— Ĉefkaporalo… — Fécamp staris apud li.
— Nu?
— Ĉu vi fidas min?
— Jes, kompreneble! Vi estas brava homo! Mi ne kredas tiun patrujperfidon!
Pli nova infektito!
La kontaĝo de la justeco trovis unuarangan bacilportanton en la persono de Fécamp.
— Konfidu al mi armilojn, sinjoro ĉefkaporalo. La kapitano kun la duono de la personaro de la fortikaĵo volas marŝi al la valo Bekzat por helpi ilin… Ĝi estas memmortigo.
— Jes.
— Mi armos la Skeletan brigadon.
— Kiel?!
— Tri tagoj estas bezonata, dum la helpo alvenos ĉi ten. Nur tiel ni povas defendi la fortikaĵon ĝis tiam, se ni unuiĝos kun la taĉmento, estanta en Bekzat.
— Ĉefkaporalo Jazon gratis sian kapon, ĉar li estis malnova soldato kaj bone sciis: estas sankta vero, kion Fécamp diras. Sed la kapitano, kiu havas sian pensmanieron, povas fari nenion alian, ol provi liberigi la batalantojn en Bekzat; se necese kun dudek soldatoj. Ĝi estas memmortigo. Sed li estas tia homo, ke li ekiros.
— Atentu min — li respondis levinte siajn ŝultrojn. — Mi ne rajtas permesi tion kiel ĉefkaporalo. Sed mi fermos viajn okulojn, mi povas permesi tion… Ĉar vi ĝis nun faris bone tion, kion vi faris.
La Aĝo, entute naŭ homoj, sidis en lakaverno sur la longa lignobenko. Ili dormis sidantaj. Eĉ ili mem ne sciis kial. Ĝi estis tiel, do ĝi restis tiel, ĉar ĉio devas resti, kio estis. Ĝis tiam, ĝis kiam eblas. Tio estas sekura.
Ili vekiĝis el la dormo je granda bruego. La Pordo, Kiu Malfermiĝas Nenien subite falis!
— Kio okazis?!
— La pordo falis.
— Mi estas ĉi tie! La Pugno, Kiu Portas La Sciigon!
Ili konsternite rigardis lin.
— La… Almozulo… Kiu Havas Pugnon!.. — flustris iu, ĉar kaŝe ili tamen nomis lin tiel…
— Pugno… Kiu Portas La Sciigon!.. — diris kun estimo tiu, Kiu Havis Aktujon. La luno enlumis tra iu breĉo de la kaverno.
Kaj tiam Fécamp eltiris belan, brilan, kupran trumpeton.
— Li portis al ni… — flustris konsternite la Subkaporalo, Kiu Havas Zonrimenon, kaj La Dudentulo laŭte kriegis:
— He! Kiu Havas Lampon!
— Kion vi volas… — aŭdiĝis la basa voĉo de la blindulo, kaj ektintegis liaj enfermitaj ŝtonoj ie en la malluma profundo de la kaverno.
— Vi!.. Jen estas La Pugno, Kiu Portis La Sciigon! Ĉu vi scias, kion li kunportis?!
— La Trumpeto estas kun li… — li murmuris kaj denove ektintegis la gruzelpecojn, malliberiĝantaj en la lampo.
Ili estiis ekscititaj. Vollpi dormis en la proksimo de la groto, kaj ankaŭ Korko. (La Trumpetisto, Kiu Havis Amikon.) Ili nun envenis.
— Mi portis al ili La Sciigon — diris la kondamnito n-ro 63, — kaj mi kunportis la respondon.
— La respondon… Li portis al ni… — ili moviĝadis.
Elektrumis ilin, ke ili povas uzi la homan vorton, kun kaŭzo.
— Mi diras tion al La Aĝo, kaj ankaŭ la aliaj sciu. La respondo estas jena: Esti homo estas grava malsano, kaj nekuracebla. Sed la hieno mortaĉas, kaj la homo mortas! Ĝi estas la diferenco. Sed oni devas kredi tion, ĉar tiam la morto estas bona, kaj eble ankaŭ la vivo.
— La Skeleta brigado estas senkulpa — diris iu en la mallumo, kaj bruis gruzelpecoj
— Ne! — frapis ilin la akravoĉa neo de Fécamp, preskaŭ tranĉante rekte en ilian karnon.
— Vi vidis La Skribaĵon, Kiu ne Ekzistas! La brigado estas senkulpa!
Kaj Volpi, Kiu Jam Ne Estis Klabo staris antaŭ lin.
— Pri kio estas kulpa la Brigado?! Ĉu?
— Pri tio, ke ĝi ne sciis la veron! Ke ĝi dubis la mensogon! — Kaj li akre kriis. — Kiu ne kredas, ke ĝi estas senkulpa, tiu ne pravas!
— Kial do vi venis?!!
— Mi portis al vi La Justecon, Kiu Konsistas El Kupro.
