Выбрать главу

Pasis horo, pasis ankoraŭ duonhoro, sed Tergens estis nek videbla nek aŭdebla; ŝajnis, ke li foriris profunde en la teron kaj vagas tie, pririgardante fosiliojn. Subite la pordo mallaŭte malfermiĝis. Kontenta pri si, anhelanta Tergens aperis antaŭ la sidantoj ĉe la tablo; liaj kruroj ĝis la genuoj estis en blanka polvo, kalko kovris la manikojn de la ĉemizo, kaj la kolo nigriĝis pro ŝvito; li prenis kuŝantan en angulo diktolan vestaĵon kaj komencis alivestiĝi.

— Iru rigardi, — diris Tergens, frappurigante la pantalonon. — Travertino — kara amiko, kaj nenio krome.

Vigligitaj de lia tono, la komplotantoj hastis al la fosaĵo. Ĉe la muro faŭkis kvadrata kavo, profunda ĝis homa brusto. Alta aro da kalkoŝtonoj amasiĝis antaŭ ĝi; la grundo estis seka palpe kaj rompiĝadis en la manoj, kiel seka pano.

— Venu, mi instruos cin, — diris al Botredge Tergens. — Ĉi tie necesas alkonformiĝi. Se estas malfacile preni per la pioĉo, agu per la borilo, poste la borilon elŝiru, enŝovu la rompstangon kaj balancu, puŝu al unu flanko. Tiam la peco deiros.

Dirinte tiel, li eksilentis, ĉar ne ŝatis troajn vortojn. Venis la tempo de laboro por ĉiuj. Alkonforminte du kestojn, la komplotantoj ŝutadis en ilin per la ŝpato pecojn de kalkoŝtono kaj forportadis en la ŝedon. Tiutempe Botredge, evidentiĝinta multe pli forta ol Tergens, potence krakadis en la puto per elfosata grundo. Anstataŭiginte sian veston per la aĉetita diktola, ne ripozante, nur malofte forirante en la ĉambron por fumi, la kvar homoj ĝis la kvina horo de nokto forigis tutan rubon, finis la vertikalan puton kaj, superkovrinte ĝin per bareloj, disiris, lacaj ĝis kapturniĝo. Al Galeran ili ne permesis fosi. Sciante mem, ke li ne sukcesos kun tio, li ne protestis, sed forportadis la grundon same energie kaj vigle, kiel ĉiuj. Plej malbone fartis Stomador, kiu suferis pro siaj mallongaj brakoj kaj anhelemo, sed li ne malhonoris sin kaj nur spiregis.

Do, ili disiris, kaj kunvenis denove antaŭ la noktomezo. La laboro estis tiel malfacila, ke Galeran, Botredge kaj Tergens dormis dum la tuta tago; senigita de ripozo Stomador vagadis en la butiko, dormetante dum irado, kaj liaj aĉetantoj estis kontentaj, ĉar li mispesadis kaj mismezuradis malprofite al si preskaŭ ĉe ĉiu aĉeto. En la tagmezo venis la Rufa Katarina kaj parte savis lin, komencinte vendi, kaj Stomador tradormis kvar horojn. Post la peza vekiĝo li devis kuraci sin per pipra vodko; per la sama rimedo vigligis sin ankaŭ la ceteraj, ĉiu en sia hejmo. Galeran nenien eliradis; mallevinte la fenestrajn kurtenojn, li sidis en sia ĉambro, kaj vespere prenis varman banon.

Kiam venis la noktomezo, nokta malvarmeto restarigis energion de la komplotantoj, kaj ili komencis trabati la horizontalan pasejon, kies volbo iris angule, kiel unuklina tegmento, por eviti falon. Por determini la direkton, transverse de la ŝakto, supre, Galeran metis lignan laton, direktitan al tiu loko de la prizona muro, kie estis finiĝanta la domo de la lazareto. Ĉe la muro estis marko en formo de ŝtono, lasita tie de Botredge, kiu uzis precizajn indikojn de Fakreged. La direkton en la profundo Tergens determinis per alia, mallonga lato, enbatita en la malproksiman disde la prizono muron de la ŝakto sur ties fundo mem, kaj egaligis per nivelilo paralele al la supra lato. Tiu ĉi malperfekta metode, sed sufiĉa ĉe negranda distanco rimedo kontentigis ĉiujn. Do, foriginte la supran direktantan laton, ili lasis ĝis la fino de la laboro la malsupran, por ke, streĉante disde ĝi alligitan ŝnuron, ili povu fosi pluen.

