Выбрать главу

Liaj okuloj estis logitaj al homa figuro, kiu sidis sur sojlo de domo. Ĝi estis alta, maldika judo — kun longeta vizaĝo kaj longa pintabarbo, kies komenco estis larĝa kaj la fino — pinta, kun eksterordinare alta frunto. La vizaĝo, kiu rigardis el sub granda malsuprentordita pinta juda ĉapelo, aspektis kiel vizaĝo de sanktulo, trovebla sur la primitivaj religiaj bizantiaj bildoj, kiuj tiel ofte troviĝis en la malnovaj preĝejoj de Italujo. Pastilla estis kvazaŭ surprizita de tiu figuro, kaj li aliris al judo. Kaj ju pli multe li proksimiĝis, des pli simila al Bizantia sanktulo ŝajnis al li la staturo de la judo. La okuloj de l' judo estis bluaj kaj rondaj, kaj sidis kvazaŭ glacie senmovaj en liaj okulkavoj sub la rondaj arksimilaj brovoj. La sojlo, sur kiu li sidis, ne estis sojlo, sed kvazaŭ movebla pordo de butiko, kiu estis duonmalfermita kaj ebena, kiel tablo. La judo sidis sur la tablo kaj ĉirkaŭ li estis sternitaj diversaj ŝtofoj, novaj kaj malnovaj, koloraj manteloj kaj tunikoj, sangeruĝaj silkaĵoj brilantaj kiel sunradioj. Kaj perle brilantaj ŝtofoj, kiuj faldiĝante brilis kiel skvamoj de fiŝo aŭ flugiletoj de papilio. La ŝtofoj kuŝis kunĵetitaj unu super la alia, sed kiam la judo rimarkis, ke la nobela sinjoro proksimiĝas al li, li arigis la ŝtofojn kaj kaŝis ilin sub la longajn larĝajn baskojn de sia mantelo.

— Saluton, nobela sinjoro, — kliniĝis la judo antaŭ la junulo antaŭ ol tiu proksimiĝis al li.

— Saluton, judo, — rediris al li Pastilla, kaj antaŭ ol la judo sukcesis ankoraŭ ion al li respondi, li daŭrigis: -ne kaŝu, judo, viajn silkajn ŝtofojn. Mi ne estas impostisto de la papa fisko; mi ne estas leĝinspektisto de la sankta eklezio, kaj mi ne venis spioni vian konduton. Mi estas pentristo el Venecio kaj civitano de la venecia respubliko. Mi estas oficisto de Lia Eminenco la kardinalo de Venecio. Mi venis en la judan geton por aĉeti silkaĵojn, per kiuj mi ornamos miajn modelojn por la freskoj, kiujn mi pentras por la monaЬejo "Sankta Koro". Judo, montru al mi viajn ŝtofojn, kaj mi pagos por ili per bonaj oraj dukatoj.

La pentristo tintigis la ledan monujon, kiun li portis ligitan al la zonŝnuro kaj kiu estis plena de mono.

Kiam la judo ekaŭdis la vorton "Venecio", kiu estis rifuĝejo por ĉiuj maranoj kaj judoj, ĝemantaj sub la jugo de l' papo, li eksentis simpation al la fremdulo. Tamen li timis lin, ĉar la leĝo, malpermesanta al judoj komercadon kun kristanoj, estis tre severa.

— Ho, nobela sinjoro! Pardonu miajn parolojn. La nobela sinjoro tre bone scias, ke la Sankta Patro, Paŭlo la Kvara (Dio benu lin per multe da jaroj kaj per venko super liaj malamikoj) malpermesis al ni komercadon kun kristanoj. Kial vi elmetu malriĉan judon al danĝero! — mono logas ja, tiom pli efektivaj oraj veneciaj dukatoj, kiuj validas en ĉiuj landoj de l' sultano, (La judo volis diveni, kiom la nobelo-sinjoro havas en sia monujo).

— Vi divenis. Efektivaj veneciaj dukatoj, — tintigas la juna pentristo la monon. -kiuj validas en ĉiuj landoj de l' sultano. Ne duonplumbaj moneroj, kiujn la Sankta Patro trudas al siaj civitanoj akcepti kiel efektivan monon, Ridas la pentristo. -Ne tiimu, judo. Vendu al mi viajn varojn por la kardinalo de Venecio. La venecianoj scipovas kaŝi sekretojn, — palpebrumas al li la pentristo. -Cetere, kiel vi scias, la Sankta Patro malpermesis nur al la ordinara popolo komercadon kun judoj, sed ne al si mem, nek al kardinaloj, por kiuj leĝoj ne estas kreataj.

