Выбрать главу

Dum la tuta tempo, kiam li troviĝis en la butiko, la pentristo aŭdis voĉon, resonantan en la butikon, kvazaŭ ĝi penetrus de tre malproksime tra dikaj muroj. La voĉo estis virina. Ĝi estis duone kantanta kaj duone kvazaŭ preĝanta al dio. Kvankam la voĉo estis malproksima kaj neklara, tamen li aŭdis, ke ĝi sonas per fremdaj nekompreneblaj vortoj. Pastilla-n incitis la vibranta moleco de l' voĉo kaj la nekomprenebleco de l' vortoj. Li jam delonge rimarkis, ke tra giĉeto en la murangulo brilas lumo. Li komprenis, ke tie — malantaŭ la giĉeto — troviĝas la internaj loĝejĉambroj de la judo kaj ĝuste de tie venas la kantanta virina voĉo. Li tre volis ekrigardi tra la giĉeto por vidi, kio tie okazas. Sed li ne havis la eblon proksimiĝi al tiu angulo. Senĉese montrante al li la silkajn ŝtofojn, la judo tenis lin proksime al la stratfenestro, sed Pastilla-n jam delonge ne interesis la silkaj ŝtofoj. Lin interesis la voĉo, aŭdiĝanta tra la giĉeto. Komence li ne atentis ĝin, sed poste pli kaj pli aŭskultis la voĉon, kiu pli kaj pli profunden penetris en lin, kvankam nekompreneblaj kaj fremdaj estis la vortoj kaj tono. Sed la vibrado, la silenta profundeco de la voĉo ŝprucigis el si ian virgulinan noblecon, kaj tiu voĉo vibrigis ion en li. Fine li trovis okazon por proksimiĝi al la giĉeto. La judo komencis malpaki alian keston de silkaĵoj kaj estis okupita per la malfermado de la multaj feraj bukloj kaj seruroj, per kiuj la kesto estis ŝlosita. Pastilla alproksimiĝis la giĉeton kaj ekrigardis internen.

Li restis konsternita ĉe la giĉeto. En lumo de brulanta arĝenta oleolampo li vidis maljunulon, kiu sidis volvita en tukoj, kaj knabino sidis ĉe liaj piedoj sur benketo kaj kantis ion el libro. La maljunulo certe estis blinda: liaj okuloj estis fermitaj kaj lia vizaĝo estis kvazaŭ teksita el sulkoj. Kelkaj grizaj haroj de lia barbo moviĝis sur lia brusto. La vizaĝon de l' knabino li unue ne rimarkis. Тi sidis kliniĝinta super la libro, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj, kaj li vidis sole la faldojn en la blua veluro, kiu malsuprenfluis super ŝiajn ŝultrojn. La lumo de la oleolampo, kiu pendis sur dika trabo super ŝia kapo, falis kvazaŭ ombrelo sur ŝian kapon kaj ŝultrojn, lumigante ŝin. La brilo de ŝiaj haroj fajreris kun la sama perlofascino, kiel la veluro sur ŝiaj ŝultroj, kvazaŭ perla matenroso ŝvebus super ŝi entute. Sed baldaŭ ŝi turnis sian kapon, kvazaŭ ŝi sentus, ke iu rigardas ŝin. Тi timeme ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ serĉante iun. Тi ankoraŭ ne rimarkis lian vizaĝon ĉe la giĉeto, kaj Pastilla havis nur fulmomomenton por vidi ŝin.

Vibranta nobleco plenigis lian koron, en liaj okuloj aperis larmoj, kaj li iĝis plena de religia pieco. Тajnis al li, ke li vidas eksterordinaran aperaĵon, miraklon de Dio. Lin rigardis paro da okuloj, malĝojaj silentaj okuloj. Ankoraŭ neniam li vidis tiel malĝojajn okulojn. La okulkadroj havis longetan formon, kiel la okuloj de egipta knabo, kaj la palpebroj malsuprenpendis super ŝiaj klaraj, kvazaŭ cizelitaj pupiloj. La palpebroj vibris, kaj la okulharetoj vibris kiel okuloj de kolombo, kiu vekas kompaton ĝis doloro. Tamen ŝiaj okuloj ne vekis kompaton, sed profundan malĝojon, — malĝojon ne el tiu ĉi mondo kaj ne el homa doloro. La frunto estis klara, ronda, levita, kaj atingis alten sur ŝia kapo, kiel la frunto de "Sankta Anna" de Leonardo da Vinĉi. La rando de ŝia frunto estis larĝa, kiel ĉe ŝia patro, sed pli kaj pli multe la linioj de ŝiaj vangoj malsuprenkuris longete kaj mallarĝe, kiel la vizaĝo de nobla genealogia cervido. Sed plej aminde reliefiĝis la profunda neperceptebla doloro kaj nekomprenebla malĝojo, kiujn ŝia vizaĝo esprimis, ĉirkaŭ ŝia buŝo. Tio ne estis buŝo. Ĝi estis kvazaŭ viva tranĉo en ŝia vizaĝo. Тia buŝo estis eksterordinare eta kaj mallonga, kvazaŭ ĝi estus kunkreskinta kaj kvazaŭ iu estus distranĉinta la kunkreskintajn lipojn, kiel folietojn de juna, apenaŭ disvolviĝanta ruĝa burĝono. Kaj tiu buŝo refermiĝis, kiel refermiĝas floro en la nokto kaj lasas sur sia rando la roson de l' nokto tiel freŝa estis la eta tranĉo de ŝia buŝo. Kiam ŝi rigardis, ŝajnis al la pentristo, ke ŝi vidas pli multe per la buŝo ol per la okuloj. Pastilla sentis, kiel en lian koron glitas la nobla malĝojo kaj la tremanta ĝojo, fluanta el ŝiaj nefermitaj okuloj kaj nefermita buŝo. Li kredis vidi ne ion realan, sed vizion, aperantan antaŭ liaj okuloj. La lumo de la kandelabro kun la briloj de silkaĵoj kaj metaloj, fajrerantaj el la ombro-vualitaj anguloj, ĉirkaŭprenis lin kvazaŭ en nubon kaj ebriigis lin.