Tiamaniere, la afero ekiris, kaj la ĉefan laboron ricevis Tergens kaj Botredge. Anstataŭante unu la alian ĉiuhore, ili paŝon post paŝo enprofundiĝadis al la prizono. Labori ili devis precipe per la akra rompstango, sidante sur la tero, pro malgranda alto de tiu tranĉeo, aŭ starante sur la genuoj. Alliginte ŝnuron al negranda kesto, Galeran kaj Stomador eltrenadis ĝin de tempo al tempo plenan de kalko kaj forportadis en la ŝedon. En la korto estis terure multaj piedspuroj kaj rubo. Fininte la laboron, ili purigadis la korton, skrupule lavadis la manojn, purigante la fingrojn disde kalko, ŝoviĝinta sub la ungojn, por ne voki demandojn de aĉetantoj pri kaŭzo de la stranga aspekto de la fingroj. Botredge kaj Tergens, elgrimpante supren por trinki glason da vino, elskuadis el post la kolumo kalkan rubon. Iliaj haroj kaj vizaĝoj iĝis blankaj pro polvo; malgrandaj rompopecoj ofte trafadis la okulojn, kaj ili sufere klopodadis eligi el sub la palpebro incitantajn mikroskopajn pecetojn, mallevinte la vizaĝon en pelvon kun akvo kaj palpebrumante tie kun dentoj, kunpremitaj pro doloro de la okulglobo, ĝis forigadis la kaŭzon de la sufero. Eĉ la diktola vesto tralasadis mordantan polvon, jukigantan la korpon. Tamen entuziasmo pri la laboro kaj ties jam videbla sukceso tenis la laborantojn en la stato de sento de kapturnige danĝera ludo. Lanterno nun brulis interne de la ŝakto, post la dorso de la ŝaktisto, prilumante la vertikalan batalkampon, starantan antaŭ la okuloj per malglata rompiĝo. Malvaste kaj obtuze estis interne; sufoka aero, ŝvito, forta spirado devigadis ofte trinki akvon; siteleto kun akvo estis metita tie, por ne eliradi sen neceso; al Tergens venis sukcesa ideo priverŝadi la grundon per la akvo. Tuj kiam ili komencis fari tion, la polvo malaperis kaj la spirado iĝis pli facila. Galeran malleviĝis malsupren por rigardi, kiel progresas la afero, kaj eksentis siaspecan komforton de la sovaĝe prilumita malalta kaj mallarĝa kaverno, kie ombro de botelo, staranta sur la tero, donis al la tuta vidaĵo karakteron de plakato. Ĉe la veno de la mateno Tergens kaj Botredge estis laborantaj duonnudaj, demetinte la bluzojn, en solaj pantalonoj; iliaj dorsoj, glitaj pro ŝvito, brilis, eligante odoron de varmega korpo kaj vinaj vaporoj. Ili ambaŭ ĉirkaŭligis la kapojn per tukoj.

Nenion sciante pri grundoj, Stomador tiutempe atendis malkovron de enfosita trezoro; lia menso, vojerarinta inter romano kaj butiko, kontemplis ferajn kofrojn, plenajn de oraj antikve stampitaj moneroj. En ekstrema okazo li ĝojus al kranio aŭ al rusta ponardo kiel al pruvo de la sekretoj, kaŝataj de la tera sino. Tamen la elportata de li kalka ŝtonaro malmulte amuzis lin, nur ŝtoniĝintaj branĉetoj, konkoj kaj negrandaj pavimŝtonoj troviĝadis inter la blank-flava maso de la pecoj. Dum la tuta tempo li sentis sin ĉe la limo de eksterordinaraj eventoj, forgesante, ke ili jam venis. Tia kaŝita ekscitiĝo helpadis al li lukti kontraŭ la anhelado kaj la lacego, sed li rimarkeble maldikiĝis, kiam okazis la mateniĝo de la dua tago de la laboro, kaj Botredge pripalpis lin kun dubo, demandante, — ĉu sufiĉos ĉe tia rapida forfluo la graso de lia vivo por ses-sep tagoj.

— Perdante la pezon, — respondis la butikisto, — mi juniĝas kaj pli facile kuradas sur la korto. Kaj kion povas perdi ci? Ci sekiĝis jam en la sino de cia patrino, ĉar ŝi malmulte trinkis.

Ĉe tri metroj la laboro estis haltigita, la korto purigita, kaj, manĝinte ŝinkan femuron, priverŝitan per bona vino, la komplotantoj disiris, preskaŭ falante pro la laco. Galeran kalkulis, ke post kvin tagoj la subfosaĵo estos finita, se ne malhelpos iu neantaŭvidita okazo. En tiu nokto Tergens kaj Botredge ricevis de li po dek pundoj. Lavinte sin, alivestiĝinte, ili iomete freŝiĝis; tuj irinte ludi en unu el ludejoj, ili ambaŭ, certe, forludis la tutan monon kaj samloke kuŝiĝis dormi. Stomador tradormis tri horojn kaj vekiĝis pro sonoro de la vekhorloĝo, streĉita de li. Katarina ne plu helpadis lin, ĉar li, kiel oni nomas tion, eniris en la ritmon, adaptiĝis. En la sekva nokto la komplotantoj antaŭeniĝis ankoraŭ je tri metroj. Dezirante ekscii, ĉu aŭdeblas supre la batoj de la rompstango, Stomador eliris sur la pavimon super tiu loko, kie malsupre estis fosanta Tergens, sed malgraŭ fiksaŭskultado, nenion distingis, krom malfortaj sendirektaj sonoj, similaj al falo de pelta ĉapo. Tiu tre grava cirkonstanco permesus labori subtere eĉ tage, se ne estus neceso tuj forportadi la elfositan kalkoŝtonon, kiu, aliokaze, obstrukcus la pasejon de la vertikala ŝakto, kaj trenadi la grundon eblis nur nokte.