Выбрать главу

— La diabloj vin kisas! — kriis li. — Sed, ĉiel ajn, la spirado revenis al mi. Atendu min post horo.

— Bone. Ĉu vi agnoskas, ke mi scias la valoron de miaj promesoj?

— Bonege. Ne fanfaronu.

Van-Konet ekridis kaj, profunde, trankvile spirante, revenis al la fontano.

La familio sidis silente, atendante lian revenon. Consuelo malgaje ekrigardis al la fianĉo, sed, rimarkinte, ke li tuta vigliĝis, ridas kaj jam el malproksime ion parolas al ŝi, ŝi ekridis mem, rozkoloriĝis. Diveninte la ŝanĝon al pli bona humoro, Vincenta Juárez ĵetis al Van-Konet dankan rigardon; eĉ la patro de Consuelo ekĝojis al la fino de tiu malviviĝo de la fianĉo, humiliga tiel por li, kiel por liaj filino kaj edzino.

— Ĉu estis io tre agrabla? — ekkriis Consuelo, pardonante Van-Konet-on kaj fierante pri lia belega afabla vizaĝo. — Vi faris al mi enigmon! Mi tiel maltrankvilis!

— Mi konfesu, — diris Van-Konet, — jes, min zorgigis unu afero, sed ĉio aranĝiĝis. Mian kandidatecon al la posteno de prezidanto de kompanio de agrikulturaj entreprenoj en Poket subtenas du influaj personoj. Ĝuste tion mi atendis, pro tio mi malserenis.

— Ho, necesus diri al mi! Ja mi estas via edzino! Mi estas la plej influa persono!

— Certe, sed… — Van-Konet kisis la manon de la junulino kaj eksidis, kontente ĉirkaŭrigardante. — Plej probable, mi kaj Consuelo loĝos en Poket, — diris li al Juárez, — kiel jam estis dirite pri tio.

— Por mi estas kara mia infano, — subite kortuŝe kaj firme diris Juárez, — ŝi estas sola ĉe mi. Mi deziras esperi je vi, jes, mi esperas je vi.

— Ĉio estos bona! — ekkriis Van-Konet, enrigardante en la humidajn okulojn de la junulino kun lumo de la ĝojo, ricevita de la interparolo kun Snogden, kaj elpensante temon por konversacio, kiu povus interesigi ĉiujn por ne pli ol dek minutoj, por hasti poste al la renkontiĝo kaj ekscii de Snogden detalojn de la bonorda solviĝo.

Ĉapitro IV

La aferoj kaj zorgoj de Snogden montriĝos sur la linio de tiu ĉi rakonto dum ties disvolviĝo, kaj tial la atento estu direktita al Davenant kaj tuŝu lian vivon pli profunde, ol li mem rakontis al Barket.

Prenita de sanitara veturilo antaŭ la teatro en Liss, Davenant estis veturigita en la hospitalon de la Ruĝa Kruco, kie li kuŝis kun cerba inflamo dum tri semajnoj. Malgraŭ la tuta graveco de lia malsano, lia sorto estis resti viva, por longe memori la flam-sunan salonon kaj la infanajn voĉojn de la junulinoj. Kiel ludon, kiel klaran kaj karesan zorgon de la vivo pri la senkulpa ĝojo de la homo imagadis li tiun sorton, kiun li senkonscie vokadis.

Post forpaso de la danĝero Davenant dum kelkaj tagoj ankoraŭ restadis en la malsanulejo, estis malforta, moviĝadis malmulte, plej grandan parton de tago kuŝadis, atendante, ĉu lin trovos Galeran aŭ Futroz. Lia sopiro komenciĝadis kun tagiĝo kaj finiĝadis per dormeto ĉe veno de nokto; liaj sonĝoj estis rememoroj pri la neforgesebla vespero kun la pafado en la celon. La arĝenta cervo kuŝis sub lia kuseno. Fojfoje Tirrey prenadis tiun luksaĵeton, pririgardadis ĝin kaj ree kaŝadis. Finfine li komprenis, ke lia estado en la fremda urbo malhavas telepatiajn ecojn, kiuj povus indiki la situon de la fuĝinto al iu ajn. Nun li estis plene en sia dispono. Li rememoradis sian patron kun tia malamo, ke liaj pensoj pri li estis plenaj de la plorado kaj la grincado de dentoj. Elirinte el la malsanulejo, Davenant ekiris perpiede suden, por foriri de Poket kiel eble plej malproksime. Dum la vojado li laboradis en farmobienoj kaj, ŝparinte iomete da mono, iradis pluen, lasante al vento elpeli lian sopiron. Kaj poste Stomador fordonis al li «Sekaĵon kaj maron».

Tiutage Davenant neniel povis sukcesi resti sola ĝis la vespero mem, ĉar estis sabato — la tago de elveturado el la minejoj en la urbon. Komercistoj veturadis por aĉeti varojn, oficistoj — por gaji kun konatoj, laboristoj, ricevintaj salajron, — por akapari dozon da urbaj plezuroj. Multaj el ili postuladis vinon, ne lasante la selon aŭ ne elirante el la veturiloj, pro kio Petronia ofte elkuradis el la pordo kun botelo kaj korktirilo, kaj Davenant mem priservadis la vizitantojn.

