Выбрать главу

— Ne fumu ĉi tie, — avertis Tergens la fuĝinton, — incendio en la maro estas malgaja afero. Tamen, mi alportos al vi teleron por cigarstumpoj.

Li alportis stanan teleron, fermitan lanternon, botelon da brando. Davenant malleviĝis sur la kuŝejon kaj akceptis duonsidan pozon. Forirante, Petwek donis al li ses cigarojn, do li estis provizita por komforta noktado en navigo. Drinkinte iom da brando, Davenant ekfumis cigaron, deskuante la cindron en la teleron, kiun li tenis sur la genuoj super la litkovrilo. Knabo ankoraŭ firme sidis en la sperta, multe travivinta mastro de la gastejo; al li plaĉis la odoro de la holdo — humida, rezina; la duonlumo de la lanterno kaj kurado de la ekscitita penso en kadro el la ŝipflankoj kaj la rigilaro, ie inter la kabo de «Monaĥo» kaj la malprofundaĵoj de Grinlando. Tiutempe aŭdiĝis la voĉo de reveninta Petwek kaj frapado de la kapstano, trenanta la ankron supren. Ekknaris la blokoj de la levataj veloj; la supraj velstangoj leviĝis, la veltolo peziĝis de la vento, kaj ĉiuj disiris por dormi, krom Getrach, kiu ekstaris al la rudro, kaj Tergens kaj Petwek, enrampintaj el la kajuto en la holdon, por interparoli antaŭ la dormo. La gastoj eksidis sur kestoj kaj almetiĝis al la botelo, post kio Petwek diris:

— Neniel eblis kaŝi vian boaton sur la bordo. La limgardistoj povus trovi ĝin kaj ekscii pri nia haltejo. Ja ĉi tie estas bona komunikado kun nia bazo. Mi forkondukis la boaton trans ŝtonojn kaj lasis ĝin iri laŭ vento. Kion mi povis fari!

Davenant trankvile svingis la manon.

— Se mi estos viva, — boato estos, — diris li fatalisme. — Kaj se min oni murdos, do estos nek boato, nek mi. Do, ĉu ni jam navigas, Tergens?

— Ho jes. Se la vento estos stabila — sud-sud-eosta, do postmorgaŭ antaŭ la tagiĝo ni venos al Poket.

— Ne en la havenon, mi esperas?

— Ha-ha! Ne, ne en la havenon. Tie je mejlo for de la urbo estas tiel nomata Intertrakta golfeto. En ĝi ni malŝarĝiĝos.

— Mi konas ĝin. Mi estis tie… ankoraŭ kiam mi kuradis nudpieda, — diris Davenant.

— Ĉu vi naskiĝis en Poket? — ekkriis Petwek.

— Ne, — respondis pro singardemo Davenant, — mi estis transite, kun la gepatroj.

— Stranga homo vi estas, — diris Tergens. — Vi iras, same kiel ni, sen lumoj, sen signaloj. Neniu scias, kio vi estas.

— Vi estus elrevigita, se ekscius, ke mi estas filo de eta advokato, — respondis Davenant, ridante pri la ekzamena kaj interesita esprimo de la vizaĝoj de siaj eksaj klientoj, — kaj tial mi sciigas al vi, ke mi estas eksterleĝa filo de Edisono kaj princino Aŭsterlic-Hanovera.

— Ne, efektive?! — diris Petwek.

— Nu, lasu, — rimarkis Tergens, — la afero estas ne nia. Do ĉu vi pensis, ke Van-Konet duelos kun vi?

— Li devis dueli, — serioze diris Davenant. — Mi ne sciis, kia fiulo li estas. Ja ekzistas kuraĝaj fiuloj!

— Estas interese ekscii, kiu estas tiu ulo, kiu lasis por vi la kestojn, — diris Petwek. — Kiel li aspektas?

Davenant skrupule priskribis la aspekton de la fripono, sed la kontrabandistoj neniun povis trovi por lia priskribo el tiuj, kiujn ili konis.

— Do… Ĉu vi turnu vin al juĝejo? Ja vin tuj arestos, — diris Tergens.

— Vere, — konfirmis Davenant.

— Nu, do kiel vi agos?

— Ĉu vi scias, ŝipestro, — kun emocio respondis Davenant, — kiam mi atingos Poket-on, mi, eble, trovos kaj defendantojn kaj rimedojn vaste diskonigi la aferon.

— Se tiel… Certe.

Tergens kaj Petwek sidis kun Davenant, ĝis finis la tutan botelon. Poste Tergens iris por anstataŭi Getrach-on, kaj Petwek — al la matrosoj, por kartludi. Davenant baldaŭ post tio ekdormis, fojfoje turniĝante, se eĝoj de la pakoj tre premis liajn flankojn.

