La laboro iris kiel ĉiam kaj finiĝis je la kvina horo de mateno. Vidante siajn sukcesojn, la kvar homoj tiel entuziasmiĝis, ke rigardis la finon de sia plano preskaŭ certe.
Du gravaj sciigoj markis la venantan tagon. En la korton venis alivestita Fakreged, transdoninte al Galeran la akuzakton, ĉirkaŭskribitan sur la marĝenoj per krajono kaj senditan de Davenant per arestito-purigisto, komunikiĝanta kun la ŝipestro Tergens.
Estis dimanĉo. Leginte la mesaĝon de Tirrey kaj la dokumenton, kompilitan seke kaj senkompate, Galeran pro la malgranda tempo, restanta ĝis la tribunalo, kiu estis fiksita al la lundo, ekvidis, ke ne eblas prokrasti. La skrupule mezurita spaco inter la prizono kaj la butiko montris grandan restaĵon da diko de la grundo — dek metrojn kaj kvaronon, ne kalkulante la laboron pri la elirejo.
Okazis speco de milita konsiliĝo, en kiu oni decidis fiksi la tagon de la fuĝo, obeante nur al la neceso. Por ke Tergens kaj Botredge povu labori dum la tuta diurno, Stomador elpensis doni al ili sakojn, kien ili devis metadi la grundon kaj almetadi ilin al la elirejo supren, por ke post la fermo de la butiko Galeran kaj la butikisto portu ilin en la ŝedon.
— Se ni eltenos, — diris Tergens, — do matene aŭ vespere de la lundo la afero estos finita. Necesos drinki. Sobre tion ne eblas fari. Sed se necesas, do ni faros.
La dua grava sciigo koncernis la deĵoradon en la lazareto: la ordo de deĵoroj por la sekva semajno metis Fakreged-on ekde la dekdua horo de la lundo ĝis la dekdua de la mardo al la interna posteno en la domo de la prizono; se Mutas, asignita kiel unu el la deĵorantoj en la lazareto, ne venus, anstataŭi la neveninton, laŭ la vico, devus Fakreged. Li promesis aranĝi tiel, ke Mutas ne venu. Kio koncernis la duan deĵoranton en la ĝenerala fako de la lazareto, Fakreged rekte diris, ke li bezonas tricent kvindek pundojn, tamen ne en monbiletoj, sed en oro.
— Ni devos riski, — diris Fakreged. — Aŭ li prenos la oron tuj en la loko, kiam venos la tempo, aŭ mi lin senkonsciigos per bato.
Post longa interparolo kun Fakreged Galeran konvinkiĝis, ke li estas saĝa kaj decidema homo, kiun eblas fidi. Galeran ne havis oron, kaj li donis al la provoso papermonojn, por ke li mem ŝanĝu ilin. Galeran bonege komprenis, kian efekton elpensis Fakreged. Krome, ili interkonsentis, kiel agi en la decida nokto inter la lundo kaj la mardo. Se ĉio iros sukcese, Fakreged devos sciigi pri tio, ĵetinte trans la muron bastonon kun unu noĉo, kaj ĉe malsukceso — kun du noĉoj. La signalo per unu noĉo signifos: «Eniru kaj forkonduku». Kiel ili interkonsentis, je la unua kaj kvarono de nokto Fakreged malfermos la kameron de Davenant; foriros ankaŭ ambaŭ provosoj; Grubbe kun la aŭto devos stari malantaŭ la korto de Stomador en la dezerto.
Tian aspekton ricevis ĉiuj demandoj de la liberigo.
Ĉapitro XIII
Sur la marĝenoj de la akuzakto Davenant skribis al Galeran pri la tribunalo, pri la malsano kaj pri advokato.
«La tribunalo okazos lunde, je la deka horo de mateno. La emocioj de la hieraŭa tago malbonigis mian staton. Mi ne povas trankvile kuŝi, la nedifiniteco kaj antaŭsento de terura fino vokis tiom da malgajaj pensoj kaj pezaj sentoj, ke regi ilin mi ne kapablas. Mi pene trenas la kruron al la fenestro, kaj, leviĝinte sur la tabureton, fumas pipon post pipo. Fojfoje mi febras, pri kio mi ĝojas; en tiuj horoj la mornaj cirkonstancoj de mia stato ricevas ian ondobrilantan, vitran diafanecon, fantazioj kaj esperoj lumas, kiel helaj ĉambroj, kie aŭdeblas gaja rido, aŭ mi iĝas indiferenta, ricevante eblon fordoniĝi al rememoroj. Ili estas nemalmultaj, kaj ili estas tre klaraj.
