— Ĉu vere? Mi tre ĝojas, — malrapide prononcis Consuelo, forturniĝante kaj mallevante la kapon kun deziro voki solenan humoron, sed rideto vagis sur ŝiaj duonmalfermitaj lipoj. — Ne! Mi gajas, — diris ŝi, rektiĝante kaj suspirinte per la tuta brusto. — Mi povas sidi tiel longe kaj rigardi al vi. Ĉion ne eblas diri! Estas tuta maro da vortoj, kiel da ondoj en la maro. Do kion ni faru? Bonvolu trankviligi min.
Van-Konet deziris vigliĝi, senĝene babili, sed ne povis. La atendado de informoj de Snogden kiel nigra mano kuŝis sur lia ĝenata animo. Consuelo rimarkis la staton de Van-Konet, kaj li ekparolis en tiu momento, kiam ŝi jam decidis demandi, kio okazis al li.
— Ĉu indas zorgi? — diris Van-Konet. — La tuta afero estas en tio, ke stultaĵo, eldirita de iu sola homo, ricevas aspekton de io serioza, se ĝin ripetos cento da aliaj stultuloj. La pereintoj, kompreneble, estas kompatindaj, sed tiaj historioj okazas ĉiutage, se ne en Gerton, do en Madrido, se ne en Madrido, do en Vieno. Jen ĉio, kion mi pensas.
— Vi tiel certe parolas… Aĥ, se estus tiel! Sed se la homo turnas tion al si… se li ne forlasas malgajajn pensojn…
Consuelo konfuziĝis kaj mem interrompis sin:
— Mi baldaŭ elpensos, kiel esprimi. Vin kvazaŭ ronĝas zorgo. Ĉu mi eraras?
— Mi estas plena de vi, — diris, fervore ridetante, Van-Konet.
— Aĥ jes… Mi komprenis, kiel diri mian penson. Se la homo plenas de feliĉo kaj timas pri ĝi, ĉu ne povas aliula tragedio lasi en la animo spuron, kaj tiu spuro influos la estontecon?
— Mi ĵuras, ke mi kun plezuro revivigus la gertonajn Romeon kaj Julieta-n, por ke vin ne turmentu malbonaj antaŭsentoj.
— Jes. Sed revivigi ne eblas! Estas strange, ke mia patrino nenion diris al vi.
— Via estimata patrino verŝajne ne deziris min maltrankviligi.
— Mia estimata patrino… Via estimata patrino… Aĥ-aĥ-aĥ! — riproĉe ekkriis Consuelo, mokante la diskretan tonon de la fianĉo. — Nu, bone. Ĉu vi memoras, ke ni devas havi seriozan interparolon?
— Jes.
— Georgo, — serioze komencis Consuelo, — mi deziras paroli pri la estonteco. Postmorgaŭ okazos nia geedziĝo. Nin atendas longa kuna vivo. Antaŭ ĉio ni devas esti amikoj kaj ĉiam fidi unu al la alia, kaj krome inter ni ne estu stulta ĵaluzo.
Ŝi eksilentis. Unu afero estas prononci en soleco ardajn kaj vastajn parolojn, la alia — paroli pri siaj deziroj al la atenta, fermita Van-Konet. Kompreninte, ke ŝia elokvento elĉerpiĝis, la junulino ruĝiĝis kaj fermis la vizaĝon per la manoj.
— Nu, jen, mi konfuziĝis, — diris ŝi, sed, pensinte iom kaj malferminte la vizaĝon, karese daŭrigis: — Ni neniam disiĝos, ĉion faros kune, ĉiam: promenos, laŭtlegos, vojaĝos, kaj malĝojos, kaj ridos… Pri kio malĝojos? Tion mi ne scias, tamen tio povos okazi, kvankam mi ne deziras, ne deziras malĝoji!
— Bonege! — diris Van-Konet. — Aŭskultante vin, mi deziras aŭskulti krome neniun kaj nenion.
— Via antaŭa ne tre bela vivmaniero, — diris la junulino, — devigis min longe mediti pri tio, kial tiel estis. Mi scias: vi estis soleca. Nun vi ne estas soleca.
— Kalumnio! Nigra kalumnio! — ekkriis Van-Konet. — Ludkartoj kaj botelo da vino… Ho, kia peko! Sed al mi oni envias, mi havas multajn malamikojn.
— Georgo, mi amas vin tia, kia vi estas. Estu tio du kartludoj kaj du boteloj da vino. La afero estas en viaj amikoj. Sed vi jam, verŝajne, adiaŭis ilin ĉiujn. Se vi deziros, mi kaj vi ludos kartojn. Mi ankaŭ povos fari kompanion por duono de botelo da vino, kaj la cetero estos via.
Ŝi ekridis kaj serioze finis:
— Amiko mia, ne koleru al mi, sed mi deziras, ke vi premu mian kubuton.
— Ĉu kubuton? — miris Van-Konet.
— Jes, vi tiel forte, varmege premis mian kubuton unufoje, kiam vi helpis min transsalti rojon.
