Выбрать главу

Speciale interesis Stomador-on la ŝtono, en kies fendon Gravelot mallevis la monon kaj la arĝentan cervon. Serĉadon de tiuj aĵoj li prenis por si, sciante, kiom multaj eĉ sen tio diversaj klopodoj atendas Galeran-on. Krome, Stomador ne povis preterlasi la raran okazon de rekta partopreno, ligita per la rememoro pri la loko de la batalo kun la intima flanko de la karaktero de la butikisto. Neniam kaj al neniu li parolis pri ĝi, eĉ malmulte pensis pri ĝi li mem, sed tiu flanko de lia karaktero sola determinadis agojn de la stranga dikulo.

Ekzistas speco de ŝatantoj de pitoreska agado, intrigo kaj emocianta sekreto. Ĝuste tia homo estis Stomador, kies neatendita donaco al Davenant — en la formo de «Sekaĵo kaj maro» — sekvis nur el tio, ke la taverniston tedis atendi en la malmulte vizitata loko aperon de kaleŝego kun personoj de la kvina akto de dramo: estu tio ŝtelo de virino aŭ enigma heredaĵo — tio estis por li indiferenta, sed li sopiris pri neeblaĵo batali kune kun sieĝata gasto kontraŭ spadoj kaj revolveroj, frakasantaj la pordon, barikaditan elinterne per meblaro. Stomador saĝe divenis la specialan vivan rolon de tiaj vespaj nestoj de ĉiaspecaj statoj kaj renkontiĝoj, kiaj estas gastejoj de malmulte loĝataj lokoj, sed deziris li ĉion tian haste kaj intense, kiel multekostajn ludilojn, forgesante, ke la realo plej ofte ligas kaj malligas nodojn malrapide, pli laborante per krajono kaj plumo, ol per intensaj farboj. Kaj, kiel tio ĉiam okazas kun realiĝo de imagoj, la morna malfeliĉo de Davenant, sekvinta el ties natura emo rezisti al malpureco, ŝajnis al Stomador okazintaĵo ordinara, dum la fendo en la ŝtono — fragmento de meritita intrigo… Ĉu tio signifas, ke imago estas pli forta, ol evento? Estas malfacile diri: verŝajne, tio dependas de tio, kiel kaj kun kiu.

Post multaj vagadoj kaj malsukcesoj Tom Stomador estis nun kontentiganta sian soifon de spektanto kaj partoprenanto de pitoreska intrigo per komercado kontraŭ la prizono, li eksentis guston de tiu afero, ĉar li konstante estis informita pri prizonaj dramoj kaj sekretaj komunikadoj kun la kontrabandistoj. Lin absorbis atendado de maloftaj aŭ tragikaj okazoj, kaj da informantoj estis sufiĉe, komencante per parencoj de prizonuloj kaj finante per provosoj, iam babilantaj troe en la malantaŭa ĉambro de la butiko, kie ili fojfoje ludadis kaj drinkadis.

Antaŭ tiu tago, jam en la antaŭa vespero ricevinte prizonan liston de nutraĵoj, kiujn necesis hodiaŭ matene doni al la prizonaj kurieroj, Stomador preparis la varon anticipe, laborante dum parto de la nokto, — ĉion pesis, envolvis kaj metis en korbojn. Botredge anstataŭis lin por la cetera parto de la tago, kaj Katarina venis por helpi. Al la demandoj de provosaj edzinoj, kien malaperis la maljunulo, la kontrabandistoj respondadis, ke Stomador forveturis por viziti malsanan parencinon.

Antaŭ tiu tago Galeran estis ĉe la milita prokuroro, kolonelo Hern, dezirante sciiĝi pri la afero kaj akiri permeson pri intervidiĝo kun la prizonulo. Traktante la militan juĝoproceduron kiel laboratorian sekreton, Hern tre ĝentile kaj esprimplene komprenigis Galeran-on, ke li malaprobas klopodojn de fremdaj personoj, eĉ de tiuj, simpatiantaj al akuzato. Tamen Hern ne povis rezigni de plezuro indiki leĝajn artikolojn, laŭ kiuj kvar homoj — Gravelot, Tergens kaj ankoraŭ du — devis morti sur pendumilo. Tial la konversacio estis daŭranta.

— Mi ne vidas kaŭzojn, — diris Hern, — kial la akuzanta partio devas esti pli modera rilate de Gravelot. Li estis defendanta la kargon de «Ursino» kun furiozo de proprietulo, lia propra konfeso diras pri dek ses viktimoj, al kies familioj la dogana departamento devas nun priklopodi pension. La enketo trovis, ke la falsa Gantrey estas James Gravelot, posedanto de gastejo ĉe unu el la bordaj loĝpunktoj, ege infektitaj de kontrabando. Gravelot fuĝis de la priserĉo, doninta gravajn pruvojn de lia partopreno en la kontrabandaj aferoj. Ne ekzistas faktoj pli konvinkaj, kiel ajn vi volu.

