— Aĥ, ne emociiĝu tiel! La providenco gvidas nin. Iru, iru al la patro!
Davenant ĵetiĝis antaŭen kaj malfermis la pordon.
Ĉe la tablo sidis ĉifona grizhara homo kun peza, acerba vizaĝo, ebrieta kaj ĝibetiĝinta. Ekstarinte, li patose etendis la manojn.
Huberman malrapide fermis la pordon, ne povante deiri de ĝi.
— Filo?! — diris la nekonato.
Davenant forŝanceliĝis. Li rekonis la plenuminton de la prizonaj kantoj en la restoracio sur la Luna bulvardo. La vorto «filo» murdis lin. Sentante atenton malantaŭ si, Davenant turniĝis al la pordo, kie la ruĝa, larma nazo de Huberman kaŝiĝis en la ombro.
— For! — diris li. La pordo abrupte frapfermiĝis.
— Kia filo? — demandis Davenant. — Kiu vi estas?
— Grava momento! — respondis la ĉifonulo. — Mia filo estas ci, Tirrey Davenant. Mi estas cia patro.
— Mi pensis, ke vi mortis, — diris Davenant, perpleksiĝante kaj tremante, kvazaŭ en atendo de verdikto. — Tamen, per kio vi tion pruvos?
— Malagrable, ĉu? — diris Frank.
— Mi ne scias. Kion mi povas fari?
Frank levis la ŝultrojn.
— Ankaŭ mi nenion povas fari, — deklaris li. — Sekve, la renkontiĝo ne sukcesis. Mi devus veni en aŭtomobilo. La plej senfrukta afero estas imagi al si renkontiĝon post multaj jaroj. Kial ci tremas?
— Mi deziras pruvojn, — kun despero diris Tirrey, kvankam la instinkto de parenceco kaj rememoroj pri portretoj de la patro difinis la amaran veron, al kiu li rezistis per tuta sia animo. Antaŭ li staris ne la revulo, trafinta en alian mondon sub trilo de magia tamburo, sed malpura fripono.
— Vi kantis en la ĝardeno, kiel almozulo, — diris Tirrey. — Kaj nun vi venis.
— Aĥ, jen kio? Do ci min vidis, sed ne rekonis? Damne! — siblis Frank, perdante la deziron ludi moralan emociiĝon. — Mi kutimas tagmanĝi, ĉu ci komprenas? Unuvorte, ni interkonatiĝis. Iam ci estis kvinjara. Tiuj ciaj trajtoj videblas eĉ nun. Amuze! Kien ci iras? Ni ankoraŭ nur komencis konversacii.
— Mi bezonas, — diris Tirrey, mem ne sciante, por kio li strebas eliri. — Mi baldaŭ revenos.
— Tiuokaze alportu al mi botelon da vino. Ĉu monon ci havas? Al mi ŝajnas, ke ci elkreskis senkompata. Do, rigardu kaj rezignu: mi estas cia patro.
Tirrey ĵetis obtuzan rigardon al li kaj eliris sen ĉapelo en la koridoron, kie, forgesinte la direkton, li alproksimiĝis al la malfermita pordo de la gastoĉambro. Tie, ĉe la tablo, sidis Huberman kun sia edzino. Malferminte la buŝojn, ili ambaŭ tutaj estis aŭdo kaj atento. Rimarkinte la loĝanton, Huberman-oj faris moviĝon por ekstari, sed retenis sin, okulumante al Tirrey tiel atente, kvazaŭ li irus laŭ ŝnuro. Nege balancinte la kapon signe, ke li eraris, Davenant trovis la eliran pordon kaj trafis sur la straton.
Li ne havis lokon, kien li povus foriri, li ne havis aferon ene de la laŭta interparolado de preterpasantoj. Li malgaje malfermis la pordon, dezirante reveni, sed rememoris pri la vino kaj transiris la straton; poste li dum ioma tempo staris en la vendejo meze de tumulto de aĉetantoj, kiu estis peze distranta lin disde kontemplado de la doloro, batinta lin tiel kruele. La impreso de la vespero ĉe Futroz ankoraŭ pulsis, kiel nerva tiko, en lia animo, sed tiuj emocioj jam malaperis; la reveno de la patro ludis rolon de perfida bato, post kiu homo, puŝita en akvon, strebas ne al ĝojoj de ĉeborda promeno, sed nur al saviĝo.
Tirrey revenis, penante vigliĝi kaj ripetante: «Ja li estas mia patro!» Sed la signifo de tiuj ĉi vortoj nur pli forte premadis lin. Parte savis Tirrey-on lia natura scivolemo — la malgaja scivolemo de prizonulo, kies dolora konscio post la sono de la ŝlosilo en la pordo de la kamero, estiganta porvivan entombigon, komencas iom post iom interesiĝi pri aranĝo de la kamero kaj pri vido el la fenestro tra la krado.
Davenant revenis, ĉi-foje enlasita de la servistino, ĉar eĉ la maljunulino Huberman ne kuraĝis ankoraŭfoje vidi la afliktitan vizaĝon de la loĝanto, en kies ĉambro estis okazanta tiom rara kaj peza sceno.
— Mi alportis la vinon, — diris Davenant, metante la botelon sur la tablon. — Kiel vi min trovis? Vi devas scii, ke mi vin preskaŭ ne memoras. Nun, rigardante al vi, mi ion rememoras. Ĉu al vi ne fortunis? Kial vi forlasis nin?
Dum Frank mallonge silentis, Tirrey atente pririgardis lin, eksidinte sur seĝo en angulo de la ĉambro. La trampo, fragmente, sed atente observante la filon, estis konservanta inter siaj malpuraj lipharoj longan rideton, kiu markis la esprimon de lia vizaĝo per sovaĝa kaj subtila, tute ne konforma al la momento dubsenceco. Lia malnova kepo el malhela ŝevioto kuŝaĉis sur la tablo kun la subŝtofo supren, kaj en tiu kepo kuŝis ronda ladaĵo kun tabako. Sur ĝia kovrilo estis montrita nuda virino kun luksaj haroj. Vestita en ŝirita matrosa jako de iam blua, sed nun malpure lazura flanelo, nigra pantalono el malaltpreza kotonaĵo, flikita sur la genuoj per kvadratoj, enkudritaj zorge, sed kurbe, kiel flikas viroj, devigitaj de la sorto porti en la poŝo kudrilon kaj fadenon, Frank Davenant, fleksiĝinte, sidis ĉe la tablo. Trans la malbutonumita kolumo de lia jako estis elstarantaj ŝirpecoj de la subvesto, de malfacile imagebla koloro. Sur liaj piedoj estis malnovaj ledaj galoŝoj. Parolante, li elprenis pipon kun prironĝita beko kaj ŝtopis ĝin per miksaĵo de cigaraj stumpoj, kolektitaj surstrate. Enpreminte la tabakon en la pipon per la flava, kiel cepa ŝelo, ungo de la dikfingro, la patro ankoraŭfoje ĵetis rigardon al la filo super la brulanta alumeto, alportita al la pipo, deĵetis ĝin kaj, turninte sin al la botelo, eltiris la korkon per la korktirilo de sia faldebla tranĉilo. Davenant donis glason.
— Ho Dio! Kio okazis al vi? — demandis Tirrey, skuiĝante pro malgajo kaj kolero.
— Mi falis, — Frank eltrinkis glason da vino kaj prisuĉis la lipharojn. — Tiel oni diras, tia estas la publika opinio. Sed antaŭe mi diros, kiel mi cin trovis. Vidu, Tiry…
Ĉe tiu karesa nomo «Tiry», per kiu ĉiam nomadis lin la patrino, Tirrey eksentis ion similan al toleremo. La reveno de Frank komencis ricevi realan karakteron. Rimarkinte liajn sentojn, Frank ripetis:
— Jes, Tiry, estis ĝuste mi, kiu elpensis al ci tian nomon. Cornelia deziris nomi cin Trery… Tamen, estas tutegale… Do, mi eniris en la domon, kie ni loĝis tiam. Tie plu loĝas Pigal, lin ci devas memori: li foje donacis al ci lignan kanonon. Nu, li ne plu servas en la kontoro de la fervojo, sed simple… Kvankam… Jes, pri kio do mi? Lia filino servas en banko. Aĥ jes! Do, jen, li al mi rakontis, ke ci trenadas ĉareton ĉe Henderson, kaj Henderson direktis min al Kishlot. Do, ci tuj iĝis rimarkita sur la horizonto de mia serĉado.
— Ĉu Kishlot eksciis de vi, ke vi… Ke mi estas via…
— Ja kiel alie?! Li sciigis min pri ciaj aferoj. Ĉu favorato?! Kiel ci tion sukcesis? Tiry, saĝeta kvietulo, ja ci kaptis grasan oston kaj povas ricevi riĉan edzinon, ĉu ne? Kiun do el la du? Unu jam maturiĝis… Kvankam kiom ĝisfine ci devas esti saĝa, por akapari tiun peceton! La gepatroj de cia patrino neniom dotis Cornelia-n, kaj pro tio miaj aferoj ŝanceliĝis. Kvankam… Jes, mi tamen amis tiun kompatindan grandokululinon, cian patrinon, sed min oni prirabis.
Aŭskultante la parolon de la patro, en kiu restaĵo de la antaŭa maniero, esprimata per la voĉo, ankoraŭ ne tute mallerninta kunigi la penson kun la intonacio, tiel strange akompanis la sencon de la vortoj, Davenant rigidiĝis. Lin ĉirkaŭkaptis impertinenta fetoro.
— Do ĉu kun tio vi venis al mi? Vi, patro? — kriis Davenant, retenante larmojn de kolero. — Ne aŭdacu paroli ion tian kaj pri Futroz, kaj pri la patrino! Mi ĵus venis de Futroz. Tie estis al mi bone kaj neniam, — ĉu aŭdas vi, patro? — neniam estis tiel bone, kiel tie! Sed vi tion ne komprenos. Kaj mi ne povas rakonti, kaj eĉ ne deziras, — aldonis li, el sub la frunto rigardante al Frank Davenant, kiu, peze duonferminte la okulojn, aŭskultis, kaptante en tiuj vortoj de la filo trajtojn de la karaktero, kiuj povus taŭgi.