— Estonte vi havos elspezojn. Ili povos esti grandaj, kaj tial kaŝu tiun ĉi monon ĉe vi.
La arĝenta cervo staris apud la mano de Galeran. Preninte la skulptaĵeton, Stomador turnis ĝin:
— Kaj kio estas tio, laŭ via opinio? Mi, sincere dirante, longe rompadis la kapon super la demando — por kio James portadis tiun ĉi aĵon kun si? Ĝi kostas nemulte.
— Verŝajne, memoro pri io aŭ donaco, — respondis Galeran, pririgardante la cervon. — La cervo, evidente, estas valora por li. Tial ankaŭ ni konservu ĝin. Kaŝu la cervon, ĝi, eble, valoras pli ol la mono.
La butikisto formetis la monon kaj la figureton en la muran ŝrankon, el kie, interalie, li eltiris botelon da portovino.
— Ho ne! — diris Galeran, vidante liajn gastamajn moviĝojn kun glasetoj kaj la malhela botelo.
Preninte la kontojn de Davenant, la kvitancojn kaj la notlibreton en sian poŝon, Galeran daŭrigis:
— Mi drinkos kun vi, sed nur post la fino de grava interparolo. La kapo devas esti freŝa.
— Ha! Bone… Sed la botelo ja povas stari sur la tablo, mi pensas, — interesiĝis Stomador. — Tiel estas iel pli pitoreske. Ni malgraŭ ĉio sidas «ĉe botelo».
— Sendube. Do, eksidu, Stomador. Ĉu povas iu malhelpi nin?
— Ne, mi neniun atendas kaj al neniu asignis veni en tiu ĉi vespero. Mi scias, pri kio vi deziras paroli.
— Se tiel, via sagaco entute estos utila.
— Ĉu fuĝo?
— Jes.
Sufiĉe silentinte, por ke la atendata opinio sonu aŭtoritate, Stomador levis la ŝultrojn kaj komencis ruli per la polmo sur la tablo la rondajn bastonetojn.
— Tio estas neebla, — diris li malrapide kaj malgaje, kiel homo tute konvinkita. — Antaŭ du jaroj fuĝis tra la muro, turnita al la dezerto, ses ŝtelistoj. Ili trarompis la muron de la malsupra etaĝo kaj elgrimpis el la korto laŭ ŝnurŝtupetaro, kiun surĵetis al ili elekstere iliaj bondezirantoj. Post tio — kaj tio estis la kvina okazo dum la jaro, kvankam ĉiuj okazoj estis malsamspecaj, — la eĝo de la muro estis ĉirkaŭigita per triobla vico de drato de elektra alarmilo; ĉirkaŭ la prizono, ĉe ties tri flankoj, do — en la dezerto kaj en la du interstratetoj, deĵoras provoso, marŝanta de unu al la alia fino de sia itinero. Kio koncernas la kvaran muron — tie observas la deĵoranto ĉe la pordego; li bone vidas la maldekstron kaj la dekstron. Kaj ĉar la muroj estas prilumitaj per elektro, kiel vi tion vidis, serĉante mian domon, do la fuĝo eblas per du manieroj: aŭ debatali la arestiton disde la konvojantoj de la aŭto, kiam oni forveturigas lin en la juĝejon, aŭ instrui la arestiton transflugi la muron simile al koko. Sed eĉ koko ne povos transflugi, ĉar la muro estos neatingebla por ĝi: ĝi altas ses metrojn, do pensu kiel ajn. Kaj de la armita atako ni, mi pensas, prefere nin detenu.
— Jes, mi same pensas. Tamen viaj vortoj ne senkuraĝigis min.
Stomador, sulkiginte la frunton kaj elŝovinte la lipojn, pensis. Nenion taŭgan li sukcesis elpensi.
— Tiel proksime de ni estas Gravelot, — diris Galeran, almontrante per la mano al la prizono, — ke, se ni iros al li laŭ rekta linio, necesos fari ne pli ol tridek paŝojn.
— Jes. Kaj samtempe kvazaŭ de la Tero ĝis la Luno.
— Tiel kaj ne tiel, — respondis Galeran. — Pli verŝajne — ne tiel, ol tiel. Ĉu por vi tre valoras via butiko?
— Kion vi elpensis? Mia butiko… — Stomador taksis en la menso. — Kontraŭ ĝia transdono al mi antaŭ kvar monatoj mi pagis al ĝia antaŭa mastro cent pundojn. Jara profito konsistigus tricent pundojn, kaj la disponeblan varon mi taksas je cent kvindek pundoj. Tamen la prizona administracio klopodas aranĝi propran butikon, kaj, se tio okazos, mi forlasos la entreprenon. Profiton donas nur la prizono. Ceteraj aĉetantoj malmultas.
— Mil kvincent pundoj, — diris Galeran. — Ili estas viaj, la butiko estas mia. Ĉu vi deziras?
— Aŭ mi stultiĝis, aŭ vi diris malklare, mi ne povas kompreni.
