— Nu, jes, simpla letereto, — diris Katarina, observante esprimon de la vizaĝo de Cravar, kiu, flaresplorinte, ĉu la papero ne odoras per cepa saŭco, anstataŭanta nevideblan inkon, ankoraŭ, por certeco, bruliginte alumeton, varmigis la papereton sur la flamo, — tie estas nenio. Mi scias.
Cravar elstarigis la malsupran lipon, decideme turniĝis kaj aliris al Hurtay. Ili duope longe pririgardadis la letereton. Lasinte ĝin ĉe Hurtay, Cravar turniĝis al Katarina.
— Al kiu ni ĝin transdonu? — demandis Cravar.
— Al James Gravelot, en la lazareton. Li tuj sendu al mi respondon.
— Katarina, mi cin amas, tio estas vero, sed ci mem komprenas: se mi kaj Hurtay… tio estas unu afero, sed en la lazareto estas alie. Necesas mono.
— Do prenu, — ŝi donis al Cravar unu oran moneron. — La mono estas ne mia, klare.
— Ni ĉiuj ĉi tie estas saĝuloj, — respondis Cravar. — Mi dum ses jaroj vidis kaj scias multon. Atendu. Prefere promenu, sed malproksime ne foriru. Mi tintos per la ŝlosilo.
Tiutempe Davenant estis dormanta kaj sonĝis malhelan akvon, surverŝantan noktajn kampojn. Lia kruro fartis nek pli, nek malpli bone, la genuo ne fleksiĝadis, kaj tial estis dolore aliradi al la vazistaso por fumi, kaj li, kiom povis, detenadis sin de fumado.
La provoso, deĵoranta interne de la lazareto kun dek unu unuopaj kameroj, sensone malfermis la pordon kaj, enirinte, abrupte skuis la arestiton je la ŝultro. Davenant ĉesis spiri kaj malfermis la okulojn.
Al lia mentono falis la letereto.
— Skribu respondon, — flustris la provoso, tuj forirante kaj ŝlosante la pordon el la ekstera flanko.
La seruro mallaŭte klakis.
Davenant apogis sin al la kubuto kaj tralegis la letereton, momente kompreninte la strangan tekston laŭ la asocioj de «naŭ jaroj», «Tom Ador» kaj «la Taĥenbaka vojo». Ne sciante, kie estas Stomador, Davenant vidis, ke al li skribas ĝuste tiu homo, ĉion bone sciante pri li.
Li eksentis obeeman senton de prizorgo, kvazaŭ kruda mano morne subŝovis ĉirkaŭ li la prizonan kovrilon.
Al li iĝis varmege kaj gaje. Moderiginte per profunda suspiro la batadon de la koro, inundata de espero, Davenant eltiris el la matraco la malgrandan krajonon, senditan antaŭ kelkaj tagoj de Tergens, kaj respondis al Stomador sur la dorsa flanko de la letereto tion plej gravan, pri kio li persiste meditadis dum tiuj tagoj:
«Mi bezonas Ort-on Galeran-on. Se li estas viva, pri li povas rakonti mastro de kafejo Adamo Kishlot; mi forgesis la numeron de la domo, kie loĝis Galeran. La kafejo estis tiam sur la angulo de la Polva kaj la Traflua stratoj. Necesas diri al Galeran, ke lin sciigas pri si la knabo, kun kiu li veturis sur la kabon Baj antaŭ ĉirkaŭ naŭ jaroj kaj kiu donis al li oran moneron por ludo».
Davenant ne subskribis pro singardemo, sed eĉ sen tio tiuj linioj apenaŭ enlokiĝis sur la dorsa flanko de la letereto. Ne kompatante, pro ekscitiĝo, la malsanan kruron, li lamis al la pordo, fiksaŭskultis kaj facile frapis. La provoso estis ĉi tie. Malferminte la pordon, li rapide kaptis la letereton kaj ree ŝlosis Davenant-on, kiu eksidis sur la liton por pensi. Post kelkaj minutoj Cravar tintis per la ŝlosilo al la pordego, kaj Katarina eliris el ombro.
— Prenu tuj kaj foriru, Kat, — diris Cravar. — La prizonestro ekiris kontroli la postenojn. Jen virino… — aldonis li post ŝia dorso. — Atendu do, morgaŭ mi venos!
Ne retroturniĝinte, Katarina silente kapjesis kaj estis en la butiko, kiam Stomador kaj Botredge jam elturmentiĝis pro atendo, komencinte stulte silenti.
— Legu! — diris, anhelante, Katarina. — La tuta poŝto en Poket ne valoras solan mian kapon.
Ŝi ĵetis la letereton sur la tablon kaj, fanfarone apoginte sian flankon per la mano, verŝis por si glason da pipra vodko, kiun ŝi avide eltrinkis.
