Выбрать главу

Ne kontraŭante al tiu paŝo, fartante eĉ pli facile, ĉar li egaliĝis kun Snogden en fieco, Barket kapjesis kaj donis la ricevateston.

Kiam li foriris, Marta longe silentis, penseme fingrumante la monon, kuŝantan sur la tablo, kaj malgaje diris:

— Malbone ni faris. Kiel oni diras, vendis niajn animojn.

— Monon ni bezonas, diablo prenu! — ekkriis Barket. — Nu, kaj se mi ne prenus ĝin, — kio ŝanĝiĝos?

— Vi, certe, pravas, sed…

— Aŭskultu, racia filino, — ni ne povas konkuri aristokrataron en demandoj de digno. Kaj tiu fierulo Gravelot, laŭ mi, strebas esti ia aparta homo. Tavernisto dueldefiis Georgon Van-Konet-on! Ridegi eblas super tia historio, se pripensi.

— Gravelot defendis min, — deklaris Marta, viŝante larmojn de honto, — kaj mi neniam estis tiel ofendita, kiel hodiaŭ.

— Bone. Li agis noble — mi ne disputas… Sed la duelo ne okazos. Tie estas io insidita kontraŭ Gravelot, se, tuj kiam ni alveturis, Snogden venis por peti nin silenti kaj, esence, perforte devigis nin preni tiujn tridek pundojn.

— Mi ne deziris… — diris Marta, forte kunpreminte la lipojn, — sed kio estas farita, tio estas farita. Mi neniam pardonos al mi.

— Dekalkulu tuj, Marta, okdek pundojn, mi pripagos la kambion al Tomson. La ceterajn necesas trati al Platter por mendo de emajlaj tabuloj. Sed tion mi faros morgaŭ.

— Lasu por mi dudek kvin pundojn.

— Por kio do?

— Por tio… — diris Marta, ridetante kaj sinĝeneme ekrigardante al la patro. — Divenu. Tamen, mi diros: mi devas kudri, prepariĝi: ja baldaŭ alveturos mia fianĉo.

— Jes, — respondis Barket kaj aldonis jam pri alio: — La iro mem de la afero venĝis pro vi: Van-Konet malkuraĝas, estingas la skandalon, timas gazetojn, ĉion, malŝparas. Vidu, kiel li estas punita!

Se Snogden ne povis rakonti tiun scenon al Van-Konet, do anstataŭe li prezentis kaj ellaboris en natura dialogo necedemon, indignon de Barket kaj lia filino; fine Snogden montris konton, kalkulantan elspezon de mono, la plej multan monon, laŭ lia klarigo, li devis pagis al la fikcia Gottlieb Wagner, malklara persono, konsenta fari multon pro multo. Poste, kvazaŭ rememorinte negravan, sed interesan detalon, Snogden diris, ke la cirkonstancoj devigis lin havi intertraktadon kun la patro de Van-Konet, kies enmiksiĝo sole povus pereigi Gravelot-on, laŭ tiuj negravaj krimatestoj, kiuj estis subsenditaj en la «Sekaĵon kaj maron» en aspekto de kestoj da malnovaj libroj.

Ne atendinta tian konfeson, Van-Konet kun peno detenis sin de akra insultado, ĉar lin atendis agaca interparolo kun la patro, la homo de malsincera moralo, tamen metanta super ĉio la eksteran dignon de sia nomo.

— Tamen, se estas tiel, — furioze kriis Van-Konet, — en tiela maniero ja ankaŭ mi povus aranĝi ĉion ne pli malbone ol vi!

— Ne! — Snogden abrupte kaptis la manon de la kamarado, kiun li kvankam tuj elŝiris, tamen komencis aŭskulti. — Ne, Georgo, ne kaj ne, — mi al vi diras. Nur mi povis prezenti al via patro la aferon en tiu ĝia aspekto, pri kiu ni parolis, pri kiu ni estas certaj, kiun necesas juĝi malvarme kaj subtile. Kun mi via patro devis paroli sobre, ĉar ankaŭ li multon ŝuldas al mi. La afero koncernas ne nur la areston de Gravelot, sed ĉefe — kiel agi kun li post la aresto. Juĝafero estas nepensebla, kaj mi trovis eliron, mi donis konsilon, kiel ĉesigi la tutan aferon, sed kiam pasos jam ne malpli ol monato kaj vi kun la edzino estos en Poket. Ĝis nun mi ankoraŭ premadas ĉiujn risortojn, por ke plej baldaŭ okazu via enpostenigo kiel direktoro de la akcia societo de agrokulturaj entreprenoj en Poket. Mi laboras per la kapo kaj per la lango, kaj vi, tiel pasie strebanta ricevi tiun postenon, ne povas negi…

— Mi ne povas negi, — interrompis Van-Konet, — ke vi transpasis ĉiujn mezurojn. Mi ripetas — mi mem povus aranĝi la aferon per la patro.

