Per la unua rigardo Tirrey rimarkis, ke la patro estas ebriega kaj, verŝajne, ne dormis. Kvankam li estis razita, lavita, tamen lia maljuna, kovrita de ruĝaj vejnetoj vizaĝo plu sugestis nenian fidon.
— Mi atendis, — diris Frank, prenante per ambaŭ manoj la manon de la filo kaj frapetante ĝin. — Verŝajne, ci fordormis? Nu, certe, ci havas postdorman aspekton. Kio, Tiry, kiel?! Ĉu ci tre koleriĝis hieraŭ?
— Jes, mi fordormis, sed…
— Sed kion fari, se venis tiu sentaŭga maljuna patro?! Ha-ha! Mi kaj Gemas forte drinkis hieraŭ. Sciu, ci plaĉis al li. Tiu homo havas kapon. Li diras: «Mi komprenas vian filon, sed li flugas kaj plu flugos, kiel papilio al fajro, ĝis forbruligos la flugilojn». Kaj — aldonu mi mem — ĝis, mortante en kramfoj, malbenos ĉiujn ruzajn fajrojn de la mondo!
Tirrey verŝis al si glason da malvarma kafo, poste eltrinkis unuglute, sen sukero, la adstringan trinkaĵon, por almenaŭ iomete forpeli la aflikton.
— Ĉu vi trinkos malvarman kafon? — demandis Tirrey. — Kaj vinon mi ne havas.
— Ĉu kafon? Dubinde… Kvankam… poste mi trinkos vinon. Mi jam manĝis, Tiry. Nu jen, mi eksidu. Aŭskultu, Tiry, ci estas preskaŭ plenaĝa homo, kaj mi deziras tuŝi, notu — nur tuŝi, la tiel malsukcese levitan hieraŭ demandon pri Futroz kaj liaj belaj etulinoj. Tamen… ne en tio estas la afero… Kvankam… Sed, vidu, mi devas eldiri.
— Jes, vi devas eldiri, — kun amaro deklaris Tirrey. — Kredu, mi aŭskultos vin tre atente.
— Ĉu tiele? Bonege, — Frank prenis tabakon. — Tiuokaze ni ekfumu la malnovan bonan pipon de la saĝulo de la vivo. Mi, Tiry, iĝis saĝulo. Jes, la pasinteco, la bonkora stulteta Cornelia, la esperoj promociiĝi, riĉiĝi — ĉio ĉi nun por mi estas kiel io bona, tintanta, sed preskaŭ nereala. Ekzistas du manieroj esti feliĉa: leviĝo kaj falo. La vojo al leviĝo estas malfacila kaj laciga. Ci devas duonon de la vivo fordoni al lukto kontraŭ konkurantoj, mensogadi, flatadi, ŝajnigadi sin, kombinadi kaj pacienci, kaj kiam rekompence al tio cia kapo komencos griziĝi kaj doktoroj deziros ricevadi de ci konstantan renton pro tio, ke ci estas trae malsana, jen tiam ci sentos, kian prezon ci pagis pro la alto de cia stato, kaj, certe, pro la mono. Jes, do pro kio ci tiel kripligis cin? Pro propra domo, virinoj kaj plezuroj. Ci ankoraŭ povas konsoli cin, ke kelkaj rampantaj supren stultuloj fervore ripetados cian nomon, ĝis ili alrampos por eksidi aŭ apud ci, aŭ eĉ pli alte. Tiam ili kraĉos sur cian kapon. Ĉu ci komprenas, pri kio mi parolas?
— Mi komprenas. Vi estas malsukcesulo.
