Kelkfoje en la kameron de Davenant venadis la prizonestro, malserena grizhara viro kun akra vizaĝo. Skrupule esplorinte la kameron, la fenestron, sendezire murmurinte: «Ĉu la prizonulo havas pretendojn?» — la estro longe rigardadis lastfoje al la grizaj okuloj de Davenant, nekomunikeme observantaj liajn moviĝojn, kaj foriradis. Foje, kun celo elprovi tiun homon, Davenant diris al li, ke li deziras voki la enketiston por tre gravaj sciigoj. Rapida konsidero, glitinta en la okuloj de la prizonestro, esprimiĝis per demando:
— Kiaspecaj sciigoj?
— Unu persono, — diris Davenant, — persono tre fama, ricevis de mi baton en la gastejo…
— Koncerne ĉion, kio ne rilatas al la afero, — interrompis, turniĝante, por foriri, la estro, — vi devas doni skriban klarigon.
Kun tio li foriris, sed Davenant komprenis, ke la ruza administranto agas kune kun la tribunalo kaj ajnan skriban eksplikon de la kaŭzoj de la morna historio li sendos rekte al la gubernatoro aŭ neniigos.
La febro kaj la doloro de la vundo devigadis Davenant-on malpacience atendadi nokton, kiam dormo forkondukadis lin el la prizono en la landon de sonĝoj. Li penis dormi tage, por malpli multe deziri fumi, ĉar pro starado ĉe la vazistaso li devis pagi per rekomenciĝo de la akra doloro en la genuo. Sen aliaj konversaciantoj, krom libroj de la prizona biblioteko, en abomena hela vakuo de la kamero, kie mankis almenaŭ io superflua, tiel necesa por la vido de la homo, Davenant fordonadis sin al fantazioj. Fojfoje li vidadis Kishlot-on kaj la ruĝajn ombrelojn de la knabinoj, ridantaj tiel, ke ridis ĉio ĉirkaŭe. Li vagadis kun la ebria patro, serĉadis en la malhela ĝardeno la ŝlosilon kaj iradis laŭ la nekonata vojo, strebante ĉirkaŭiri la monton, ŝirmantan la hele prilumitan teatron. Sed malplej multe li deziris, ke tiuj junulinoj, de kiuj al li restis stranga impreso — de tenero kaj amo al la vivo, — eksciu, kie li troviĝas. Tiam ili devus rememori lian patron. Kaj en sia animo Davenant kore esperis, ke ili jam antaŭlonge forgesis pri li.
Kelkajn tagojn post kiam la letereto de Stomador estis ricevita de Davenant, komencinta ekde tiu nokto streĉite atendi postajn eventojn, fine de la dekdua horo de tago okazis ordinara ŝanĝo de deĵoroj. La nova provoso ĉirkaŭiris vice ĉiujn unuopajn kamerojn de la lazareto kaj laste malfermis la pordon de Tirrey. Tio estis Fakreged, junulo aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, kun malsaneca koloro de la vizaĝo kaj kun nigraj lipharetoj. Liaj nigraj negrandaj okuloj facile ekridetis kaj, mallaŭte ferminte la pordon, por ke la provoso de la ĝenerala fako de la lazareto hazarde ne aŭdu la interparolon, li eksidis sur la liton ĉe la piedoj de Davenant, kapsignante, ke tiu konservu trankvilon kaj fidon. Sentante la komencon de la eventoj, sed pro singardemo nur silente kaj atende ridetante, Davenant prenis de Fakreged letereton de Tergens, kies skribmanieron li jam konis.
Tergens skribis:
«Fidu la homon, kiu donos tion, senkondiĉe. Li ne povos akiri nur birdan lakton. T.»
— Redonu ĝin, — flustris Fakreged kaj kaŝis la letereton sub la subŝtofon de la kaskedo, — mi ĝin poste neniigos. Nun aŭskultu: ĉion, kion vi bezonas transdoni al iu ajn, vi povas diri al mi parole, tiel estas pli sekure, sed, se necesas skribi, tiam preparu la leteron ĝis la vespero kaj ŝovu ĝin en la restaĵon de la pano, kiun vi ricevas por vespermanĝo, la panon vi povas ĵeti en la bovlon. Kvankam oni al mi fidas, sed singardo neniam malhelpas. Ĉu vi havas krajonon? Jen. Prenu paperon.
Fakreged elprenis el sia notlibreto anticipe preparitajn foliojn, kaj Davenant kaŝis ilin en truon de la matraco.
— Mi jam skribis, — diris li, same hastante ĉion ekscii, kiel Fakreged, evidente, hastis eliri. — Ĉu venis la letero? Kie estas Tom Stomador?
— Oni jam trovis Galeran-on, — haste respondis Fakreged, ekstarante, deirante al la pordo kaj starante dorse al li. Lia mano etendiĝis por preni la pordan anson. — Oni agos plenforte. Stomador havas butikon kontraŭ la prizono.