Li eksilentis, ĉar li bonege konsciis, kiel multe faris Snogden, kiel neeviteble lia patro devus turni sin al la sama Snogden, por efektivigi tiun ĉi intrigon, kiu, ĉe ties tuta simpleco, postulis specialajn ligojn. Van-Konet-on atendis abomena interparolo kun la patro.

— Ĉu vi estas certa, almenaŭ, ke tiu ĉi stulta historio estas finita?

— Jes, mi estas certa, — respondis Snogden tute trankvile. — Ha, Vilĉjo, kara mia! Kion ci deziras diri?

Enkuris knabo, aĝa ĉirkaŭ sep jarojn, en velura jaketo kaj kun malhelaj bukloj, ĉarma kaj delikata, kiel knabino. Ekvidinte Van-Konet-on, li konfuziĝis kaj, kliniĝinte, komencis korekti la ŝtrumpon; poste li ĵetis al Snogden esprimriĉan rigardon kaj komencis movi la fingron laŭ la lipoj, ne kuraĝante ekparoli.

La filo de la gubernatoro kun ĉagreno kaj pensemo rigardis al la knabo; la humoro de Van-Konet estis rompita de tiu ĉi sceno, kaj li kun subrido ekrigardis al la vizaĝo de Snogden, espriminta nekutime mildan por tiu moviĝon de la koro.

— Vilĉjo, endas diri, kio okazis, aŭ foriri, — diris Snogden.

— Bone! — subite deklaris la knabo, alkurante al li. — Diru, kio estas «intri… glantoj» — «intrigantoj»? — korektis sin Vilĉjo.

La brovo de Snogden facile tremeris, kaj li intencis forsendi la knabon kun promeso poste klarigi tiun ĉi vorton, sed ironia zumado de Van-Konet vokis en lia animo deziron resti si mem, kaj por li sufiĉis kuraĝo venki la falsan honton.

— Kiel ci eksciis tiun vorton? — demandis Snogden, furiozante, ke liaj manoj tremas pro la konfuzo.

— Mi legis en libro, — diris knabo, singarde pririgardante Van-Konet-on kaj, evidente, ĝeniĝante pro li. — Tie estas skribite: «Intri… gantoj ĉirkaŭis reĝon Karolon, kaj kavaliro Alfredo… kaj kavaliro Alfredo… — rapide ekparolis Vilĉjo en espero, ke li kure transsaltos la reziston de la memoro. — Kaj ka… Alfredo…» Mi ne memoras, — ĉagrenite suspiris li kaj komencis puŝi la vangon per la lango elinterne. — Kaj «intri… gantojn» mi ne komprenas.

— Jen problemo al Snogden, — ne retenis sin Van-Konet, malice observante la interne konfuziĝintan kamaradon.

La rekta rigardo de la knabo helpis al Snogden malfermi la sekretan angulon de sia animo. Neniom pensante, li respondis al la edukato:

— Intriganto, Vilĉjo, — tio estas homo, kiu por sia profito pereigas aliajn homojn. Kaj pli detale mi klarigos al ci poste. Ĉu ci komprenis?

— Ho jes! — diris Vilĉjo. — Nun mi iros ree legi.

Li ĵetis rigardon el sub la frunto al la botoj de Van-Konet, malrapide ekiris al la pordo kaj subite forkuris.

— Tamen… — rimarkis Van-Konet, mokante la konfuziĝon de Snogden, kies vizaĝo, perdinte la akran koncentritecon, estis saltanta per ĉiu muskolo. — Tamen vi havas kuraĝon… aŭ arogantecon. Ĉu vi tiel ĉiam klarigas al la knabo?

— Ĉiam, — nervoze ekridinte, sen deziro diris Snogden.

— Kaj por kio?

— Ne gravas. Tio estas mia afero, — respondis li, jam ekregante sin kaj kunpremante per du fingroj la malsupran lipon.