Выбрать главу

Verŝajne la knabineto ankaŭ devos labori.

Ili ne menciis la malĝojigan informon al sia nevino dum pluraj tagoj, ĉar ili ne volis malfeliĉigi ŝin, sed unu matenon la knabino trovis Onklinon Em ploranta nelaŭte dum Onklo Henriko penis konsoli ŝin. Tiam Doroteo petis ilin diri al ŝi kio ĝenas.

“Ni devas fordoni la kampojn, kara, ”respondis ŝia onklo, malfeliĉe, “kaj forvagi en la mondon por perlabori la vivon. ”

La knabino aŭskultis tute serioze, ĉar ĝis tiam ŝi ne sciis kiom senespere malriĉaj ili estas.

“Ni ne maltrankvilas pri ni mem, ”diris ŝia onklino, karesante la kapon de la knabineto tenere; “sed ni amas vin kvazaŭ vi estus nia propra infano, kaj niajn korojn rompas la penso ke ankaŭ vi devos suferi malriĉecon, kaj perlabori vian vivon antaŭ ol plenkreski kaj fortiĝi. ”

“Kion mi povus fari por enspezi monon? ”demandis

Doroteo.

“Vi povus prizorgi ies domon, kara, ĉar vi estas tre lerta; aŭ eble vi povus esti vartistino por malgrandaj infanoj. Mi estas certa ke mi ne scias precize kion vi ja povas fari por perlabori monon, sed se via onklo kaj mi povos vivteni vin ni volonte faros tion, kaj sendos vin lernejen. Tamen ni timas ke estos tre malfacile perlabori nian propran vivon. Neniu volas dungi maljunulojn al kiuj mankas sano, kiaj ni. ”

Doroteo ridetis.

“Ĉu ne estus ridige, ”ŝi diris, “ke mi prizorgus domon en Kansas, kiam mi estas Princino en la Lando Oz? ”

“Princino! ”ili ambaŭ krietis, mirante.

“Jes; Ozma princinigis min antaŭ longe, kaj ofte ŝi petas min veni loĝi por ĉiam en la Smeralda Urbo, ”diris la infano.

Ŝiaj onklo kaj onklino rigardis unu la alian mire. Post tio la viro diris:

“Ĉu vi kredas ke vi povus sukcese reiri al via felando, kara? ”

“Ho, jes, ”respondis Doroteo; “mi povus fari tion facile. ”

“Kiel? ”demandis Onklino Em.

“Ozma vidas min ĉiutage je la kvara horo, en sia

Magia Bildo. Ŝi povas vidi min negrave kie mi estas, ne grave kion mi faras. Kaj je tiu tempo, se mi faros certan sekretan signon, ŝi venigos min per la Magia Zono, kiun iam mi kaptis de la Reĝo de la Knomoj. Tiam, post palpebrumeto, mi estos kun Ozma en ŝia palaco. ”

La maljunuloj silentis dum kelka tempo post tiu parolo de Doroteo. Fine Onklino Em diris, denove ĝemante pro bedaŭro:

“Se estas tiel, Doroteo, eble plej bone estos ke vi iru loĝi en la Smeralda Urbo. Niajn korojn rompos perdi vin el niaj vivoj, sed vi estos tiom multe pli bonstata kun viaj feamikoj ke ŝajnas plej saĝe kaj plej bone ke vi iru. ”

“Mi ne certas pri tio, ”komentis Onklo Henriko, skuante sian grizan kapon dubeme. “Ĉio tia ŝajnas reala al Doroteo, mi scias; sed mi timas ke nia knabineto ne trovos sian felandon ĝuste tia kia ŝi prirevis ĝin.

Malfeliĉigus min pensi ke ŝi vagas inter fremduloj kiuj eble malafable traktos ŝin. ”

Doroteo ridis gaje pro tiu parolo, kaj post tio ŝi refariĝis tre serioza, ĉar ŝi povis kompreni ke tiu embaraso multe ĝenas ŝiajn onklon kaj onklinon, kaj sciis ke krom se ŝi trovos metodon helpi ilin iliaj estontaj vivoj estos tute mizeraj kaj malfeliĉaj. Ŝi sciis ke ŝi ja povas helpi ilin. Ŝi jam elpensis metodon. Tamen ŝi ne tuj diris al ili kio ĝi estas, ĉar ŝi devos peti konsenton de Ozma antaŭ ol povi plenumi siajn planojn.

