Выбрать главу

— Ĉu vi ion diris al mi?

— Ankoraŭ ne, sed mi diros, — mallaŭte ekparolis Stomador. — Ĉu vi estas Ort Galeran?

— Sendube.

— Do aŭskultu: en ĉi-tiea prizono sidas James Gravelot, al kiu, kiam li estis ankoraŭ knabo, mi donacis pereantan pro malbona negocado gastejon sur la Taĥenbaka vojo, je kvardek mejloj for de Gerton. Pli ĝuste estas diri, mi forlasis ĝin. Gravelot sukcesis teni sin. Al li helpis la malkovro de la minejoj. Mi ne scias, kiel kaj kial, tamen antaŭnelonge li estis naviganta al Poket sur skuno de kontrabandistoj kaj estis kaptita post batalo kune kun ĉiuj, kiuj restis vivaj. Hodiaŭ nokte mi sukcesis ricevi de li letereton, kiun vi bonvolu legi.

Galeran kun dubo alportis la papereton al la okuloj, sed tuj kiam li legis pri la ora monero, prenita por ludo de Davenant, li ege vigliĝis, eĉ ruĝiĝis pro emocio.

— Ho Dio! Ja tio estas Tirrey! — diris li al si mem. — Kiu vi estas, kara amiko?

— Tom Stomador, je via dispono. Mi posedas butikon kontraŭ la prizono.

— Diablo prenu! Rakontu detale! Iam mi tre bone konis Dav… Gravelot-on.

Stomador nemulte povis aldoni al la komenca klarigo; li rakontis la renkontiĝon kun la junulo, priskribis lian trivitan veston, lian aspekton, sed estis videble, ke li por ĉiam enmemorigis tiun kuniĝon de simpleco, decidemo kaj sendefendeco, kia estis Tirrey, same memorata de Galeran, speciale post lia malapero, kies kaŭzoj baldaŭ evidentiĝis, kiam Frank Davenant venis al Kishlot kaj komencis oratori en cinika tono, plendante, ke la filo forlasis lin. Dum Davenant suferis, penante kontentigi la avidon de la patro, Galeran en tiuj tagoj gajnis en Liss, ĉe neniam antaŭe okazinta, escepta fortuno, dek kvin mil pundojn, kaj kvarono de tiu monsumo konsistigis la parton de la knabo, foririnta perpiede for de la koto, tiel neatendite malpuriginta la helan pordon, jam malfermiĝintan al lia avida animo.

Klariginte al Galeran, ke detalajn informojn pri siaj cirkonstancoj Gravelot povos doni nur post kelkaj tagoj, kiam provoso Fakreged akceptos diurnan deĵoradon en la lazareto, Stomador direktis sin hejmen, enskribinte la adreson de Galeran, kiu jam dum sep jaroj posedis blankan unuetaĝan domon je dek mejloj for de Poket. La domo estis komencanta per si la vicon de ĉebordaj vilaoj, disĵetitaj sur ŝtupegoj de rokoj inter abismoj kaj ĝardenoj. Tiuj nestoj de sun-mara silento estis komunikantaj kun la urbo per vojoj — la ŝosea kaj la unutraka fera. En la domo de Galeran loĝis, krom li, ŝoforo Grubbe kaj junulino Tirsa, fratino de la ŝoforo, plenumanta oficon de servistino kaj mastrumistino.

Galeran loĝis en kvar ĉambroj, meblitaj tiel simple, kiel tion scipovas fari ŝatantoj de klara linio en desegno kaj de melodio en muziko. Delikataj littolaĵoj, elektraj lampoj kun verdaj kloŝoj, fajencaĵoj kun blua arabesko, flekslignaj mebloj, bonega kolekto de koloraj gravuraĵoj, kaj ankaŭ abundo de plurjaraj florantaj vegetaĵoj kaj, komuna por ĉiuj ĉambroj, maldika franca tapiŝo, kies blua desegno estis reflektiĝanta en vitroj de libroŝrankoj, — jen ĉio, kio, prilumata de la suno tra grandaj fenestroj, kviete brilis en la domo. Galeran-on neniu vizitadis. Al la kvindeka jaro lia naturo ellaboris siaspecan antitoksinon, malhelpantan al oni proksimiĝi al li alie, ol en neŭtralaj lokoj, kiaj estis — strato, kafejo, klubo. Li ne malestimis, ne malamis la homojn, sed amis ilin kiel homojn en libroj. Tirrey estis la escepto. Maltrankvile kaj arde rememoris pri li Galeran. Li rekonis en li sian junecon; sed lin savadis la malvarmeto, simila al malvarmeto de menta pastelo, veniganta mediton.

Galeran dum semajnoj sidadis hejme, bredante abelojn, legante aŭ kaptante fiŝojn sur vela boato, kaj dum semajnoj loĝadis en la Poket-a gastejo «Rozo kaj pruno», ludante vice jen bilardon, jen kartojn.

La gajno de Tirrey — tri mil kvincent pundoj, metitaj al kuranta konto, kreis monsumon ses mil, kaj eĉ unu fojon Galeran ne tuŝis tiun monon.

Li atendis, ke la knabo venos kaj dankos lin.

Tirrey venis. Nun endis helpi lin.

