Выбрать главу

— Ni almenaŭ fumos, — diris Petwek, prenante cigaron kaj kun furiozo deronĝante ĝian finon. — Tiel! Bonaj cigaroj, Gravelot. Sed kun ni vi ne deziris havi aferon.

— Silentu, — diris Davenant. — La varon oni subĵetis al mi. Petwek, trenu tiun keston, kaj mi prenos ĉi tiun. Ni elĵetos ilin en la arbustojn.

Sed en tiu momento ekfrapis ĉevalaj hufoj. Kaŝi la fatalan portaĵon jam estis malfrue.

— Al diablo! — diris Davenant, pli forte fermante la pordan riglilon kaj provante ties firmecon. — Mi devas fuĝi, Petwek. La afero estas pli malbona, ol kvin monatoj da prizono. Sur tio oni ne haltos. Mi sola scias, en kio estas la afero. Kie staras via «Ursino»?

— Gravelot, — respondis Petwek, sentante ian pli seriozan aferon, ol du kestoj da cigaroj, — mi ne lasos vin en malfeliĉo.

Aŭdinte tion, Davenant ĵetiĝis en la ĉambron de Firso kaj per unu puŝo vekis lin.

— Ĉesu froti la okulojn, — diris Davenant, — la afero estas malbona. Mi lasas al vi la gastejon. Regu la komercon, jen al vi cent pundoj. Poste vi raportos. Mi devas provizore kaŝiĝi. Tuj oni batos la pordegon kaj la pordojn, — ne malfermu. Ili povos rompi la enirejon aŭ rampi trans la muro, sed prokrastigu ilin, kiel eble plej longe. Mankas tempo por babili.

Aŭdiĝis bato al la pordo de la gastejo. Samtempe ekbruis la pordego kaj aŭdiĝis ordonoj malfermi. Firso eksidis, mallevis la piedojn, ekstaris kaj, haste kapjesinte, kaŝis la monon sub la kusentegilon, poste elprenis ĝin kaj komencis kuradi en la ĉambro, serĉante pli fidindan lokon. Davenant forlasis lin kaj ektiris Petwek-on supren. El la ĉambro oblikva fenestro kondukis sur la tegmenton, laŭ tiu el ĝiaj flankoj, kiu estis turnita al la roko. Kunpreninte la arĝentan cervon, kaj krome la tutan monon el la tablo kaj la poŝoj de la vesto, Davenant kun revolvero en la mano elrampis tra la fenestro, almontrante al Petwek la lokon, kie salto sur la rokon de sur la tegmento estas pli mallonga. Ili saltis samtempe, ĝuste super la kapo de limgardisto, kiu staris ĉe tiu ĉi flanko de la domo, por malhelpi fuĝon. La soldato, ekvidinte la du ombrojn, transsaltintajn supre, de la tegmento sur la rokon, furioze kriis kaj pafis, sed la fuĝantoj estis jam en la arbustoj, kaj tiutempe trans la muron de la korto estis transsaltantaj la soldatoj, komencante frakasadon. La boato de Davenant staris nemalproksime de la domo; li puŝis ĝin en la akvon kaj eksidis, kaj Petwek malvolvis la velon. Modera vento ekpelis la boaton for de la danĝera tero.

— Ni ripozetu, — diris Petwek, eksidinte al la rudro kaj elprenante el la poŝo manplenon da cigaroj. Li prudente kunprenis tiom da cigaroj, per kiom li sukcesis ŝtopi la poŝojn, dum Davenant estis timiganta kaj riĉiganta Firson.

— Do, mi veturigas vin sur «Ursinon». Se estas tia afero, do ĝi jam ĉi-nokte iros al Poket. Ekfumu, Gravelot. Ĉu vi vidis iam, kiel rapide ŝanĝiĝas la vivo?

— Mi scias, — diris Davenant, jam iomete kutimiĝinta al la penso, ke li ree ekstaris sur la padon de malklara sorto. — Mi tion konas, ve! Sed mi havas fortan koron, Petwek.

— Estas bone, se fortan. Klarigu, en kio estas la afero? Por kio necesis fuĝi?

Dum ili navigis, Davenant rakontis la matenan historion, kaj, ĉiuflanke pridiskutinte ĝin, Petwek devis agnoski, ke alia eliro, krom fuĝo, ne ekzistas.

— Se estas tiel ruze elpensite kun la kontrabando, estu certa, — diris Petwek, — ke sur tio Van-Konet-oj ne haltos. La filo timas vin, kaj lia patro, nobela Aŭgusto Van-Konet, sukcesus aranĝi por vi longan loĝadon trans la krado. Tio estas forto. Vi veturos kun ni al Poket, kaj tie ni vidos, kion fari.

— Ĉu al Poket? — diris Davenant. — Do bone! Ial tio estas agrabla por mi. Mi delonge ne estis tie. Tre delonge. Jes, tio estas bone — Poket, — ripetis li, por momento sentante sin vaganta apud la domo de Futroz, kaj tiam rememoroj, unu post la alia, pasis en la mallumo de la nokto. Galeran, Elly, Rohena, la maljunulino Huberman, Kishlot, la trampa patro. Kaj en vento de ekscitiĝo de la danĝera tago ili montriĝis nun pace, nur nuanco de sopiro akompanis ilin. «Min, verŝajne, estas malfacile rekoni, — pensis li. — Strange kaj bone: mi estos en Poket. Estas bone, ke tiel okazas per si mem, sen intenco».

