Выбрать главу

La kontrabandisto estis jam zorgigita de siaj propraj aferoj. Getrach estis malpacience atendanta lin, por ekiri. Davenant, ege kontenta pri la bonorda fino de la navigo, same intencis foriri, li eĉ ekiris, — kiam li kaj ĉiuj ceteraj haltis, aŭdinte plaŭdon de remiloj inter la bordo kaj «Ursino». Pensinte, ke restinta en la boato Outlander por io direktis sin al la ŝipo, tiel kovrita de la obskuro, ke eblis distingi nur, kaj eĉ tion kun peno, la pintojn de ĝiaj mastoj, Petwek kriis:

— He, maljuna Out! Kien ci?

Samtempe kriis Outlander, kvankam liaj timaj vortoj ne rilatis al Petwek.

— Tergens, fuĝu! — kriegis li kaj, levinte al la lipoj la fajfilon, fajfis mallonge trifoje, kio sufiĉis, por ke sur la ferdeko ektondru tumulto.

Unu dogana boato, plenŝtopita de limgardistoj, ekstaris inter la bordo kaj «Ursino», la alia atakis ĉe la malfermita flanko de la maro, el trans la montetoj aŭdiĝis pafoj — kaj iĝis maleble nek navigi, nek iri ien. Dum ambaŭ doganaj boatoj estis kaptantaj «Ursinon», malhelaj figuroj de doganistoj, aperinte el la borda embusko, kriis:

— Kapitulacu, negocistoj!

Davenant rapide ĉirkaŭrigardis. Rimarkinte grandan ŝtonon kun profundaj fendoj, li ŝovis en unu el la fendoj la monpaperujon kun mono kaj leteroj, kaj ankaŭ sian cervon, kaj sukcesis superŝuti tion per rulŝtonetoj. Poste li alkuris al Outlander, estante preta al ĉio.

— Rebatu! — kriis Tergens de sur la ferdeko tiam, kiam la momento de perplekso jam forpasis kaj ĉiuj, kvazaŭ iliajn piedojn vipis varmego, komencis rezisti. Estis malfacile scii, kiom da soldatoj estis ĉi tie. Trovante nenion pli bonan, Petwek, Getrach kaj Davenant ĵetiĝis en la boaton de Outlander, kie, almenaŭ, la tumulto povus savi ilin, permesinte iel forgliti al la nemalproksimaj rokoj, kaj sub ilia defendo — en la maron. Tiel okazis, tia estis akorda humoro de ĉiuj, ke komenciĝis fervora pafado pro savo de la valora kargo kaj eĉ pli pro la subiteco de la tuta afero, kvankam, eble, jam kelkaj pentis, sciante, kiom multe pagos pro la pafado tiuj, kiuj restos vivaj. Deirinte de la bordo, la boato balanciĝis sur la ondoj, kaj al ĝi oni jam estis pafantaj de sur la bordo. La kugloj fajfis, penetrante la akvon aŭ batante la boatflankon per malbonaŭgura klako. La mallumo malhelpis al celado. Outlander, tremante pro ekscitiĝo, ekstaris kaj stare pafadis al la bordo, Petwek kaj Getrach penis faligi doganistojn, sidantajn en la boato, aliĝinta al la flanko de «Ursino». Davenant kaptis la revolveron, pli danĝeran en liaj manoj, ol fusilo en la manoj de soldato, kaj mortigis unu malamikon.

— Sed vi ja… por kio? — kriis Gerlach, sed jam forgesis pri Davenant, pafante mem al arbustoj, kie estis ŝanĝiĝantaj la konturoj de la obskuro.

Tiutempe sur la ferdeko de la ŝipo eksonis sabroj, per tio montrante miksbatalon. Samtie estis la estro de la taĉmento; anhelante, li ripetadis:

— Prenu ilin! Prenu!

Tire ekkriinte, la komandanto per ŝanĝiĝinta voĉo diris:

— Nun estas tutegale. Batu ilin senkompate!

— A ha! Aĉo! — kriis Tergens.

«Se mi ĵetos min sur la bordon, — pensis Davenant kun stranga singardemo kaj atento al ĉio, kio sonis kaj vidiĝis ĉirkaŭe, — se mi diros, kiu mi estas, kial mi estas kun la kontrabandistoj kaj pro kio min persekutas Van-Konet, ĉu tio helpos? Same min mokos la doganistoj, kiel Van-Konet. Ĉio ĉi estas etaj Van-Konet-oj. Jes. Tio estas ili!» — diris li ankoraŭfoje kaj kun la vorto «ili» sendis kuglon al unu el la malhelaj figuroj, kurantaj sur la sablo. La soldato ekturniĝis kaj falis kun la vizaĝo en la akvon.

Tiutempe sur «Ursino» oni ĉesis pafi; tie elĉerpite kaj sekrete kuŝis la obskuro, kvazaŭ ĝi sufokiĝis pro la batalo.

— Kaptitaj! Kaptitaj! — kriis Tergens. — Ĵetu, Gerlach, al diablo la fusilojn kaj fuĝu, se vi povas!

Sed jam estis malfacile haltigi Petwek-on kaj Outlander-on. La doganaj boatoj, liberiĝinte post «Ursino», ekatakis la kontrabandistojn de la dekstra kaj la maldekstra flankoj.

— Jen pereo nia! — diris Outlander, pafante al la proksime alirinta boato.