— Estus maljuste, — klarigis Galeran, — postuli de vi tian oferon, kiel fordoni la butikon senpage por aranĝo de subfosaĵo. Subfosaĵo estas la sola vojo de savo. Mi aĉetas la butikon kaj aranĝas la subfosaĵon. En la sama nokto, kiam ĉio estos farita, vi forveturos, por ne okupi la lokon de Gravelot. Ĉu vi deziras agi tiel? Miaj konsideroj…
— Haltu, permesu pripensi! — kriis Stomador, kaptinte Galeran-on ĉe la fingroj de la mano, kuŝanta sur la tablo, kaj firme ferminte la okulojn. — Parolu nenion. Lasu min koncentriĝi. Unu momenton. Mi, verŝajne, mem deziras ion tiaspecan. La butiko estas en via dispono. Prenu ĝin. Ankaŭ la mil kvincent pundoj bonas. Mi diras tion ne pro profitemo. Pri ili vi diris konvene… Ve! Mi estas malklera homo, — konkludis li, malfermante la okulojn kaj ŝanceliĝante sur la seĝo pro la ardiĝinta en li pasio al la subfosaĵo. — Mi ne povas esprimi… sed tio, kiel ni sidas… kaj pri kio ni parolas… la lumo de la lampo, ombroj… kaj la botelo da vino! Jes, vi estas ministro! Ministro de komploto!
Jam la mano de la butikisto etendiĝis al la botelo, al kio Galeran nun ne malhelpis. Ekscititaj de la ideo, ili devis kvietigi ĝian absorbantan zumadon, la ĉarmon de ĝiaj unuaj minutoj per ago kaj vino. La unuan botelon baldaŭ sekvis la dua, sed la vino ebriigis nek Galeran-on, nek Stomador-on, nur pli certa iĝis ilia entuziasmo, postulanta komenci.
— Tute ebla afero, — diris Galeran, finante fumi. — Nun ni eliru, pririgardu la batalkampon; kvankam vi delonge konas la topografion de tiu ĉi parto de la urbo, mi devas konformigi miajn impresojn kun la viaj kaj pri io interkonsenti.
Ili eliris, sed ne en la pordeton de la butika korto, sed en la mallarĝan pasejon inter la butiko kaj la plej proksima al la prizono muro de la korto. Tiu ĉi angulo estis preskaŭ ĝissupre obstrukcita per malplenaj bareletoj. Ekstarinte sur ilin tiel, ke videblis la pavimo, Stomador almontris por Galeran la parton de la prizona muro kontraŭ si.
— Tie estas la lazareto, — diris Stomador. — Tamen ĝian precizan situon mi ne konas. Dume tio eĉ ne necesas, mi pensas. Sed ĝi estas ĉi tie, trans la muro, mi scias, ĉar mi foje helpis al provoso treni korbojn kun provianto kaj vidis interne de la korto, dekstre de la pordego, mallarĝan unuetaĝan domon. Botredge estis en la prizono, li scias, ke tiu ĉi domo estas la lazareto. Nun necesas lin pridemandi detale.
— Ni pridemandos Botredge-on.
Galeran transmovadis la rigardon disde la butika barilo al la kontraŭa muro de la prizono, taksante per la okulo longecon de la subtera pasejo. Por tio li uzis la artifikon de kelkaj ĉasistoj, kiam ili dubas, ĉu la plumberŝargo atingos certan celon. Li imagis la larĝon de la strato senteble pli granda ol la reala — dudek metrojn, kaj poste same senteble malpli granda — dek metrojn; dudek plus dek, dividitaj je du, indikis la proksimuman longon de la subfosaĵo disde la butiko ĝis la prizona muro. Necesis determini la dikon de tiu muro, aldoninte trionon de metro por la elira aperturo, kaj la dikon de la butika barilo, malantaŭ kiu li pensis komenci fosi la internan pasejon al Davenant.
— Ĉu ne estos pli bone, — kontraŭis al liaj klarigoj Stomador, — demeti parton de la brika planko en mia ĉambro kaj eliri al la lazareto sub la butiko?
— Ĉe tia malfacila tasko kvar-kvin troaj metroj estas terura afero.
— Estas bedaŭrinde, ke vi pravas; mia ĉambro estas la plej kaŝita loko por laboro.
— Per kio vi kovros la vertikalan ŝakton? Ne per brikoj, certe, kaj ligna ŝildo povos esti rimarkita de nedezirata vizitanto. Tiam oni venados sciiĝi el la prizona kancelario, kiel progresas nia entrepreno. Ne ekzistas io pli bona, ol tiu ĉi angulo. Nokte malestas homoj. Kiam ni trapasos metron kaj duonon aŭ du metrojn de la horizontala direkto en sufiĉa profundo, tiam desupre nenio estos aŭdebla. Matene super la vertikala ŝakto senpeke kuŝados kestoj kaj pajlo. La grundon ni forigados en la ŝedon. Ĉu ĝi estas malplena?