Ĉapitro IX

Intertempe la stato de la kruro de Davenant malboniĝis; post provizora plifaciliĝo la genua artiko ŝvelis, la kruro peziĝis, kaj la malsanulo povis nur sidiĝadi, kvankam tio estis malpermesita al li. Se li malofte ekstaradis, por fumi, do li forte riskis, kontraŭ la malpermesoj de la kuracisto. La kuracisto Doble, kiu senkonscie ŝatis Davenant-on, neniom emis urĝi la juĝon kaj, aranĝinte konvenan konsiliĝon, donis kondiĉan ateston, ke la vundito kapablos aperi antaŭ la juĝistaro nur post du semajnoj, tio estas, kalkulante la tagon de la intervidiĝo de Stomador kaj Galeran kiel komencan punkton, — en la dekunua tago post tiam.

Dum tiu tempo la gubernatoro de Gerton jam ĉion sciis pri Gravelot. La patro kaj la filo, ege kontentaj pri la iro de la afero, uzis per siaj malnovaj ligoj necesajn rimedojn kontraŭ diskonigo de la hontinda historio, tial estis anticipe decidite rilate Davenant-on — fari al li verdikton en foresto, sekve de lia rekta konfeso. La prokrasto de la juĝafero pro la malsano de la ĉefa krimulo estis, tiamaniere, nur montro de necesa korekteco. Se la stato de lia kruro vere pliboniĝus, la prezidanto de la milita tribunalo, majoro Stegelson, post konsiliĝo kun la prokuroro decidis en tiu okazo aranĝi la juĝon, ne atendante la resaniĝon de Gravelot. Tiuj internaj rilatoj de oficistoj kaj militistoj, inter ilia plej malbona parto, prezentis fermitan keston, bone konatan al ĉiu specialisto. Ĉe defendo de komuna sekreta intereso ĉio ĉi estas indigniga nur el ekstere, sed interne ĝi estas simpla kaj preskaŭ paca.

Siaflanke, Davenant estis tute certa, ke Georgo Van-Konet bonege scias pri la konsekvencoj de lia fuĝo kaj ne preterlasos okazon anticipe misformi la faktojn aŭ kaŝi ilin, se la arestito komencos senmaskigon. Ne sciante, kion li atendu de la tiom decidema konduto de la potenculoj en tiu okazo, se li sendos al la enketisto skriban depozicion, en kiu krome ne eblus pruvi la ligon de la ago de Gottlieb Wagner kun la partopreno en tiu krimo de Van-Konet, — Davenant atendis la juĝon. Duboj estis ankaŭ en ĉi tio, ĉar la batalo de «Ursino» kontraŭ la doganeja gardistaro neniel rilatis al la diboĉado de Van-Konet ĉe la tablo de «Sekaĵo kaj maro», sed nenion alian Davenant povis elpensi, nur se eble Galeran, se li estas viva, kapablus helpi al li. La stato de la juna mastro de la gastejo estis malbonigata ankaŭ de la pasia tono de la lokaj gazetoj, trovantaj la okazon kun «Ursino» escepta laŭ aŭdaco kaj feroco de la rezistado de la kontrabandistoj. Du gazetraportistoj klopodis ricevi intervjuon kun Tergens kaj Gravelot, sed al ili oni rifuzis.

Vizito de la enketisto ripetiĝis. Ĉi-foje la oficisto venis por konfirmo de la akiritaj de li informoj pri la vera, dua nomo de Davenant kaj pri lia fuĝo el sia gastejo, kiam la doganeja taĉmento trovis du kestojn da multekostaj cigaroj. Davenant ne mensogis: agnoskinte, ke ĉio ĉi estas vero, li rakontis al la enketisto pri la friponaĵo de Gottlieb Wagner, anticipe sciante, ke la enketisto ne kredos al li. Sed eĉ unu vorton pri Van-Konet, timante nekonatajn paŝojn de la malica forto, jam montrinta sian potencon, li ne diris kaj, tolerinte la mokan kritikon de la enketisto rilate de la mistera Wagner, subskribis la depozicion en tia aspekto, en kia li donis ĝin. Kvankam nun la tribunalo havis kaŭzojn opinii lin kontrabandisto kaj tenanto de krimula nesto, li, kiel estis dirite, por ĉio ĉefa decidis atendi la juĝon.

La ekzistadon de la kaptito malfaciligadis kruelaj doloroj, kiujn li devis toleri dum vindadoj. Kvankam post vindado Davenant sentadis ioman plifaciliĝon, tamen lavado de la vundo kaj klopodoj kun ĝi ĉiam estis tre turmentaj. La kuracisto aperadis en akompano de provoso, observanta plenumadon de la reguloj de unuopa tenado de prizonulo. Sulkiĝante pro doloraj sentoj, sed ankaŭ ridetante samtempe, Davenant ordinare ŝercadis aŭ rakontadis tiujn ridindajn historiojn, kiujn li aŭdis sufiĉe dum la naŭ jaroj inter diversaj homoj. La prizonaj servantoj bonege vidis, ke Gravelot ne estas kontrabandisto. Tra Tergens jam iradis en la prizono onidiroj pri kverelo de Gravelot kun iu tre grava persono de la supera administracio, kaj, certe, en ili rolis monduma sinjorino, sed tiuj onidiroj, akceptante nek definitivan, nek fidindan formon, naskis simpation al Gravelot, kaj, nur timante perdi la postenon, la kuracisto ne faris al la prizonulo tiujn gravajn komplezojn, unu el kiuj faris Katarina la Rufa.