Выбрать главу

La Reĝo ĉirkaŭrigardis por trovi ion ĵeteblan kontraŭ

Generalon Blug, sed ĉar nenio estis ĉemana li komencis pensi ke eble la viro pravas kaj li mem parolis malsaĝe.

Do li nur ĵetis sin en sian scintilantan tronon kaj klinis sian kronon sur sian orelon kaj bukligis siajn piedojn sub sin kaj gapis malice al Blug.

“Unue, ”diris la Generalo, “ni ne povas marŝi trans la mortigan dezerton al la Lando Oz; kaj se ni ja povus, la Reganto de tiu lando, Princino Ozma, havas certajn fepovojn kiuj senhelpigus mian armeon. Se vi ne perdus vian Magian Zonon ni eblete povus venki Ozman; sed la Zono mankas. ”

“Mi volas ĝin! ”kriis la Reĝo. “Mi devas havi ĝin. ”

“Nu, do, ni penu saĝe reakiri ĝin, ”respondis la Generalo. “La Zonon kaptis knabineto nomata Doroteo, kiu loĝas en Kansas, en Usono. ”

“Sed ŝi postlasis ĝin en la Smeralda Urbo, kun Ozma, ” deklaris la Reĝo.

“Kiel vi scias tion? ”demandis la Generalo.

“Spiono mia, Merlo, super flugis la mortigan dezerton al la Lando Oz, kaj vidis la Magian Zonon en la palaco de Ozma, ”respondis la Reĝo ĝeme.

“Nu, tio donas al mi ideon, ”diris General Blug, penseme. “Ekzistas du metodoj iri al la Lando Oz sen suriri la sablan dezerton. ”

“Kiuj metodoj? ”postulpetis la Reĝo, fervore.

“Unu metodo estas iri super la dezerto, tra la aero; kaj la alia metodo estas iri sub la dezerto, tra la tero. ”

Aŭdinte tion la Reĝo de la Knomoj ĝojkriis kaj saltis de sia trono, por rekomenci marŝadi tien kaj reen en la kaverno.

“Jen la solvo, Blug! ”li kriis. “Jen la kielo, Generalo!

Mi estas Reĝo de la Subtera Mondo, kaj miaj regatoj ĉiuj estas ministoj. Mi faros sekretan tunelon sub la dezerto al la Lando Oz —jes! tute al la Smeralda Urbo —kaj vi marŝigos viajn armeojn tien kaj kaptos la tutan landon! ”

“Milde, milde, Moŝto. Ne tro rapidu, ”avertis la Generalo. “Miaj Knomoj estas bonaj batalistoj, sed ili ne estas su fiĉe fortaj por konkeri la Smeraldan Urbon. ”

“Ĉu vi estas certa? ”demandis la Reĝo.

“Plene certa, Moŝto. ”

“Do kion mi faru? ”

“Forgesu la ideon kaj atentu la proprajn aferojn, ” konsilis la Generalo. “Vi jam estas plene okupata per regado de via subtera regno. ”

“Sed mi volas tiun Magian Zonon —kaj mi nepre akiros ĝin! ”muĝis la Reĝo de la Knomoj.

“Sed neniel vi havos ĝin, ”respondis la Generalo, ridante malice.

La Reĝo jam estis tiom iritita ke li prenis sian sceptron, kiu havis ĉe sia pinto pezan pilkon el sa firo, kaj ĵetis ĝin plenforte kontraŭ Generalon Blug. La sa firo batis la Generalon sur lia frunto kaj sternis lin sur la teron, kie li kuŝis senmove. Post tio la Reĝo sonigis sian gongon kaj ordonis al siaj gardistoj ke ili eltrenu la Generalon kaj forĵetu lin; kaj tion ili faris.

Tiu Reĝo de la Knomoj nomiĝis Rokato la Ruĝa, kaj neniu amis lin. Li estis malbonulo kaj potenca monarko, kaj li decidis detrui la Landon Oz kaj ĝian grandiozan

Smeraldan Urbon, sklavigi Princinon Ozma kaj malgrandan Doroteon kaj la tutan popolon de Oz, kaj reakiri sian Magian Zonon. Tiu sama Zono iam ebligis al

Rokato la Ruĝa plenumi multajn fiplanojn; sed tio okazis antaŭ ol Ozma kaj ŝia popolo marŝis al la subtera kaverno kaj kaptis ĝin. La Reĝo de la Knomoj rifuzis pardoni Doroteon kaj Princinon Ozma, kaj li decidis venĝi sin kontraŭ ili.

Sed ili, sia flanke, ne sciis ke ili havas tiom danĝeran malamikon. Efektive, Ozma kaj Doroteo ambaŭ preskaŭ forgesis ke ankoraŭ loĝas tia persono, la Reĝo de la Knomoj, sub la montoj de la Lando Ev —kiu situis tuj preter la mortiga dezerto sude de la Lando Oz.

Nesuspektata malamiko estas duoble danĝera.