Do ŝi diris nur:

“Se vi promesos tute ne maltrankvili pri mi, mi iros al la Lando Oz jam ĉiposttagmeze. Kaj mi faros ankaŭ promeson; ke vi ambaŭ revidos min antaŭ ol venos la tago kiam vi devos forlasi la kampojn. ”

“Tiu tago jam ne estas tre for, ”ŝia onklo malfeliĉe respondis. “Mi ne parolis al vi ĝis lastamomente, kara Doroteo, do la eventaĉo estas proksima. Sed se vi estas tute certa ke viaj feamikoj donos al vi loĝon, estos plej bone ke vi iru al ili, kiel diras vian onklino. ”

Jen kial Doroteo iris al sia ĉambreto en la mansardo tiun posttagmezon, prenante kun si hundeton nomatan Toto. La hundo havis buklan nigran hararon kaj grandajn brunajn okulojn kaj amis Doroteon elkore.

La infano kisis siajn onklon kaj onklinon tenere antaŭ ol supreniri, kaj nun ŝi ĉirkaŭrigardis sian ĉambreton iom sopire, rigardante la simplajn ornamaĵojn kaj la trivitajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn, kvazaŭ ili estus malnovaj amikoj. Unue tentis ŝin fari pakaĵon da ili, sed

ŝi tute bone sciis ke ili ne utilos al ŝi dum ŝia estonta vivo.

Ŝi sidiĝis sur seĝon kun rompita dorso —la sola seĝo en la ĉambro —kaj tenante Toton en siaj brakoj ŝi atendis pacience ĝis la horloĝo sonigis la kvaran horon.

Tiam ŝi faris la sekretan signalon pri kiu ŝi kaj Ozma interkonsentis.

Onklo Henriko kaj Onklino Em atendis malsupre. Ili estis maltrankvilaj kaj tre ekscititaj, ĉar ĉi tiu estas tre enuiga mondo, kaj ŝajnis al ili ke estas tute maleble ke ilia nevino povos malaperi el sia hejmo kaj tuj veturi al felando.

Do ili atentis la ŝtuparon, kiu ŝajnis esti la sola vojo per kiu Doroteo povus eliri la domon, kaj ili atente rigardadis dumlonge. Ili aŭdis la horloĝon sonigi la kvaran sed ne estis sono el supre.

Duono post la kvara venis, kaj nun ili estis tro senpaciencaj por pli atendi. Nelaŭte ili rampis supren laŭ la ŝtupoj al la pordo de la ĉambro de la knabineto.

“Doroteo! Doroteo! ”ili vokis.

Ne estis respondo.

Ili malfermis la pordon kaj enrigardis.

La ĉambro estis malplena.

Ĉapitro 3

Kiel Ozma Plenumis la Peton de Doroteo

MI SUPOZAS ke vi jam legis tiom pri la grandioza

Smeralda Urbo ke mi malmulte bezonas priskribi ĝin ĉi tie. Ĝi estas la Ĉefurbo de la Lando Oz, kiu estas prave opiniata la plej alloga kaj ĝuiga felando en la tuta mondo.

La Smeralda Urbo konsistas tute el belaj marmoroj en kiuj estas inkrustita arego da smeraldoj, el kiuj ĉiu estas belege ĉizita kaj granddimensia. Aliaj juveloj estas uzataj por ornami la internon de la domoj kaj palacoj, ekzemple rubioj, diamantoj, sa firoj, ametistoj kaj turkizoj. Sed en la stratoj kaj sur la eksteroj de la konstruaĵoj aperas nur smeraldoj, pro kio la loko nomiĝas la Smeralda Urbo de Oz. Ĝi havis naŭmil sescent kvindek kvar konstruaĵojn, en kiuj loĝis kvindek sepmil tricent dek ok personoj, ĝis kiam mia rakonto komenciĝas.

La tuta ĉirkaŭa lando, kiu etendiĝis ĝis la randoj de la dezerto kiu ĉirkaŭis ĝin ĉiu flanke, estis plena de belaj kaj komfortaj domoj de kultivistoj, en kiuj loĝis la Ozanoj kiuj preferis kamparan vivon al urba vivo.