— Ĉu iu insido? — demandis Futroz, intencante palpi la volvaĵon. Sed leviĝis krio:
— Tampiko, tio estas malhoneste!
Futroz sonoris kaj ordonis al la servisto alporti la celtabulon, kaj ankaŭ la etkalibran fusilon, kies kuglo estis ne pli dika ol krajono de notlibreto. La celtabulon oni lokigis sur la teraso, malferminte la vitran pordon de la salono. Pafi oni devis, ekstarinte ĉe la interna pordo, je ĉirkaŭ dudek paŝoj for de la celtabulo. Tio estis kvadrata kartono en la supro de tripieda postamento; koncentraj rondoj de la kartono havis ciferojn ekde la centro al la periferio: 500, 250, 125 k. t. p., kaj la centro — nigra rondeto kun diametro je unu colo — signifis milon.
— Nu, Elly, — diris Futroz, ŝargante la fusilon, — iru ĉi tien. Ekstaru tiele.
— Ho paĉjo, mi bonege ĉion scias. — Elly, kunpreminte la lipojn, kuntirinte la brovojn kaj almetinte al la ŝultro la fusileton, larĝe demetis la piedon antaŭen, sed pro subita timo forgesis ĉiujn lecionojn, kiel oni devas celi, kaj, premante per la fingro preter la ĉano, ekfermis la okulojn. La paftubo de la fusilo leviĝis supren, ŝanceliĝis, kaj, kun firme fermitaj okuloj, penante ne aŭdi ŝrikon de la spektantoj, forkurintaj post ŝian dorson, Elly trovis la ĉanon kaj pafis en la orumitan kornicon.
Estiĝis profunda, humiliga silento.
— Kio? Ĉu mi trafis? — diris Elly, poste, tuta ruĝa, kun larmoj en la okuloj, singarde metis la fusileton sur la tapiŝon kaj foriris al la divano, kie ŝi eksidis, kaptis la ŝultron de la patro kaj, kaŝinte la vizaĝon sur lia brusto, ekridegis.
— Ĉu ci deziras provi ankoraŭfoje? — demandis Futroz. — Sed nun kun miaj konsiloj?
— Dankon. Provu iu same, kiel mi.
— Efektive! — diris Roy.
— Aĥ, aĥ! Ci pafas eĉ pli malbone, ol mi!
— Numero unu! — heroldis Gonzac. — Titania Alservey!
Titania ekstaris sur la lokon (ĉiu devis fari sep pafojn), degne ĉirkaŭrigardis kaj kun aspekto de homo, faranta gracian favoraĵon, pigre ŝargante kaj pafante, forklakis sian porcion, preskaŭ ne celante. Aŭdiĝis nur glitanta metala sono de la kulasbloko kaj nelaŭtaj frapoj de pafoj. Ŝi transdonis la armilon al Rohena, kaj ĉiuj ekiris pririgardi la celtabulon.
Du truoj estis en 250, unu en 125 kaj kvar de diversaj valoroj, sed malpli grandaj; laŭ suma kalkulo entute sepcent kvindek poentoj. Tiujn aperturojn oni trastrekis per ruĝa krajono.
— Tion mi penis fari por Torton, — deklaris Titania. — Nun mi vidos, ĉu li tiel certas pri si, kiel li diris.
— Sed tamen — ha-ha! — vi ne elfrapis milon! — rimarkis Torton.
— Bone, bone, ni vidos!
Venis la vico de Roy. Davenant komprenis, ke ŝi emociiĝas kaj penas. Li pense helpadis al ŝi, streĉiĝante antaŭ premo de la ĉano, retenante la spiron kaj flustrante: «Pli ĝuste, pli ĝuste».
— Ne rigardu al mi, — diris Roy. — Kaj ne ridigu min.
Tio rilatis al Gonzac, kiu obeeme forturnis sin. Rohena celadis longe, sed en la momento de la pafo la paftubo facile tremis. Ĉiufoje, komencante celi, ŝi milde deŝovadis per la mano la harojn de sur la frunto kaj, elmetinte antaŭen la mentonon, almetadis la vangon al la fusto per speciala, nur al ŝi karaktera, intima moviĝo.
La kalkulon de la poentoj faris Davenant, kalkulante evidente partiece, ĉar unu aperturon sur la linio 250–125 li deklaris kiel 250, per kio mirigis kaj ridigis la junulinon.
— Vi estas tre bonkora, Davenant, — diris ŝi, — tamen mi tion ne bezonas. Subtrahu do cent dudek kvin.
Evidentiĝis, post skrupula kontrolo de Elly kaj Torton, ke Roy elpafis kvincent kvindek.
— Ho, nemalbone! — diris Futroz. — Des pli, ke en la pasinta fojo la kompatindulino haltis sur cent kvindek.
— Jene! — ekkriis Roy, turniĝante kaj svingante la fusileton. — Kiu suferos la sekva? Torton, vi.
— «Ĉe ĉies profunda silento, — diris Gonzac, — la Atlasa pafisto enbatis per kugloj najlon en distanco de kvindek metroj».
— Bone ridas la lasta, — respondis Torton. Li prenis la fusileton en la maldekstran manon kaj, levinte ĝin kiel pistolon, tio estas ne almetante al la ŝultro, pafis per la etendita mano.
— Sur la rondo kun cifero 500, — deklaris li, fiksrigardinte, poste pafis per la dekstra mano.
— Nur du manoj, — penis ŝerci Gonzac, kiu enviis.
— Por ni sufiĉas. Ha-ha!
Prenante alterne la fusileton per la dekstra kaj la maldekstra manoj, Torton ĵetis siajn kugletojn en la celtabulon kaj riverencis al ĉiuj flankoj, kiel aktoro ĉe la scenejrando.
— Kiela impertinenteco! — diris Titania.
— Vi, Titania, devas trastreki miajn trafojn, — severe deklaris Torton, — ĉar vi mokadis min, dum mi observadis viajn fierajn ekzercojn.
Mordante la lipon, Titania prenis la krajonon kaj ekiris al la celtabulo.
Torton elpafis naŭcent dudek poentojn, ne trafinte en la centron, kaj ĉiuj aĥis; sed evidentiĝis komploto.
— Tio estas hazarda, — diris Roy, kun kompato rigardante al la perpleksiĝinta pafinto, — tio estas ne pli, ol feliĉa hazardaĵo.
— Kompreneble, hazardaĵo, — subtenis Gonzac.
— Freneza, absurda hazardo! — enŝovis Tita Alservey. Futroz ridis.
— Paĉjo, pro kio ci ridas? — demandis Elly, enkaviginte la vangojn kaj pririgardante Torton-on per malgajaj okuloj. — Torton eraris. Li ne deziris trafi. Ĉu vere, vi ja ne deziris tion?
— Lasu! — furioze kriis Torton. — Naŭcent dudek. Kion vi deziras ankoraŭ?
— Sed ne mil kvincent, — rimarkis Titania.
— Torton, ne ĉagreniĝu, — konsolis lin Roy, — en la sekva fojo vi trafos reale, laŭ via volo.
— Ho mizeraj, enviemaj animoj! — muĝis Torton. Lin oni mokis ankoraŭ iom kaj lasis en trankvilo.
— La fakto estas, ke mi ricevos la premion, — deklaris li kaj eksidis kun triumfo sur la divano.
La sekva elpaŝis Gonzac. Li pafadis, sardone ridetante, malbone trafadis kaj estis tiom partieca al si mem, ke liajn tricent poentojn oni devis rekalkuli kelkfoje. Krome li kredigadis, ke al li oni subŝovis kartoĉojn kun duone elŝutita pulvo.
— Davenant, estas via vico, — diris Futroz. — Mi timas, ke post Torton vi estas en senespera stato, same kiel mi.
Davenant ekvidis la nigrajn okulojn de Roy, ĝenite ekrigardinta al lia fermita vizaĝo.
— Davenant! Mi petas, Davenant! — kriis Elly.
— Kion vi deziras? — demandis li, ridetante en la nebulo, kie brilis direktitaj al li ĉies okuloj.
— Ho Davenant! Mi deziras… — Elly premfermis la buŝon per la mano, kaj per la alia tuŝis la ĵurnalan volvaĵon. — Estu nur trankvila!
— Estu, estu trankvila! — kriis la ceteraj.
— Mi ne sciis, ke la juĝistoj estas partiaj! — diris Torton.
— La juĝistoj estas kiel ĉiuj juĝistoj, — rimarkis Gonzac. — Kaj jen, ankoraŭ oni diras, ke virinoj devas okupadi juĝistajn postenojn.
— Silenton! — diris Roy.
Ekstarinte sur la lokon, Davenant tiel emociiĝis, ke liaj manoj komencis tremi. «Ĉu vere mi deziras esti la unua?» — pensis li, mem mirante, kiel pasie li strebas ricevi la enigman premion. Li vidis, ke lia streĉiĝo transdoniĝis al ĉiuj. Per sia arda emocio li nevole atendigis pri strangaj aferoj kaj devis pravigi la atendon. Li ektimis, rigidiĝis kaj komencis celi. Tuj kiam li ekcelis kaj ekvidis trans la pinto de la celgrajno la nigrajn rondojn, similajn al transversa tranĉo de bulbo, lia timo malaperis, kaj la celtabulo komencis proksimiĝi, ĝis ekstaris kvazaŭ sur la fino mem de la paftubo, kiu tuŝis ĝin. Li almovis la celgrajnon al la malsupra linio de la centra punkto kaj ekvidis, ke li eraras. La ecoj de la fusilo estis en lia animo. Li vidis la celgrajnon kaj la celon tiel klare, kvazaŭ ili estus kunigitaj kun liaj fingroj. Sentinte, ke li eraris, Davenant formovis la celgrajnon al la maldekstra linio de la centra punkto kaj ree eraris, ĉar nun la kugleto devis trabati la rondon kun la cifero 500. Li ne sciis, kial li scias, sed tio estis ĝuste tiel, ne alie. Tiam, movinte la celgrajnon al la dekstra rando de la punkto, iomete sub ties centro, sed ne samnivele kun ĝi, kaj ne plu sentante dubojn en la mano, kies fingro estis alpremanta la ĉanon, Davenant, mem interne ekfluginte en la celon, premis la ĉanon kaj ekvidis, ke li trafis en la centron, ĉar sur ĝi brileris aperturo. Nenion vidante, krom nur la aperturon, kaptita de malvarma, kiel brilanta glacio, ekstazo kaj en plena certeco, fariĝanta sufera, kiel ĉe miraklo, Davenant eligis la ceterajn kuglojn unu post la alia, kaptante nur tiun sekcon de la momento, en kiu aŭdiĝis «tiel», kaj, nenion konsciante, ekiris al la celtabulo, spirante, kiel post batalo, kun subita korbatado.