Dum la klopodoj kaj ĉiaspecaj kalkuloj lia kolero kvietiĝis, sed la grava ofendo, farita de Van-Konet, prilumis sin al li per tia danĝera fajro, ĉe kiu jam estas penseblaj nek paciĝo, nek forgeso. Divenante la edziĝajn malfacilaĵojn de la alta persono, kaj ankaŭ konsiderante sian scipovon trafi celon, Davenant bonege konsciis, kiom riske estas al Van-Konet akcepti la duelon; tamen alia eliro ne ekzistis, nur krom se Van-Konet toleros la vangofrapon sub tiu preteksto, ke bato de tavernisto, samkiel surstrata atako, ne povas lin malhonorigi. Por tia okazo Davenant decidis atendi dum dudek kvar horoj kaj, se Van-Konet rifuzos, publikigi la okazintaĵon en la loka ĵurnalo. Tian servon por li povus fari Night, frato de la redaktoro de la ĵurnalo «Gertonaj matenaj horoj», la homo, kiu ofte ĉasadis kun Gravelot en montoj kaj sincere estimis lin. Tamen Davenant ankoraŭ tiel malmulte konis la homojn, ke tiaj diversiaj konsideroj ŝajnis al li fantazio, reale li ne deziris dubi pri kuraĝo de Van-Konet. La sola, kion Davenant estis serioze allasanta, — tio estis devigita agnosko de la kontraŭulo pri sia kulpo antaŭ la komenco de la duelo; tiam li pardonus lin. Sed se la fiero de Van-Konet evidentiĝos pli forta, ol justeco kaj racio, do por tia okazo Davenant intencis vundi la kontraŭulon nedanĝere, pro lia tre juna fianĉino, kulpa pri nenio. Tiun junulinon Davenant ne deziris puni.

La plej seriozaj meditoj, se ilia objekto estas ankoraŭ ne okazinta evento, kondiĉita de iaj hazardaĵoj de ĝia solviĝo, estas meditoj, esence, abstraktaj, kaj baldaŭ ili iĝas monotonaj; tial, trapensinte ĉion, kion li povis, Davenant komencis atendi baldaŭan venon de sekundantoj de Van-Konet, tamen jam multfoje estis purigitaj kaj primetitaj la tabloj por vizitantoj, al kiuj Davenant nenion diris pri la eventoj de la mateno, malpermesinte babili ankaŭ al Petronia, sed la tago estis pasanta trankvile, kvazaŭ neniam ĉe la granda tablo kontraŭ la fenestro sidis Laŭra Muldwey, forpelanta la muŝon, kaj Georgo Van-Konet, ridanta kun kolera brilo de la okuloj. Ĝoja kaj mirakla estis tiu tago nur por la servistino Petronia, neatendite feliĉigita per dek ok oraj moneroj. Sed ne tiel afekciis ŝin la mono, la bruta aroganteco de Van-Konet kaj la batalo kun ŝia mastro, kiel la konduto de Gravelot, kiu batis la riĉan homon, rezignis de la gajno kaj, pro bagateloj, ekstaris bruste kontraŭ sia propra profito pro la paŭta mieno de la ploretanta dikvanga knabinaĉo, al kiu, laŭ la opinio de Petronia, estis farita granda honoro: «tia belulo, adoranto de gravaj sinjorinoj, bonvolis ŝerci kun ŝi».

Petronia servadis de nelonge. La laboristo de Davenant, maljuna Firso, pacience proksimiĝadis al ŝi, kaj ŝi komencis kutimiĝi al la penso, ke ŝi estos lia edzino. La dek ok gineoj faris ŝin nedependa de la ŝparaĵoj de Firso. Kaptinte minuton, kiam tiu alveturigis barelon da akvo, Petronia eliris al li sur la korton kaj diris:

— Ĉu vi scias, Firso, kiam vi forestis, venis la filo de la gubernatoro kun iu belulino… Kvankam ŝi estis tro maldika… Li, kaj ankaŭ du liaj amikoj, ĉiuj riĉaj, donis al mi dudek kvin pundojn.

— Tio estis en sonĝo, — diris Firso, alirante al ŝi kaj prenante ŝian malmolan brilantan manon kun la maniko, levita ĝis la kubuto.

Petronia liberigis la manon kaj eltiris el la poŝo de la jupo manplenon da oraj moneroj.

— Vi mensogas. La mastro sendas vin por aĉeti, — diris Firso. — Kaj vi elpensas laŭ la ekzemplo de Gravelot. Vi infektiĝis de li per fantazioj, agnosku! Li diris al mi antaŭ kelkaj tagoj: «Firso, kiel vi kaptis la lunon?» En sitelo kun akvo, ĉu vi komprenas, reflektiĝis la luno, do li petis, ke mi ne elverŝu ĝin sur la florojn. Notu, li ne estis ebria, ne! Mi nur turniĝis al li, kaj poste forturniĝis. Ne ŝatas mi tiajn ŝercojn. Ĉu mi estas pli stulta, ol li? Do, ĉu vi veturas en la urbon por aĉeti?