Tirrey drinkis ankoraŭ. La animo iĝis pli kvieta, nur en la afekta malordo de la hele prilumita ebria taverno maltrankvile naĝis la ruĝ-flavaj koloroj de la salono de Futroz, kaj malproksima ridegado de virinoj krime rememorigadis pri la pura rido de Elly kaj Roy.
— Kiel do ci vivis, knabo? — demandis Frank, fininte manĝi. — Ĉu vi komprenas, Gemas, ĉio ĉi estas kvazaŭ renkontiĝo en sonĝo. Rakontu!
— Vi ne tre memoris pri ni, do kial vi demandas?
— Ho, jen kiel, vidu… Sed tamen?
— Ni vivis, — diris Tirrey. — Vivis tiel kaj ĉi tiel. Malriĉis. Kaj kio?
— Via filo pravas, — deklaris Gemas. — Ne eblas tuj pri ĉio interparoli. Mi aŭdis, ke al vi fortunis? — turnis sin Gemas al la junulo per tono de petola intereso. — Vi havas protekton de influaj personoj, ĉu?
Tirrey intencis akre respondi al Gemas, sed lin antaŭis Frank, dirinte:
— Ne hastu, Gemas. Mi mem. Tiry, ĉu ci deziras helpi al mi?
— Parolu, — diris Tirrey. — Mi ne scias, pri kio vi pensas.
— Kara, tio estas tre simpla. Parolu pri mi kun Futroz. Diru, ke jen neatendite troviĝis cia patro, senvesta, nudpieda… Ci estas ŝokita. Nu, unuvorte, diri ci povos. La patro, diru, estis kontoristo en teaj plantejoj, ekmalsanis, dum jaro kaj duono kuŝis en hospitalo kaj mizeriĝis. Ni tion ellaboros poste. En tiu okazo…
— Vi vane esperas, — interrompis Tirrey. — Mi neniam faros tion. Mi ne povas.
— P-ss! — mire respondis Gemas.
— Kiel — «ne povas»? — diris Frank. — Kial ci ne povas?
Tirrey, kuntirinte la brovojn, silentis, rigardante malsupren.
— Ci ne deziras, — suspiris Frank, — ne deziras pro cia stulta obstino. Aŭskultu, ja al ci neniu malutilas, male, ci gajnos, montrante cin zorgema filo. Ja mi ĵuras al ci, ke Futroz mem deziros min vidi, kiam ci sciigos lin pri tia okazintaĵo!
— Mi ne scias, — kun peno respondis Tirrey. — Parolu kion ajn. Mi diros nenion al Futroz, mi prefere mortu. Ne devigu min diri al vi ankoraŭ ion, al vi estos malbone.
— Do jen kiel… — malrapide diris Frank. — Ĉu vere ci ne komprenas, ke cian feliĉan okazon la sorto sendis por mi, sed ne por ci?
— Vi aŭdis mian respondon. Nenio helpos.
Gemas kun malestimo pririgardis Tirrey-on kaj svingis la kruĉon. La servistino plenigis denove ĉiujn kruĉojn, kaj Frank unuglute eltrinkis la sian, tenante ĝin per la mano, tremanta pro kolero.
— Nu bone, — deklaris li, suĉante la lipharojn. — Tiuokaze mi mem iros al Futroz.
— Estas bone, ke vi tion diris al mi, — firme prononcis Tirrey, kaj liaj larmoplenaj okuloj respondis al la ekzamena, mallarĝa rigardo de la patro per tia despera defio, ke Frank ŝovis la manojn en la poŝojn kaj forŝanceliĝis sur la seĝo kun senzorga aspekto, dirante:
— Nu do, ekploru vere, sentimentala idioto.
— Se vi iros al Futroz, — daŭrigis Tirrey, — do mi antaŭos vin. Mi diros, ke oni vin ne akceptu. Mi rakontos pri la renkontiĝo sur la Luna bulvardo kaj pri tio, kio vi estas nun.
Estiĝis silento. Gemas, aĉe ridetante, movadis la fingron sur la tablo en flaketo de verŝita vino, kaj Frank Davenant penseme ŝtopadis la pipon, fojfoje subite ĵetante rigardojn al la filo, kiu siavice pririgardadis lin tiel, kiel oni rigardas al falinta kaj frakasiĝinta aĵo.
— Kio do estas tiu «mi», kaj des pli «nun»? — ironie demandis Frank.
— Evidente, vi estas krimulo, — senprokraste respondis Tirrey. — Mi ne eraros, se mi diros, ke vi estis en prizono. Mi ĉion komprenis.
— Nu, jen diris! — diris Gemas. Frank malrapide levis la brovojn; dolorplena kaj insida rideto oblikvigis lian ŝanĝiĝintan vizaĝon.
— Tiry, mi kulpas, — prononcis li kun solena esprimo. — Mi forgesis diferencon de niaj vivospertoj. Dio estu kun ci. Morgaŭ matene mi venos al ci.
— Ne venu al mi. Ie en alia loko.
— Aĥ, ĉu tiel? Bone… Kvankam… Tiam venu ĉi tien.
— Kiam?
— Venu matene, je la deka horo.
— Bone. Mi venos.
— Bonege, fileto. Mi konversacios detale; ci ekscios, kiel mi vivis… Kiel vivis ci… Ni enprofundiĝos en rememorojn. Ĉu ci foriras? Nu, kaj ni ankoraŭ sidos iomete, du malnovaj ŝuoj… He-he!
Tirrey pagis al la servistino kaj, kapadiaŭinte, direktis sin al la haveno, por iradi tie ĝis plena senfortiĝo — iri hejmen por dormi li ne povis. Eĉ pli, al li ŝajnis, ke li neniam plu deziros dormi.
Sencele ĉirkaŭirante angulojn de suspektindaj interstratetoj aŭ sidante sur ŝtonaj ŝtuparoj de ĝardenoj, Davenant kun tristo atendis la tagiĝon, por veni al Galeran kaj ĉion rakonti al li. Li kredis, ke Galeran savos lin. La minaco de Frank ĉantaĝi Futroz-on, deklarinte sin la patro, estis murdanta Tirrey-on. La rilato de tiu ĉi familio al li devis neeviteble iĝi singardema kaj nefidema. Tirrey bonege komprenis diferencon inter la varmega kompato al li persone kaj la neceso, trudita — pro li — kompati la senbridan friponon, trovintan en sia filo fonton de profito. Sufiĉus, ke Futroz-oj eksciu pri la ekzisto de Frank Davenant, kaj Tirrey ne plu kuraĝus aperi antaŭ iliaj okuloj. Kaŝi, kaŝi kaj kaŝi devis li la revenon de sia patro, kaj li decidis matene peti Frank-on, pro la memoro de la patrino, petegi, se necesos, sur la genuoj, ke la patro lasu sian ideon. Helpe de Galeran Tirrey esperis trovi iom da mono por forveturo de Frank en alian urbon kaj persvadi la patron, ke tiu veturu per trajno aŭ vaporŝipo.
En tiaj meditoj, interrompataj malofte de malgaja sonoro de horloĝo, pasis la terura nokto, kaj, kiam mateniĝis, Davenant hastis al Galeran, sed eksciis tie, ke Galeran ne tranoktis hejme. Unuafoje penso pri aparteco de ĉiu homa vivo, strebanta al siaj interesoj kaj ne devanta scii, kiel pasie atendas de ĝi saviĝon alia homo, montriĝis al Tirrey kun tuta senkulpa amareco de ĝia senco. Perpleksiĝinte, — ĉar li nur nun eksentis, kiom soleca li estas kun sia malfeliĉo, — Davenant ekiris serĉi Galeran-on sur stratoj, plu esperante, ke li renkontos lian altan figuron inter similaj figuroj. Laciĝinte ĉirkaŭrigardadi ĉiuflanken, Davenant finfine venis hejmen, kaj, malkontenta pri la frua sonoro, lin enlasis la servistino kun postdorma aspekto. Li eniris en sian ĉambron kun tia sento, kvazaŭ li ne estis en ĝi dum kelkaj jaroj. Malplena botelo de vino kaj glaso, farbita ĉirkaŭ la fundo per acidiĝinta vino, estis eligantaj putran odoron. Ĉi tie sidis la patro, ĉi tie Davenant regalis lin. Tirferminte la fenestran kurtenon, ĉar la blindigaj sunaj radioj estis trompantaj, brilante sen konsolo, kaj varmigantaj, ne donante varmon, elturmentita Davenant ekkuŝis sur la liton kaj preskaŭ tuj ekdormis. Kiam venis la tempo, la servistino enportis kafon kaj vekis la dormanton, li diris: «Bone», — kaj ree ekdormis same firme, sen konscio de sia mallonga vekiĝo. Dum la tuta tempo li sonĝis la patron, kaj li parolis kun tiu pri pezaj aferoj. Finfine Davenant vekiĝis. Ekstarinte, li penis kompreni la sencon de la maltrankvilo, kaptinta lin, sed ne tuj rememoris pri tio, kio okazis hieraŭ. La kafo antaŭlonge malvarmiĝis. Ĵetinte rigardon al la horloĝo, Tirrey rekonsciiĝis, ĉar estis proksimiĝanta la tagmezo.
Suferante pro timo, ke, laciĝinte atendi en «Rostro», la patro povas tuj veni ĉi tien, kaj eĉ, eble, ne sola, sed kun Gemas, Tirrey komencis haste butonumi sin. Kaptinte la ĉapelon, li serĉadis per la okuloj ion, mem ne sciante kion, ripetante:
— Nur mi eliru el la pordo… Tuj eksonoros…
Vere eksonis sonoro, kaj Tirrey aŭdis ĝin en la momento, kiam li estis malfermanta la pordon de sia ĉambro. Rigidiĝinte, li tuj demetis la ĉapelon kaj deiris al la tablo, jam sciante, ke venis Frank Davenant. Li aŭdis lian flateman dankon al la maljunulino Huberman, trenanta siajn pantoflojn en la antaŭĉambro, kaj ŝiajn mensogajn suspirojn. Tiam Tirrey malfermis la pordon, ne atendante frapon, kaj Frank certe eniris en la ĉambron kun neglekta ebria gesto, per kiu li kvazaŭ invitis la mondon malfermiĝi antaŭ lia bonanimeco.