Выбрать главу

Nun jam li bone sciis: ĝi estas la korvo de Edgar Allan Poe, kiu respondas al ĉio: Nevermore.

La nigra birdo de la alkohola trema deliro ĉirkaŭflugis lin. Kaj Minkiew longe sciis tion. Kia estas tiu enkarcerigita furiozo, kio atendas lin? Kiu sekvos… Ĝi jam vidvibras antaŭ liaj okuloj. Ĝi ululas ĉi tie en liaj oreloj: Nevermore… Tiu korvo!..

— Violonu tiun parton el la Bohemoj, kiam Mimi mortas.

— Jes.

Li ludis tion. Kaj la kapitano ekfumis cigaredon. Li jam ne zorgis pri la tabakeroj, reviviĝintaj inter siaj fingroj. Li bone scias: ĝi estas vizio!

Bela meloldio… Li fermis siajn okulojn. Li aŭskultis la violonadon.

Poste li subite leviĝis:

— Kie estas Colette? — li demandis kaj rigardis sur la malliberulon severe.

Fécamp staris mirante.

La kapitano serĉis la rajdbastonon kaj tremigis ties finon. Li atentis tiun ledopecon.

„Jam ekde la unua tago ĝi estis suspektinda.”

— Vi devas scii — li komencis denove, — ĵus vi parolis kun ŝi en la ĉambro. Mi sentis la odoron de ŝia parfumo kaj aŭdis ŝian spiradon…

La kondamnito n-ro 63 staris. La kapitano dume pensis pri tio, ke el la fontanoj de Romo ĉi-momente samtiel scintilas la akvo, kiel antaŭlonge, kiam li estis tie. Strange.

— Vidu, vi… mi ne komprenas tion… — li daŭrigis skuetante la bastonon. — Tio certas: ke vi ne estas murdisto kaj patrujperfidulo… Jes… Ĝi estas fakto… Ĝi estas tiel… La raporto de Colette… vere… estas korekta… Nu, tamen, kiel povas okazi, ke vi konas la kaŝejon de la aktujo, ĉu?

La malliberulo n-ro 63 silentis.

— Kiel opinii pri la protokolo, pasintnokte skribita, en kiu vi asertas, ke la trinkado kun mi igis vin konfesi?… Ĉu… He?…

La kapitano spirblovis kaj faris kelkajn paŝojn. Ne gravas ĉi-momente, kion li parolas. Nek tio, kion li vidas. Ratoj. Iu muŝkaptanta lacerto estas tute verda kaj malgrandaj flugiloj kreskis sur ĝi. Estas en ordo. Ĝi okazis tiel.

Sed sur la Piazza Barberini genuas tiu skulptaĵo sur fungo, kaj sur lia brusto, kiel li trinkas el la korno altenlevita, la akvo brilante torentas, eĉ nun, dume lin kurbigas koliko ĉi tie!

Kaj estas tute strange! Ĉar certe estas tiel! Nun! En tiu ĉi momento! Kaj sur la rekte oblikviĝantaj ŝtupoj de Scala di Spagna iradas infanoj kaj virinoj, kiuj portas sur sia kapo korbojn, plenajn de buntaj floroj, ĉar sur la Scala di Spagna estas multegaj floroj… Dio mia! Kiom da floroj!..

Kaj eble oni ĵus sonorilegas. Ĝuste nun! Ĉi-momente, kiam en Bahr El Sudan ĉi tiu kontoro estas tiel malbondoroa, varmega kaj triviala.

Kaj li mem estas ĉi tie.

Nevermore!

Li pensis tion, dume li severe skuadis la bastonon, kaj li kondutis tiel en la deviga kunligo de sia ĉeesto, kvazaŭ li havus ion kumunan kun si mem.

Sed li bone sciis, ke lia vivo, kiel malfermita libro kuŝas inter la ciproj de la Villa d’Este, en la ampleksa parko, kie lotusoj naĝas sur la lago, aŭ eĉ tio povas esti, ke li restos porĉiam mortinta ĉe la fontanoj de Romo, kaj eble ĝuste la ĉarmaj bronzaj anĝeloj de Ruttelli funebros lin, tamen ankaŭ ĉi-momente tiuj brilas pro la surŝpruciĝinta akvo. Ĝi estas terure stranga sento, rilate la bronzajn anĝelojn, kiuj kvazaŭ flugus ĉe Termini, kien li nun jam neniam alvenos, nemiam… Ho, Dio mia!

Nevermore!

— Nu — li diris raŭke. — Via sekreto ne interesas min. Vi konfesis. Bone! Kial ĝuste al mi?? Mi ne parolas pri tio kun vi. — Li eksidis spiregante kaj frapadis dekstren-maldekstren per sia bastono, sed la svarmantaj, abomenindaj musoj kaj kolubroj apenaŭ volis moviĝi. Sed ja ne estas kolubroj, kaj el Romo nur la sonorilegoj muĝas senĉese en liaj oreloj. Nu bone… — Mi do tamen respondos. Atentu min, vi, vi spiono… vi… vi… vi profet-anima murdisto, vi, falsa mensogulo. Aŭskultu tion… Kaj li laŭtlegis la konfeson, en kiu Fécamp rakontis, kie troviĝas la aktujo… — Nun mi sendos ĝin kun la jena akompana teksto, atentu: Ĉefleŭtenento Gouillaume sukcesis eldevigi el Fécamp la sekvan konfeson. Mi petas lian transpostenigon kaj bonvolu firmigi min en mia posteno, kiel la kapitanon de la fortikaĵo… He?! Kiel vi opinias pri tio??!