Тi ne teruriĝis, kiam ŝi fine rimarkis fremdan vizaĝon, rigardantan en la ĉambron tra la giĉeto. Тiaj okuloj ne ekmiris. Тi sole leviĝis de sia loko, kaj Pastilla vidis, kiel la peza veluro falas sur ŝiajn ŝultrojn kaj rondan nukon, kaj aŭdiĝas agrabla tintado de la ornamaĵoj, pendantaj sur ŝi. La bukloj de ŝiaj haroj falis sur ŝian robon kaj tie dronis en la mallumo de l' veluro.

Тi leviĝis kaj proksimiĝis al la maljunulo, metante sur lin siajn longajn kvazaŭ tornitajn manojn. Sed subite ĉio ĉi malaperis, kiel iluzio. Antaŭ liaj okuloj ekbrilis oro kaj bluo. Li ekrigardis malantaŭen kaj rimarkis, ke la judo, ĉe kiu li marĉandis la varojn, ĵetas silkaĵojn super la giĉeton kaj kovras ĉion, kio interne okazas.

— Vera Florenca damasko, — montras la judo la silkaĵojn, -brodita per oro kaj purpuro!

II.

Sankta silentado.

Pastilla serĉis okazon por refoje renkonti la judan knabinon, la filinon de l' komercisto, kiun li vidis tra la giĉeto. Sed li ne havis eblaĵon por renkonti ŝin. Ĉiufoje, kiam li venis en la geton, li trovis ŝlositan la domon sur "Plazza di Judea". La butiko, kie li unuafoje renkontis la judon, ne plu tie troviĝis. Estis nerekoneble, ke tie iam ajn troviĝis movebla pordo. La domo staris morte-muta. La alte elstarantaj malgrandaj fenestroj estis kovritaj per feraj kradoj kaj interne kurtenitaj tiel, ke li ne povis scii, ĉu interne en la domo ekzistas vivo aŭ ne.

Sur fera tabuleto, kiun la vento balancis sur fera stango, li rimarkis eluzitan insignon de antikva Kastilio. De la ĉirkaŭe loĝantaj najbaroj li neniom povis ekscii. La judoj timis kaj evitis lin. Fine li sciiĝis nur tiom, ke la judon, loĝantan en tiu domo, oni nomas "la komercisto el Kastilio". Li estas riĉulo kaj reprezentanto de la granda firmo de l' riĉa maranino "Dona Grazia Mendesa", la "patrino" de la maranoj, kiu fine ekloĝis en Konstantinoplo kaj disvastigis siajn negocojn tra ĉiuj landoj.

Iun fojon li troviĝis sur la placo en la juda geto. Verŝajne estis sabato, ĉar Pastilla-n mirigis la kvieteco, kiu regis ĉirkaŭe. Ĉiuj domoj estis fermitaj. Malofte oni vidis homon, irantan tra la placo aŭ rigardantan el fenestro. Subite Pastilla ekaŭdis kriegon. Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis, kiel la papaj inspektistoj kaj eklezisoldatoj trenas el diversaj domoj junajn knabinojn kaj junulojn, ien ilin forkondukante en akompano de plorego kaj kriado de iliaj gepatroj, admonantaj ilin en nekomprenebla lingvo. Pastilla konsterniĝis; li ne kredis siajn okulojn: en la kastilia domo, en kiu loĝis la juda komercisto kaj liun li ĉiam trovis fermita kaj senviva, subite malfermiĝis la malnova konata butikpordo kaj super ĝi malsuprenlasis sin ŝtupo en la straton. Kaj subite super la pordo aŭdiĝis susurado de veluro, kaj li ekvidis la knabinon, kiun li tiam vidis en la giĉeto, kondukatan de du eklezi-soldatoj. Li ne povis vidi ŝian vizaĝon, ĉar sur ŝiaj kapo kaj vizaĝo pendis verda vualo, la signo de judaj infanoj. Sed li povis vidi, ke ŝi sub la vualo klinas la kapon, kaj ŝia eta, kvazaŭ tornita kapo eliĝas el sub la vualo kiel freŝa bela pomo. Malantaŭ ŝi sekvis la komercisto, klinante la kapon same kiel lia filino. Li eĉ ne unu rigardon turnis al la pentristo, kvankam li ŝajnis esti rimarkinta tiun.