Preskaŭ tutan sekvan tagon li pasigis en kuŝa stato. Li kuŝis en la kajuto sur benko, samtie li tagmanĝis kaj matenmanĝis. «Ursino» iris sur glata ondo, kun posta vento, tenante sin, por ajna malbona okazo, proksime al la bordo, por ke la ŝipanaro povu fuĝi post kiam patrolŝipo aŭ destrojero signalos halti. Tamen, krom unu kurierŝipo kaj du kargaj skunoj, «Ursino» ne renkontis ŝipojn en tiu tago. Jam komenciĝis krepusko, kiam transverse de la kurso ekbrilis lumoj de Poket, kaj «Ursino» malproksimiĝis de la bordo en la altan oceanon, por eviti problemajn renkontiĝojn.

Kiam venis nokto, la ŝipo, ĉirkaŭirinte la zonon de la haveno, ekiris ree al la bordo, kaj negranda ondado permesis al la ŝipanaro ludi «hirundon». Davenant partoprenis tiun amuzon. Ludis ĉiuj, ne ekskludante Tergens-on. Sur la malantaŭa ferdeko oni instalis malplenan keston kun ronda aperturo, farita en ĝia tabulo; ĉiu ludanto ricevis tri najlojn kun forsegitaj kapoj; gajnadis tiu, kiu povis el tri fojoj unufoje ĵeti najlon tra la mallarĝega aperturo en la kesto el tripaŝa distanco. Tiu malfacila ekzerco havis siajn rekordulojn. Tiel, Petwek trafadis pli ofte, ol aliaj, kaj kun kontenta aspekto metadis la vetojn en la poŝon.

Ju pli proksime «Ursino» estis aliranta la bordon, des pli zorgemaj iĝadis la vizaĝoj de la kontrabandistoj. Neniam ili povis certe diri, kia renkonto atendas ilin sur la loko de malŝarĝiĝo. Malgraŭ bone pripensita elekto de la borda punkto, malgraŭ fidindeco de la homoj, kaŝiĝantaj inter rokoj, atendante venon de la ŝipo, por malŝarĝi la kontrabandon kaj forveturigi ĝin sur ĉaroj al bonege aranĝitaj sekretaj tenejoj, risko estis ĉiam. La kaŭzoj de la danĝero radikis en rilatoj kun la borda gardistaro kaj en ŝanĝoj de ties anoj. Tial, tuj kiam malaperis malantaŭ la kabo la Poket-a lumturo, la ludo ĉesis kaj ĉiuj dek unu homoj, kiuj estis sur la ferdeko de «Ursino», pririgardis siajn revolverojn. Tergens metis sur la holdan lukon ok fusilojn kaj disdonis kartoĉojn.

— Ne maltrankvilu, — diris li al Davenant, kiu demande ekrigardis al li, — tielaĵo ĉe ni estas kutima afero. Necesas esti ĉiam preta. Sed malofte necesas pafi, eble nur en ekstrema okazo. Pro pafado oni povas pendumi. Tamen vi ja havas revolveron, ĉu? Prefere ne enmiksiĝu, ja kun via lerta pafado vi ne evitos punlaboron, se ne ion pli malbonan. Vi estas simple nia pasaĝero.

— Estas tiel, — diris Davenant. — Tamen mi ne havas malhonestan intencon sidi malantaŭ via dorso.

— Kiel vi deziras, — rimarkis Tergens aspekte indiferente, kvankam li tuj iris kaj diris al la ferdekestro pri la vortoj de Gravelot. Getrach demandis:

— Ĉu?

Ili aprobe subridis, dirante nenion plu, sed restis kun agrabla sento. En imago ili bataladis pli ofte, ol en la realo.

Tiutempe kelkaj boteloj kun brando estis transirantaj el manoj al manoj: preparante sin al la elŝipiĝo, la kontrabandistoj drinkis por kuraĝo, pli ĝuste — por trankvilo, ĉar ĉiuj ili estis tute ne malkuraĝuloj. Nur nun por ĉiuj iĝis klare senteble, ke la kargo, kostanta dudek mil pundojn, promesas al ĉiuj solidan profiton. «Ursino» turnis sin al la bordo, nevidebla, sed aŭdebla laŭ susuro de la surfo; la vento malkreskis. La matrosoj forigis la velojn; la ŝipo kun sola ĵibo altiriĝis al la malklaraj montetoj kun apenaŭ distingebla antaŭ ili ŝaŭma linio de sablo. Plaŭdis la mallaŭte ĵetita ankro; la ĵibo falis, kaj de sur la takelo surakviĝis la savboato. En ĝin eksidis kvar homoj: Davenant, Getrach, Petwek kaj sesdekjaraĝa grizhara kontrabandisto Outlander. Tuj kiam ili alremis al la bordo, iĝis klare, ke sur la bordo estas neniu, kvankam ilin devis renkonti propraj homoj.

— Nu, kion vi nun faros? — diris Petwek al Davenant, elsaltante sur la sablon kune kun li. — Ni restos ĉi tie. Mi iros serĉi niajn knabojn, kiuj, verŝajne, ekdormis nemalproksime en unu domo, kaj por vi la vojo estas konata: tra la montetoj kaj dekstren, vi neniel eraros, rekte eliros sur la ŝoseon.