Fécamp staris konsternite.

— Jen ĝi estas mia respondo, pri kio ni ne povas paroli unu kun la alia. — Kiam li vidis, ke la kondamnito n-ro 63 volas paroli, li komandvoĉe ordonis: — Ŝanĝo de front’! Ekiru!

Li restis sola. Instinkte li etendis sian manon al sia pistolo, sed venis en lian kapon, ke ĝi ne estas ŝargita. Tamen li elprenis ĝin, malrapide.

Kvazaŭ ĝi estus pli peza! Li rigardis la bareleton de la armilo. Ĝi estas ŝargita! Ĉu Ligert forgesis pri tio, aŭ li remetis la kuglojn?… Kial?…

— Ligert!

Lia krio longe e§is en la senhoma kontoro, sed neniu respondis. Li rapidiris sur la tuta koridoro.

— Ligert!

La skribisto venis el la arkivejo, en lia mano kun plumo kaj pano.

— Kial vi estas en la arkivejo?

— Mi faras kalkul-raporton de la kuirejo… Hikk!

Li denove singultas! Estas terure…

— Kial vi metis kuglojn en mian pistolon?

— Ĉar ĝi estos bezonata okaze de ribelo.

— Ĉu?… Kie estas… ribelo…

— Ĉi tie, en la fortikaĵo. Ĝi komenciĝis vespere je la oka horo kaj kvardk kvin minutoj.

— Ĉu tio… estas certa?!

— Ĝi ne estas certa, ĉar hodiaŭ komenciĝas la somera tempokalkulo. Tiel eblas, ke ĝi komenciĝos je la sepa kaj kvardek kvin minutoj…

Li aŭdis konfuzajn voĉojn de sube.

Sirone iris al la fenestro. Muloj estis elkondukitaj ĉe torĉlumo. Oni bruis, regis konfuzo.

La kapitano reiris en la kontoron kun trankvilaj, ritmaj paŝoj. Zoninte sian glavon ĉirkaŭ sia talio, li surmetis sian ĉapon kaj iomete flankentiris la ledujon, fiksitan per balteo, en kiu li portis sian pistolon. Li rigardis sin ankaŭ en la spegulo, ĉu lia eksteraĵo estas laŭregula, ĉar li bone sciis, ke li iras morti. Li zorgeme rekonstruis sian iaman oficiran karakteron, kiu perdis sian malnovan brilon pro la sencela servo, en tiu ĉi kaldrono.

Li rapide eniras en ĉiun kontoron kaj ĉie eklumigas la lampojn. Neniu… El la ĉambro de Gouillaume aŭdiĝas virina voĉo.

— Lasu min paroli! — kriis Colette. — Komprenu, Gouillaume!

– Ĉio ĉi… estas malgrava… — recitas dume la ĉefleŭtenanto. — Mia frato Jeromo… ŝuldas mia eŭgenika avalo… mian sang-atavisman sufer-kambion… loeé ekzemple ni diru, se mi…

Sirone laŭte frapetas, enpaŝas kaj tuj komandas.

— Ĉefleŭtenanto Gouillaume! Á moi!

Colette konsternite vidas la enkarniĝintan mirklon de la disciplino: kiel tiu mortokranio de kruta, alta frunto retropaŝinte ekatentas la kapitanon. Poste unu salto… unu tramplo… Kaj li staras antaŭ Sirone.

La malbona funcio de lia disfalonta spirito eble ne estis konscia ĉe li, eble nur la reflekso de la plej sankta subordiĝo militojn partopreninta, vera soldato, kiun revivigis du eternaj instigiloj: danĝero kaj ordono! Se la soldato ne staras firme sur siajn pideojn pro tiuj, li mortas!

— Post kvin minutoj anonciĝu, preta je ordono en la kontoro kaj transprenu la deĵoron! La garnizono ribelis! Ni devas persisti! Rompez!

— Li iras kun Colette al Libourne.

— Aŭgusto… — diras la virino mallaŭte, — nun mi devas diri ion…

— Mi scias ĉion. Paroli pri tio neeblas. Vi estas honesta kanbino, Colette. Mi estimas kaj amas vin.

Li kisis ŝian manon. Dume li pensis pri tio, ke la rapidtrajno, kuranta tra oranĝujon nun kantas unutaktan melodion inter Romo kaj Napolo.

Nevermore!..

Libourne havas bonan tagon. Li estas trankvila. Nur lia vizaĝhaŭto ne estus tiel rigida. Ŝton-anima. La kapitano pensas tion kaj aŭdas la kanton de la rapidtrajno.