Выбрать главу

Guf vidis ke ne estas spaco por ke li pasu la aligatoron sur la mallarĝa ponto, do li vokis al ĝi:

“Bonan matenon, amiko. Mi ne volas rapidigi vin, sed bonvolu diri al mi ĉu vi malsupreniras aŭ supreniras. ”

“Nek, nek, ”diretis la aligatoro, kunklakante siajn makzelojn.

La Generalo hezitis.

“Ĉu verŝajne vi restos tie dumlonge? ”li demandis.

“Kelkcent jarojn, eble pli, ”diris la aligatoro.

Guf milde frotis la ekstremon de sia nazo kaj penis pensi kion fari.

“Ĉu vi scias ĉu aŭ ne la Unua Plejantaŭa Fanfasmo de Fanfasmio estas hejme? ”li post nelonge demandis.

“Verŝajne, ĉar li ĉiam estas hejme, ”respondis la aligatoro.

“Ha; kiu alvenas laŭlonge de la monto? ”demandis la Knomo, supren rigardante.

La aligatoro turnis sin por transrigardi sian ŝultron, kaj tuj Guf kuris al la ponto kaj saltis trans la dorson de la sentinelo antaŭ ol ĝi povis returni sin. La skarlata monstro penis ekkapti la maldekstran piedojn de la Knomo, sed maltra fis je ĝuste du centimetroj.

“Ha! ”ridis la Generalo, kiu jam estis sur la montopado. “Mi trompis vin tiufoje. ”

“Tiel estas; kaj eble vi trompis vin mem, ”respondis la aligatoro. “Supreniru la monton, se vi aŭdacas, kaj trovu kion faros al vi la Unua kaj Plejantaŭa! ”

“Jes ja, ”deklaris Guf, kuraĝe; kaj li eklaŭiris la padon.

Unue la sceno estis su fiĉe sovaĝa, sed iom post iom ĝi fariĝis daŭre pli teruraspekta. Ĉiuj rokoj havis formon de teroruloj kaj eĉ la trunkoj de la arboj estis torditaj kaj volvitaj kvazaŭ serpentoj.

Subite aperis antaŭ la Knomo viro kun striga kapo.

Lia korpo estis harkovrita, kiel de simiego, kaj lia sola vesto estis skarlata skarpo tordita ĉirkaŭ lia talio. Li portis grandegan klabon kaj liaj rondaj strigokuloj palpebrumis feroce je la entrudiĝanto.

“Kion vi faras ĉi tie? ”li ferocdemandis, minacante

Gufon per sia klabo.

“Mi venis renkonti la Unuan kaj Plejantaŭan

Fanfasmon de Fanfasmio, ”respondis la Genralo, al kiu ne plaĉis la rigardmaniero de la ulo tamen malgraŭe li ne timis.

“Ha; vi renkontos lin! ”la viro diris, malestime ridante.

“La Unua kaj Plejantaŭa decidos kiel plej bone puni vin. ”

“Min li ne punos, ”respondis Guf, trankvile, “ĉar mi venis nekutime favore komplezi lin kaj lian popolon.

Gvidu, knabo, konduku min rekte al via mastro. ”

La strigviro levis sian klabon laŭ minaca gesto.

“Se vi provos eskapi, ”li diris, “evitu —”

Sed nun la Generalo interrompis lin.

“Ĉesigu la minacojn, ”diris li, “kaj ne impertinentu, alie mi severe punigos vin. Gvidu kaj silentu! ”

Tiu Guf vere estis lerta fripono, kaj estas domaĝe ke li tiom fiis, ĉar boncele li povus multon efektivigi. Li komprenis ke li ja metis sin en danĝeran pozicion per sia veno al tiu terura monto, sed li ankaŭ sciis ke se li montros timon li perdiĝos. Do li adoptis aŭdacan sintenon kiel plej bonan defendilon. La saĝeco de tiu plano baldaŭ evidentiĝis, ĉar la Fanfasmo kun la strigokapo turnis sin kaj kondukis lin supren laŭ la monto.

Ĉe la plejsupro estis ebenaĵo, sur kiu estis amasoj da rokoj kiuj unuarigarde aspektis solidaj. Sed pli atente rigardante Guf rimarkis ke tiuj rokamasoj estas loĝejoj, ĉar ĉiu havas aperturon.

Tute neniu persono videblis ekster la rokaj kabanoj.

Ĉie estis nur silento.

La strigulo gvidis lin inter la loĝejaroj al unu staranta en la centro. Ĝi aspektis nek pli bona nek pli malbona ol iu el la aliaj. Ekster la enirejo de tiu rokamaso la gvidanto akre muĝis sonon similan al “Li-aŭ-a! ”

Subite saltis el la enirejo alia harkovrito. Tiu surhavis ursokapon. En sia mano li portis grandan latunan ringon.

Li gapis la fremdulon klare surprizite.

“Kial vi kaptis tiun stultan vagiston kaj kondukis lin ĉi tien? ”li demandis, parolante al la strigulo.

“Mi ne kaptis lin, ”estis la respondo. “Li pasis la skarlatan aligatoron kaj venis ĉi tien libervole kaj volonte. ”

La Unua kaj Plejantaŭa rigardis la Generalon.

“Ĉu do vin enuigas la vivo? ”li demandis.

“Tute ne, ”respondis Guf. “Mi estas Knomo, kaj Ĉefgeneralo de la granda Knomarmeo de Reĝo Rokato la Ruĝa. Mi devenas de longviva gento, kaj mi diru ke mi anticipas ankoraŭ tre longe vivi. Sidiĝu, Fanfasmoj —se vi sukcesos trovi sidlokon en ĉi tiu sovaĝejo —kaj aŭskultu kion mi diros. ”

Malgraŭ siaj scio kaj kuraĝo Generalo Guf ne sciis ke la rigida gapo de la ursokuloj legas liajn plej internajn pensojn tiel klare kiel se ili estus vortigitaj. Li ne sciis ke tiuj malestimataj rokamasoj de la Fanfasmoj estas nur okultrompaĵoj, nek li povis diveni ke li staras en la mezo de unu el la plej grandiozaj kaj luksaj urboj kiujn iam ajn konstruis magio. Li vidis nur dezertan amason da rokoj, harkovritan viron kun strigokapo kaj alian kun ursokapo. La sorĉado uzata de la Fanfasmoj ne permesis ke li vidu pli.

Subite la Unua kaj Plejantaŭa svingis sian latunan ringon kaj kaptis Gufon per la kolo uzante ĝin. Tujtuje, antaŭ ol la Generalo povis koncepti kio okazas al li, li tiriĝis en la rokan kabanon. Tie, liaj okuloj ankoraŭ blindis pri la realo kaj li perceptis nur malfortan lumon, per kiu la kabano aspektis same kruda kaj pruda kiel ekstere. Tamen li ricevis kuriozan impreson ke multaj brilantaj okuloj gapas lin kaj ke li staras en vasta kaj larĝega halo.

La Unua kaj Plejantaŭa nun ridis malamuze kaj liberigis sian kaptiton.

“Se vi havas ion interesan direblan, ”li komentis, “parolu, antaŭ ol mi strangolos vin. ”

Do Guf parolis. Li penis ne atenti la strangan susuran sonon kiun li aŭdas, kvazaŭ nevidebla homamaso proksimiĝas por aŭskulti liajn vortojn. Sed liaj okuloj povis vidi nur la ferocan ursoviron, kaj al li li direktis sian parolon. Unue li rakontis planon konkeri la Landon Oz kaj rabi de la lando ĝiajn riĉojn kaj sklavigi ĝian popolon, kiu, ĉar ĝi konsistas el feoj, ne estas mortigebla.

Rakontinte ĉion ĉi, kaj pri la tunelo kiun konstruas la Reĝo de la Knomoj, li diris ke li venis peti la Unuan kaj Plejantaŭan alianciĝi kun la Knomoj, kun lia bando da teruraj militistoj, kaj helpi ilin venki la Ozpopolon.

La Generalo parolis tre fervore kaj impone, sed kiam li finis la ursoviro komencis ridi kvazaŭ multe amuzite, kaj lian ridon kvazaŭ eĥis ĥoro da amuziĝo de nevidata aro.

Tiam, unuafoje, Guf komencis senti iom da maltrankvilo.

“Kiuj aliaj promesis helpi vin? ”fine demandis la Unua kaj Plejantaŭa.

“La Kapricloj, ”respondis la Generalo.

Denove la ursokapa Fanfasmo ridis.

“Ĉu aliaj? ”li demandis.

“Nur la Grumblemloj, ”diris Guf.

Tiu respondo denove ridegigis la Unuan kaj Plejantaŭan.

“Kiun parton de la rabaĵoj mi ricevos? ”estis la sekva demando.

“Kion ajn vi deziras, escepte de la Magia Zono de Reĝo Rokato. ”