— Kiel atingis? — demandis admirigita Botredge, kaptante ŝian talion kaj alŝovante al si, dum Stomador penis legi la malfacile distingeblan skribon de Davenant. — Kiel ci atingis, mi demandas?
— La virinaj aferoj estas pli ruzaj, ol ciaj, bravulo, — respondis Katarina. — Mi donis unu oran moneron. Tio estos via ŝuldo, Stomador.
Plu legante, Stomador distrite ĵetis rigardon al ŝi kaj same distrite donis al ŝi tri orajn monerojn.
— Kion ni faru? Tielas nia vivo, — suspiris Botredge, subridante al siaj pensoj pri tiu okazo ĉe la pordego. — Do ĉu ĉio estas sukcesa, oĉjo Stomador?
— Aĥ, kara Kat, — diris Stomador, — ci tiel servis por mi, ke mi malfermas al ci krediton por tuta monato kaj ci povas preni, kion ci deziros. Estas komisiite al mi, vidu, trovi unu homon, kaj ĉar vi nun devas kunpreni ankoraŭ du botelojn da pipra vodko kaj iri dormi, mi ĉi tie sola farados planojn.
Ĉapitro VIII
En la sekva tago, persvadinte Botredge-on komerci anstataŭ si, Stomador ekiris serĉi Galeran-on laŭ la indikoj de la letereto de Tirrey kaj, surmetinte urban kostumon, venis antaŭ ĉio al la adreso de Kishlot, kiu jam antaŭlonge fermis sian «Abomenon». En homriĉa loko Kishlot posedis vendejon de preta piedvesto. Liaj aferoj iris tiom sukcese, ke li intencis malfermi ankoraŭ du tiajn vendejojn. Ne plu uzante jam la kontraŭnaturan, nek iom originalan reklamon, Kishlot trafis al «orejo», kiel li promesis tion en la paroksismo de envio al Davenant; la sekreto de la riĉiĝo de Kishlot estis en aĉetado de grandaj kvantoj da difektita varo kontraŭ duona prezo kaj vendado de ĝi kontraŭ prezo de normala piedvesto. Negrava difekto, evidenta por specialisto, ŝajnis al simpla aĉetanto, eĉ se li ĝin rimarkis, nura hazardaĵo; okaze de plendoj Kishlot volonte ŝanĝadis la difektitan produkton al senriproĉa, sed plendoj estis malmultaj, kaj la varo estis multa.
Kishlot dikiĝis, ellernis ludi sur meĥanika piano kaj svatiĝis al unu gaja vidvino, posedanta propran domon.
— Ĉu Ort Galeran? — demandis Kishlot Stomador-on, kiam eksciis pri la celo de la vizito. — Lia adreso estas konata en kafejo «Ponch». Tie mi renkontis lin, sed min li jam delonge ne vizitis.
— La plej malfacila afero por mi estis trovi vin, — diris Stomador. — Mi pasigis sur la Polva strato ĉirkaŭ du horojn, pridemandante en domoj kaj sur anguloj, mi laciĝis, eksidis en bierejo kaj prenis ĵurnalon. Tiam mi ekvidis, kiel mi estas stulta. Inter anoncoj sur rimarkebla loko estas indikita via vendejo: «La plej bona vendejo de preta piedvesto «Flugiloj de Merkuro» — Adamo Kishlot». Do, mi iru al «Ponch».
— Mi lokigas anoncojn dufoje dum semajno, — bonanime diris Kishlot. Li silentis iom. — Ĉu vi konas Galeran-on?
— Ne. Sed unu homo, mia amiko, konas lin kaj deziras trovi.
Dankinte, Stomador forlasis Kishlot-on kaj ordonis al la ŝoforo de la taksio veturi al kafejo «Ponch».
Baldaŭ eniris li en malvarmetan ejon kun tabletoj el malakito, tegitan per mahagono. Inter ĵurnaloj kaj virinaj ĉapeloj Stomador trairis al la bufedo, kie jam la unua servanto al lia demando pri Galeran, nur iomete serĉinte per la okuloj, almontris altan homon kun blanka kapo, kiu sidis apud spegulo. La brovoj de Galeran estis ankoraŭ nigraj, sed la kolo iĝis vejneca, la haroj sur la kapo griziĝis, kaj en la okuloj kaj buŝsulkoj lumis pacienca ĝisvivado de la vivo, karaktera por homoj, solecaj en maljuneco. Galeran estis trinkanta nigran kafon kaj leganta libron. Ĉe lia tableto estis libera seĝo.
Stomador faris malrapidan riverencon kaj petis permeson okupi la seĝon. Galeran silente kapjesis al li. Stomador eksidis kaj komencis atente rigardi al la najbaro, kiu, levinte la ŝultrojn, rekomencis la legadon. Sentante la rigardon, li levis la kapon kaj, rimarkinte, ke la korpulenta nekonato rigardas al li kun enigma kaj atenda rideto, demandis: