— Konservativuloj — mansvingis Berlac malestime. Ili estas la malfuaj revemuloj de la jarcentfino, laŭ la stilo de la maljuna Dumas kaj Walter Scott… Viraj sentimentuloj. Patrujo! Afriko ne estas mia patrujo.
— Sed kiujn oni masakros, tiuj estos viaj sampatrujanoj.
Berlac konsterniĝis.
— Ĝuste vi diras tion, kiu murdis Villiers-on por ke vi vendu la militajn planojn.
Fécamp reprudentiĝis.
— El mia vidpunkto ĝi kompreneble estas egala. Sed mi komprenas la garnizonon, kiam ili ne lasas sin persvadi.
— Nu, bone… ĝi ne gravas. Ili kunportos tiom da nutraĵo, ekipaĵoj kaj ŝarĝportantaj bestoj, ke ili povos atingi anglan terenon ĉe Egipto.
— Ĉu… la fortikaĵo restos malplena?…
— Jes. Nur la malliberuloj estos ĉi tie. Ili aliĝos al ni. Post kelkaj horoj tricent indiĝenaj gerilanoj donos armilojn en la manon de la kondamnitoj.
— Kiel?!
— Ili povas fari tion. Ĉar se ili ne venkos flanke de la bagara-anoj, tiam la francoj denove tenos ilin en bruta subpremo…
— Ĉu la Skeleta brigado?
— Ba… Ni translasos ilin al la vento de ilia sorto aŭ ni mortpafos ilin! Negravas!
Nenio gravis al li, kio ne estis sovaĝe kureganta, kio ne jese koincidis kun lia fantazio.
— Nu?
— Mi helpos vin en ĉio — respondis Fécamp kaj ekstaris.
— Bone. Alkutimiĝu senhezite obei, kaj vi ne havos kaŭzon por penti ĝin. Vi povas vendi viajn dokumentojn, laŭ via bontrovo. Vi povas fidi mian sperton. Mi estis oficiro.
Fécamp returniĝis mirante.
— Ĉu tio suprizas vin? — li daŭrigis kun tromemfida rideto. — Jes. Mi estis oficiro. Dum la Kabil-a ribelo mi kaj kvar miaj oficiraj kamaradoj havis ordonon, ke ni interkontaktiĝu ĉe Nezir ĝis la sesa horo vespere kun la ĉasistoj, retiriĝantaj el la dezerto. Oni do oferis nin ĉiujn. Sendefende, en sekiĝinta ravino, en densa kuglohajlo de mitraloj. Mi ne sciis, ke iu mia oficira kamarado ankoraŭ vivas, kaj li vundita aŭskultas ĉiun vorton. Jes!.. Tio estis la problemo! Je la kvara horo, kiam strategie jam estis sensenca la kontraŭstaro, mi ordonis retiriĝon. Tiu oficiro, diablo scias, kiel, li regrimpis ĝis la francaj pozicioj kaj denuncis min — li ekridis per ŝrikanta voĉo, — tial la milita tribunalo deklaris min „malkuraĝa”, kaj oni du gradojn malaltigis min en la rango… Ili vidos, kiu estas malkuraĝa!
— Fécamp nun jam komprenis. Li ne estas freneza, sed vanta. Kaj li ŝatus superi sian malkuraĝon antaŭ si mem. Ĝi venigis lin en tiun situacion.
Li ekstaris por foriri. La naŭzo strangolis lin. Venis en lian memoron Gouillaume kaj Libourne, kiuj sen iu ajn plendo ruiniĝos pro la dezerta posteno, aŭ la iama mondulo Sirone servas plumpe, drinkeme, malsane, sed kun senrompa devokonscio kaj kun senkondiĉa fideleco.
— Mi kiel malkuraĝulo!.. Ĝi estas amuza, ĉu ne? — Kaj li pugne batadis la mapon stentore, ruĝiĝinte: — Ili vidos, kiu estas malkuraĝa!
Fécamp ne povis ekparoli.
— Vidu… — spiregis la adjutanto iom malpli laŭte. — Mia kapvundiĝo nun malhelpas min. Mi do bezonas tiajn homojn, kiel vi.
— Mi… estas je via dispono…
Li apenaŭ povis eldiri tion.
— Bone. Mi estas bona homo, sed mi postulas la obeemon. Vi povas foriri, amiko mia… kaj pensu pri tio, ke mi pagos por ĉio! La alia oficiro, kiu saviĝis vivanta kaj denuncis min… nomiĝis Vigoin…
— Ĉu tiu oficiro… kiun… mi mortigis?…
— Ne, amiko mia. Mi mortigis lin — li respondis rikanante. — El la lavoĉambro, de kie tiu idiota Minkiew pafadis preter la kapo de Magiron pro siaj poŝtmarkoj. Mi mortpafis lin de tie, post kiam mi atentigis lin la antaŭan nokton!
Li iris sur la korton kun vertiĝanta kapo.
Kio li faru nun? Se li raportos ĝin al la kaptiano, tiam li perfidas siajn kamaradojn.
Eĉ tio certas, ke estas terure, kio okazas! Doni la fortikaĵon en la manon de la malamiko! Patrujperfido!
Li malsuprenrigardis en la korton. La gardistoj kaj la malliberuloj iradi tien-reen kun maltrankvila murmurado.
