— Jes, — respondis Petronia, konsciante, ke la stato estas mirinda kaj ke Firso ne havas kaŭzon kredi al la vero de la okazintaĵo, kaj rakonti pri la pafado ŝi timis: Firso scipovis eltiradi el babiluloj detalojn, kaj tiam, se Gravelot ekscios pri ŝia maldiskreteco, li, eble, deziros repreni la monon al si.
— Petronia! — kriis Davenant el la halo, vidante, ke aperis kelkaj farmuloj.
Ŝi ne aŭdis, kaj li, elirinte serĉi ŝin, enrigardis en la kuirejan pordon. Petronia staris ĉe la lintelo, klininte la kapon malantaŭen, kaŝante la manojn post la dorso, feliĉe revante. Dum la tuta tago ŝi maltrankvile rigardadis la mastron, penante diveni, — ĉu ne freneziĝis Gravelot. Tian ŝian rigardon kaptis Davenant ankaŭ nun, sed, pensante, ke ŝi maltrankvilas pri li pro la matena sceno, ridetis. Al li plaĉis, kiel ŝi staris, floranta, alta, personigo de mastrumemo kaj sano, kaj li pensis, ke Petronia memoros tiun ĉi tagon dum la tuta vivo, kiel kaprice alflugintan fajreron de mirakla fabelo. «Ŝia tuta vivo, — pensis Davenant, — ricevos nuancon de danka rememoro kaj espero pri estonteco».
Ŝi rekonsciiĝis, kaj la mastro forsendis ŝin kaj diris al Firso:
— Ŝajne, al vi plaĉas mia servistino, Firso? Edziĝu al ŝi.
— Pluraj servistinoj plaĉis al mi, — fermite respondis Firso, maljungante la ĉevalon, — al ĉiuj ne eblas edziĝi.
— Tiuokaze al tiu, kiu ĉesos esti servistino por vi.
Firso ne komprenis kaj pensis: «Kial li pensas, ke mi havas servistinojn?»
— Ĉu mi veturu por brasiko? — demandis Firso.
— Vi veturos por ĝi morgaŭ.
Davenant revenis al la bufedo, rimarkante kun perplekso, ke la suno subiras, kaj el la urbo venis neniaj sciigoj de Van-Konet. Verŝajne, lin oni priridis kaj forĵetis, kiel oni ĵetas varmegan feron, brulvundintan la fingrojn, kiu unuavide ŝajnis senofenda. Distrite observante la vizitantojn, da kiuj restadis ĉiam malpli multe, Davenant ekvidis viron en malpura diktola palto kaj pajla ĉapelo; la scivolema, ruzeta rigardo, la kruda vizaĝo kaj la dikaj oraj ringoj elperfidis komerciston. Ĝuste tiel evidentiĝis. La homo eliris el la veturilo, jungita per paro de blankaj ĉevaloj, kaj rekte direktis sin al Davenant, kiun li komencis peti, ke tiu permesu al li lasi por du tagoj kestojn kun libroj.
— Mi havas librovendejon en Taĥenbako, — diris li, — mi renkontis kamaradon kaj eksciis, ke mi devas hasti reen al aŭkcio en Gerton, — estas profita afero, mi ne deziras preteri ĝin. Ja mi ne povas treni la kestojn kun mi! Permesu lasi tiujn librojn ĉe vi por du tagoj, postmorgaŭ mi venos por preni ilin. Du kestoj da malnovaj libroj. Ili kuŝaĉu sub la markezo.
— Kial do? — diris Davenant. — Nokte okazadas abunda roso, kaj viaj libroj humidiĝos. Mi metos ilin sub la ŝtuparon.
— Se tiel, do eĉ pli bone, — ĝojis la komercisto. — Mi dankas vin, vi tre helpis al mi. Ne vane do oni diras, ke James Gravelot estas la plej afabla tavernisto sur tuta tiu ĉi vojo. Mia nomo estas Gottlieb Wagner, je via dispono.
Poste Wagner eltiris du malbone kunnajlitajn kestojn, en kies fendoj videblis malnovaj bindaĵoj, kaj Davenant ŝovis ilin sub la ŝtuparon, kondukantan el la halo en la mezaninon, kie li loĝis. Wagner proponis pro konservado iomete da mono, sed la mastro kategorie rifuzis — la kestoj neniom ĝenis lin. Wagner eltrinkis ĉe la verŝotablo botelon da vino, kuris por eksidi en la veturilon kaj tuj forveturis.