— Vi pravas, — konsentis Galeran, ne dezirante inciti Hern-on per duboj. — Al mi restas ekscii, ĉu ne aperis al la enketo demando pri psika normaleco de Gravelot? La karaktero de lia furioza rezisto permesas ekpensi pri tio. Konservado de kontrabando, eĉ se tio estas pruvita, ne estas preteksto por despero. Aŭ Gravelot estas malsanece ekscitiĝema, aŭ li estis ial devigita rezisti ĝis la lasta ebleco.

Dirinte tion, Galeran ne suspektis, ke li tuŝis la sekretan flankon de la afero, kaj Hern atente ekrigardis al li. La gubernatoro povus forte malutili al la prokuroro, se Hern rifuzus plenumi la peton de la patro fari al la filo amikan komplezon: forigi el la afero, ricevinta neatenditan iron, la nomon de Van-Konet. Tiuj vortoj de Galeran estis la kaŭzo de tio, ke Hern kategorie rifuzis al li pri intervidiĝo kun Davenant. Post la fino de la enketo viziti la prizonulojn povis nur proksimaj parencoj.

La homo, ne havanta altan staton en la socio, per nenio kaj al neniu konata, multe lacigis Hern-on. Li ekstaris.

— La intervidiĝo estas neebla, — ripetis Hern. — Koncerne de la supozata komplikeco de la karaktero de via protektato mi devas rimarki, ke milita tribunalo malhavas rajton enprofundiĝi en mondpercepton de kontrabandistoj, malgraŭ ajna intereseco de tiu demando per si mem.

Kun tio Galeran foriris. La letero de Tirrey klarigis al li ĉion. Sed la atendita de li klareco estis tiom komplika pro la senco de la farota ago, ke li nur svingis la manon, forpuŝante seriozan pripensadon al la vojaĝaj horoj. Antaŭ ĉio li devis veturi al Gerton.

— Traleginte la leteron, — gravmiene deklaris Stomador, — mi komprenis, ke tiu historio ĉirkaŭprenas tri momentojn: la familian momenton, la personan momenton kaj la kriman momenton. Kio koncernas la kaŝitajn en la ŝtono mono kaj aliaj aĵoj, do mi pensas, ke pli bone estos, se pri tio okupiĝos mi, mi konas la ĉirkaŭaĵon. La cetero estas en viaj manoj.

— Jes, iru kaj trovu la monon, — diris Galeran, — kaj mi devos intervidiĝi kun ĉiuj homoj, kies nomojn vi skribis. Gravelot akiris senofendajn kaj malfortajn malamikojn: la gubernatoran familion. La akreco de la afero estas en malfacileco pruvi la ligon inter la mistera ago de Wagner kaj la agoj de Van-Konet. Eĉ pruvinte tion, ni kreos novan, apartan juĝaferon, apenaŭ helpantan al Gravelot.

— Eksterordinara embaraso! — zorgeme kaj solene proklamis Stomador. — Nur via kapo povas venki la aperantajn obstaklojn, sed ne la mia.

— Gravelot batis Van-Konet-on pro ofendo de virino, — daŭrigis Galeran, — kaj se mi allasas, ke la cigaroj estis subĵetitaj kun intenco eviti kompromiton, eblan post kiam la batito forflankiĝis de la duelo, do ajna juristo rajtas trakti tion kiel koincidon. Mallonge dirante, ne ekzistas krimatestoj kontraŭ Van-Konet, kaj, mi ripetas, se ili troviĝus, — nova juĝafero kontraŭ Van-Konet ne senkulpigos Gravelot-on en la juĝafero de «Ursino». Tamen nenio alia restas, krom minaci al la filo de la gubernatoro per diskonigo de la skandalo, por ke tiu uzu tutan sian influon pro mildigo de la sorto de Gravelot. Kaj por tio mi devos akiri atestojn de Barket, lia filino kaj Petronia; eble, estos ne superflue interparoli kun Snogden kaj Laŭra Muldwey. Rilate de tiuj personoj nenion eblas diri anticipe.

— Prave! — ekkriis Stomador. — Vi rezonas, kiel ministro.

— Ve! Kiel ĉantaĝisto. Mi entreprenas ĉantaĝon, tion al vi diros ajna juĝeja kuriero.

— Riska afero estas bati filon de gubernatoro al la vizaĝo, kaj eĉ ĉe atestantoj! — rimarkis Stomador, plu konsternita de la ago de Gravelot. — Mi neniel povas decide diri, ĉu povus mi fari la samon sur lia loko. La demando, ĉiel ajn, estas tikla!