— Ĉu ankoraŭ? — diris la virino, enpensiĝinte super lia malsana aspekto.
Davenant kapjesis.
Eltrinkinte la duan kruĉon, li malvolvis sian panon, sorbigitan de polvo, kaj kun dubo ekrigardis al ĝi.
— Necesas manĝi, — diris li.
— Kien vi iras? — demandis la virino, ree aperante kun botelo da brando.
— Al Liss. Ĉu estas malproksime ankoraŭ? — demandis Davenant, metante en la buŝon iomete da pano kaj tuj elprenante ĝin, ĉar li ne povis maĉi.
— Malproksime, dek tri mejloj. Drinku brandon.
— Ĉu brandon? Mi ne scias. Kioma estas horo?
— Baldaŭ estos la dekdua. Drinku brandon kaj ekkuŝu sub la markezo. Se vi tradormos horon, do pli baldaŭ ĝisiros. Mi vekos vin.
— Vidu, bona virino, — diris Davenant, penante leviĝi, — se mi ekdormos, do mi ne vekiĝos longe. Mi iris el Zearn dum la tuta nokto, sed mi ree devas iri.
— Do drinku la brandon. Ĉu vi ne konscias, kio okazis al vi? Vi forbrulis!
— Ĉu forbrulis?
— Nu jes, tio okazas al ĉevaloj kaj al homoj. La pulmoj ekbrulis.
— Mi komprenas. Sed ne nur la pulmoj. Bone, donu la brandon, mi pagos al vi.
— Li freneziĝis! Ĉu pagi al mi?! Ja vi mem estas mizerulo!
Davenant eltrinkis el la gorĝo kelkajn glutojn kaj, ripozinte, komencis trinki plu, ĝis aperis frapado en la tempioj. Redoninte la botelon, li levetiĝis, rigidiĝante pro doloro en la sakro, ekridis kaj eksidis.
— Nu, ek sub la markezon! — diris la virino. Ŝi havis variolmarkitan rapidokulan vizaĝon kaj afablan rideton.
— Ne gravas, — respondis Tirrey, ruliĝante sur la tero en vanaj penoj leviĝi. — Mi nur ekstaru. Mi devas iri.
Li kaptis la pordon kaj rektiĝis, skuiĝante pro lacego, rompanta la tutan korpon, sed, ekstarinte, kunpremis la dentojn kaj malrapide ekiris.
La virino ĝemis, angore balancante la kapon kaj kriante:
— Iru do, malfeliĉulo, kaj estu al vi pli bone tie, ol ĉi tie! Kion mi povas? La koro krevas, rigardante al li!
Perforte devigante sin iri, Davenant kun paŝo post paŝo sentis restarigon de la kapablo moviĝi. Ne pasis eĉ dek minutoj, kiam li eliris el la turmenta stato, sed lia paŝado iĝis malglata.
Venis la plej varmegaj horoj de la tago, en kies polva kaj ŝvita fluo Davenant multfoje turnadis sin por rigardi al la monto; ĝi malantaŭadis lin apenaŭ rimarkeble, ricevante la antaŭan aspekton de la blua fora mondo, — kun formo de nubo sur la horizonto.
Jam ne estis leviĝoj kaj vojturnoj, ĉirkaŭirantaj altaĵon; la ŝoseo kondukis malsupren, kaj antaŭ la sunsubiro Davenant ekvidis malproksiman ebenaĵon sur mara bordo, prikonstruitan per domoj. Tio estis Liss, brilanta kaj fumanta, kiel tavolo de ardaj karboj.
Pensante, ke li iras pli rapide, ekscitita de la proksimeco de la celo, Davenant efektive estis moviĝanta per la lastaj fortoj, ne plene konsciante, kio okazas, kaj tiel malrapide, ke la lastajn du mejlojn li trairis dum tri horoj.
La urbo kelkfoje kaŝiĝadis trans montetoj kaj, kiam jam komenciĝis krepusko, ĝi malkovriĝis sur la deklivo de la ĉirkaŭanta ĝin altaĵo per linioj de lumoj, okupantaj la tutan videblan horizonton. Iĝis aŭdebla zumado de homamaso, sonorado de la pruferdekaj sonoriloj sur vaporŝipoj, batantaj la sepan kaj duonon, pensemaj fajfegoj de sirenoj. Davenant devigis sin iri tiom rapide, kiom permesis doloro en la kruroj kaj la ŝultroj. Aŭtomobiloj antaŭadis lin, kiel birdoj, flugantaj laŭ unu linio, sed li jam vidis nemalproksime domojn kaj baldaŭ penetris en malvastajn stratojn de la urborando, odorantajn je humideco kaj bruligita butero.