— Ho! Por la kardinalo de Venecio! Kiu arogus kaŝi siajn varojn antaŭ lia glora Eminenco? Venu, nobela sinjoro, internen. Mi posedas riĉaĵojn indajn por ornami la palacon de l' sultano de ĉiuj turkoj.

La judo leviĝis de sia loko en la butikfenestro, malaperis kaj ree elmetis sian kapon sub malgranda pordeto, kiu estis kaŝita ie sub la duonfermita fenestro, kaj li enirigis la pentriston en la butikon. Pastilla haltis mirigite, kiam li enrampis post la judon tra la malgranda aperturo en la butikon de l' judo. Interne estis malhele. Malalta, sesangula plafono malsuprenpendis super lia kapo. Murojn li ne vidis: ili disfluis en malklara nebulo. Sed tie kaj ĉi tie ekvidiĝis angulo, kiu tage estis lumigata per malgranda flamo, brulanta en oleujo. En la lumo de la oleujo li vidis, kiel brilas kaj fajreras diversaj ŝtofoj. Kun flama lumo de fajro ekbrilis tie ruĝa velurpeco, kiu tordiĝadis en faldoj kaj kaŝis en ili la lumon de siaj koloroj. el alia brulanta en oleujo. en la lumo de la oleujo li vidis kion? Li sole rimarkis, ke la anguloj estas plenaj de varoj. La judo eltrenis keston kaj, kiam li ĝin malfermis, la pentristo konsterniĝis pro la trezoroj, kiuj malfermiĝis antaŭ li.

La kesto estis plena de diversaj silkaĵoj, veluroj kaj brokatoj, broditaj kaj teksitaj, italaj kaj orientaj, kiuj verŝis lumon plenan de diversaj koloroj. La judo trenis el la kesto unu silkaĵon post la alia, portis ilin al la malgranda giĉeto, teksita el feraj dikaj kradoj, tra kiuj penetris en la kelan butikon malmultaj lumstrioj. La judo levis la silkaĵojn kaj lasis la taglumon fali super ilin, por ke Pastilla pli bone vidu la puran brilon de iliaj koloroj.

La venecia pentristo, kiu kutimis vidi la kolorojn de silko en sia hejmurbo Venecio, ne povis deturni la rigardojn for de tiuj teksaĵoj. Ilia brilo kaj ora lumo igis liajn okulojn trinki tian riĉecon de koloroj, ke li ebriiĝis de ili, kiel de bona malnova vino. Tie estis persaj silkaĵoj, kiuj lumis per koloroj de brilantaj serpentoj. Aliaj pecoj brilis, kvazaŭ inkrustitaj per plej mirindaj juveloj. Aliaj posedis la noblan virgulinan modestan ĉarmon de perloj, kaj estis veluroj — nigraj, kiel la nigra nokto, kaj profundaj, kiel la maro. Ankoraŭ aliaj havis la koloron de sukceno. Kaj kiam la judo tenis ilin en la lumon, ŝajnis al Pastilla, ke la sunradioj glaciiĝis en la silka teksaĵo kaj malsuprenverŝiĝas de sur la silkaĵo, kvazaŭ la judo tenus faskon da sunradioj en la mano.

La malmulta taglumo ne preterlasis ankaŭ la blankan barbon kaj palan vizaĝon de l' judo, kiu staris kun siaj silkaj ŝtofoj ĉe la giĉeto. Kaj la vizaĝo de la judo, kiu en tiu lumo aspektis kiel sanktulo, ravis Pastilla-n same kiel la silkaj ŝtofoj. La vizaĝo de la judo tiel impresis lin kaj incitis lian artistan instinkton, ke li forgesis, pro kio li alvenis. Do li igis la judon montri al li siajn ŝtofojn kaj varojn kun la intenco, ke li havu tempon por studi lian vizaĝon. Li pensis, kiel ĉiu artisto, utiligi tiun vizaĝon de l' judo en unu el siaj sanktaj bildoj. Sed rememorinte, ke tiun vizaĝon portas nekredanto, li — estante bona pia kristano — rezignis je tiu penso.