— Li malbutonumis la kamizolon de Ligert kaj metis sian stetoskopon sur la tute kalvan, glatan, infanecan haŭton de la skribisto.
— Interese. En ĉiu koro bruetas la muziko de la malbone fermiĝanta septo. Ĝi kaŭzas la brustanginon, kiu jam aperis ĉe la kapitano.
— Ĉu la sinjoro kapitano… estas grave malsana?
— Li, la kompatindulo luktas kontraŭ la alkohola trema deliro… Kiel domaĝe. Eble li ankoraŭ refortiĝus, se oni rapide sendus lin norden aŭ en Eŭropon…
— Ĉu… se li restos ĉi tie?
— Ĉiumomente ĝi povas ekregi lin. Kompatinda fraŭlino Cheyne…
La servosoldato alvenis kun la medicina aktujo, kaj li kunportis ankaŭ la svedan kronad-poŝtmark-serion.
Kaj Fécamp rapidis anonciĝi ĉe la kapitano por konfesi.
Sekvonttage ankaŭ Fécamo vidis:
Io estas okazonta… La homoj estas nervozaj!
Du junuloj interbatadis, kaj iu el ili grave vundis la alian per bajoneto. La suboficiroj trinkis boligitan akvon, kaj en la garnizono rondiris de buŝo al buŝo, ke tifo kaj disenterio malsanigas homojn pro la infektita akvotubo.
Proksimume ili pravis pri tio. Tamen ne tio estis grava por ili. Io devas okazi! Pri tio temas. La sufoka monotoneco provokas, ke eksplodu el ili la eventoavido de homo, kun freneza kaoso.
Io estas okazonta.
La plej okulfrapa afero estas la cedemo de la gardistoj. Ili ne estas kruelaj. Eĉ ili ŝercadas iafoje.
Kio Gi estas?
— Io estas okazonta… — flustras iu malliberulo al Fécamp kun brilantaj okuloj kaj esperige.
Kion li faru?
Ĝi pendas en la aero de la fortikaĵ: io devas okazi!
Devas!
Fécamp iras al Sirone. Li kuŝas senkonscia. Libourne antaŭ du tagoj denove komencis furiozi. Minkiew tenas lin en narkoto per ia medikamento.
Gouillaume de semajnoj kuŝas senmova sur sia lito. Iu tamen devus scii tion…
Fécamp baldaŭ iris al la adjutanto.
— Ho! Ĉu vi estas tiu? Venu!
Berlac preskaŭ ĝojis. Kvazaŭ la malliberulo n-ro 63 estus lia kara konato. Kvazaŭ Fécamp ne pro li estintus sendita al la Skeleta brigado.
La suboficiro jam konvaleksis.
Fécamp raportis la situacion en kelkaj mallongaj frazoj. La ribelo en Saharo, la demonstracio en Sudano vekas maltrankvilon.
— Jes, jes — li respondis leĝere. — Interese. Ĉi vi ne solidaras kun la ribeluloj?
— Mi iras sur mia propra vojo.
— Individualisto vi estas… Tre bone.
Li ne komprenis la nekutiman bonhumoron de la adjutanto, malantaŭ kio latentus angoro aŭ eksciteco.
— Prenu cigaredon el la cigaredujo. Ankaŭ alumeto estas tie. Ekfumu… Mi do scias pri la aferoj. Mi scias ĉion el la fono, kaj mi havas planon pri vi. Nu, ne surpriziĝu. Ĉu vi pensas, ke mi stis via malamiko, aŭ io simila?… Tute ne temas pri tio. Vi estas decidkaraktera, inteligenta, rapidpensa homo. Mi rimarkas tiaĵon. Kaj famaj militestroj, de kiuj mi volonte lernas, ili unuavice opiniis tion grava, trovi la taŭgan homon. Vi estas mia homo, kondamnito n-ro 63… Kiel vi nomiĝas?
— Fécamp.
— Jes… jes… Ĉu vi deziras dolĉaĵon? Vi trovas marcipanon sur la tablo. Mi sendis ĝin el Parizo. Ne konsideru tion frandaĵo. Ĝi estas nepre bezonata al streĉa spirita laboro. La cerbo laciĝas sen karbohidrato.
Fécamp mire vidis la metalan kasedon, plenan de frandaĵo. „Kion li volas?” — li pensis dume, sed la vizaĝo de la adjutatno estis tiel trankvila kaj serena, ke kompare kun liaj viglaj okuloj, li ŝajnis maksimume ruza. Tia homo, kiu klopodas atingi la celon de la parolado sur nerekta vojo.
— Pro la sanstato de la kapitano estus urĝe, mon adjudant-chef…
— Nenio estas urĝa. Ĉu vi deziras teon?
— Mi… ne deziras…
— Nun atentu min, amiko mia. Mi ankoraŭ malofte eraris pri homo. Mi sentas tiel, ke mi povas fidi vi. Sed ĉiumaniere mi devas fidi iun. Unuavice mi kalkulas je vi. Bonvolu doni al mi ankoraŭ unu cigaredon… Dankon… Prenu ankaŭ vi…
…Dum li kliniĝis al la mano de Fécamp por ekbruligi sian cigaredon, la adjutanto ĵetis rapidan, esplorrigardon al li.