Tio okazis kelkajn minutojn antaŭ la sunsubiro. Petronia estis puriganta la ejon, ĉar post veno de mallumo oni malofte vizitadis la gastejon, kaj ĝiaj pordoj estis ŝlosataj. Se iu venus nokte, tiam la gaston oni enlasus tra la pordego kaj la kuirejo. Kalkulinte la kason, Davenant ordonis al la servistino fermi la internajn fenestrokovrilojn kaj ekiris supren, meditante pri la malserena tago, pasigita en vana atendo de sciigoj de Van-Konet. Nur nun, sidante antaŭ sia lito, ĉe la tablo, sur kiun Petronia metis kupran kafkruĉon, tason kaj sukerujon, la juna mastro de la gastejo povis koncentriĝi sur siaj sentoj, difuzitaj de la taga vantaĵo. La ofendoj de la impertinentaj matenaj gastoj ne lasadis lin trankvila. Lerte, arte malgraŭ la ekscitiĝo estis faritaj tiuj ofendoj; li ankoraŭ neniam ricevadis tiajn ofendojn kaj, revivigante la detalojn de la fia sceno, konsciis, ke ties malpura spuro restos por la tuta vivo, se la duelo ne okazos. Plej multe ĉi tie rolis malsameco de la mondperceptoj, esprimita ne per disputo, sed per bato. Vere, tiel dolore vundi kaj tiel malpurigi la vundon povis nur homo kun malalta animo. Divenante la rolon de Snogden, Davenant atribuis malmultan gravecon al lia evidente serva agresemo: Snogden agis laŭ devo.
Subite, kiel tio ofte okazas en emocia stato, disvolvanta imagon de agado en ligo ne nur kun rektaj, sed ankaŭ kun malrektaj cirkonstancoj, al Davenant aperis dubo. La riĉulo, filo de gubernatoro, fianĉo de la filino de milionulo, la homo, posedanta potencajn rilatojn kaj bonegan estontecon, — ĉu deziros tia homo riski ĉion, eĉ spertinte la frapon al la vizaĝo? Laŭ tio, kiel lia karaktero malkovriĝis en «Sekaĵo kaj maro», necesis agnoski mankon de la noblaj sentoj. Kaj en tia stato homoj malofte agas en nekaraktera maniero, eble nur se profito puŝos ilin al malsincera teatra gesto. Tiu konsidero tiel maltrankviligis Davenant-on, ke li tuj firmigis ĝin per komparo de la ĝentlemano kun la tavernisto kaj per la risko, per kiu minacis por Van-Konet la diskonigo de la kurioz-morna afero. Liaj esperoj malaperis, la pensoj implikiĝis, kaj, por distri sin, — ĉar nenio alia restis, krom atendi, kion alportos la morgaŭa tago, — Davenant demetis de sur la muro malgrandan fusilon, similan al tiu, el kiu antaŭ kelkaj jaroj li pafis en la vespero ĉe Futroz. Kutimiĝinte al celpafado, kiu per io konformis al lia soifo de triumfo de peno kaj rezulto, Davenant, jam iĝinte nekomparebla pafisto, ne lasadis tiun ekzercon, sed nun oni malhelpis al li.
Li aŭdis rapidan frapadon al la pordego, paŝojn kaj la voĉon de Petronia; poste vira voĉo diris lian nomon: «Gravelot», sed la daŭrigon Davenant ne distingis. Iu surkuris laŭ la ŝtuparo, la pordo rapide malfermiĝis, kaj li ekvidis kontrabandiston Petwek-on, kiu eĉ ne frapis al la pordo.
— Skandalo! Prepariĝu! — kriis Petwek. — Mi venis al vi rekte el Latro. Ĉi tien rapidas doganista taĉmento.
— Kio okazis, Petwek? Eksidu antaŭ ĉio. Pri kio vi krias?
— Ĉu ĉe vi estis priserĉoj?
— Ĝis nun ne estis.
— Do estos nun. Mi estis en Latro. Dek du limgardistoj ekiris al vi. Mi vidis tiujn soldatojn. Unu el ili — ne eblas diri, ke li elbabilis, sed li kun ni havas aferojn. Ĉu vi havas ion, Gravelot?
— Se vi ĝis nun ne delogis min, estas klare, ke mi mem ne kaŝos ludkartojn aŭ parfumojn. Tamen ĉu vi ne mensogas? — diris Davenant, maltrankviligita de la brua spirado de Petwek, kiu rigardis al li kun timo kaj perplekso.
— Jen kiel mi mensogas, — respondis Petwek, — mi tuj ekkuris al vi, lasinte la soldatojn fintrinki sian bieron ĉe la maljunulino Decay. Vi ja scias, ke en Latro ni havas konstantan observejon — la limgardistoj ĉiam tumultas tie. Mi kuris laŭ la mallonga pado kaj antaŭis ilin, sed post kvaronhoro vi mem parolos kun ili, tiam vi ekscios, ĉu mensogas Petwek aŭ ne mensogas.
— Jen kio, — diris Davenant, fiksaŭskultante unu penson, kiu komencis ronĝi lin. — Ni iru malsupren. Sub la ŝtuparo estas du kestoj, kaj mi deziras ekscii, per kio ili estas ŝtopitaj.
Li prenis martelon, lampon kaj haste deiris malsupren, kun Petwek, hastiganta lin post lia dorso. Eltirinte el sub la ŝtuparo unu keston, lasitan de Wagner, Davenant debatis la suprajn tabulojn. Vere, tie kuŝis malnovaj libroj, sed ili estis kovrantaj du dekojn da negrandaj kestetoj. Malpakinte unu el ili, kvankam jam sen tio senteblis tre pruva odoro de multekostaj cigaroj, Davenant ne plu dubis.