Li faligis la fusilon kaj apogis sin al la boatflanko per la mano. Kuglo trabatis lian bruston.

— Mi estas traborita, — diris Outlander kaj falis al la piedoj de Getrach, kiu estis same vundita, sed negrave, en la kolon.

Tamen Getrach pafadis, kaj Davenant senhalte disdonadis kuglojn al la korpoj de doganistoj, kuŝante sub defendo de la boata flanko. La boatoj estis balanciĝantaj unu kontraŭ la alia, plonĝante kaj turniĝante sen ajna rego, ĉar la soldatoj estis ekstreme kolerigitaj kaj same absorbiĝis de la batalo. Davenant pafadis al la bordo kaj al la boatoj. Eliginte ĉiujn kartoĉojn de la revolvero, li levis la fusilon de Outlander, kaj Petwek ŝovis al li manplenon da kartoĉoj, kunpreminte kune kun ili la manon de Davenant tiel forte, ke tute esprimis siajn sentojn kaj rompis al tiu la ungon. Por Davenant sufiĉis skuiĝo de nokta ombro en la mallumo, por ke li trafu ĝian centron mem. Kvankam li mortigis jam multajn kaj mem ricevis vundon ĉe la genuo, li restis trankvila, nur super la brovoj kaj en la tempioj premadis la pulso.

— Petwek! — diris Davenant por io, sed Petwek jam kuŝis apud Outlander; li estis nur malfermanta la buŝon kaj movanta la manon.

— Kaptu tiun ĉi! — kriis la doganistoj. Tamen Davenant ne rilatigis la krion al si, — dume li ne estis komprenanta vortojn. Finfine al li ne restis kartoĉoj, kiam Tergens laŭte diris:

— Lasu, Gravelot, ili vin murdos!

Li ne havis, per kio pafi, kaj li, kompreninte, diris:

— Jam lasis.

Kun tio Davenant ĵetis la fusilon en la akvon kaj vere lasis kapti sin al la malamiko, atakinta de du flankoj, sentante, ke per io li pravigis la rememoron de la ruĝ-flava salono kaj honore defendis la lumon de suna radio sur la hela tapiŝo kun saltantaj oraj katoj, eĉ se pri tio sciis neniu, krom li.

— Ĉu finiĝis? — demandis ligita Tergens, sidanta sur la holda luko, kiam sub fusilaj paftuboj Davenant surgrimpis sur la ferdekon, por, siavice, sperti manpremon de mankatenoj.

— Finiĝis, — respondis Davenant en ĉies bruo, plena de soldata sakrado.

— Se mi estos viva, — diris Tergens, — mi estos via per la korpo kaj la animo, sciu tion.

— Mi estas vundita, — diris Davenant, etendante la manon al serĝento, kiu fermis ĉirkaŭ liaj manradikoj la maldikan ŝtalon.

— Jes, kio estis tio? — suspiris Tergens. — Ni ĉiuj vere kvazaŭ freneziĝis. Ne timu, — eligis li tra la dentoj. — Ni penos. Ni vidos.

Davenant eksidis. La soldatoj komencis levi kadavrojn sur la ferdekon kaj kuŝigi ilin. Outlander ankoraŭ ĝemis, sed estis sen konscio. La ceteraj estis navigantaj al la tombo.

La doganistoj, alkroĉinte trenkablojn al la boatoj, levis la velojn, por konduki sian trofeon al Poket. Da ili estis kvindek homoj, restis dudek ses.

Plena de kadavroj kaj de valoregaj varoj, «Ursino» ĉe la tagiĝo venis al Poket, kaj gazetaj raportistoj ricevis sensacian materialon, tuj disŝovinte ĝin al kompostiloj.

Dum ili navigis, Davenant sekrete interkonsentis kun Tergens, ke la kontrabandistoj kaŝos la kaŭzojn de lia apero sur «Ursino».

Ĉapitro V

Snogden renkontis Van-Konet-on en sia loĝejo kaj parolis kun li kiel homo, preninta sur sin la taskon de la providenco. Ĉirkaŭiginte per vorta garnaĵo siajn nekomplikajn, kvankam tute krimajn agojn, kies rezulton jam scias la leganto, elpensinte multajn obstaklojn por ilia efektivigo, Snogden prezentis la aferon kiel malfacilan malimplikadon de nodiĝinta volvaĵo kaj speciale emfazis tion, kian penon kvazaŭe kostis al li persvadi la majstron de elpendaĵoj Barket-on. Pri Barket ni havos eblon ekscii poste, sed la ĉefa afero estis ne nur elpensaĵo de Snogden: Barket, praktikema homo, donis al Snogden promeson silenti pri la skandalo, kaj lia filino, kiun tiel arde defendis Tirrey, unue ekploris, poste laŭmerite taksis la elokventan arabeskon de la bankaj biletoj, transdonitaj de Snogden al ŝia patro. Snogden donis al Barket tricent pundojn kun gaja rekteco de divido de neatendita trovaĵo, kaj kiam Barket, dirinte: «Mi prenas la monon tial, ke vi estu trankvila», — akceptis la donacon de Van-Konet, interalie, tre konvenan pro la cirkonstancoj de la nebona stato de lia metiejo, Snogden petis skribi ricevateston pri kvincent pundoj. «Ĝi estas por tio, — diris Snogden, rigardante rekte en la okulojn de la metiisto, — ke la fikciaj ducent pundoj proksimume post monato iĝu vere viaj, kiam ĉio solviĝos bonorde».