— Do — li daŭrigis, kaj kuŝinte sur sia dorso, li rigardis la plafonon, — mi devas komenci hazardan ludon, kaj riski tion, ke vi perfidos min, kvankam ĝi tute ruinigus la psikan matematikon, laŭ ĝi, kiu perfidas sian patrujon, tiu ne perfidos perfidulon.
Fécamp sentis tiel, ke ĉiu sangoguto malleviĝas el lia koro. Sed lia vizaĝo restis senmova.
— Do — Berlac babilis plu kun malbone kaŝita eksciteco — mi estos sincera. Mi scias pri okazaĵoj. Eĉ! Mi estas la spirita rektoro! La grandega tribo Bagara, bivakanta en la suda regiono de Sudano, ribelis. Ĉar se vi ne scius, la beduenaj ka tuaregaj hordoj forte premas la francojn en Saharo…
— Sed mi aŭdis tiel, ke de unu semajno oni jam retenis ilin ĉe Asir-Maruda.
— Prave. Sed se la bagara-anoj ribelos, kaj ili komencos ofensivon en Sharo, tiam la franca armeo tuj devas forlasi sian pozicion, ĉar ili estos ĉirlkaŭitaj.
Li preskaŭ oratoris ĝin kun dinamika impeto, kun tiu stranga ekzaltiĝo de pozemulo, kiu troigas iujn akcentojn, sen grava motivo, obeante nur al la drama emfazo de la vorto.
Fécamp provis resti indiferenta kaj forigis la cindron de sur sia cigaredo.
— Sed la Sudana divizio fermas la limon de Saharo — li diris kun subpremita ekscitiĝo.
— Mi konsentis kun la ŝejko de bagara-anoj. Postmorgaŭ li atakos la francojn ĉe la valo Bekzat. Kiuj tuj retiriĝos al iu bazo. Kie ĝi povas esti? Nur ĉe la fortikaĵo de Bahr El Sudan. Sed postmorgaŭ la fortikaĵo jam estos en la mano de la araboj, kaj dume, se ili povos libere pluiri, ili dorse aktakos la taĉmenton, atendantan fortikigon en la valo Bekzat! La bagara-anoj invados Saharon, posedinte nekredeble multajn kartoĉojn, mitralojn, fusilojn, tankojn kaj fuelon. La du indiĝenaj trupoj unuiĝos ĉe Asir-Marub dorse de la frakasita franca armeo… Ĉu?
— Estas… interese… — li respondis kun trudita rideto… — Sed la fortikaĵo…
— Ne daŭrigu. Morgaŭ mi estos la estro de la fortikaĵo, kaj samtempe la ĉefkomandanto de la orienta, indiĝena armeo, krome la milita komandanto de la indiĝena ŝtato, unuiĝonta sub la nomo Libera Dezerta Afriko! Ĉu vi deziras fariĝi marŝalo!
Li rigardis al Fécamp kun brilantaj okuloj, kun fajroruĝa vizaĝo. Sed tiu rigardo ne estis konfuza. Nur tre brila. Kiel en la unua stadio de grava ebrio. Fécamp profunde spiris. Li ne estis bona aktoro, sed li nun devis komedii.
— Kiel ajn mi volonte fariĝus libera homo, sed mi ne komprenas…
— Atendu do. — Li rapide, ekscitite sideleviĝis en la lito. Li eltiris geografian karton el sub sia kuŝejo. Li nur simple tenis tiun mortan sekreton sur la planko. — Vidu… La franca taĉmento tiriĝos en la valon Bekzat… Mi tranĉos la vojon de la unua rezerv-taĉmento kun miaj kvarcent homoj… la aliaj okupos defendan pozicion ĉi tie… Fine… Ĉe Bulen mi komencos ofensivon en Saharo… Multaj, rapide moviĝantaj, malgrandaj trupoj, direktataj de centra armeo, ĝi ne estas alimaniere depost Ĝingis-ĥano… Ĉi tie iu alo tuj galopos norden, kaj sekvante la tiriĝon de la montaro Tigert, la aliaj formos maldekstran alon, preskaŭ paralele kurbiĝantan al okcidento kaj al okcident-nordo, kiu uzos la neloĝatan dezerton, kiel bazon. Se vi ekzemple observas la ofensivan planon de Napoleono…
— Sed — li kriis malpacience — Bahr El Sudan apartenas al la francoj…
— Apartenis! — li respondis kun fiera rikano. La granda parto de la suboficiroj kaj la soldatoj de Bahr El Sudan decidis forlasi la fortikaĵon morgaŭ. Ili ne aliĝis al la ŝejko, sed ili ne batalos kontraŭ li.
— Fécamp ĝemis malpeziĝinte. Ĝi tamen ne estas perfido. Nur finlaciĝo. Ili ne plu eltenas tion, ili do foriros.