La milita advokato, asignita de la tribunalo, estis en mia kamero kaj post detala pridiskuto de la eventoj konkludis, ke mia sola ŝanco saviĝi de la pendumilo estas en silento pri la kolizio kun Van-Konet. Laŭ kelkaj liaj replikoj mi havas bazon opinii, ke li ne kredas al mi aŭ mem tiom bone scias pri tiu okazo, ke ial devas ŝajnigi sin nekredema. Per la interna sento mi ne sentis de lia flanko tre grandan simpation al mi. Estas strange, ke li rekomendis al mi preni sur min la kulpon pri konservado de kontrabando, sed mian partoprenon en la armita konflikto — klarigi per la vundo de la kruro, kaŭzintan blindiĝon pro kolerego. Al mia demando, ĉu mi estos transportita en la juĝejon, li unue respondis eviteme, kaj poste diris, ke tio dependas de opinio de la prizona kuracisto. «Vi nur gajnos, — aldonis li, — se vian aferon oni traktos en via foresto, — la tribunalo estas agordita severe al vi, kaj tial estas pli bone, se juĝistoj ne vidas la vizaĝon, ne aŭdas la voĉon de la juĝato, anticipe incitinta ilin. Krome, ĉe via karaktero vi povas komenci paroli pri Van-Konet kaj vokos dubon pri via sincereco, tiel klare montrita en la pridemandoj». Promesinte fari ĉion, kio dependas de li, li foriris, kaj mi restis en eĉ pli granda maltrankvilo. Mi ne komprenas la advokaton.
Kara Galeran, mi ne scias, per kio mi vokis tiom da favoro kaj zorgemo, sed, se ili estas, plenumu la peton, kiun, verŝajne, mi ne sukcesos ripeti. Se oni min pendumos aŭ enprizonigos por multaj jaroj, fordonu la arĝentan cervon al la infanoj de Futroz, probable, tre plenaĝaj nun, kaj diru al ili, ke mi memoris ilin tre bone kaj ĉiam. Kion mi deziris? Verŝajne, ĉion plej bonan, kion povas deziri homo. Mi deziris tiel forte, kiel, evidente, estas danĝere deziri. Ĉu estas tiel? Dum naŭ jaroj mi sentis konfuzon kaj ŝajnigadis min tavernisto. Sed mi estis trankvila. Tamen ja mi valoras ion, se mi deksesjara komencis kaj kreis vivantan entreprenon. Ho Galeran, mi multon povus fari, sed en tia lando kaj inter tiaj homoj, kiaj, eble, ne ekzistas!
Mi kaj la febro ĉirkaŭskribis tiujn ĉi marĝenojn de la akuzakto. Ĉio, kio estas troa ĉi tie, atribuu al la febro. Finskribante, mi komprenis, ke mi baldaŭ vidos vin, sed mi ne povas klarigi, kiel tio okazos. Plej multe min mirigas tio, ke vi ne forgesis pri mi.
Galeran tre laciĝis, sed lia laco forpasis, kiam li tralegis tiun ĉi vokon el trans la prizona muro. Li legis mense, kaj poste laŭte, sed ne ĉion. Ĉiuj komprenis, ke prokrasti ne eblas.
— Gravelot subtenis la niajn, — diris Botredge, — kaj tial mi fosos tage kaj nokte.
— Laboru, — diris Galeran al la kontrabandistoj, — mi donos al vi centojn da pundoj.
— Vi pagu tiom, kiom konvenas, — respondis Tergens, — ĉi tie la afero estas ne nur en mono. Al kuraĝa homo ni ĉiam ĝojas helpi.
— Kiam mi forlasos la butikon, — deklaris Stomador, — prenu tutan mian varon kaj dividu inter vi. Dum dudek jaroj mi vagadas en la mondo, komencante unu entreprenon, forlasante alian, sed mi neniam trovadis tian amikan kompanion en neordinaraj cirkonstancoj. Ju pli multe oni faras por homo, des pli proksima li iĝas por oni. Do, ni drinku pipran vodkon kaj manĝu ŝinkon. Hodiaŭ, kiel ĉiam dimanĉe, la butiko estas fermita, dormi eblas ĉi tie, kaj morgaŭ vi ĉiuj ripozos sub la tero, samtien mi portos al vi matenmanĝon, tagmanĝon, vespermanĝon kaj tion, kion vi deziros manĝi nokte, do «noktomanĝon».
Restariginte la fortojn per vodko, abunda manĝo, cigaroj kaj pipoj, la komplotantoj malleviĝis en la subfosaĵon. Ili atingis tian gradon de entuziasma laciĝo, kiam la penso pri la celo dominas super ĉiuj ceteraj, kreante heroaĵon. Alkoholo efikis nun nur la cerbon; la konscio estis prilumita hele, kiel per lumo de magnezio. Ekdormante, ili sonĝis la subfosaĵon, vekiĝante — strebis tuj daŭrigi la laboron. Dum ne leviĝis la suno, spiri estis facile, sed post la naŭa horo de mateno sufokeco iĝis tiom forta, ke Tergens ŝvitegis, kaj ju pli li profundiĝadis al la prizona muro, des pli malfacile estis spiri. Por ne implikiĝi dum mallongaj ripozpaŭzoj, la komplotantoj komencis labori pare: Galeran kun Tergens, kaj Botredge kun Stomador. Ne havante eblon rektiĝi, ĉiam fleksiĝintaj, sidante sur la genuoj aŭ en maloportuna pozo, ili devis fojfoje kuŝiĝadi sur la dorson, por, perforte rektigante sin, kvietigi turmentantan doloron de la artikoj. Estas malfacile diri, por kiu estis malpli bone — ĉu por tiu, kiu estis detrenanta pezajn sakojn al unu fino de la pasejo, anstataŭe pli bone kaj forte spirante, ĉar li estis pli proksima al la elira aperturo, aŭ por tiu, kiu estis fosanta, — jen sidante flanke, jen duonkuŝante aŭ starante fleksite.