Выбрать главу

Kiel estis dirite antaŭe, Laŭra Muldwey kaj Snogden direktis sin al Poket, daŭrigante la delongajn rilatojn kun Van-Konet, kaj baldaŭ Galeran eksciis, ke liaj klopodoj finiĝis senrezulte. Verŝajne, nenio alia restis al li, krom reveni. Li estis parte ĝoja, ke tiuj personoj estas en Poket, sur la loko de la evento; estis ne malfrue peni, tiel aŭ alie, paroli kun ili post la reveno. Interne haltinte, Galeran eksidis en fotelon kaj komencis fumi, retenante la pipon en la dentoj, se la meditado estis senenhave ripetiĝanta, aŭ elprenante ĝin, kiam glitadis trajtoj de ebla agado. Kvankam la plej gravaj atestantoj forfalis, li reviziadis denove la grupon de la homoj, kies memoro estis konservanta la informojn, valoregajn por li, kaj atendis aludon, kiu povus krei fendon en la rezistanta materialo de la malfeliĉo. La solvo de la problemo ne venadis. La sola homo, al kiu povus ankoraŭ turni sin Galeran, ne forlasante Gerton-on, estis Aŭgusto Van-Konet. Nenion sciante pri li, nek pri lia rilato al la filo, Galeran pensis pri lia ekzisto kiel pri fakto, kaj nure. Sed tiu penso revenadis. Ĉe lerto prezenti la aferon tiel, kvazaŭ la atestantoj ekzistas kaj pretas malligi la langojn, la peno povus ion doni. Galeran elbatis el la pipo la cindron kaj vokis la telefonan stacion — por ke ĝi konektu lin kun la kancelario de Van-Konet.

Verŝajne, la telefonaj laborantoj laboris pli diligente, se oni nomadis al ili numerojn kun malgrandaj ciferoj, sed ĉiuokaze laca obtuza voĉo tre baldaŭ prononcis en la orelon de Galeran:

— Jes. Kiu?

Aŭgusto Van-Konet estis sola, elturmentita de nokta paroksismo de podagro, en unu el tiuj distritaj kaj malplenaj statoj, kiam maljunuloj sentas knaradon de la korpo, rememorigantan pri la malvarmo de tombo. Van-Konet pririgardadis la pasintajn jardekojn, demandante sin: «Por kio?» En tia stato de deprimo la enpensiĝinta gubernatoro, ne vokante el la najbara ĉambro la sekretarion, mem prenis la parolilon de la telefono. Tiu mallonga kaprico esprimis rezignacion.

La konversacio komenciĝis per liaj vortoj: «Jes. Kiu?»

— Pro manko de tempo, — diris Galeran, — havante en la manoj tre gravan kaj malĝojan aferon, mi petas informi min, ĉu povas la gubernatoro hodiaŭ akcepti min. Mi estas Elias Ferguson el Poket.

— La gubernatoro estas ĉe la telefono, — milde sciigis Van-Konet, plu kaptita de la deziro de simpleco kaj atingebleco. — Ĉu vi ne povas mallonge esprimi la esencon de via afero?

— Via moŝto, — diris Galeran, cedinte al malklara sento, kaŭzita de la pacienca murmurado de la malgaje sonanta voĉo, — al unu homo en la prizono de Poket minacas milita juĝo kaj mortekzekuto. Via favora enmiksiĝo povus faciligi lian sorton.

— Kiu li estas?

— James Gravelot, mastro de gastejo sur la Taĥenbaka vojo.

Van-Konet komprenis, ke la onidiro disiris, kaŭzinte neatenditan enmiksiĝon de la homo, parolanta nun kun la gubernatoro per tia senpasie respekta voĉo, kia emfazas timon de hazardaj intonacioj, povantaj ofendi la aŭskultanton. Sed la stato de prostracio ankoraŭ ne forlasis Van-Konet-on, kaj sarkasma subrido ĉe la penso pri la neenviinda historio de la filo, elŝiriĝinta el la flavaj dentoj de la maljunulo, estis en tiu tago la lasta tributo al lia podagra filozofio.

— La afero de «Ursino», — diris Van-Konet. — Mi bone konas tiun aferon, kaj eble…

«Ĉu ne estas tutegale?» — pensis li, samtempe decidante, kiel fini la esperigan frazon, kaj kompletigante la penson pri «tutegale» per indiferento al la sorto de ĉiuj homoj. «Ĉu ne estas tutegale — mortos tiu Gravelot nun aŭ post dudek jaroj?» La facila frenezeco de la minuto tiris la gubernatoron fari ion por Ferguson. «La vivo konsistas el loĝejo, vesto, manĝo, virinoj, ĉevaloj kaj cigaroj. Tio estas stulta».