— Ĉu malsukcesulo, Tiry? Jen, kiel ci turnis… Ci eraris. Mia konkludo estas alia. Jes, mi estas malsukcesulo — el la vulgara vidpunkto, — sed la afero estas ne en tio. Do kiu vojo estas pli facila al ĝuoj kaj plezuroj de la vivo? Ĉu rampi supren aŭ fali malsupren? Sciu do, ke malsupre estas la samo, kio estas supre: samaj virinoj, sama vino, samaj ludkartoj, samaj vojaĝoj. Kaj por tio necesas neniaj diablaj spasmoj. Necesas nur kompreni, ke la tiel nomataj honto, konscienco, malestimo de la homoj estas simple krudaj ĉifonfiguroj, disstarigitaj sur legomĝardenoj de ajna «alto» por timigi tiajn, kiel mi, kiuj komprenis la ludon. Ĉu ci flaris la konsciencon? Tenis en la manoj la honton? Manĝis la malestimon? Tio estas nur vortoj, Tiry, eligataj de la laringo kaj la lango. La vortoj siavice estas nur skuo de la aero. Ekzistas dolĉo en la falo, mia amiko, tiun dolĉon oni devas sperti, por ĝin kompreni. La plej profunda malsupro kaj la plej alta supro estas la finoj de unu ĉeno. Trampo, malakceptito — mi mem malakceptis ĉiujn, mi vojaĝas, posedas virinojn, ludas kartojn kaj ruleton, fumas, drinkas vinon, manĝas kaj dormas en kvar muroj. Malgraŭ tio, ke miaj virinoj estas malpuraj kaj ebriaj, la vino estas malaltpreza, la ludo estas je malgranda mono, la vojaĝoj kaj veturoj okazas sub vento, sur ferdeko aŭ sur vagona tegmento — ĉio ĉi estas la samo, kion posedas milionulo, la sama, diablo prenu, vivo, kaj, eĉ se rigardi al ĝi el la estetika vidpunkto, — ĝi, verdire, ne malhavas originalan koloron, kion pruvas inklino de multaj pentristoj, verkistoj al montro de malĉastejoj, mizeruloj, prostituitinoj. Kiaj tie estas sentoj, pasioj, deziregoj! La elĉerpiĝinta socio de decaj vizaĝaĉoj eĉ ne imagas, kiom vivaj estas tiuj sentoj, kiom ili plenas de kordoj, nekonataj al la «alto»! Aŭskultu, Tiry, paŝu al ni! Kraĉu al ciaj filantropoj! Ci ludas humiligan rolon de ligna bastoneto, kiun oni rabotas pro enuo kaj, kiam ĝi tedos, ĵetas ĝin trans la ŝultron.
La ebria voĉo de Frank sonis, kiel altrudiĝema deliro, sed li mem, delonge ne farinta tiom longajn parolojn, opiniis la prenitan de li tonon sufiĉe konvinka por efiko al Tirrey, kiu, laŭ lia opinio, neniam povus mem veni al la tiom brila revelacio. La obtuzigita de alkoholo cerbo de Frank estis en potenco de primitivaj kalkuloj.
— Ĉu indas daŭrigi? — esplore demandis li, vidante, ke Tirrey silentas. — Al mi restis fari al ci praktikan proponon, doni konsilon… Kvankam… Unuvorte, mi deziras al ci bonon.
— Parolu. Por mi estas tutegale.
— Nu, aŭskultu, kaj tiu penso dum kelkaj tagoj maturiĝu en ci. Ci povas nun nenion decidi. Futroz havas du filinojn, ambaŭ estas beletaj. Unu estas tute knabino, sed la alia estas preskaŭ plenaĝa. Ci — mi diru rekte — estas bela, interesa knabo. Se ci alruliĝus al tiu… la pli aĝa… Ĉu ci komprenas? Ĉu ci komprenas, kiaj estas perspektivoj? Se ci kun ŝi havus kaŝajn rilatojn, ŝi eltirus el la patro tiom da mono, kiom ci eĉ ne sonĝis… ĉu ci scias, kiel oni tion faras? Ĉu ci deziras, mi cin instruos?
Por ajna okazo Frank prepariĝis al tio, kio povis sekvi lian demandon. Tirrey ekstaris, etendis al la patro lian ĉapon kaj mallaŭte diris:
— Iru for kaj neniam venu al mi! Se vi ne estus mia patro, mi sufokus vin sen ajna pento. Foriraĉu, ci, maljuna kanajlo!
