ĝia Reĝino. Tial mi venis ĉi tien kaj eklaboris kaj komencis la vilaĝon kiun vi nun vidas. Antaŭ multaj jaroj mi konstruis la unuajn domojn, kaj mi multe okupas min kaj bele kreskigas mian vilaĝon; kaj ne necesas diri al vi ke min multe feliĉigas mia laboro. ”
“Antaŭ multaj jaroj! ”kriis Onklino Em. “Nu, kiomaĝa vi estas, infano? ”
“Mi neniam kalkulas la jarojn, ”diris F-ino Tranĉtond, ridante. “Komprenu, mi tute ne plenkreskas, mi restas tute sama kiel kiam unue mi venis ĉi tien. Eble mi nun estas eĉ pli aĝa ol vi, sinjorino; sed mi ne certas pri tio. ”
Ili rigardis la belan knabineton mirante, kaj la Sorĉisto demandis:
“Kio okazas al via papera vilaĝo kiam pluvas? ”
“Ne pluvas ĉi tie, ”respondis F-ino Tranĉtond.
“Glinda fortenas ĉiujn pluvojn; do mi neniam bezonas prizorgi malsekajn pupojn. Sed nun, se vi akompanos min, min multe plezurigos montri al vi mian paperan regnon. Kompreneble vi devos malrapide kaj zorge marŝi, kaj tute ne fari venteton. ”
Ili eliris la dometon kaj sekvis sian gvidanton tra la diversaj stratoj de la vilaĝo. Vere ĝi estis miriga loko, se oni pripensas ke ĝi estis tute farita per tondiloj, kaj la vizitantojn ne nur multe interesis sed multe admirigis la lerteco de malgranda F-ino Tranĉtond.
En unu loko granda grupo de nekutime belaj paperaj pupoj grupiĝis por saluti sian Reĝinon; estis klare videble ke ili elkore amas sian Reĝinon. Tiuj pupoj marŝadis kaj dancadis antaŭ la vizitantoj, kaj post tio ili ĉiuj gestis per siaj paperaj poŝtukoj kaj kantis laŭ bela ĥoro kanton nomitan “La Flago de Nia Indiĝena Lando. ”
Fine de la kanto ili suprentiris belan paperan flagon sur alta stango, kaj ĉiuj vilaĝanoj ĉirkaŭgrupiĝis por hurai kiel eble plej laŭte —kvankam kompreneble iliaj voĉoj ne estis tre fortaj.
F-ino Tranĉtond estis tuj paroladonta al siaj regatoj responde al tiu patriota kanto, kiam la Vilulo ekternis.
Li ĉiam estis tre laŭta kaj forta ternanto, kaj li tiom penis reteni ĉi tiun ternon ke kiam ĝi ekeksplodis la rezulto estis terura.
La paperpupoj estis pogrande renversitaj, kaj dis flugis kaj dis flirtis ĉiudirekten, falante tiel kaj iel kaj pli-malpli ĉi fiĝante kaj faldiĝante.
Krio pro lamento kaj teruriĝo aŭdiĝis de la disĵetita puparo, kaj F-ino Tranĉtond kriis:
“Ho ve! ho ve! ”kaj ŝi hastis tuj savi sian renversitan popolon.
“Ho, Vilulo! Kial vi faris? ”demandis Doroteo riproĉe.
“Mi ne povis reteni ĝin —vere ne povis, ”protestis la Vilulo, aspektante tre hontoplena. “Kaj mi tute ne supozis ke tia malmulto su fiĉus por renversi tiujn paperajn pupojn. ”
“Malmulto! ”diris Doroteo. “Ja estis preskaŭ simile al ciklono en Kansas. ”Kaj post tio ŝi helpis F-inon Tranĉtondon savi la paperulojn kaj restarigi ilin. Ankaŭ du el la kartonaj domoj estis renversitaj, kaj la Reĝineto diris ke ŝi devos ripari ilin kaj reglui ilin antaŭ ol oni denove povos loĝi en ili.
Kaj nun, timante ke ili pli difektos la fragilajn paperulojn, ili decidis foriri. Sed unue ili dankis F-inon Tranĉtondon pro ŝiaj afableco kaj ĝentileco.