— Vi havis riĉan entreprenon, — diris Petwek. — Kiu povus pensi?.. Ĉu vi almenaŭ diris al iu?

— Jes. Restos Firso. Al li mi povas fidi.

— Fripono estas via Firso, — respondis Petwek. — Mi ne diras, ke li malplaĉas al mi, sed, kiam li venadas en Latron, li tuj malbone mencias pri vi. Enviema kanajlo.

— Mi lasis al li cent pundojn, — diris Davenant. — Mi ne tre dubas, sed tamen, kiam vi estos tie, observu iomete. Firso kaj Petronia devos sukcesi, ĝis mi ordigos la historion kun Van-Konet. Kaj mi ordigos ĝin. Mi ankoraŭ ne scias, kiel, sed tiun aferon mi finos.

— Prave, — konsentis Petwek, — mi vizitos la gastejon, kaj sendos al vi leteron.

La boato iris proksime al la bordaj rokoj. Ne pasis eĉ horo, kiam Davenant ekvidis «Ursinon», kiu staris ankre sen lumoj. Petwek eligis konvencian fajfon.

— Kion ci alveturigis? — kriis homo de sur la malalta ferdeko de la trivita dumasta ŝipo.

— Mi alveturigis unu cian konaton! — kriis Petwek kaj, dum Davenant estis volvanta la velon, plu klarigis: — Kun mi estas Gravelot. Necesos transĵeti lin al Poket. Jen ĉio.

Ĉiuj bordaj kontrabandistoj bone konis Davenant-on, ĉar nur en maloftaj monatoj ili ne vizitadis «Sekaĵon kaj maron» kaj plurfoje penadis adapti la gastejon por siaj celoj, sed, malgraŭ tuta profiteco de ilia propono, Davenant ĉiam rifuzadis. En tia metio lia entuziasmema karaktero baldaŭ metus finon al la libero kaj la vivo de tiu homo, memvole iĝinta elpelito, ĉar la vivo estis ĉasanta lin kun armilo en la manoj. La vivo ne ŝatis lin. Kvankam Davenant forflankiĝis de la proponoj de la vastbranĉa potenca organizo, la kontrabandistoj estimis lin kaj eĉ estis ligitaj al li, ĉar li ofte permesadis al ili konsiliĝi en sia gastejo. Do, Davenant renkontis novajn personojn kaj, enirinte en la etan kajuton de la ŝipestro Tergens, baldaŭ trovis sin ĉirkaŭita de aŭskultantoj. Petwek koncize rakontis la aferon, sed ili deziris scii detalojn. Ilia rilato al Davenant estis tiaspeca bondezira kaj indulga rilato, kian homoj montras al iu, staranta super ili, se tiu agas kun ili en egalaj kondiĉoj kaj en la sama stato. Se mankus simpatio, ĉi tie estus nemalproksime al subrido; sed en tiu ĉi okazo la kontrabandistoj agnoskis la fuĝon de Gravelot pli mirinda, ol serioza afero. Ne kaŝante kompaton al li, ili ĉiel vigligadis lin kaj ŝercis; ilin amuzis, ke Gravelot traktis Van-Konet-on, kiel ebrian koĉeron.

— Tamen, — diris Tergens, — Gravelot ne forflugis sur aero, la limgardistoj tion scias, ili priserĉos la tutan bordon, kaj, mi pensas, por ni tempas levi la ankron.

— Kion do ni faru kun Nickles? — demandis la ferdekestro Getrach.

Temis pri kontrabandisto, kiu foriris en vilaĝon al la amatino ĝis la sesa horo de mateno. Je la sepa «Ursino» devis eknavigi, sed nun aperis alia plano. Tergens timis resti, ĉar la limgardistoj, elveturinte sur vaporboato laŭlonge de la rokoj, facile povus aresti «Ursinon» kun ties kargo, konsistanta el farboj, putoraj penikoj, parfumoj kaj butonoj.

— Ne intencis mi hodiaŭ veturi sur «Ursino», — diris Petwek al la ferdekestro. — Se mi estas ĉi tie, do mi veturos. Al mi tedis restadi en Latro. En tiu ĉi semajno mi ne atendas grandajn aferojn. Tie estas Black kaj Zuav, ili du sufiĉos, por ajna okazo. Getrach, skribu al Nickles letereton, mi prenos boaton, veturigos la letereton en la arbokavon. Nickles legos kaj trankviliĝos.

Preninte la letereton, Petwek foriris, post kio la ceteraj kontrabandistoj iom post iom liberigis la kajuton, kiu servis samtempe kiel manĝejo. Getrach dormadis sur la tablo, Tergens — sur la benko. Dum Petwek estis veturanta al la bordo, Tergens malfermis la internan holdan lukon kaj kun kandelo eniris tien, por almontri al Davenant la lokon de lia noktado. Renversinte apud la mastingo vicon da stakoj kaj kestoj, Tergens aranĝis liton el pakoj, sur ĝin la ŝipestro ĵetis kusenon kaj litkovrilon.