La disciplino estas disfalonta!
— Eh! Mi devas raporti. Estas sendube. La nombro de la gardistoj reduktiĝis ĉirkaŭ je sesdek homoj pro la tifoepidemio, kaj sekve de la varmego kvindek celsiusgrada, la mortado estas alta. La difekto de la akvofiltrilo kaj la manko de la kontentiga rekompletigo ĝisekstreme malesperigis ĉiun en la infero de Sudano.
Li frapetis sur la pordo de Gouillaume.
— Envenu — iu diris obtuze.
Gouillaume kuŝis sur sia lito.
Same, kiel antaŭ monatoj. Liaj manoj estis sub lia kapo, kaj li rigardis fiksan punkton. Li praktikis la tagan svedan gimnastikon de voloforto. Li estis falava kaj magra. Liaj okuloj kontraŭnature elstariĝis meze de ostokrado, direktiĝantaj al la enveninto.
Nur bonbolu, bonvolu. Kio do okazis… ĉu raporto??
— Jes… Mi spertis inter la soldatoj…
— Vi spertis! — li interrompis malestime. — Empirismo kaj pens-enhavo la priora kaj postpriora ktp. Mi scias ĉion ĉi. Mi estas post tio… — Kaj malpacience mansvinginte li aŭrigis. — Ili ĉiuj estis proksime al ĝi. Ankaŭ la bona, maljuna Bergson… kun la paseo, kiu alkreskis al ni, kiel nia hararo… Ili nur preteris la solvon…
— En la rondo de la soldatoj aperis tiaj fenomenoj…
— Nur atentu min, amiko mia. Ĉar ĝi estos tia surprizo iun tagon… Nun jam ĝi maturiĝis en mi, kiel la ĝermanta grajno, malrapide kaj sane: la laŭsanga determino. Grandioze! Ĉu vi ne komprenas?… — Kaj li ridetis. Liaj dikaj lipoj deformiĝis en ian timigan gajecon. — Ĉirkaŭrigardu! Mi bone komencis ĉi tie… Kun filozofio…
La kondamnito n-ro 63 nur nun vidis, ke amaso da libroj staras en la angulo. Almenaŭ kvindek volumoj. Spercer, Bergson, Planck, Darwin, Hegel, Bacon, senorde disĵetite.
— Jes, amiko mia! — kriĉis la mortokranio. — Tiu Kant estis proksime al tio… Ĉar la mondo ne estas realaĵo… Ne! La universo estas ideo! Se mi vidas ĝin, tiam ĝi ekzistas!!.. Kaj se mi mortos, tiam la mondo estingiĝos en mia konscio, kiel lampo, se oni malŝaltas ĝin! Kaj ne estas kategorioj, prafaktoj!.. Bonvolu akcepti tion!.. Kaj helpu min, ĉar forpasas ĉio, se mi ne perceptas ĝin… La ideo formortas kun la pereiĝanta konscienc-enhavo!.. Jen… Jen ĝi estas… — li spiregis.
— En la rondo de la soldatoj tia estas la ekscitiĝo…
— Stultaĵo! — li diras kun acerba malpacienco. — Ekscitiĝo, psikozo, homamaso kaj individuo… Mi jam estas post tio… Al mi povas klarigi Gustave Le Bon kaj Herbert Spencer… Sintezo. Estas ridinde. Ili ĉiuj estas proksime al tio. Sed mi solvis ĝin!! Estas stultaĵo kompari la mondon kun organismo… Ĝi estas tia, kvazaŭ ni imagus, ke la ĉevalo reprezentas ĉiun beston… Kial ĝuste la ĉevalo?… Ĉar ankaŭ ĝi estas besto? Estas ridinde! Vi ne komprenas tion. Sed iun tagon vi surpriziĝos. Se iam mi prezentos ĝin… Ĉar mi divenis: iu frato prenas sur sin la sang-atavismon de la alia frato… Ĝi estas tia, kiel avalo: iu devas pagi! Ĉar nia patro estis pasia kartludanto kaj amuziĝema… Ni heredis tion… Kaj mi surprenis ĝin sur min… Eĉ anstataŭ Jeromo… Nur tiel li povis fariĝi kapitano. Mi kaj Evelyn pagis… Ĝi estis subita apero, kiel ŝi venis en mian vivon… Tiel Jeromo liberiĝis… Li ne fariĝis… kart… ludisto… Kaj oni postenigis min ĉi tien anstataŭ li… tiel dirite, kiel hostaĝo…
Li senspiriĝis. Fécamp donis akvon al li. Gouillaume prenis ĝin en sian manon. Sed li ne trinkis el tio, li nur tenis ĝin en sia mano anhelante.
— Nun… Jeromo… Kiu scias tion… se li fariĝos kolonelo, li venos pro mi… Ĉar mi prenis sur min… la sango-ŝuldon… de la kartludemaj, amuziĝemaj prauloj! Ĉu vi komprenas? Kaj ĉi tie ne gravas la teorioj… ĉi tie naniĝas Pencer kaj… la maljuna… Platono kaj ankaŭ lia Sokrato… ĉiuj… Ĝi estas la serioza realaĵo: teorieo el la praktiko… mi petas… Ĝi estas, kaj…