Frank malklare ekrigardis al la filo kaj senforte pendigis la kapon. Liaj piedoj disrampis, la mano falis de sur la tablo, la korpo, penante teniĝi rekte, estis tremeranta kaj velkanta.
— Mi tu-te eb-ri-as, — balbutis li, ŝajnigante, ke li penas ekstari. — Kvar b-bo-teloj… sen-man-ĝe… f-fu!
— Kio estas al vi?
— D-dormi, — diris Frank. — Par-donu… eb-brian.
Kredinte, ke la patro iĝis senhelpa, Tirrey enpensiĝis kaj malgaje suspiris. Forpeli la mizeran estaĵon, kiu falus trans la pordo, li ne povis. Iele li alkondukis la patron al la sofo kaj kuŝigis lin, kaj tiam Frank peze falis, kvazaŭ mortinta, kaj Tirrey devis levi al li la piedojn. Pensante, ke la patro dormos almenaŭ ĝis la vespero, Davenant ankoraŭfoje iris serĉi Galeran-on kaj ree ne renkontis lin. Reveninte, li estis renkontita de la maljunulino Huberman, kiu sciigis lin, ke Frank foriris. Ŝi aldonis:
— Ĉu vi eble ŝanĝos la ĉambron? Por vi estos ĉe mi maloportune vivi duope, kaj mi diros al vi unu tre bonan adreson.
— Kiel vi deziras, — indiferente respondis Tirrey. — Mi ne kulpas.
Li eniris en sian ĉambron kaj ekvidis la malfermitan ŝrankon; la blanka kostumo kaj la subvestoj malaperis. Ene de la ŝranko kuŝaĉis la malnova jako de Tirrey, lasita de Frank al la filo nur tial, ke li ne povis ĝin kunpreni. Ĉio cetera estis ĉirkaŭvolvita de li ĉirkaŭ la korpo, sub la bluzo. Tiamaniere la servistoj nenion rimarkis.
Ĉapitro VI
Ekde tiu minuto Tirrey iĝis ekstere trankvila, sed lin kvazaŭ oni batis al la okuloj. Dum ioma tempo li vidis malbone, malklare ĉirkaŭ si. Li kuntiradis la brovojn kaj palpebrumadis, penante elvoki en si almenaŭ iun akran senton, kaj ne povis, kaj li mem estis simila al malplena ŝranko. Eksidinte, Tirrey prenis de sur la tablo iun fadenon, eble, lasitan de Frank. Li komencis volvi ĝin ĉirkaŭ la fingro kaj ŝiri. Tiel li sidadis dum ioma tempo, imagante vicon de drinkejoj, rimarkitaj hieraŭ, kie li povus nun atingi la patron. Davenant decidiĝis al tio kun profunda abomeno kaj preskaŭ sen ajna espero. Ŝlosinte la ĉambron, por ke neniu sciu la veron de lia stato, Davenant eliris por serĉado de la ŝtelinto kaj, skrupule pririgardinte «Rostron», kie estis nek Gemas, nek Frank, direktis sin al unu angulo apud la haveno, kie troviĝis sep drinkejoj. Post irado de unu pordo al alia, li finfine ekvidis sian patron en kompanio de Gemas kaj tri vangostaj vaguloj en ŝiritaj ĉapeloj. Ĉe ilia tablo sidis du virinoj. Intense ŝminkitaj, ĝis la tempioj mem, tiuj ebriaj furioj maltrankviliĝis la unuaj, ekvidinte Tirrey-on; diveninte, ke la knabo kun afliktita vizaĝo estas la filo de la malavara mecenato, ili diris ion al Frank, kiu estis gaje verŝanta vinon en tiu ĉi momento. Frank ĵetis rigardon, morne mallevis la palpebrojn, kuntiris la brovojn kaj metis la kubutojn sur la tablon.