis la kapitano al li. — Vidu! La ratoj kuradas jam sur la skribotablo!
Ligert mansvingis.
— Ne zorgu… pri tio… sinjoro kapitano… La sinjoro regimentkuracisto… diris tion… ke… ĝi…
— Nu, diru jam..
— Sed mi timas… ke la alkohola trema deliro estas rompo de la disciplino… Hikk.
La vizaĝo de la kapitano paliĝis.
— Ĉu ne estas ratoj… ĉi tie?!
— Nu… devas esti kelkaj… ĉar ankaŭ mi… havas rompon de disciplino… kaj pro la pano ne aperas… la tremo… hikk… Sed tiel multaj ne estas kaj… tiu… absolute…
“Li vizias en alkohola trema deliro!”
La kapitano mirante spertis, ke tiu finita tragedio ne konsternas lin. La Sinjoro iafoje sendas la indiferentecon kiel narkotaĵon apud la morton, kaj ĝi estas grava favoro.
— Sufiĉe. Vi povas foriri…
— Estas fa… cile ordoni… tion…
Li ekstaris, kaj la seĝo renversiĝis malantaŭ li. La ĉambro subite saltadante turniĝadis.
Li forte ekprenis ion, tamen li falis.
— Ĝi povas esti pro la drinkaĵo… — li murmuretis. — La alkoholaĵo… ebriigas…
— Ankaŭ la kapitano estis en tre ebria stato. Ankoraŭfoje li trinkis el la botelo kaj iris. Ligert postrigardis lin kaj diris ridante.
— Sinjoro kapitano!.. Dio… vivigu vin! Jam longe… mi amuziĝis tiel bone…
— Je via sano. Iru dormi!
— Diru… hehe… kara… sinjoro kapitano… Ĉu mi estas stulta?
— Apenaŭ
— Vi diras… tion… nur… trankviligi min…
Kaj li ŝanceliĝadis de seĝapogilo al la tablo, forte ekpreninte ĝin. Li akre ridis, kun ruĝa vizaĝo, kaj li faris rapidajn mansvingojn per sia dekstra mano.
— Sinjoro kapitano… Dio estu la atestanto, ke… mi ŝatas vin… kaj ĝi estas…terura… loko…
— Prave — murmuris Sirone. — Nu, iru! ĉar mi ne scias, kio okazos, se iu hodaiaŭ denove alpafos al Magiron, kaj ni devos fari protokolon.
— Se… mi dormas… tiam neniu devas… timi…
La kapitano haltis kun turniĝanta kapo kaj rerigardis.
— Nu ne! Kial?!
— Ĉar ne estas farinto… ĉar mi aŭ sinjoro doktoro Minkiew pafadas al la homoj…
La botelo kun frakas-bruo falis el la mano de la kapitano.
Minkiew iradis cigaredante.
Silenta, latenta tempesto proksimiĝisen la nokto. Senmova, pigra siroko streĉiĝis super ili, plena de elektro.
Sirone aŭskultis lin kun spasmosimila, dolora amaro en sia gorĝo.
Lia hepato terure doloris, kaj la naŭzo, la malesperiĝo ronĝis lin. Sed li estis kreita tiel, ke li plenumu sian devon ĝis la lasta minuto de sia elteno.
— Antaŭ unu jaro mi rimarkis — konfesis Minkiew, — ke la poŝto de la Sekreta servo uzas malhelkolore presitajn poŝtmarkojn. Ĉe kelkaj mankis la dentaro.
— Ĉu ne… tial?…
— Jes…
Ili silentis.
— Parolu, doktoro.
— Mi petis la pistolon de Ligert, kaj mi diris al li, ke ni devas ĉiumaniere korespondi kun la Sekreta servo. Mi faros bonedirektitan pafon, ke ĝi trafu neniun, kaj li kolektos la poŝtmarkojn de sur la koverto de la respondleteroj… Tiel ĝi okazis… Tial mi uzis lian revolveron, ke mi suspektigu neniun, eĉ pro hazardo…
— Kia stultaĵo.
Minkiew tiradis siajn mallongajn lipharojn:
— Ĉu vi pensas, ke mi devus mortpafi min? Ĉu?… — kaj li levadis sian oblikve tanatan kapon kun stranga turnado.
La kapitano trinkis brandon. Li sentis tiel, ke li ne plu eltenos ĝin. Li sufokiĝadis pro la amareco.
— Ĉu… Vigoin?!
— Mi ne scias pri tio. Kiam mi pafis preter la orelo de la serĝento, iu batfaligis min el dorsdirekto… Mi svenis. Kiam mi rekonsciiĝis, la revolvero estis apud mi. Mi apenaŭ atingis mian ĉambron kurante…Ĉu vi pensas, ke mi mortpafu min? — Kaj li ŝmacadis.