Ĉapitro 2

Kiel Onklo Henriko Embarasighis

Doroteo gale loĝis sur kultivata kamparo en Kansas, kun siaj Onklino Em kaj sia Onklo Henriko.

Ĝi ne estis granda kamparo, nek bona, ĉar kelkfoje la pluvo ne okazis kiam la kreskaĵoj bezonis ĝin, kaj tiuokaze ĉio forvelkis sekiĝante. Foje ciklono forportis la domon de Onklo Henriko, tiel ke li devis konstrui novan; kaj ĉar li estis malriĉulo li devis hipoteki siajn kampojn por pagi la novan domon. Post tio lia farto malboniĝis kaj li estis tro malforta por laboro. La kuracisto ordonis ke li marvojaĝu kaj li iris al Aŭstralio kaj kunprenis Doroteon. Ankaŭ tio kostis multan monon.

Onklo Henriko fariĝis pli malriĉa ĉiujare, kaj la kreskaĵoj sur la kampoj nur enspezigis manĝaĵojn por la familio. Tial la hipoteko ne estis pagebla. Fine la bankisto kiu pruntis al li la monon diris ke se li ne pagos je certa tago, oni forprenos liajn kampojn.

Tio multe maltrankviligis Onklon Henrikon, ĉar sen la kultivado li neniel povus vivteni sin. Li estis bona homo, kaj laboris sur la kampoj laŭeble plej forte; kaj Onklino Em prizorgis la domon, helpate de Doroteo. Tamen ŝajne ili ne sukcesis.

Tiu knabineto, Doroteo, estis simila al dekoj da knabinetoj kiujn vi konas. Ŝi estis amema kaj kutime bonhumora, kaj havis rondan rozan vizaĝon kaj seriozajn okulojn. La vivo estis seriozaĵo por Doroteo, kaj ankaŭ mirindaĵo, ĉar ŝi jam spertis pli da strangaj aventuroj dum sia mallonga vivo ol multaj aliaj knabinoj ŝiaaĝaj.

Onklino Em iam diris ke laŭ ŝia opinio sendube la feoj signis Doroteon kiam ŝi naskiĝis, ĉar ŝi vagis en strangajn lokojn kaj ŝin ĉiam protektis iu nevidata povo.

Rilate al Onklo Henriko, li opiniis sian nevineton nur revemulo, same kiel ŝian mortintan patrinon, ĉar li ne povis vere kredi la multajn kuriozajn historiojn kiujn rakontis Doroteo al ili pri la Lando Oz, kiun ŝi jam plurfoje vizitis. Li ne kredis ke ŝi volas trompi siajn onklon kaj onklinon, sed li imagis ke ŝi sonĝis ĉiujn tiujn mirigajn aventurojn, kaj ke la sonĝoj ŝajnis al ŝi tiel realaj ke ŝi ekkredis ilin veraj.

Negrave kia estis la klarigo, estis certe ke Doroteo ja estis for de sia hejmo en Kansas dum pluraj longaj periodoj, ĉiam malaperante neatendite, sed ĉiam revenante tute sekura kaj nedamaĝita, kun mirigaj rakontoj pri kie ŝi estis kaj la nekutimaj personoj kiujn ŝi renkontis. Ŝiaj onklo kaj onklino aŭskultis ŝiajn rakontojn volonte, kaj malgraŭ siaj duboj komencis opinii ke la knabineto ja gajnis multajn spertojn kaj saĝecon neklarigeblajn en ĉi tiu epoko, kiam laŭsupoze feoj ne plu ekzistas.

La plejparto de la rakontoj de Doroteo temis pri la Lando Oz, kaj ĝia bela Smeralda Urbo kaj bela knabina Reganto nomata Ozma, kiu estas la plej fidela amikino de la malgranda knabino el Kansas. Kiam Doroteo parolis pri la riĉoj de tiu felando Onklo Henriko ĉiam ĝemis, ĉar li sciis ke eĉ nur unu el la grandaj smeraldoj tiel kutimaj tie pagus ĉiujn liajn ŝuldojn kaj liberigus lian kamparon.

Sed Doroteo neniam portis juvelojn hejmen kun si, tiel ke ilia malriĉeco fariĝis pli granda ĉiun jaron.

Kiam la bankisto diris al Onklo Henriko ke li devos pagi la monon dum la sekvantaj tridek tagoj aŭ foriri de la kampoj, la povrulo multe malesperis, ĉar li sciis ke li tute ne povos akiri la monon. Do li parolis al sia edzino, Onklino Em, pri sia embarasiĝo, kaj unue ŝi iom ploris kaj poste ŝi diris ke ili devos esti bravaj kaj agi laŭeble plej bone, kaj foriri ien kaj peni honeste perlabori sian vivon. Sed ili fariĝas maljunaj kaj malfortaj kaj ŝi timas ke ili ne povos prizorgi Doroteon tiel bone kiel ĝis nun.