Выбрать главу

— Kiel, kia absurdo?!

— Venu, vi ĉion ekscios. Nun… Kiel nomiĝas tiu alciono? Ĉu li estas kun vi? Kiu estas?

— Simple… li petis, — sen deziro sciigis Lake, hastante pridiskuti la adjudikon. — Io tragika. Nu, ni tuj eksidu. Jes, al tiu tablo.

— Se ci deziras, — diris Berganz al Davenant, kiu ĉiam pli maltrankvile rigardis al la malagrabla grandega Tromp, — do iru, mendu al ci bieron kaj eksidu, kie ci deziras, ni devas interparoli.

La kvar aferistoj ektondris ĉirkaŭ la tablo, kaj, kiel muŝoj, komencis flugi antaŭ iliaj vizaĝoj, krudigitaj de vento, la manoj de la servistoj, trenantaj botelojn kaj telerojn, kaj Davenant kun premata koro aliris la verŝotablon. Li deziris trinki bieron, por trankviliĝi. Mem pripaginte la bieron, Davenant penis aŭskulti la interparolon de la komercistoj, sed estis tia bruo, ke li distingis nenion.

Tromp ion paroladis, ekscitite transĵetante la forkon de unu loko al la alia; strabante al li, Lake estis maĉanta sandviĉon; Evans, mallevinte la okulojn, kuntiris la brovojn; Berganz, ĉirkaŭrigardante, glatigadis la lipharojn. Dum Davenant estis finanta sian kruĉon, ĉe la tablo, evidente, estis decidita io trankviliga kaj amuza, ĉar Tromp kisis la pintojn de siaj fingroj kaj la kamaradoj ekridegis.

Lake turniĝis, trovis per rigardo Davenant-on kaj ion diris al Evans. Tiu enpensiĝis, sed, levinte la ŝultrojn, faris al Davenant geston, ke tiu aliru.

— Aŭskultu, — diris Evans al li, rigidiĝinta en maltrankvila antaŭsento, — ni ne veturos al Liss. Ni havas aferon ĉi tie.

— Jes! Jes! — ripetadis Davenant, ne trovante vortojn.

— Li ĝisiros perpiede! — ekkriis Tromp. — Sana, juna knabego… Mi iradis en lia aĝo eĉ ne tiajn distancojn. Se li akceliĝos… — he, ci! Ĉu ci aŭdas, kion mi diras?! — do eĉ ne rimarkos, kiel alflugos!

— Certe, — maŝine diris Davenant.

— Jes, do pardonu, — balbutis Berganz. — Ni deziris helpi al ci, sed jen kia afero. Ci mem komprenas.

— Mi komprenas.

— Do bone, do iru kun Dio, — diris Lake, komencante koleri. — Por ci restis kvindek mejloj. Iel ci ĝisiros.

— Jes, mi iros, — Davenant suspiris per la tuta forto de la pulmoj, por dissolvi la pezon de tiu premanta neatenditeco. — Mi dankas vin.

— Ne dankinde, — diris Evans. — Ĉu ci iras? Do iru. Nu, do jen tiel, — turnis li sin al Tromp, — do, tiele. Kion do ni kunprenu? Ĉu vinon?

Davenant forlasis la gastejon kaj pridemandis preterpasantojn, kiel li eliru al la ŝoseo al Liss. Al li oni indikis la direkton, laŭ kiu li ekiris, tenante la volvaĵon sub la akselo kaj ĉirkaŭliginte la levitan kolumon de la jako per la naztuko por defendo kontraŭ akra nokta vento.

Davenant ne ofendiĝis al la muelistoj, forlasintaj lin, li estis kontenta jam pri tio, ke restis nur kvindek mejloj — kruela laŭ tempo sed tamen atingebla distanco.

La karaktero de la travivaĵoj de Davenant dum la lasta diurno estis tia, ke post la dimanĉa vespero ĉe Futroz, ŝajnis al li, pasis multa tempo. Nun li estis faranta transiron el unu vivo en la alian, de esperoj — al malcerteco, de renkontiĝo — al adiaŭo. Galeran serĉos lin, sed neniam trovos. Eble, malgaje enpensiĝos Futroz. Elly kaj Rohena kun larmoj komencos rememoradi pri li, kiam klariĝos, kial li kaŝiĝis, nenion klarigante, ne plendante, kaj ĉiuj komprenos, ke li ne kulpas pri la malpuraj insidoj de la patro. Tiu, certe, venos al ili, petos monon. Tiam ĉio malkovriĝos.

Ardigita de tiuj pensoj — ĉiam pri la samo el diversaj flankoj, — Davenant ne sentis malvarman venton. Paŝante inter valoj kaj montetoj, preter dormantaj domoj, aŭskultante bojadon de hundoj kaj la sonon de siaj paŝoj, kiuj iĝis neforprenebla parto de tiu ĉi nokto, Davenant atingis la staton, en kiu la anima agado jam ne obeas al la volo. Liaj sentoj kaj pensoj aperadis memvole, li povis nek reteni, nek estingi ilin. Liaj imagoj atingis klarecon de kolora desegno sur nigra papero. Li estis eniranta en la salonon de Futroz, precize vidante ĉiujn arabeskojn kaj ombrojn, ĉiujn aĵojn kaj la situon de la mebloj tiel klare, ke li povus skribi per ciferoj, sen eraro, la distancojn inter ili, povus pense tuŝi la lakon kaj veluron. Tiu salono vokadis en li sopiron per forto de tiuj perturbitaj emocioj, per kiuj li mem plenigis ĝin. Per nesciate kia ligo de la vido kun la senkonsciaĵo la varmega ruĝ-flava ĉambro iĝis reflekto de liaj nespertaj deziroj. Li rememoris, kiel la ses manoj serĉis en la herbo la ŝlosilon, kaj, haltinte, ne sukcesis silente elteni la vivan rememoron.

Davenant diris:

— Adiaŭ, la manoj kaj la ŝlosiloj. Adiaŭ ankaŭ ci — mi mem, kiu estis tie, — ankaŭ al ci adiaŭ. Estis tro bone, por ke tiel povu esti longe, ĉiam.

Memorante, kion li aŭdis pri piedirado, Davenant iris ne eksidante, por eviti laciĝon, neeviteble venantan post mallonga ripozo, ĉar rompiĝas la inercio de muskolaj streĉoj, akordigita kun la spirado kaj la kora ritmo. Li iris risorte kaj egalmezure, pelata de la cifero de la distanco. Ĝis la mateniĝo Davenant trairis dudek kvar mejlojn, obsedata de deliro pri neebleco agi alie. Lia konscio iĝis la spaco; li povis nek pensi, nek senti ion alian. Fojfoje en vilaĝoj lin vokadis virinoj, starantaj sur sojloj, dezirante ekscii, ĉu iu persekutas tiun knabon kun inflamanta vizaĝo, retrorigardanta kvazaŭ intence strange. Homoj, preterveturantaj en ĉaroj, kuntirante la brovojn, vipadis la ĉevalojn, se Davenant petis veturigi lin, malbone regante la voĉon, raŭkiĝintan pro vento kaj polvo. Li demandis farmulon, fosantan kanaleton, ĉu multe restis ĝis Liss, kaj eksciis, ke restis ankoraŭ dudek kvin mejloj. Malproksime antaŭe videblis hela blua monto, altanta super nuboj, — la plej alta loko de la horizonto, — kaj la farmulo diris: «Ĉu ci vidas tiun monton? Kiam tiu ĉi monto iĝos malantaŭ ci, tiam kalkulu ankoraŭ dek mejlojn, tie estos Liss».

Tiuj vortoj alkatenis la tutan atenton de Davenant al la monto, kiu videblis esperige proksime, — laŭ la eco de ĉiuj montoj, se la aero estas diafana. Pri ĝia minaca malproksimeco diris nur arbaro sur ĝiaj deklivoj, similanta grizan pluŝon, sed Davenant komprenis tion nur post horo da irado, kiam la pluŝo iĝis iomete pli loza aspekte. Laŭ la direkto de la vojo la monto estis maldekstre, kaj ĝi iĝis por Davenant la ĉefa penso de tiu ĉi tago.

Ĉiam li vidadis ĝin antaŭ si jen en hela brilo de la ĉielo, jen en ombro de nubo, glitanta laŭ la deklivoj, kiel vaporo de spiro sur glata vitro.

La suno varmigis Davenant-on. Post la rezisto al la nokta malvarmo lia koro, malfortiĝinta pro sendormeco kaj irado, elpeladis el li ŝviton, kiel akvon el spongo, sed li, sufokiĝante, iradis, rigardante al la malrapide ŝanĝiĝantaj konturoj de la monto. Peze cedadis tiu monto al lia senfortiĝanta malglata paŝado. Jam komencis li rimarki en la pseŭda monotoneco de ĝia supraĵo konveksaĵojn kaj kavojn, valojn, malleviĝantajn en arbarojn, ŝtonajn ŝtupegojn kaj krutaĵojn; la monto montriĝis nun al li ne translime bilda mondo, kiel la nuba horizonto, sed giganto el multaj kompareblaj formoj.

Baldaŭ Davenant estis traironta preter ĝia maldekstra deklivo, kie malsupre inter boskoj kaŝiĝis starantaj blankaj domoj. La ŝoseo komencis turniĝi, ĉirkaŭirante kuŝantan dekstre grandan monteton, ĉar inter la monto kaj la vojo malkovriĝis valo kun brilanta maldika streko de rivero; de la rivero estis leviĝanta vaporo, kaj la verda fundo de la valo montriĝis al la vojaĝanto, kiel al fluganta birdo. Al roko alpremiĝis kruda negranda domo kun tegmento el plataj ŝtonoj. Antaŭ la enirejo staris lavanta sin virino, kaj Davenant ekdeziris trinki. La virino, viŝante la vizaĝon, rigardis al li, dum li estis petanta akvon, kaj foriris, dirinte, ke li atendu.

Davenant eksidis sur ŝtupeton ĉe la pordo. Kiam antaŭ lia vizaĝo aperis kruĉo kun akvo, li alpremiĝis al ĝi kun tia avido, ke ĉirkaŭverŝis sin.