“Ĉiu amiko de Princino Ozma estas ĉiam bonvena ĉi tie —se li ne ternas, ”diris la Reĝino, severe rigardante la Vilulon, kiu honte klinis sian kapon. “Al mi plaĉas ke vizitantoj admiras mian mirindan vilaĝon, kaj mi esperas ke vi revenos. ”
F-ino Tranĉtond mem kondukis ilin al la pordo en la muro, kaj dum ili trairis la straton la paperaj pupoj elrigardetis duontime tra la pordoj kaj fenestroj. Eble ili neniam forgesos la teruran ternon de la Vilulo, kaj mi certas ke ili ĝojis vidi la viandulojn foriri.
Ĉapitro 11
Kiel La Generalo Renkontis la Unuan kaj Plejantauan
FORIRANTE de la Grumblemloj Generalo Guf devis retransiri la Krispetan Landon, kaj li ne trovis tion plaĉa ago. Eble ke li spertis eltiron de sia barbo, haron post haro, kaj uziĝon kiel pinglokuseneto por naive amuzi bonhumoran karceriston ne plibonigis la kvaliton de la temperamento de Guf, ĉar la maljuna Knomo furiozis furioze memorante siajn fispertojn, kaj li ĵuris venĝi sin pro la Grumblemloj uzinte ilin siacele kaj konkerinte Ozon. Li pluiris tiel furioze ĝis li atingis la mezon de la Krispeta Lando. Tie li marmalsaniĝis, kaj dum la tuta cetero de la marŝado tiu Knomaĉo estis preskaŭ tiom mizera kiom li meritis.
Sed kiam li reatingis la ebenaĵon kaj la tero estis firma sub liaj piedoj li komencis denove senti bonfarton, kaj anstataŭ reiri hejmen li turnis sin rekte okcidenten. Sciuro, staranta sur arbo, vidis lin sekvi tiun vojon kaj vokis al li averte:“Atentu! ”Sed li tute ne atentis. Aglo paŭzis dum sia flugo tra la aero por rigardi lin mirante kaj diri:“Atentu! ”
Sed pluen li iras.
Neniu rajtas diri ke Guf ne estis kuraĝa, ĉar li firme decidis viziti tiujn danĝerulojn la Fanfasmoj, kiuj loĝis sur la plejsupro de la timegata Monto de Fanfasmio. La Fanfasmoj estis Erboj, kaj ilin tiom timegis kaj mortipovuloj kaj nemortipovuloj ke jam de plurmil jaroj neniu proksimiĝas al ilia monta hejmo. Tamen Generalo Guf esperis instigi ilin alianciĝi al lia proponata milito kontraŭ la bona kaj feliĉa popolo de Oz.
Guf tute bone sciis ke la Fanfasmoj estos preskaŭ tiel danĝeraj por la Knomoj kiel por la Ozuloj, sed li opiniis sin tiom lerta ke li kredis povi manipuli tiujn strangulojn kaj obeigi ilin. Kaj tute ne estis dubeble ke se li povos akiri la servojn de la Fanfasmoj ilia grandega potenco, kombinita kun la forto de la Grumblemloj kaj la ruzeco de la Kapricloj nepre okazigos la pereon de la Lando Oz.
Do la maljuna Knomo grimpis la antaŭmontetojn kaj tretis laŭlonge de la sovaĝaj montaj padoj ĝis atingi la grandan abismon kiu ĉirkaŭis la Monton de Fanfasmio kaj indikis la limon de la regno de la Fanfasmoj. Tiu abismo estis ĉirkaŭ trionvoje sur la monto flanko, kaj ĝi estis plenplena per ruĝardanta fandita lafo, en kiu naĝis fajroserpentoj kaj venenaj salamandroj. La varmego de tiu maso kaj ĝia venena odoro estis ambaŭ tiel netolereblaj ke eĉ birdoj hezitemis trans flugi la abismon, kaj preferis ĉirkaŭiri. Ĉiuj vivaĵoj tenis sin for de la monto.
Nu, Guf aŭdis, dum sia longa vivo, multajn rakontojn pri tiuj timegataj Fanfasmoj; do li aŭdis pri tiu bariero el fandita lafo, kaj ankaŭ li informiĝis ke estas mallarĝa ponto trans ĝin ĉe unu loko. Do li marŝis laŭlonge de la rando ĝis li trovis la ponton. Ĝi konsistis el unusola arkaĵo el griza ŝtono, kaj kuŝanta sternite sur tiu ponto estis skarlata aligatoro, laŭŝajne profunde dormanta.
Kiam Guf stumblis sur la rokoj proksimiĝante al la ponto la besto malfermis siajn okulojn, kaj el ili flametoj disiris ĉiudirekten, kaj rigardinte la entrudiĝanton tre fie la skarlata aligatoro refermis siajn okulojn kaj kuŝis senmove.