Kaj li transdoni la belan, flavan, novan trumpeton al Korko. Li prenis ĝin kun tremanta mano kaj rapide spiregis. Poste li turnadis sian kapon dekstren-maldekstren kun ia stulta rikano.
— La Trumpeto… — li diris mirante kaj entuziasme. Ho, Dio mias!.. La Trumpeto!..
Li karesis ĝin, kaj estis bone aŭdeble, kiam lia larmo (granda, malnova larmo) klakante falis sur la brilan kupron, kaj alia… denove alia kaj multaj larmoj klakadis sur la bela, nova trumpet, kvazaŭ petante enirpermeson antaŭ la fermita pordo de la paseo. Kaj plorsingultante, kun skuiĝanta brusto li denove karesis ĝin. — Dio… mia… La Trumpeto… — li balbutis timeme, mirante kaj li ne povis satiĝi per la plorado, fingrumado, karesado.
— Li kunpotis — murmuretis ankaŭ la aliaj altestime.
— Jen estas La Vero, Kiu Konsistas El Kupro — ili flustris ekscitite inter si, kaj bruis la gruzelpecoj laŭ ofta, tremanta ritmo, kaj la kondamnito n-ro 63 komandis.
— Korko! Kiu Havas Amikon! Blovu La Trumpeton! La Skeleta brigado vekiĝu!
Alarmo sur la Infera altplataĵo!
… Ili dormis sub la inkandeska glacia lumo dise, kiel ĉifonoj de forlasita batalkampo, kun malfermita buŝo, kiam La Trumpeto eksonis laŭ la ritmo de skuiĝanta pulmo pro plorsingulto, ofrelfende, intermite, kaj la rigide kuŝantaj silutetoj subite vekiĝis svarmante en la lumlumo sur la altplataĵo.
Ili ekiris de ĉie en unu dirakton ŝanceliĝante, entuziasme, stumbletante.
— La Trumpeto! Ĝi estas alarmo… Al la pioĉoj!..
— Ne estos laboro, ja estas nokto! Al la armiloj!!
— Ne estas armilo!
Ili konfuze kriadas, senspriĝinte, febre, konjektante miraklon.
— Alarmo! Alarmo!.. Haho!
Ĝi ne estis simila al ilia veado, Fajrorigardo, tiu paniko okazis pro la ŝrikanta alarmo, kiu eksonis nokte, ĝi signifis tion, ke io komenciĝos aŭ finiĝos nun, kiam ili subite vekiĝas la unuan fojon el sia vana, morta dormo je trumpetado ekde la tago de ilia kondamno.
Ilia timiĝinta feliĉo dtreĉiĝis dudirekten, ili stumbladis en neeltenebla animstato al tiu loko de la brilanta altplataĵo, kie sub mornaj, altenkrutantaj, rigidiĝintaj rokoj trumpetis skelete malgrasiĝinta, ĉifone vestita trumpetisto, staranta en parada pozo, lia maldekstra mano sur la nevidebla galono, kaj apud li… jes… ĉiu rekonas lin… Kiu Portas La Sciigon! Li do estas la Heroldo De La Respono! Kiu Venis Kun Trumpeto! Gabrielo, en ŝirita kamizolo, firme, sed kun la stala boneco de multe suferinta Homo, kun la memfido de morala enhavo, surpreninte tion ankaŭ en la senespera sorto, eĉ momenton ne ŝanceliĝinte pri la celo de la vivo, decidiĝinte pro la servero de la mistika kredo, destinite gvidi mizerulojn, ĉar estas kun li La Justeco, Kiu Konsistas El Kupro.
Tamen ĝi valoras pli multe ol la oro…
La Trumpeto!
Ĉar ĝi signifas la solvon, pro kio estas inde suferi, toleri, fali: anstataŭ La Larmo, La Ŝtono, La Nenio kaj La Neesto: La Celo!
Li venis inter ilin kun la trumpeto, kunportante tian morton, pro kiu estis inde vivi.
Kiel ajn!
El la okuloj de Korko abunde fluis la larmo, kaj el lia trumpeto la raŭka melodio.
Aux armes!.. Aux armes!..
La brako de Fécamp, kiel la alo de ventmuelilo, mansvingis silenton kun grandarka turnomovo. Ne estas voĉo, neniu moviĝas.
— Skeleta brigado! — li krias akre, severe. — Malsupre la prizonuloj ricevas pafilon, kaj ili defendas la fortikaĵon kune kun la gardistoj. Jen estas Sudano, kaj ĝi estas tre malbona loko, kaj ili suferas. Sed ili havas nenio alian ol la fortikaĵon, ili do defendas ĝin, ĉar ĝi apartenas al ili!
— Ili defendas tion!.. Ankaŭ la malliberuloj defendas ĝin.
— Ilian malliberecon!..
— Tiu ĉi altplataĵo estas nia tero! — stertoris Fécam. — Kaj ni suferas ĉi tie! Ni defendas nian suferon! Ĉar ĝi estas nia!
Ili staris. Kial suferi efektive, tio estis sensenca demando en Bahr El Sudan.