Ekscitita pro tia kvanto da gravaj kaj surprizaj sciigoj, Davenant feliĉe ekridis. La ekstrema ekscitiĝo esprimiĝis per tio, ke sur lia maldekstra vango aperis intensa ruĝa makulo, okupinta ankaŭ la angulon de la okulo kaj la tempion; kvazaŭ formikoj estis kurantaj en la vango, kaj li senkonscie frotis ĝin.
— Via tuta vango iĝis ruĝa, — diris Fakreged. — Kio estas tio?
— Mi ne scias… mi iĝis nervoza dum la lastaj tagoj, — respondis mirigita Davenant. — Kio ankoraŭ? Kiel fartas Tergens?
Fakreged fiksaŭskultis nedifinitan sonon en la koridoro, svingis la manon kaj elkuris, tuj klakinte per la ŝlosilo.
Tiuj sciigoj resonis en Davenant preskaŭ kiel sento de subita liberigo, — kvazaŭ se jam estus veninta al la prizono veturilo por veturigi lin for de la morna ludo de muroj kaj ŝlosiloj. «Stomador kontraŭ la prizono, — ripetadis Davenant. — Galeran scias pri mi!» La bizareco de homaj renkontiĝoj estis gajiganta lin. Li kuŝis, mallaŭte ridis kaj aŭskultadis fojfoje aŭdiĝantajn sonojn de la prizono, rememorigantajn metalajn eksplodojn, voĉon de fero, paŝojn de ŝtonaj statuoj. Li ekdeziris senprokraste skribi al Galeran pri ĉio, detale kaj precize. La rememoroj revivigis la bildon de tiu homo, al kiu li sentis estimon kaj dankemon. Spirante per la tuta forto de la pulmoj, premantaj la koron, frapitan de la esperoj, Davenant, neglektante la doloron en la kruro, eĉ trovante ĝin agrabla, kiel negravan cirkonstancon, senfortan malutili al la aliaj, pli gravaj cirkonstancoj, ekstaris kaj longe fumis ĉe la vazistaso. Finfine liaj nervoj kvietiĝis, li eksidis por skribi al Galeran, penante lokigi kiel eble plej multe da vortoj sur tiuj tri folietoj, kiujn donis al li Fakreged. Pri iuj aferoj li ne skribis. Tiel, li intencis buŝe rakonti al la provoso pri la mono kaj la arĝenta cervo, kaŝitaj en la fendo de la ŝtono, same buŝe sciigi ĉiujn nomojn — de Van-Konet ĝis Firso.
Dum li estis skribanta, Fakreged metode paŝadis laŭ la koridoro, fojfoje malfermante ferajn giĉetojn de la pordoj kaj pririgardante la kamerojn per atenta rigardo. Malferminte la giĉeton de Davenant, Fakreged renkontis per siaj okuloj la liajn kaj, ne reteninte sin, infanece subridetis pri tiu ludo pri gardisto kaj arestito, kiun ili ludis inter si.
Sciante, ke tia okazo ree aperos ne tre baldaŭ, Davenant transdonis per koncizaj esprimoj, mallongigante vortojn kaj evitante adjektivojn, ĉion esencan de sia historio dum la naŭ jaroj, prisilentinte nur tion, kun kiu celo li foriris el Poket al Liss. Menciinte nomojn de neniu el la personoj de la historio, ennodiĝinta en «Sekaĵo kaj maro», li vespere singarde frapis la pordon kaj transdonis al Fakreged la necesajn nomojn, skrupule klariginte, kian rilaton al li havas tiu aŭ alia homo, kaj ankaŭ kiel trovi la cervon kaj la monon. Kiam Fakreged parkeris la lecionon, kio estis ne malfacila por lia memoro, trejnita en tiaj aferoj, ili disiĝis kaj ne plu interparolis. Vespere Davenant enŝovis sian leteron en nefinmanĝitan panon, kaj arestito, deĵoranta en la lazareto, sub observo de speciale komisiita provoso, kaj ankaŭ de Fakreged, ĉirkaŭiris la kamerojn kaj forprenis la manĝilarojn. Tiuj vizitoj ĉiam okazadis rapide, en silento, sen troaj moviĝoj, sed Fakreged per facila klino de la kapo sciigis la malliberulon, ke tiu ne zorgu pri la pluaĵo. Efektive, en la sekva tago la letero estis ĉe Stomador, kaj li, antaŭ ol alporti ĝin al Galeran, atendanta la komplicon en interkonsentita por tio bierejo, nemalproksime de la prizono, atente tralegis ĝin, kaj poste sur aparta papereto, por ne konfuzi, skribis ĉion, kion diris al li Fakreged aparte de la letero de Davenant. Tiuj nomoj estis: Georgo Van-Konet, Snogden, Weiss, Laŭra Muldwey, filino kaj patro Barket, Petronia kaj Firso.