Consuelo fleksis la brakon, etendinte la kubuton, kaj Van-Konet devis premi ĝin. Li premis forte, kaj Consuelo fermegis la okulojn pro plezuro.
— Jen bonas tia firma amo, — klarigis ŝi. — Ĉu scias vi, kiel mi komencis ami vin?
— Ne.
Pasis jam tri horoj post kiam Van-Konet lasis al Snogden aranĝi la mornan aferon. Lia maltrankvilo kreskis. Kun peno li sidis, premate aŭskultante la parolojn de la junulino.
— Vi staris sub la balkono kaj rigardis al mi supren, ĵetante en la buŝon bombonetojn. En via vizaĝo tiam glitis io kortuŝa. Tion mi memorfiksis, neniel povis forgesi, komencis pensi kaj eksciis, ke mi amas ekde ĝuste tiu minuto. Kaj vi?
La demando sonis neatendite, sed Van-Konet sukcese eliris el la embaraso, deklarinte, ke li ĉiam amis ŝin, ĉar ĉiam revis ĝuste pri tia junulino, kiel lia fianĉino.
Poste la afero iris malpli bone. La humoro de Van-Konet tute falis. Li penadis estigi konversacion, ekregi la emociojn, la atenton de Consuelo kaj ne povis. Nek vortojn, nek pensojn li havis. Van-Konet estis atendanta sciigojn de Snogden, malbenante la plaŭdadon de la fontano kaj aŭskultante, ĉu aŭdiĝos hastaj paŝoj, sciigantaj pri voko al la telefono.
Post kelkaj malkuraĝaj penoj vigligi la malserenan amaton Consuelo eksilentis. Pro takto ŝajnigante, ke ŝi enpensiĝis mem, ŝi rigardis flanken, ŝiaj lipetoj paŭtis kaj amare tremeradis. Se nun ŝi ankoraŭfoje demandus Van-Konet-on: «Kio okazis al li?» — do ŝi definitive ĉagreniĝus pro la propraj vortoj. Iomete dispelis la angoron apero de Vincenta, kiu deklaris, ke venis la patro. Vere, ne sukcesis Van-Konet balbuti mallertan frazon, kiam li ekvidis Pedro-n Juárez, korpulentan viron kun morna vizaĝo. Ĵetinte rigardon al la filino, li komprenis ŝian staton kaj demandis:
— Ĉu vi malpaciĝis?
Consuelo pene ridetis.
— Ne, nenio tia okazis.
— Mi kvereladis kun mia edzino sufiĉe ofte, — sciigis la maljunulo, eksidante kaj viŝante la vizaĝon per naztuko. — Estas nenio bona en tio.
Tiuj intence diritaj, akre sonintaj vortoj eĉ pli ĉagrenis Consuelo-n. Mallevinte la kapon, ŝi el sub la frunto ekrigardis al la fianĉo. Van-Konet silentis kaj senbrile ridetadis, sen fortoj koncentriĝi. Pala, pense damnante la junulinon per malpuraj vortoj kaj malbenante la malgajhumoran Juárez-on, kiu same estis en perplekso kaj ne hastis ekparoli, Van-Konet turnis sin al la patrino de Consuelo:
— Estas tre sufoke. Probable, estos fulmotondro.
— Ho! Mi ne deziras, — diris tiu, atente rigardante al la filino, — mi timas fulmotondron.
Denove ĉiuj eksilentis, pensante pri Van-Konet kaj ne komprenante, kio okazis al li.
— Ĉu vi malbone fartas? — demandis Consuelo, rapide svinganta la ventumilon kaj preta jam ekplori pro la ofendiĝo.
— Ho, mi bonege fartas, — respondis Van-Konet, ĵetinte tiom malafablan rigardon, ke la vizaĝo de Consuelo ŝanĝiĝis. — Male, ĉi tie estas tre malvarme.
Perfidinte tiamaniere, ke li ne memoras, pri kio li parolis antaŭ minuto, Van-Konet ne plu povis elteni la konfuziĝon de la patrino, la ĉagrenon de Consuelo kaj la atentan rigardon de la maljunulo Juárez. Van-Konet deziris ekstari kaj adiaŭi, kiam aperis la servistino, sciiginta pri voko de la gasto al la telefono fare de Snogden. Ne nur la sciigito, sed ankaŭ ĉiuj ĝojis al la solviĝo de la streĉita stato. Kio koncernas Van-Konet-on, do la sango ĵetiĝis en lian kapon, la koro ekbatis, la okuloj vigle ekbrilis, kaj, haste pardonpetante, li ekkuris post la servistino laŭ la interna ŝtuparo de la domo al la telefono de la trapasa ĉambro.
— Snogden! — kriis Van-Konet, tuj kiam li alportis la parolilon al la lipoj. — Donu, kion vi havas, tuj — ĉu jes aŭ ne?
— Jes, — respondis la triumfe degna voĉo, — kategoria jes, kvankam mi devis aferi kun via patro.
Van-Konet ŝrumpis: meze de la ĝojo la mencio pri la patro aludis ion kaj promesis malagrablan scenon. Tamen la «jes» superpezis ĉion en tiu ĉi momento.