— Li agis bone, — diris Galeran. — Tio estis modesta kaj bonkora junulo. Verŝajne, kreiĝis situacio, kiam silento egalas al vangofrapo al si mem.
Ĝis tiu minuto Stomador dubis pri racieco de la agoj de Gravelot, sed la sincera tono de Galeran forpelis la ombron de la konvencia deco, malhelpinta al la butikisto taksi la konflikton esence.
— Vere, — diris Stomador, — mi konsentas kun vi. Tio estas vero, kvankam malbona, sed vero. Mi konfesu, ke kiam mi legis la leteron, do mi pensis, ke la junulo freneziĝis. Li perdis memregon, kaj ni jen sidas kaj rompas la kapojn, kiel ni nun savu lin. Kio devigas nin pensi pri li? — solvu la problemon. Ja Gravelot por mi eĉ ne estas parenco. Mi sonĝas lin ĉiunokte.
— Do, li necesas al ni — al mi kaj al vi.
Pensinte iom, Galeran decidiĝis aldoni:
— Mi estus tre ĉagrenita pro morto de Kunsgerry, kvankam mi neniam vidis lin.
— O ho! Kio do, ĉu vi deziras memstare mortigi lin?
— Stultaĵo! — ekridegis Galeran. — Kunsgerry loĝas en Skotlando, kie ni, verŝajne, neniam estos. Mi legis en ĵurnalo, ke aktoro de unu teatro, Kunsgerry, rifuzis ludi la ĉefan rolon en nova teatraĵo. Ĝi ne plaĉis al li. Li foriris de sur la scenejo fine de la unua akto. Alia aktoro, laŭ la scenaro, turniĝis al la pordo, ekkriinte: «Ha! Jen, finfine, tiu kanajlo Gard! Li hastas! Mi aŭdas liajn paŝojn!» Sed la pordo restis malplena, kaj Gard, tio estas Kunsgerry, ne venis. La aktoro ripetis, ke «Gard hastas». Neniu hastis. La spektaklo rompiĝis, kaj Kunsgerry pagis grandan monpunon. Do, — diris Galeran, ekstarante kaj skrupule kaŝante la leteron de Davenant, — mi ne scias, ĉu tio estas komprenebla por vi, sed Davenant estas kiel Kunsgerry; li ne povas cedi en la ĉefa, kaj tial mi devas lin savi.
— Kalkulu pri mi kiel vi deziras, — deklaris Stomador, admirigita de la neordinara por li nuanco, kiun donis al la tuta afero lia klera komplico, — mi estas en via dispono. Reveninte, venu nokte al mi, se mi dormos aŭ ne, — mallaŭta triobla frapo sciigos min pri via veno.
Kun tio ili disiĝis. La butikisto forveturis en tramo al la Malnova Fuorto, de kie li devis perpiede iri serĉi la ŝtonon, kaj Galeran en la aŭto, stirata de lia ŝoforo Grubbe, direktis sin al Taĥenbako, antaŭ ĉio strebante pridemandi la servistojn de la gastejo, forlasita de Davenant. Krome, al li estis interese ekvidi, kiel vivis Tirrey, kies aspekton post naŭ jaroj li imagis malklare. Galeran plu memoris lin senliphara. Tiu impone kaj morne disvolviĝanta sorto premis la koron de Galeran, kiel aspekto de forlasita bela domo.
Estis la kvara horo posttagmeze. La vojo — ĝuste la sama, laŭ kiu rapidis Davenant al Liss, — eĉ dum minuto ne restadis malplena; malpezaj kaj ŝarĝaj aŭtoj antaŭadis la vojaĝanton, vidiĝante poste el trans montetoj, sur foraj sekcioj de la ŝoseo, simile al polvantaj, nigraj globoj; grincadis, tintante, veturiloj, stirataj de ebriaj farmbienuloj; fruktoj, sakoj kun nuksoj kaj maizo, pakoj da tabako, meblaro kaj ilaro de transloĝiĝantoj el unu vilaĝo en alian moviĝadis ĉiam renkonten al Galeran. Arda senventeco kun pura ĉielo estis donanta al la pejzaĝo finitan purecon de linioj. Bruna herbo, forbruligita de la suno, transiradis de monteto al monteto per koloroj de cindro, makulita de ŝtonoj, argilo kaj dornaj arbustoj. Al iuj homoj moviĝado helpas rezoni; por Galeran moviĝado estis ĉiam distrita stato, similaĵo de saturita solvaĵo, tuŝo al kiu fare de ekstera forto kreas kristalojn de plej diversa formo. Li ekvidis belan birdon kun helbluaj makuloj sur la blanka plumaro, malrapide superflugintan monteton, interesiĝis pri ĝi kaj demandis Grubbe-n — ĉu ne scias li, kiel nomiĝas tiu birdo?
Grubbe levis la ŝultrojn. Li neniam pensis pri birdoj.
Galeran vidis oranĝkolorajn florojn sur dornaj tigoj, neatingeblaj al la mortiganta forto de la sunaj radioj. En la mondo ekzistis multaj birdoj kaj vegetaĵoj, neniam viditaj de li. «Kiel monotone kaj kiel nescivoleme mi vivis» — pensis Galeran, sentante maltrankvilon, envion al la neekkonita, kio ajn ĝi estu, bedaŭron pri la sojlo de maljuneco kaj iom ridindan deziron vivi duan, al ĉio avidan vivon. Tio estis por lia aĝo mallonga psikozo, sed li subite freneze ekdeziris ekvidi ĉiujn aĵojn en ĉiuj domoj de la mondo kaj navigi laŭ ĉiuj riveroj.
Ĉe la sunsubiro la vojaĝantoj malleviĝis de sur la altebenaĵo, preterinte kvietajn urbetojn de la suda bordo. Estis la oka horo de vespero, kiam la veturilo haltis apud restoracio «Mark Tataner» en Liss. Haste manĝinte ĉi tie, Galeran daŭrigis la vojaĝon.
Ĉe la matenruĝo konturiĝis Taĥenbako. Ne plu haltante, Galeran traveturis la minejan urbeton, veninte al «Sekaĵo kaj maro» je la naŭa kaj kvindek minutoj. Laca, raŭkiĝinta Grubbe haltigis la aŭton apud la ligna ŝtuparo.
Galeran, kies ĉiuj korpomembroj sensentiĝis dum tiuj dek ok horoj da akcelita moviĝo, eliris kaj ĉirkaŭrigardis, pensante, ke iu aperos el la gastejo. Sed nur nun rimarkis li, ke sur la enira pordo estas pendigita seruro, la fenestrokovriloj estas fermitaj elinterne, ĉe la dekstra alo de la domo estas metita tendo kaj tie staras homo, fiksrigardante al la venintoj kun memfido de komercisto, ne havanta konkurencon. Tio estis ĉirkaŭkreskita de nigraj haroj viro kun flava vizaĝo — mikssanga italo. En sia tendo li aranĝis butiktablon, kaj fumo de lia rostilo, bruniganta tranĉaĵojn de porkaĵo, estis disportanta odoron de manĝo. La butiktablo estis pristarigita per boteloj kaj sifonoj.
— Ĉu estas iu en la gastejo? — demandis Galeran, leviĝante sur la dekliveton al la tendo. — Mi deziras vidi la laborantojn de Gravelot — Petronia-n kaj Firson. Kial la pordo estas fermita per seruro?
La komercisto mallarĝigis la okulojn kaj viŝis per la antaŭtuko la grasajn manojn.
— Ĉiuj lokanoj scias tiun historion, — diris li, — sed vi, verŝajne, venis el malproksime?
— Kvankam mi estas el malproksime, — respondis Galeran, kun plezuro eksidante sur tabureton kaj signe invitante alirintan Grubbe-n eksidi apud li, por restarigi la fortojn per vino kaj rostita viando, — kvankam mi estas el malproksime, — mi scias, kial malaperis la mastro. Ĉi tie devas resti du homoj.
— Do jen… atendu, — komencis klarigi la komercisto, ne ŝatanta hasti. — Ĉu vi deziras drinki viskion? Ha! Bone, mi ĉion rakontos al vi. Gravelot fuĝis de la priserĉo, lasinte la mastrumaĵon al Firso. Firso tenis la gastejon malfermita dum kvar tagoj, post tio li kun la virino kaŝite malaperis, kaj eĉ kunprenis la tolaĵojn, la ĉevalon, la ĉaron kaj multajn aliajn aĵojn, kaj tial la polico ŝlosis la gastejon. Mi konsentis ĝin gardi. La loko estas senhoma. Certe, komerci mi rajtas. Al mi oni venadas, ĉar la entrepreno de Gravelot pereis aŭ frostiĝis por iu tempo; oni ne scias, kio okazos al la gastejo, sed nutraĵo kaj trinkaĵo ĉiam troviĝos en mia tendo. Mia nomo estas Arum Pakko — je via dispono. Kotletojn, se vi deziras, vi devos atendi, estas varmega porkaĵo, kolbaso, konservaĵoj.
Vere, estis tiel, kiel rakontis Pakko: la mono, lasita de Davenant al Firso, kaj la hazarda mono de Petronia kunigis tiujn homojn pli rapide, ol longa flirtado. Ĝeniĝante pro tio, ke en liaj manoj restis funkcianta entrepreno, pro kies aferoj ili, eble, devus raporti al Gravelot, Petronia kaj Firso, preninte pli valorajn aĵojn, kaŝiĝis kaj forveturis sur vaporŝipo al Liss, intencante malfermi tie tabakan butikon.
Grubbe nenion sciis pri la planoj de Galeran, kaj tiu ordinara friponaĵo ridigis lin, sed, ekrigardinte al la konsternita mastro, li komprenis, ke tiu rilatis al la afero pli serioze. Ĉesinte ridi, Grubbe rimarkis:
— Jen kiaj kanajloj!
— Jes, Grubbe, tio estas kanajloj, sed mi ilin tre bezonis, — diris Galeran, — serĉi ilin, kompreneble, estas senutile.
Pakko, aŭdante tiun ĉi konversacion, komencis peni ekscii la celojn de la vojaĝantoj, sed Galeran evitis klarigojn. Dum li kaj Grubbe manĝis kaj trinkis, eksilentinta Pakko staris dorse al ili ĉe la enirejo de la tendo kaj, ŝovinte la manojn en la poŝojn, fajfetadis, pririgardante la aŭton, kiel malakceptita fremdulo, rajtanta juĝi ĉion, kaj prisilenti la konkludojn. Tiuj konkludoj reduktiĝis, tamen, al improvizita altigo de la prezo de la brando kaj la manĝaĵo.