Multfoje preterpasantoj indikadis al li la vojon al la teatro, sed li ĉiam vojeraradis, trafante jen sur malhelan placon de vartenejoj, jen al ŝtuparoj de interstratetoj, forkondukantaj de la urba centro. La pano en la trivita ĵurnalo malhelpis al li imagi sin en luksa teatra halo. Davenant metis la panon sur soklon. Finfine la du lastaj vojturnoj elkondukis lin sur grandegan straton, kie la varmega vespero brilis per miloj da lumoj, kaj la trafiko de veturiloj prezentis armeon da nigraj vizaĝoj kun fajraj okuloj, ekbatalintaj kontraŭ la homamaso. La levitaj kapoj de ĉevaloj kaj la postaĵoj de aŭtomobiloj glitadis sur la sama nivelo kun virinaj vizaĝoj; vitrinoj flamis, estis hele, timige kaj ekstaze. Sed tiu tondranta mondo helpis al Davenant en lia lasta lukto kontraŭ la venanta konsciperdo.
— Kie estas la teatro? — demandis li junulon, kiu ekzamene ekrigardis al li, dirinte:
— Vi staras kontraŭ la teatro.
Davenant fiksrigardis; vere, sur la transa flanko de la strato estis kvaretaĝa domo kun incendio interne, elŝiriĝanta el la fenestroj per brilo de elektraj lustroj. Malsupre ĉirkaŭgluitaj per afiŝoj blankaj arkoj kaj kolonoj de galerioj estis plenaj de publiko; homoj eniradis kaj eliradis el vitraj pordoj. Tiam Davenant demandis orgojlan maljunulinon:
— Ĉu jam estas la oka horo?
— Estas kvin minutoj antaŭ la oka, — diris ŝi, elirigita el malestima hezito — ĉu respondi aŭ ne — nur de tio, ke Davenant ne deiradis de la loko, rekte rigardante al ŝi.
La maljuna sinjorino tuŝis sian mansaketon kaj, konvinkiĝinte, ke nenio estis ŝtelita, impetis per la ŝultro antaŭen, kaj Davenant ĵetiĝis al la enirejo de la teatro. Li ekvidis la kason, sed la kaso estis fermita. La malhela giĉeto heroldis per grandaj literoj, ke la biletoj estas disvenditaj.
Davenant ekstaris en la centro de la vestiblo, malhelpante al la publiko pasi, ĉirkaŭrigardante kaj serĉante per la okuloj tiujn, pro kiuj li eltenis ĉiujn ĉi turmentojn. La grandega pordo en la halon de la teatro estis duone malfermita, tie brilis oro, lumo, hele prilumitaj vizaĝoj el la bela kaj neatingebla mondo ridis sur la fono de la kurteno, montranta bluan lagunon kun veloj kaj birdoj. Mallaŭte ludis muziko. Granda spegulo reflektis ĝibiĝintan figuron kun pala vizaĝo kaj buŝo, nigra pro polvo. Tio estis Davenant, sed li ne rekonis sin.
— Ĉu mi povas eniri? — demandis Davenant maljunan teatran serviston, kiu staris ĉe la pordo. — Mi venis el malproksime. Mi petas, enlasu min.
— Kiel do?! — respondis la servisto. — Kion vi balbutas? Kie estas via bileto?
— La kaso estas fermita, sed mi tutegale donos la monon.
— Tamen vi estas ŝerculo, — diris la servisto, pririgardinte la vizitanton kaj flankenigante lin, por enlasi grupon da spektantoj. — Foriru, aŭ cin oni elirigos.
— Kio estas? — aliris dua servisto.
— Ebriulo aŭ frenezulo, — diris la unua, — deziras iri en la halon sen bileto.
— Pro Dio! — diris Davenant. — Min oni atendas. Mi devas eniri.
— Wilton, elirigu lin.
— Iru! — ordonis Wilton, prenante Tirrey-on ĉe la kubuto.
— Mi ne povas foriri.
— Nu, ni helpos. Ek, rampu for!
Wilton elirigis Tirrey-on ekster la pordon, facile puŝinte lian dorson, kaj diris al la pordisto:
— Snook, ne enlasu.
Davenant eliris sur la trotuaron, deiris de ĝi, ĉirkaŭrigardis, kuntiris la brovojn kaj komencis fiksrigardi la rondiradon de veturiloj antaŭ la teatro. En malespero li estis preskaŭ certa, ke Futroz kaj liaj infanoj jam okupis siajn lokojn. Subite en kruciĝo de vesperaj radioj post malhela kolhararo glitis la viglaj vizaĝoj de Rohena kaj Elly. Futroz sidis dorse al Davenant.
— Saluton! Saluton! — kriis Tirrey, ĵetante sin kun krevanta koro tra la homamaso, inter radoj kaj homoj, al la preterinta lin veturilo, poste ne sukcesis reteni sin kaj falis.
Tuj kiam liaj okuloj fermiĝis, antaŭ ili ekstaris telegrafaj dratoj kun sidantaj sur ili birdoj kaj ektrenis sin montetoj.
— Iu ekkriis! — diris Elly, retrorigardante al la krio. — Tampiko, ridu, se ci deziras, sed al mi ŝajnis la voĉo de Davenant. Li vokas nin, en Poket. Vere, ja estas hontinde, ke ni ne kunprenis lin, ĉu?