Li ripetis:

— Eble, mi… Sed mi deziras paroli kun vi detale. Do…

La subite aperinta sekretario diris:

— Pardonu mian trudiĝemon: la akcioj de la Sukera kompanio estas venditaj kontraŭ sepcent ses kaj la realigita monsumo — dudek sep mil pundoj — estas ĝirita al la bankoj de Ramon Barroĥ.

Tio signifis, ke Aŭgusto Van-Konet povis nun fari elekton inter tri junaj virinoj, delonge altirantaj lin, kaj aranĝi la jaran bankedon sen partopreno de uzuristoj. La tempioj de Van-Konet eksentis varmon, la deprimo forpasis, la mokita vivo alproksimiĝis kun kantado kaj tamburinoj, la afero de Gravelot brileris per minaco, kaj la gubernatoro fordonis al la sekretario la telefonan parolilon, dirinte per la ordinara akra tono:

— Sciigu al la petanto Ferguson, ke la motivojn kaj esencon de lia peto li povas deklari en la kancelario laŭ la establita formo.

La sekretario diris al Galeran:

— Pro forveturo de sinjoro gubernatoro al San-Fuego mi, la persona sekretario, devas sciigi vin, ke ĉiaspecaj petoj, ekde la unua de la nuna monato, devas esti skribforme donitaj al la persona kancelario.

— Bone, — diris Galeran, ĉion kompreninte kaj ne kuraĝante eĉ per eta montro de insisto ŝanceli la falemajn cirkonstancojn de Davenant.

Sed tiu konversacio sugestis al li konscion de neceso hasti.

Galeran iris malsupren, pagis al la kontoristo diurnan koston de la numero kaj trovis per la okuloj la aŭton.

Grubbe estis dormanta, ŝvita kaj rigidiĝinta en la senkonscieco. Lia kapo estis apogiĝanta per la frunto al la fleksaĵo de la kubuto. Galeran, eksidinte apude, puŝis Grubbe-n, sed la ŝoforo plu senkonscie dormis. Tiam Galeran mem elkondukis la aŭton el la urbo sur la ŝoseon kaj ekrulis ĝin kun venta rapido. Subite Grubbe vekiĝis.

— Kaptu ŝteliston! — kriis li, kaptante Galeran-on, sen ajna kompreno pri tio, kie kaj kial nekonata homo ŝtelas la aŭton.

— Grubbe, rekonsciiĝu, — diris Galeran, — kaj rapide veturu laŭ tiu ĉi vojo: ĝi kondukas reen, al Poket.

Ĉapitro X

En malfrua vespero de la sekva tago Stomador atendis Galeran-on, ludante kun si mem «bastonetojn», la prizonan specon de prenludo.

Dum la tuta tago Galeran dormis. Vekiĝinte en malbona stato, li eltrinkis kelkajn tasojn da kafo kaj direktis sin al la urborando. Apud la prizono li haltis, fiksrigardante ĝian masivon kun dubo kaj decidemo. Da mono li havis sufiĉe. Restis elpensi, kiel li uzu ĝin plej racie.

Stumblante sur kestoj en la malgranda korto de la butiko, Galeran trovis la malantaŭan pordon, frapinte ĝuste tri fojojn. Al detaloj de sekretaj aferoj li donadis signifon de disciplino, bonege sciante, ke bagatela neglekto de la komenco povas forkonduki malproksime for de la bonorda fino, kiel disirado de la linioj de angulo.

Stomador ĉesis ludi kaj malfermis la pordon.

— Reveninte ĉe la tagiĝo, — diris Galeran, — mi tiel laciĝis, ke mi tuj ekkuŝis dormi. Nenion taŭgan donis tiu ĉi vojaĝo. Ne estas eĉ truo, kiun eblus larĝigi, ĉio estas dense fermita ĉiuflanke. La gastejo estas ŝlosita per seruro, la homoj de Gravelot priŝtelis lin kaj malaperis. Barket kun la filino rifuzis — ili ripetas, ke ili ne estis en «Sekaĵo kaj maro». Ĉu vi havas iajn informojn?

— Neniajn, krom tio, ke la kruro de Gravelot fartas pli bone. Gravelot, Tergens kaj la ceteraj atendas en proksimaj tagoj la akuzakton. Mi elprenis el la ŝtono la monon. Kompatinda James! Eĉ la servistoj pripinĉis lin. Kio koncernas min, mi priserĉis ĉiujn ŝtonojn. Da ili estis dek unu, tiaj, kiaj konformis la priskribon. Jam vesperiĝis, makabre bruis la surfo… Kaj subite mia mano palptrovis en la profundo de la flanka fendo de la plej granda ŝtono ion akran! Mi eltiris la arĝentan cervon. Tempesto kaj pafo! La cetero estis samloke. Jen ĝi, ĉio estas ĉi tie, kalkulu.

Ĵetinte atentan rigardon al Stomador, Galeran retenis rideton kaj pririgardis la trovaĵon de la butikisto. Kalkulinte la monon, li donis ties duonon al Stomador, dirante: